retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Armando Zecchin

_______________________________________________________________________________________________________

 

La sepa jardeveno de fama evento: la ĉesigo de la Ordeno

de la Templo kaj bruligo de ilia regantoj.

 

  

La 25 oktobra Vatikano la aktoj de la  “Processus kontra Tempelarios” (Proceso kontraŭ la Templaroj), ekskluziva eldono de 799 ekzempleroj de la integra proceso konservita en la sekreta vatikana arkivo. La volumo, filologie prizorgita de fakula grupo, estas akompanataj, diverloke, de esploraj verkoj same de fakuloj. Un la 2007 revenas la sepa centiajro de la komenco de la fama proceso kun la kondamno kaj bruligo de iuj ĉefoj de la religia ordeno.

 La kalumnioj rezistas longe en la tempo. L templaroj etis religia ordeno naskiĝinta en la dua jardeko de la XIIa jarcento: komnce ĝi estis nura fraternitas (senregula frataro) de pligrimantoj kiuj eble partoprenis en tiu stranga armita pilgrimo kiu kutime estas nomata “la unua krozado” (1095-1099). Tiu fraternitas ricevis, enle de sankta Bernardo, aŭ elpensis regulon, poste oficiale aprobitan en la marto 1139. Origina karakterizo, ankaŭ se ne ekeksluziva, de tiu ordeno, same kiel de aliaj similaj de tiu jarcento, estis kunigi iujn laici fratres (nepastraj fratuloj) rajtigitajn porti la armiliojn por la defendo de pilgrimantoj kaj de la novaj kristanaj princolandoj intertempe konstituitaj en la ‘Sankta Tero’. La kanona termino kvalifikanta tiun fratulan grupon ne estis religio (religjo = religiula ordeno), sed militia (armita gardantaro), al kiu ili sin ligis per la votoj de ĉasteco, obeo kaj individua povreco; al eventualaj sacerdotoj alliĝintaj estis malpermesite uzis aŭ porti armilojn.

Post la elĉerpiĝo de ilia misio pro la perdo de la Palestino kaj pro la sinsekvaj malvenkoj, ili perdis laŭvoje ankaŭ la precizecon de sia rolo. Sed ili intertempe sukcese interprenis en bienaj kaj financaj aferoj kaj bankaj… kiuj estis ilia ekruiniĝo. Eble il rezignis la seriosecon de la originaj tempoj, eble la monaj aferoj altiris la atenton neamikan de potenculoj, al kiuj ili pruntedonis monon ... redonotan kun interezoj: tiuj ĉi per kamuflitaj vojoj pro tio le interzo tiam estis taksata uzuro!… Inter la diversaj akuzoj (plej ofte strangaĵoj kultaj aŭ kontraŭaj al la templara vivstilo) komencis svarmi tiu de herezo kun obscenoj kaj sodomiaj pratikoj, sciante kiom tiu akuzo estus movinta la inkvizician trinunalon. Estis la Franca reĝo, kiu klopodante sin liberi je la influo de le ekleziuloj en sia ŝtato kaj aspirante meti la manojn sur multajn riĉaĵojn de la Templo, urĝis ĉe la papo por tiu ĉi kondamnu la ordenon. Reĝis tiam Filipo la Belulo kiu jam havis kontrastojn kun la papo Bonifaco VIII minacata de enprizoniĝo de la reĝaj emisaroj, kaj papis Klemento V, kiu la unua fiksis (1305) la sanktan seĝon en Avignono, do sub la protekto de la franca reĝo.

Klemento klare komprenis la mesaĝojn kiuj la reĝo al li sendadis, nome ke la destino de la ordeno estas jam dekretita, kaj ke estis saĝo elekti la malpli grandan malbonon por eviti luktojn kaj skandalojn; kaj, kiel konate, siaaŭtoritate ĉesigis la ekziston kun malpermeso ĝin reestabligi[1] la trian de aprilo 1312 post la provizora suspendo de la dudeka de septembro 1307, tuj post do la konfeso (ĉu sub torturo?) de la akuzitoj. Tiu ĉesigo okazis ĵus antaŭ ke la sama ordeno estus kondamnita de la inkvizicia trubunlo, sen tamen ke eventuala eksplicita la proklamata absolvo kompromitus la rilatojn kun la franca reĝo; kaj intertempe sendis, eble iom singarde, al la fuorto de Chinon, kie estis enkarcerigitaj la prizonuloj, sian sekretarion por doni papan benon al tiuj kiuj, laŭ la sama papo, ne estis herezuloj.

Sed la eventoj senmizerikorde sin sekvas: la monakaj militanoj sin lasas senreziste (la junaj kavaliroj estis en la operaciaj zonoj, la domoj estis loĝataj de maljunuloj kaj nalsanuloj) enprizonigi kaj iuĝiĝi kaj kondamni kaj bruligi (18 mato 1312). Tamen ili, gvidate de ilia kanona ĝenerala superulo Jacques de Molay, sin proklamis, ne de tuj tamen, senkulpaj kaj pretaj obei al la papo. Ili estis bruligitaj, iliaj posedaĵoj transdonitaj al aliaj similaj ordenoj, krom tiuj ĝueblaj en la teritorioj de la reĝo, kies krono estis ankaŭ liberigita je ŝuldo de 400.000 oraj moneroj jam pruntitaj de la Templo.

Kaj posto eksvarmis legendoj senfinaj, foje kalumniaj foje defendaj. Ĉu almenu? Oni diris ke Luizo XVI, la lasta posteulo de Filipo la Belulo, perdis la kapon sub la gilotino permane de sekreta templano! Ĉu alia? Oni diris ke la malbeno de Molay el la fajro tuj trafis la papon kaj la reĝon, kiu fakte ambaŭ mortis post kelkaj monatoj!

Post tiuj apenaŭ tuŝataj faktoj, venas demandoj: Kiel ajn Klemento V ne sukcesis, aŭ ne volis aŭ ne povis, bremsi la kuron de la inkvizicia tribunalo kaj mildigi ties verdikton? Kial li ne malelbligi la ekzekuton de senkulpuloj? Sur kiuj pruvoj sin bazis la franca inkvizicia tribunalo por kondamni pro herezo, ĉar nur pri tio ĝi kompetentis? Kial de Molay kaj aliaj dekomence sin deklaris, en la reĝaj karceroj, kulpuloj je sodomio, herezo, idolatrio, perfidaj akordoj kum la islama malamiko ktp?...

Eble kelkaj ekrespondoj povas troviĝi en la procesaj aktoj ĵus publikigitaj kaj, eĉ pli riĉe kaj kritike, en la sennombraj historiistaj verkoj esplorantaj tiujn eventojn en tiuj ĉi jaroj de la sepa reveno de la fama proceso.


[1] Nun la Sankta Seĝo oficiale rekonas nur du kavalirajn ordenojn: la Suverena Milita Ordeno de Malto kaj la Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo.

Armando Zecchin

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com