Jaron 1146/an Bernardo el Klervň apoge disvastigis
la anoncon de la dua krucmilito, anoncita de la papo Eugenio
la Tria. Invitante adheri al ĝi, lia forta zorgo estis
proklami ĉiuflanke kaj ĉiumedie ke la entrepreno
neniel implicas persekuton kontraŭ hebreoj. “Nek
mortigitaj, nek forigitaj”. Li kuris al rejnlandaj zonoj kie
jam komencis la mortigado de hebreoj: li konvinkis episkopojn
protekti hebreojn ilin eventuale loĝigante eĉ en
katedraloj, kaj sukcesis separi parton de la popolo el ribelaj
monakoj kiuj laŭstrate kaj laŭplace predikis ke
ĝis estos hbreoj “mortigintoj de Kristo” kristanoj
malvenkos en Sankta Tero”; kaj bremsis, eĉ fizike, la
monakon Rodolfon, influe incitantan al malamo.
Pri tio oni parolis dum la tritaga kunveno
organizita en Romo de la centro Studoj Cisterciaj kun la celoj
esprimitaj en la temo:”Bernado de Klervň: Aktualeco de mesaĝo
kaj sperto”. Eble ĉio limiĝus al memorigo kaj laŭdado
de rafinita verkisto kaj poeto kaj mistikulo kaj
filozofo-teologo kaj konsilanto de papoj kaj regestroj se en
ĝi ne partoprenintus ankaŭ hebreaj rabenoj kiel
“ne lastaj interesitoj-interesataj”. Utilas raporti pri la
komento de rabeno Jozefo Laras, en kiu estas citataj kelkajn
liajn leterojn de la jaro 1146, precipe la 365/an, kie estas
proklamata la “severa malpermeso mortigi aŭ forhejmigi
hebreojn. Li tion subtenas apogite sur bibliaj tekstoj kaj per
rezonadoj, certe hodiaŭ iom malpli uzeblaj eĉ inter
la kristanoj”. Por
kiu kialo ne persekuti hebreojn?
“Bernardo,
plu diras Laras, reprenas motivon kiu estis jam de sankta Aŭgusteno
kaj plurfoje uzata de bremsantoj de la persekutoj kontraŭ
ĥebreoj. Laŭ Aŭgusteno, la hebrea popolo per
tiu krimo ĉesis esti la popolo de Dio: sur ĝi tial
pezis la kulpo de la mortigo de kristo.
Sed se hebreoj daŭrigas travivi ĉie en la
mondo signifas ke Dio tion volas: ili estas la vivanta
pruvo de la fundateco de kristanismo”.
Restus, laŭ la rabeno demando, kiun eble ĝisnun
ne trovis respondon: ĉu Bernardo vere konvinkitis pri la
aŭgustena tezo aŭ ĉu li uzis tian argumenton
por garantii la savon de hebreoj? “Sed, li pli komentis, tiu
kiu, kiel mi, suferis persekuton, scias ke ĉiu parolo aŭ
ago helpanta estas savankro. Bernardo per forto, kuraĝo
kaj decido devigis Rodolfon reeningigi la spadon”.