|
Eble
priridigas tiu titolo: tiom estas konata la cirkonstanco pri la
origino kaj nacieco de Jesuo, kvankam kelkaj iam provis imagi
kaj inokuli kontraŭan missciencon aŭ dubon pri tio,
kiu tamen ne enradikiĝis pro manko de dokumentoj, plej
precize pro amaso de kontrauaj dokumentoj. En tiu kverelo ne
mankis kiuj, krom nei la historian ekziston de Jesuo, opiniis
pruvebla la tezon, ke se li certe ekzistis, male, lia doktrino
estus frukto de legendiĝo, kaj por tion pli konvikige
subteni ili provis montri la malfruecon de la redaktado de kvar
evangelioj: ne antaŭ la fino de la dua jarcento postkrista.
Ĉar la evangelioj sin prezentis kiel redaktitajn antaŭ
la fino, kaj pli antaŭe rilate la sinoptikajn, de la unua
jarcento, ankaŭ tiu kverelo ekperdis forton nivele de
pruvoj malgraŭ ne nivele de propagando
Ke
Jesuo estas hebreo, sange kaj civilize kaj religie, de la unua
jarcento de nia erao estas evidentigite anakŭ de la
dokumentita juda tradicio: tiu ĉi, malgraŭe de sia kontraŭeco
al ĉio tiutempa, kaj posta, kristana kaj facila profito el
neado de la historia ekzisto de Jesuo, tion ne faris, certe pro
la evidenta forto de la fakto. Fakte, la Talmudoj - libroj
fundamentoj por la historio kaj tradicio de hebreeco - traktas
Jesuon kun maldelikateco kaj varispecaj akuzoj, sed neniam
neante aŭ suspektigante pri lia ekzisto. Hodiaŭ la
komentariisto de Talmudoj iom mildigas la vortajn ekscesojn kaj
iom post iom Jesuo fariĝis hebreo… hebreo akceptita kaj
foje estimata kiel “nia frato Jesuo”. Tiom hebrea, tamen, ke
li kunfandiĝis en hebreeco ĝis perdigi al li, ne
rilate sango-karnon, sed rilate la karaktarizojn de siaj
anoncado kaj instruado, ĉiujn siajn originalaĵojn.
Eminenta hebreo kaj religia reformisto, sed ne io plia!
Tia
hebreeco, do, tiom plaĉis, ke por Jesuo fariĝis ŝovnodo.
Ĵus antaŭe, al tiu hebreeco, nura kaj sola hebreeco,
tiom enamiĝis itala historiisto ke lia ĵurnalista
kunlaboranto kaj televida prezentisto ne perdas okazon por
rajdi sian ĉevaleton, tiel enŝteligante: Jesuo estis
korpe, spirite, pensmaniere, more nur hebrea. Por tiu Jesuo oni
rezervas la titolon de religia reformisto aŭ socia engaĝiĝinto
kiu por plej bone efiki moviĝis ene de la religiaj
kategorioj, oni lin admiras pro lia morala doktrino pro lia saĝa
konduto kaj tipa reago kontraŭ la fremda reganto. Kaj por
lin reteni ene de tia sola hebreeco, oni estis devigata forigi
el la evangelioj ĉion kio sonas ne hebreece: kio translimas
tiun skemon estas aldonaĵo, elpensaĵo, mitologiaĵo
aŭ ruzaĵo de la unuaj kristanoj kiuj senkritike
absorbinte helenismajn ideojn kaj igante Jesuon Di-filo, estis
altiritaj likigi en evangeliojn ĉion kio sonas nehebree…
Ĉi
tie oni volus montri ke, eĉ eliminante la tutan kategorion
de la “supernaturaĵoj” de la supozita fantazio
mitiganta, eblas trovi kaj dokumenti originalaĵojn en la
paroloj kaj konduto de Jesuo tiel ke malfacilas kaj malhelpas
lin reteni en la nuraj kaj simplaj tiutempaj hebreaj kategorioj
de penso kaj moroj. Konvenas tuj aserti ke Jesuo, krom esti
hebrea, sin deklaris tia kaj orgojlis pri sia etneco: tion
monstras kiam, interalie, li deklaris ke Abrahamo vidis lian
tagon kaj ĝojis, kaj ke la profetoj parolis pri li aŭ
kiam deklaras, ke li venis por la domo de Davido ktp. Malgraŭ
lia malsukcso ĉe la nazaretanoj, kiuj tamen lin rekonas
kiel frato de hebreaj siaj kuncivitanoj, li vizitas la templon
kaj sinagogojn, sendas liberigitojn el lepro al la sacerdotaro,
al kiu eĉ tiukaze ili pagu la leĝan obolon por esti
reakceptitaj en la konsorcio de la puruloj aŭ purigitoj.
Sed
Jesuo aperas iom pli ol hebrea, same kiel iom pli ol nura
civitano de nia mondo. Se kredantoj sekvus la inviton de sia
kredo, laŭ kiu Jesuo estas la filo de Dio kaj resurektis,
tuj brilus lia malsameco, kulture origine kaj destine, kompare
kun la hebrea tiama kulturo. Sed tiu kredantoj nun preterlasu
sian kredon ĉar necesas, ke ni restu en la skemo de la
tiutempa kaj antaŭa kulturo, aparte religia, por vidi
ĉu tiu malsameco rezultus samnivele. Ni provu.
Jesuo
estas parolanta en iu domo kiam al li estas prezentita
paralizulo, kiun li resanigas kaj aldonas: “Viaj pekoj estas
pardonitaj!” (Mk 2). La ĉeestantoj miras kaj protestas
kaj klaĉas kontraŭ li dirante: “Kiu povas pardoni
pekojn, krom Dio sola?”. Jen originalaĵo de la
pensmaniero kaj konduto de Jesuo. Ĉu en la juda tradicio
troviĝas kiu diras: “Mi pardonas la pekon”? Pardoni
la pekojn estis, male, ĉiam rekonita kiel ekskluziva povo
de la mizerikordo de Dio. La konvertiĝo, ekzemple,
koncernas la rilatojn inter la konvertiĝanto kaj Dio:
neniu intermetiĝu! Jesuo imtermitiĝas.
Oni
certe memoras la epizodon de la virino konata kiel emoroisa (Lk
8,40ss) suferanta je sangfluo. Tiu virino perdas sangon el
intimaj zonoj, sango kiu igas malpura ŝin kaj la ŝin
tuŝantojn laŭ la rigida hebrea tradicio: tiukaze leĝan
purecon oni regajnas per longaj kaj (kostaj) purigaj ritoj, kiuj
por ŝi estus senutilaj pro la ofteco de la fenomeno. Sed
estas la konduto de Jesuo kiu interesas: ĉu Jesuo sin sentu
malpurigita je la tuŝo de tiu virino? Se li estus kulture
tute hebrea, jes, kaj devus almenaŭ riproĉi la
virinon, la tro aŭdacan virinon. Riproĉo ŝajnas
veni, sed pro ŝia malfrua decido kuri renkonti la
liberigantan Jesuon! Jesuo, do, eliras el la kutima tiutempa
hebrea sinteno. Venas al la menso la moto: “ne kio eniras buŝon
malpurigas, sed kio eliras”: Jesua tiu lasta, ja jes, sed ankaŭ
tradicia ĉar ĉeestas en literaturaj dokumentoj de la
hebrea tradicio.
La
samon faktiĝas kun la pekulino en la domo de fariseo Simono
(Lk 7,36). Temas pri prostituitino: laŭ severaj tiamaj
kutimoj, el prostituitino renkontata laŭvoje oni distanciĝu
almenaŭ du metrojn (nur laŭvoje, tamen!) por ne akiri
malpurecon kaj malindecon. Laŭvoje tiuj virinoj marŝadis
vizaĝon kovrite kaj kapfararon videbligite, male la familia
virino laŭvoje aperadis kaphararon kovrite kaj vizaĝon
malkovrite. La anonima postituitino kunportas la “armilojn”
de sia profesio, interalie la vazeto de parfumita oleo por
parfume oleumi la klienton kiel oni al ŝi instruis ek de la
unuaj infanecaj jaroj (tiam, en tiu socio, oni destiniĝis
al prostituicio el naskiĝo, neniam pro libera elekto kiel
povas okazi hodiaŭ: por la edziniĝinta virino estis
promesita la stonpuno!), sed ĉi-foje ŝi ne sin limigas
parfumi la piedojn, ŝi ilin ankaŭ banas per siaj
larmoj kaj per siaj haroj ilin viŝas. Tuj komentas la
fariseo invitinta, kiu eble jam antaŭe sciis pri tiu
evento: “Ĉi-tiu, se li estus profeto, ja scius kiu kaj
kia lin tuŝas…”. Lin tuŝas! Nu, Jesuo sin lasas tuŝi
kaj ne sin juĝas malpurigita; antaŭ multaj personoj
kaj ne montras iun ajn kontraŭtradician ĝenon! Por
li ne ekzistas, ne ekzistu leĝa malpureco! Sed tio metas
lin ekster la tiama hebrea oficiala pensmaniero.
Plue Jezuo pri
virino. En la johana evangelio (Jo 4)) oni legas kiel Jesuo
restis sola ĉe la puto de Jakobo, en varma tagmezo, kaj jen
venas virino ĉerpi akvon. Kaj Jesuo komencas la faman
dialogon. Al nia temo nun interesas, ke li estas parolanta kun
virino… samariana. Kia aŭdaco kaj renverso! Ĉu la
Talmudoj ne diras, ke la samarianaj virinoj estas malpuraj kaj
malpurigas ek de la naskiĝo? La disĉiploj, enfermitaj
en tiu antaŭjuĝo, revenantaj el urbo ekfrostiĝas
malgraŭ la varmo! Sed Jesuo faras al tiu virino revelaciaĵojn
kiuj esenciĝos en kristanismo. Tiu Jesua sinteno signas
la evoluon, kvankam malrapidan, de la principo de egala indeco
inter razoj kaj seksoj! Kaj estas, en sia senhesita proklamo, io
tute nova.
Plue pri virino.
Al Marta plendanta pro la nehelpo en gasteca zorgado flanke de
la fratino Maria, Jesuo diras ke tiu-ĉi lasta “faris la
plej bonan elekton kiu ne estos forigita de ŝi”. Certe,
ne estis kutimo hebrea, tiutampa, tion alten levis virinon!
Ankoraŭ
oni legu la parabolon, eble elfositan el kronakoj de tiu tempo,
rakontita de Luko (10,25ss). Leĝdoktoro alproksimiĝas
al Jesuo kaj naskiĝas konversacio dum kiu jen la leĝdoktora
demando. “Kiu estas mia proskimulo?”. La respondo de Jesuo
devus, laŭ nia unauvida opinio, esti facila kaj tuja,
male ĝi fariĝas parabolo kun fina demando de la
demandito kvazaŭ temus pri diskuto inter dialektikuloj dum
kiu la demandito provas malstabiligi la penson de la
demandinto; jen do la fina demando: “Kiu estis la proksimulo
de tiu kiu kuŝis tere vundita?”. La leĝdoktora
komenca demando: “Kiu estas mia proksimulo?” lasas
subintenci, ke povas esti
kiu ne estas proksimulo, nome ke oni rajtas distingi, eĉ ke
malfacilas bone distingi. Ĉu ne estis tia la pravigita
pensmaniero de la komuna hebrea tiutempa kaj la homa tendenco?
Kaj ĉu tiu demando ne lasas ankaŭ suspekti, ke la leĝdoktoro
aspiras embarasigi Jesuon? Dialektikulo povus responde
balanci tra diversaj kaj senfinaj argumentoj kaj bati kaj
rebati…
Sed Jesuo tranĉas
la respondon kaj enirigas la demandanton mezen de ebla kaj
tragika evento: vojaĝanto restas vundita kaj senforta laŭ
strata rando. Kiu lin helpos? Pasas sacerdoto: la vundito
ekesperas… sed la homo de Dio preferas savi sian leĝan
purecon kaj daŭrigas marŝi alirande; jen levido, eĉ
mem homo de Dio, la vundito denove ekesperas, sed eĉ tiu
preferas savi sian leĝan purecon kaj transiras indiferente.
Alvenas samariano - ho vetriola Luko! - la vundito scias, ke tiu
povas esti malamiko kaj malesperas, sed tiu paŝanto haltas
helpas savas. Kaj jen la responda demando de Jesuo: “Kiu estis
la proksimulo de la vundito?”. Kaj eblas unusola respondo:
la samariano estis proksimulo! La leĝdoktoro vere
evitas prononci “samariano”, kaj rifuĝas en “Tiu kiu
havis kompaton”.
Al “kiu estas
mia proksimulo?”, respondas renverŝe dialektika demando
“kiu estis proksimulo?” Kaj jen la temo de la dialektiko
farita mesaĝo, doktrino, vivprogramo, esenco de kristanismo,
kiu devize esprimiĝas tiel: “Ne serĉu kiu estas via
proksimulo, sed fariĝu vi proksimulo!”, “Ne vi elektu
kiu estas via proksimulo ĉar vi jam devas esti proksimulo
de ĉiuj”, “Ne enketu kion via proksimulo ŝuldas al
vi, sed pripensu kion vi ŝuldas al li”. Tiu renverso ne
similas al iu ajn tiutempa hebrea proklamita principo. Tio,
tial, sin montras tute propra.
“Mi kaj la
Patro samas…”, kaj komente de tio Jesuo alvokas al la Patro
per la karesa kaj amsenta vorto “Abbà”, patreto. Ĉu
troviĝas en la hebrea literaturo, biblia kaj eksterbiblia,
tia tutekora individua esprimaro al Dio? Jesuo rilatiĝas al
Dio per tia intimeco ke pli alta ne eblas!
Li lavas la
piedojn al siaj disĉiploj: la mastro al servistoj, la
majstro al disĉiploj! Ĉu tiu estis moro inter
hebreoj tiutempaj? Li diras al mortanta kunkrucumito: “Hodiaŭ
vi estos kun mi en paradizo”. Ankaŭ tiuj vortoj, kiuj montras,
ke li disponas je io propra, sonas neaŭdite en la religia
esprimaro, kiuj cetere estus taksitaj blansfemaj.
En la tiutempa
hebrea moralo estis entenata ankaŭ la precepto de la amo al
la porksimularo, kvankam ne estis senmotiva la antaŭa
demando: “Kiu estas mia proksimulo?”. Ofte tiu amo-respekto
al proksimularo estas esprimita per la moto Hilela: “Kio ne estas
agrabla al vi tion ne faru al alia”. Laŭ tradicio, kiu
entenas multajn aspektojn ne deklaritajn sed esence konfesataj,
Hilelo resumis la tutan moralon en tiu moto, aldonante ke
“cetero estas komentario”, sed certe li ne povis ignori ,
kiel rabeno kaj fidela hebreo, la unuan ordonon “Amu vian Dion
per tuta via koro, tuta via menso…”. Tiu frazo de Hilelo
referencas precipe al la preceptoj elpensitaj de la homa
tradicio (pli ol sescentoj). Ankaŭ Jesuo resumis, foje,
sian moralon rilate la amon al proksimularo per simila ora
regulo formulita apenaŭ nesamsona ĉar esprimita
pozitive anstataŭ negative. Li diras: “Ĉion ajn
do, kion vi dezirus, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ
faru al ili” (Mt 7,12).
Sed laŭ Jesuo mem tio
ne sufiĉas: la mezuro de la amo ne estas tia, estas io nova
resumebla tiel: “Amu kiel mi amas vin, nome amu la homojn kiel
Dio ilin amas”. Kaj Jesuo amis ĝis doni la vivon, do
temas pri amo senmezura kaj senkondiĉa ktp. Ĉu tio ne
estas novaĵo, originalaĵo nure kaj tute lia?
Eble en tiu
kategorio de amo al la proksimulo eblas enkadrigi ankaŭ
aspekton kiu ŝajnas oficiale kontraŭdiri, ne Jesuon,
sed la konduton de la estonta eklezio, kiu proponas tiun
“oremus pro perfidis Judaeis” (ni preĝu por la
malfidelaj hebreoj) kiu restis en la katolika liturgio laŭ
pli ol miljaro. Kiel ni diris supre, Jesuo respektis kaj
praktikis la hebrean religion. La kristana sekvantaro tiom
imitis Jesuon, ke ĝi ricevis kaj disvastigis eĉ ekster
la kristanaj judazonaj komunumoj la esprimojn kaj literaturaĵojn
kaj liturgiaĵojn de la hebrea ritaro… Se pariĝi
kun unu el tiuj, kiu ankoraŭ hodiaŭ kaŭzas multe
da bruo, ni vidu kiel okazis: la unuaj kristanaj komunumoj
ricevis el Talmudai libroj la riton de la “sanktaj” abomenoj
kontraŭ spiritaj kaj materiaj malamikoj. Kaj dum hebreoj
enŝovis abomenajn “sanktajn” preĝojn kontraŭ
kristanoj (tranasformante Jeschua kiu
signifas "savanto” en Jeschu, kiun omi
sentigis tiel: ”ke lia nomo kaj lia memoro estu
forstrekitaj”, kristanoj inventis tiun ne tute
kristanan abomenaĵon “Perfidis Judaeis” kiu eĉ se
forigita de la Johano XXXIII, ekscitas malbelan memoron
(espereble eĉ hebreoj estas forigantaj el sial devotaj
ritoj aŭ kulturaj rememoroj, privataj kaj publikaj,
“abomenajn” aludojn kontraŭ ĉio kristana). Jesuo
neniam ĉesas nin malkovi foraj el siaj instruoj.
(Talmuda juda preĝo kiam en la paska vigilo
estas sèorata la alveno de la venĝa mesio: Por kiom da
tempo restos via forto senaga kaj por kiom da tempo kuŝos
via belo sub la mantelo de la opresanto (kristanoj)! Ho Dio,
montru vian forton kaj vian zorgon kontraŭ la malamikoj
(kristanoj). Kristana preĝo: ”Ni preĝu por la
malfidaj judoj: ke la Sinjoro forigu la vualon el iliaj koroj,
ke ili povu rekoni Jesuon Kriston nian Sinjoron… ĉar via
mizerikordo estas por ĉiuj…”)
Ankoraŭ aludoj al la originaleco de Jesuo:
multfoje li parolas pri la dia rengo aŭ regno de la ĉieloj,
kaj pri ĝia proksimiĝo: sed tia proksimiĝo fariĝas
tiom proksima, ke ĝi identiĝas kun la persono mem de
Jesuo. Eĉ
se tiu esprimo povas iumaniere troviĝi en la antaŭa
historia hebrea literaturo, ĉu troviĝas ankaŭ iu
kiu, senfreneze kaj eĉ kontraŭite, aŭdacus
pensigi, ke la dia regno estas li mem?
Ĉu vi ne
malkovros absolutan originlaĵon amkaŭ el tiuj vortoj
de Jesuo: “la Filo de homo estas sinjoro eĉ de la
sabato” (Mk 2,28)? Ĉu kelkiuloj el la hebrearo tiele sin
rilatis kun la sabato?
En Johano Jesuo
diras, ke la Patro volas, ke “…mi levu tiun (kiu kredis en
mi) en tiu lasta tago”. Ĉu estas sciate pri kelka, tute
kaj nure hebrea, atribuis al si tiun povon?
Kiuj aliaj
sintenoj aŭ diroj de Jesuo elbordiĝas el la komuna
tiutempa pensmaniero de hebreoj (kaj eĉ pli se kompare
kun etnaj popoloj)? Al la esploroj science jam faritaj, eblas
aldoni tiujn de nia intuicio preta, certe, ilin banis en tiujn
de la tiufakaj scienculoj.
Armando Zecchin
|