Internacia Gazeto

    Mensoga Lingvo                  21.04.2005

Hejmo

                                                                    

  Mensoga Lingvo

 

   
La lingvo estas instrumento per kiu oni false ludas sur cxiuj kampoj de la homa vivo.
Por kasxi la krudan realon oni uzas plibeligajn vortojn, duonverojn kaj mensogojn.
Ne cxiam publiko komprenas la veran signifon de vorto aux frazo.
Oni lauxdas informojn aux gxojas pri novajxoj kiuj, se diritaj per aliaj vortoj estus plorigaj.
Tre misuzita estas la vorto "produkti".   Nuntempe oni produktas cxion ajn. 
Ekzemple oleokompanio informas, ke gxi en difinita periodo produktis milionojn da bareloj da nafto.  Kvazaux la mondo pliricxigxus per tiu naftokvanto.  La vero estas ja la malo! 
Esprimite per aliaj vortoj, la sama informo povus teksti jene : "El la banko de naturo, banko kies kapitalo estas limigita kaj kiu ne donas rentumon, ni forprenis milionojn da bareloj da nafto kaj tiamaniere malfaciligis la vivkondicxoj por niaj infanoj kaj iliaj posteuloj."

En alia speco de kruda misinformado oni uzas la vorton "senkosta", "donaco", "rabato" kaj simile.  Ekzemple : firmao ofertas en granda reklamkampanjo, ke cxiu, kiu acxetas televidaparaton, ricevas senkoste radioricevilon.
La vero estas, ke la acxetanto pagas ne nur la televidaparaton, sed ankaux la radioaparaton, 
kiun li ecx ne deziras havi.  Kaj krome la acxetanto kontribuas al la pago de la reklamkostoj. 
Tia reklamo per rabatkuponoj, ekstraj premioj kaj donacoj, kiu konstante plenigas la leterkestojn kaj turmentas la detalkomercistojn, nur kostas monon, pliricxigxas la reklamentreprenojn kaj sxtelas monon de la konsumantoj. 
Estas ja ili, kiuj fine devas pagi gxin.  Ke la plimulto komprenas la blufon en la reklamo montras la fakto, ke en Svedio nur 3 elcentoj de l´disdonitaj rabatkuponoj estas uzitaj. 
Cxiam, kiam ni legas aux auxdas informojn kaj novajxojn, ni devus kritike ekzameni la veran sencon de ilia enhavo. Precipe, se la informo venas "desupre", aux "de eksperto", ni atentu, cxar ili havas apartan lerton pri la maniero kiel kasxi la veron.

Defroniitaj 

Butikisto en Novjorko koleris pro multaj butikaj sxtelistoj. Ili kauxzis al li gravajn perdojn. 
Li fiksis sur la muron grandan afisxon, kiu anoncis : 
BUTIKAJ SXTELISTOJ ESTOS DEFROSNIITAJ !
Post kelkaj semajnoj iu demandis al butikisto : "Kio signifas tiu defrosniita ?"
Li respondis :  "Mi tute nescias, sed ekde la ekmontro de tiu afisxo, sxtelado el mia butiko
                       malpliigxis sesdek-procente."

La arto reklami 

Du bakistoj havis butikojn en unu strato. Unu metis grandan afisxon sur sian fenestron : 
"ni vendas la plej bonan panon en la mondo".
Rivalo momente koleris, poste metis sur sian fenestron afisxon malpli grandan, malpli lauxtkoloran :  "ni vendas la plej bonan panon en cxi tiu strato".

Blanka aux rozkolora

Usonano volis vendi salmokarnon en skatoloj, sed temis pri specio de salmo, kies karno estas blanka. Homoj, kiuj atendis, ke salmokarno estu rozkolora, ne volis acxeti. 
Cxu kolorigi la karnon ?  Cxu presigi sur la etikedon sciencan klarigon ?   Cxu bankroti ?
La komersicto presigis sur etikedojn : "Auxtentika blanka salmokarno. Ni garantias, ke gxi ne rugxigxos en la skatolo."
Cxiuj miloj da skatoloj rapide disvendigxis.

Stranga testamento

Irlanda ricxulo mortis en 1769. Notario kunvokis la heredontojn. 
Li komencis lauxtlegi : "... al mia bofratino la kvar malnovajn sxtrumpojn sub mia matraco dekstre, al mia nevo Mihxaelo du neparajn sxtrumpetojn kaj verdan noktan cxapon; 
al leuxtenanto Johano Sxtono unu bluan sxtrumpon kun mia rugxa mantelo; 
al mia kuzino Barbara malnovan boton kaj posxon el rugxa flanelo, al Anna mia mastrumistino mian difektitan akvokrucxon..."
La diversaj personoj ekkoleris, ne nur por seniluziigxoj post esperoj, sed pro superfluaj humiligoj...  ... gxis Anna indigne piedbatis tiun difektitan krucxon kaj ekfalis ormoneroj. 
Tiam cxiuj esploris kaj trovis, ke la sxajne ofendaj objektoj estas plenaj de mono.

Dua stranga testamento

Franca dukino, kiu mortis 1776, preskribis detale sian multekostan enterigan ceremonion.
Inter aliaj ekscesoj sxi ordonis, ke oni portu sxian kadavron per solena procesio kvarcent kilometrojn al la enteriga loko, kun cxiutaga diservo cxe survoja haltejo kaj ducent
torcxportantoj oficantaj tra la tuta vojo. 
La dukino tamen testamentis tre bonajn mondonacojn kaj pensiojn al siaj geservantoj - 
sed sub kondicxo, ke cxiu logxu aparte de cxiuj aliaj, kaj sxi detale preskribis la logxlokojn. 

Kial ?   Cxar sxi deziris ke ili ne klacxu kune pri sxi post sxia morto!

De dosiero mane skribita donace ricevita el Belgujo, de amikino Francine

            Jindriška Drahotová por "Legolibreto".


 * * *