retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Armando Zecchin

_______________________________________________________________________________________________________

 

JUNAJ RELIGIAJ SEMINARIANOJ FERIAS KAJ LERNAS ENKETANTE 

PRI LA SENTOJ-CELOJ DE VIZITANTOJ DE SANKTEJO

 

   
La mildaj montetoj cxirkauxantaj la lokon kaj la trankvileco de la ferianta animo favoris nian sciemon pri la kvanto kaj kvalito de la sento-konvinkoj movigantaj la pilgrimulojn. Preskaux cxiutage, precipe dimancxe kaj sabate, personoj, solece aux grupe, vizitis la Maria-sanktejon de Crea (Krea), montetara loko cxe Alessandria (Alesandrja), en Norda Italio; cxiun dimancxon la homoj farigxas amaso de mateno gxis vespero: la sanktejeton plenplenigas, ecx dum eksteroficialaj ceremonioj, personoj je absorbita medito kaj pregxoj kun kantoj antaux la Maria nigra statuo, nigrigita el la vaksokandelaj fumoj jam de plurjarcentoj bruligitaj antaux gxi. Ankaux turismocelaj grupoj antaux tiu statuo haltadas silente, se ne pregxe. Kaj post tiu vizito, en la placo kaj hotelaj enirkoridoroj kaj cxe vendo-benkoj aux dumpiknikaj renkontigxoj ronronas granda gajeco. Kio movas tiujn personojn? Kiel enpenetri kaj pliesplori ilian animan fundon? Pri la religiemo de praktikantoj kutime etnologoj kaj sociologoj parolas per varispecaj, kaj iom malsxatemaj, interpretadoj, funditaj pli sur impresoj originataj el eksteraj aspektoj ol sur sciencaj esploroj. 
Ni kunarangxis, por ebligi la kontentigxon de tiu scivolemo, enketan rivelilon, parte parolan parte skriban, kaj por konstati cxu la respondajxoj rajtigus kaj konfirmas la ekirajn hipotezojn pri la korelativeco inter religiaj gestoj kaj intima religiemo. La surplacajn konversaciojn kun unuopuloj kaj grupoj, zorgis duopoj de teologilernantoj nur laux jena linio, malgraux devojigxantaj rezistoj de enketitoj:

Kial vi alfluis al la sanktejo? 
Kion vi venis por peti?
Cxu alifoje vi venis? Kontentigxe kaj elauxdite axu ne?

Dek kvar duopoj enketis cxe preskaux cent personoj. Cxar la demandantoj vestas franciskane sxajnis, ke estas prave forigata la gxeno elvojiga kaj malpuriganta la konkludaron. La unuopaj konversacioj ne devis superi po kvin minutojn. La ordigitaj respondajxoj, skribe notitaj tujpost cxiu unuopa enketado, liveris al ni la jenan kadron: 91% pilgrimas por peti ion de Maria: ion rilate la sanon aux/kaj familiajn aferojn aux/ kaj pri la stato en laboro ktp.
La konkludo envenas la ne novan tezon, ke la popola psikologio havas vere malmulte komplikan apercepton: oni sindiras klarvorte. La peto pri io elstare konkreta tenas la unuan lokon. Oni atentu pri tiu punkto: la deziro ricevi favoron trenas la devotulon. Estas gxuste tio kio apercepte trenas la impresojn de la komuna dokta opiniaro, aparte kritike alarmita pro la materialeco kaj utilecismo de la aspiroj de devotuloj: sanktuloj kiaj distribuantoj de favoroj kaj nenio plu, religio do almenaux suprajxa.
La sekvan dimancxon, laux programo, ni disdonas al pli ol sescent personoj paperfolion kun la jena teksto, studita kaj tauxgigita por riveli ion apartan kaj konkretan pri la devota animo, kaj komparebla kun la rezultoj de la unua enketo:

Kial vi vizitas la Marian Sanktejon?
1) Por peti ion materian?
2) Por danki pro difavoro jam ricevita?
3) Nur por kunesti kun io sankteca aux kun Maria kaj Jesuo?
4) Por aliaj motivoj?

(Substreku la plej veran por vi).
Resendigxis 432 responditaj enketiloj, trovitaj en du enteniloj manportataj de du infanoj.
Oni atendus konfirmon de la parola, surstrata kaj surplaca kaj lauxbutika, enketo. Male, la jesaj respondoj al tria enketilero estis 59%, kvankam 10% el ili same reliefigis ankaux unu el la du antauxaj; dum malmultaj substrekis la kvaran. La unua kaj la dua enketileroj honorigxis kune je 40%. Do, se, oni pilgrimas por danki aux kunesti kun io sankteca aux kun Maria kaj Jesuo, cxu pilgrimuloj, ecx la turisme flugtusxantaj, posedas pli profundajn endopsikajn tavolojn pri kiuj ili ne tute spontane parolas? Fakte el la unua, tiu parola, enketo pri tiu dimensio oni malmulte deduktis. Sxajnis tiam, ke la motivo de la peto de io konkreta kaj sentebla estas la preskaux sola motivo de la pilgrimado. 
Kiel interpreti tiun divergxon de la busxa enketo disde la skriba? Cxu personoj sin detenas diri ion intiman kaj delikatan kaj ne senbare vorttradukeblan? La hipotezo, nur lauvoja, apenaux skizita, valorus la penon esti plikonfirmita. 
Ni decidas krei alian enketilon, kiel kontrauxpruvon, apenaux modifitan kompare kun la dua, sed strukturitan tiamaniere, ke la pridemandito rivelu sian intimon, kaj utiligotan la sekvan dimancon. Jen gxi koncize: 

Se via pregxo al Maria aux al Dio maltrafas, cxu vi konkludas, ke:
1) ne valoras la penon pregxi, kaj pilgrimi?
2) oni bezonas esperi, ke estonte okazos pli kontentiga atingo en sociala-ekonomia-laboraj aferoj? 
3) aux vi petis, samtempe aux ekskluzive, spiritajn Difavorojn, kiel fidelecon en la kredo, helpon por superi la malfacilajxojn en la morala konduto aux vi nur kunestas por gxoji je la cxeesto de Dio kaj Maria?

4) aux vi nenion pensis?
(Substreku nur unu).

Respondon metis en du kestojn 401 enketitoj. La plejparto el ili substrekis samtempe la duan kaj la trian demandojn, nome: 2. oni bezonas esperi, ke estonte okazos pli kontentiga atingo en ama-ekonomia-laboraj aferoj? 3. aux vi petis, samtempe aux ekskluzive la spiritajn Difavorojn, kiel fidelecon en la kredo, por superi la malfacilajxojn de la kredvivo, aux vi nur kunestas por gxoji pri la cxeesto de Dio kaj Maria?

Nur 2% substrekis la unuan demandon, dum nure la trian substrekis pli ol 30%.
En niaj postenketaj analizoj prenis forton la tezo, ke personoj aspektas malpli religiemaj ol ili ene vivas, kaj revestas sian profundajn simpatiajn sentojn al Dio kaj al Maria per io utila, per io sxirmanta ilian intimon movitan, male, de vaga bezono doni, al aliaj, pli konkretan kaj materie tusxeblan motivigxon de sia pregxo. 
Ni tiel klasifikis religiemon: a) unua baza grado - peti ion de Dio aux Sanktuloj, b) dua pli supera grado - peti, sed samtempe esti preparita akcepti la Dian decidon, c) tria la plej alta grado - harmoniigi sian pensadon kun la Dia kaj gxoji esti cxe Li. El la skrib-respondoj oni rajtas konkludi, ke la aludoj, tusxantaj la duan kaj la trian demandpunktojn, estas konstateblaj ene de la sekretaj respondoj multe pli evidente, ol el la respondoj parolaj, antaux publiko. 
Plifacilus publike elmontri, en publikaj deklaroj, sian inklinon al Dio per la preteksto de petpregxo ol per la preteksto de simpla lauxdpregxo dum ekzakte tiu cxi okupas ne malofte la unuan lokon funde de la koro, kvankam konfuze. Io pudora, do intima kaj delikata kaj identigxanta kun la persono mem, reflekse sindefende kovras per io pli modesta kaj humila. 
Tamen, aux fakte, 39% substrekis nur la trian.
Cxu tute prave oni rajtus diri, ke inter la sanktejaj devotuloj aux praktikantoj prisanktulan pregxan admiron oni snufas lezon al la unikeco kaj adorableco de Dio? Kvankam sxajne nomata pli ameme ol Dio, Maria elpasxas cxiam tiu kiu kondukas al Dio! Cxu oni rajtas insisti (kion faras etnologoj malmulte psikologiemaj aux hastemaj sociologoj), ke la amasa religiemo estas frukto de subalterneco kiu igas peti al Dio kio estas rifuzata de opresema socio, se, rondcifere, almenaux 90% devigas konstati sian neprofitan sintenon.
El postaj hazardaj konversacioj kun enketitoj, nemalarmigxintaj je pruvkapabloj, trabriligis konvinko kernigxebla tiel: se homoj havas konstantan emon helpi siajn amatojn kaj tion faras en cxi tiu vivo, kial tia homa impulso povas esti detruita en la tramonda vivo? Cxio valora faras humanisman koniston tie kie jam Kristo kontinuas propeti por homoj. Kristo igas Sanktulojn pausxantaj lin mem!

 
Armando Zecchin 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com