retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Armando Zecchin

_______________________________________________________________________________________________________

 

Luterana teologo pule trairas la papan enciklikon “Spe salvi”.

 

   

Iam, margxene, kaj ne nur goliarde, en la teologiaj skoloj oni bunte komentis pri si mem tiel: “teologio estas la kalkulo kiun Dio pagas pro tio ke li sin rivelis per vortoj”. Sed poste, serioze kaj engagxige, oni aldonis, ke “teologio estas la sola vojo por plialiri al Dio pere de sia vorta revelacio”. Eble tiuj “sentencoj” helpas ne malsimpatii jenon: La vivanta papo skribas eminentan enciklikon kaj eminenta luterana teologo komentas kaj kritikas, foje eble mienesevere. La teologo estas Jürgen Moltmann. Kiu estas tiu? Eble la demando sonas senutile, se ne sxajnnaive, cxar temas pri vere eminenta teologo, fama pro penso kaj pri ties disvastigxo: suficxas memorigi lian faman verkon de 1964 “La teologio de la Espero”. Ja, jes, “espero” pri kiu samtemas ankaux la “Spe salvi” de Benedikto 16a. Kaj la eminenta encikliko estas “Spe salvi” (Savitaj per la espero).

La suma penso de la kritika komentisto rajtas esprimigxi tiel: “La Dio de la espero estas tiu kiu elacxetas la opresatojn nun kaj tie”. La katolika intelektula respondo mote resumas tiel: “La savo ne estas nur emancipigxo: gxi estas diaj donaco kaj graco akceptindaj”.

Eble la du resumitaj pensulaj frazoj diras malmulton por ni profanoj. Pro tio ni pasu al kelkaj detaloj, sugestante al la plej scivolemuloj sercxi aliloke pli detaligantajn pritraktajxojn.

Kion diras Moltmann? 

1) Tiu analizas la “Spe salvi”/n je lumo de Gauxdium et Spes, nome deklaro de la lasta Ekumena Koncilio: gxi adresigxas al la tuta mondo al tiu indikante kie staras fonto de la espero; la papo, male, celas nur al sia eklezio, fidelularo kaj episkoparo ktp. Sxajnas ke la papo emas diri: ni havas la esperon, vi (la mondo nekristana) tion ne povas havi! La “Spe salvi” celas la katolikan eklezion ignorante la ceteran mondon kaj, do, enfermigxas en si mem.
El katolika rando venas jena respondo: memkompreneblas, ke la papo unuacele parolu al la siaj kies li estas pasxtisto, sed samtempe li dialogas kun la mondaj grandaj ideologioj kaj citas, subtene de sia tezo, la defalon, ekzemple, de marksismo. Komparante kun la kristana espero marksismon, li diras ke gxuste tiu cxi “priskribis kun granda analiza objektiveco la vojon al la reformigaj revolucioj”. Kaj, krome, la uzon de “ni” emas inkluzivigi cxiujn popolojn. Kaj, plikrome, ne estas ignorataj aliaj ideologioj - el la filozofioj al la antropologioj.Certe por ke el ili forigxu kristanoj, sed ankaux por admoni, ke tiu eksterkristanaj ideologioj metas sian “esperon” en kadukajxoj.
Se licas esprimi impreson: laux mi, tia “kritiko” ne korodas la koncepton de la kristana espero. La du eminentuloj sxajnas marsxi kune kvankam laux paralelaj bordoj de la sama rivero “espero”. 

2) Veras, aldonas Moltmann, la papo alfrontas marksismon, sed gxuste tie cxi malkasxigxas la limoj de la enciklika kuntrenado kaj kuntrenigxo. Komunismo, kaj marksismo, jam delonge finigxis, tial la papo “florencmemore” mortigas “homon jam mortan!”. La dangxeroj urgxigantaj la kristanan “esperon” nun trovigxas alifronte: la encikliko malfruigxas en la pasinto! La mondo kulture sangxigxis kaj la papo fifras al forpasinta amatino.
El la katolika bordo, cxiam kun respekto kaj vera estimo, oni rebatas: La papo eluzas la eventon kaj sorton de marksismo-komunismo por rimarkigi, ke la moderna kulturo konfidas kaj apogas nur al si mem la esperon, al sia kapablo elvolvi sian teknikon gxis kredi siajn rajton kaj taskon batali tiujn kiuj, eluzante mem ili teknikon, metas sian humanigxon en espero akceptita el Alto. Se la papo mortigas “homon mortan” estas pro tio ke vivas kaj prosperas similaj mahumanigantaj ideologioj. Kaj, fine, cxu veras, ke marksismo-komunismo jam tute finigxis? 

3) Moltmann insistas: la papo limigas la kristanan esperon al la eterna savo, do nur al la postviva sorto. Tio favoras la individualismon. Veras, ke la papo riprocxas certan katolikan devotrcan kaj kulturan malfruigxon favorantan al individualismo kaj, eble al eksceso de pietismo, al manko de atento al la komunitara dimensio, nome al la tutmondigxo, sed tio ne kasxas la gxeneralan percepton, ke la dokumento restriktigxas al la jam provizitoj je tiu elalta espero, kvazaux en la biblio ne estus celata ankaux la “dia regno” avantagxe de cxiuj homoj en la tera vivo.
Sed ecx pri tio intelektula katolika respondaro emergxigas el la encikliko ion alian kiu korektas la Moltmannan kritikon. La papa “Savitaj per la espero” (Spe salvi) evidente celas kreskigi en la kristane kredentoj, ke la kristana espero ne estas io malkovrita kaj kreskigita el la homaj iniciatemo kaj industriemo: gxi, male, estas deponata en la homo kaj kreskigata de Dio mem. Tial, apelaciante al la evento “Kristo”, la papo proklamas, almenaux implicite, ke ties resurekto estas la kauxzo kaj la fonto de la renovigxo de la tuta kreajxaro, sur kiu Dio agadas tra vojoj nekonataj. Kaj mem la referenco, ofta en multaj papaj pastoralajxoj, al la, hodiaux neglektata kaj nuligata, natura morala legxo montras, ke per tiu kune kun la krista resurekto, fonto de la kristana espero, la mondo plihumanigxas kaj alproksimigas al la “dia regno”. Eble tiu penso restas iom implicita sed ne cxion la mallonga dokumento povas pritrakti, kiel male eblis tion fari en la fama Moltmanna verko “La teologio de la espero”.

4) Moltmann akordas kun la papo rilate la “lokojn de la praktikado de la espero”, kiuj en la encikliko lauxiras tra kvar itineroj: la pregxo kun agado, la disponebleco pagi per cxiu ajn sufero la amon sxuldigitan de tiu espero, la rilatigxo al la dia jugxo kiel mezuro de vero kaj justeco en cxiu unuopula libera elekto. Akordas li, kvankam mem preferus, ke estu priviliigita en la itinero “pregxo” kaj “dia jugxo” la aspekton de vekilo pli ol tiu de mistikilo por peli la kristanaron al plia agado por realigi kion ankoraux (kio estas multo) mankas al aperigxo de la dia regno 

5) Moltmann iom haltas sur fina detalo de encikliko: tie kie gxi himnas al la Virgulino Maria kiel la Patrino de la eklezio kaj de la kredantaro. Al la luterana teologo placxas konsiderigi, ke en la evangelioj distingigaxs ankaux alia Maria, tiu kiu gxojas kaj himnas al Dio vizitanta sian popolon per la sendo de la elacxentinto. Certe, la elstara kvalito de patrineco agite trenas la katolikojn, sed nur ilin, al Maria, al devoteco, al amsento, kio ne multe protestantas, dum la bonkavalito de Dilauxdantino kaj Dihimnantino trenas al gxojo kaj lauxdo al Dio kun sxi kaj, kvankam certe ne ignorata de la kristanaro neprotestanta, konstituas la preferata (cxu la sola?) motivo por elstarigi Marian. Oni certe konsentas ecx pri tio, cxar la dua karakterizo ne eskludas la unuan.

Kiel konkludi? Eblas, ke la papo en la venontaj enciklikoj kaj en siaj oftaj pastoralajxoj adresigxos al la tuta kristanaro (kaj la mondo tuta) eluzante la sugestojn de la luterana teologo... kaj tiel du teologiaj vocxoj unusone ekumenigos!


 
Armando Zecchin 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com