|
Por
komenci, malfacilas trovi aŭ krei la ĝustan vorton por
esprimi novan koncepton: ke Dio kreis estas komuna scio en
multaj kulturoj, ke Dio kree intervenis de tempo al tempo kiam
la evoluciaj fortoj, de li programitaj, ne sukcesis salti al la
nova kompleksa vivformo kaj ke tiu serion da intervenoj oni
pretendas liveri kiel sciencan eskplikan kaŭzon konkure kaj
kontraŭe al la novdarvinaj eksplikoj… tio aspiras al nova
vorto. Iuj konfidence sugestis dikreantismo. Ĉi tie,
tamen, estas ankoraŭ uzata kreismo esperante ke oni
komprenas ĝian distingon el la simpla kreado. Sed ne
estas tiusenca la motivo de tiu noto.
Dum
la oktobra monato, ĉi-jara 2007, estis aprobita de la
parlamenta asembleo de la Konsilio de Eŭropo (ne, do, tiu Eŭropunio)
rezolucio, la 1580/2007, traktanta
pri “la damaĝoj de kreismo en la edukado”, kiu
reproponas la temon de la evolucio kiel kontraŭanta kreismon
En ĝia komenco oni aludas kreadon kiel religian
konvinkon kiu estas separebla de la scienco, dum la tuta
dokumento estas impregnita de la denunco kontraŭ la
kreismajn tezojn kiuj negus la evolucion de la specioj lasante
impreson ke ekzistas nesanebla kontrasto inter evolucio kaj
kreismo.
Reale,
ĉar la akordiĝebleco inter kreado kaj specievolucio,
plurfoje asertata de la kristanaj teologiistoj kaj eklezioj
aparte de la katolika oficiala instruado (vidu, ekzemple,
rezolucioj de la papa akademio de sciencoj), konstante en la
lastaj monatoj, ne
povis esti ignorita de la redaktistoj de la dokumento, la
risolucio certe referencas al determinata kreismo (ĉu Dikreantismo?)
kiu sin ligas al letera interpreto de la biblio aŭ tiu je
amerikana stampo en la nova versio de la Inteligent Design,
ĝuste kontraŭata de la sama dokumento ĉar
opiniata fora de ĉiu perspektivo je scienca karaktero,
kvankam ĝiaj subtenantoj ankaŭ tion pretendas, jen
kristabaj jen muzulmanaj. La tezoj, fakte, de la suprenomitaj
kreistoj (ĉu dikreantistoj?) ne povas posedi
kriterion de scienceco aŭ esti eluzataj por nei la
fenomenon de la evolucia procezo, nek povus trovi lokon en la
scienca instruado alternative kun la teorio de la evolucio per
natura selekto, kvankam eĉ tiun ĉi estas rifuzata de
kelkaj scienculoj nekreistaj.
La
konsideroj prezentitaj ĉi-koncerne en la rezolucio estas
samopinieblas ankaŭ flanke de la pleiparto de la katolika
sciencaro - laŭ kies, sed ne nur, vidpunkto mi estas nun
orservanta. Oni povus ankaŭ aldoni ke tiuspeca kreismo
(ĉu kreantismo?) ne havas sencon eĉ for de la
lernejaj limoj, ĉar ne estas science konstateblaj tiuj diaj
intervenoj. Tiu teorio kredigas ke novdarvinistoj ne liveras
sufiĉajn pruvojn favorajn al specievolucio aŭ, ne
povante nei grandajn ŝanĝojn en la vivantara historio,
en tiuj ĉi kredas indukti la dian intervenon, pro la
komplkseco de la fenomeno.
Tamen
en la eŭropakonsilia rezolucio ne kapteblas kiun ideon de
kreismo oni referencas. Estas, fakte. uzata termino kiu havas
konotacion filozofian, kvankam malkorekte uzatan de iuj kun
scienca aspekto. La risko estas ke ankaŭ la ideo de kreado
estu ekcorcita en la moderna penso, kvankam ne interferanta kun
la scienca nocio ĉar ĝi lokiĝas antaŭ kaj
fora de la sciencaj kategorioj, kiuj neniam povas trovi kaj
sperti fizikajn diajn spurojn. Vere, kio estas kontraŭata
en la Konsilio de Eŭropo estas distordo de la koncepto de
kreado, ĝia utiligado por scienca ekspliko de la evolucio
de la vivantaro, same kiel faras certe la tezoj kreistaj (dikreantistaj)
naskiĝintaj en amerikama medio. Sed la manko de precizeco
de la enhavoj en la uzata termino nek utilas al la bezonata
klareco nek favoras tiun distingon inter scienco kaj kredo kiun
ĝuste en la rezolucia komenco estis rekonata. Ĉiukaze,
kial rilate religion ne uzis la vorton kreado anstataŭ
kreismo por ke evitiĝu distordaj interpretoj?
La
teksto enhavas ankaŭ interesajn konsiderojn rilate sciencan
aspirojn de la novaj generacioj. Akompanas ĉion, tamen,
ekscesa emfazo sur la katastrofaj sekvoj rilate la kreskon de la
scienco kaj kulturo se en la lernejaj medioj oni kutimas
prezenti ankaŭ la kreisman kontraŭatan de
neodarvinismoj.
Kaj
tiaj konsideroj sendepende de la konveneco politike dekreti pri
tio kio estas justa kaj kio estas scence nejusta. Kaj sendepende
de la malfacileco trovi la ĝustan terminon por distingi la
du konceptojn kiuj ĉi tie estas riske ankoraŭ nomataj
kreado-kreismo, atendante pli oportunan proponon. Ĉu ĝuste
trafus kreismo (kreado) kaj dikreantismo (la
konstanta, sed nekonstantebla, dia krea interveno)?
Armando Zecchin
|