retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Armando Zecchin

_______________________________________________________________________________________________________

 

DE UNDE MALUM?           DE KIE LA MALBONO?

 

Ekskurso pri la estiĝo de grave influa teologia kaj filozofia

koncepto, kaj ĝia kroma parta anstataŭiĝo.

 

 

El la diskutadoj kaj dokumentadoj ĉe teologiesčplora Didaskaleion, en Torino (Italio), kie la subskribonto partoprenis longatempe kaj diversnivele, instrue kaj esplore, oni diverskontribue produktis kva­zaŭeseojn kiel la ĉi-suban elaboraĵon. En ĝi estas esplorata gravega parto havita de la renkontiĝo kaj intermitiĝo de konceptoj-interpretoj el la Kristanaj Sanktaj Skriboj kun tiutempaj filozofiaĵoj kiuj kune originis ideojn kiuj for­tege influis la postajn kulturajn okcidentajn, kaj ne nur, epokojn. Tion ni konstatigu rilate la originon de iu solvo de la problemo pri la origino de la malbono

 

LA PROBLEMO

 

Eble, se ne seneble, konstatante la mizeran homaran situacion, ĉiu persono, iam tiam, estas puŝata meti antaŭ sin la angorigan demandon: de kie la malbono (ĉi-punkte malbono egalas suferon, morton, militon, genocidon ktp, sed kutime en la koncepto estas enprenita ankaŭ la morala, libervola malbono)?  Konsiderinte, ke la malbono en la mon­do svarmas, kaj fine kaptas ĉiujn, ĉu eblas kompreni per kiu logiko ĝi estas lasata fali sur homojn, ĉu ĝi havas kialon, se entute eblas logiko kaj kialo?

Tiu problemo liveras veran kaŭzon de skandalo aparte por tiuj kiuj, ekde infaneco, estis edukitaj en la kristana kredo kaj sente-sense ellernis ke Dio estas Patro, ke Dio estas Amo. Por tiu ularo la demando fariĝas: kial amanta Patro, per­mesas aŭ volas ke siaj filoj, kvankam ofte senkulpaj, suferu kaj mortu nature aŭ perforte?

 Permesas aŭ volas! Por Dio ĉiopova, permesi kaj voli, eĉ se nesinonime, sam­va­loras: se, evi­dente, iu estas kapabla malhelpi kaj forigi sufer-kaŭzon kaj tion ne faras, kiam mem ĝin permesas, tio okazas pro tio ke mem tion volas, alimaniere li ĝin malhel­pus, aparte se li amas senkondiĉe kaj senkompense la suferanton! Tia konkludo certe skan­dalas nesufiĉe instruitajn dikredantojn - kristanajn aŭ nekristanajn - ĉar kutime ili kredas senkaŭzigi Dion kaj savi lian responsecon proklamante, ke Li nur permesas kvazaŭ io povas okazi ekst­er lia decido, nome kva­zaŭ alia potenco agus sendepende de li ĝuste kiam ili mem asertas la unikecon kaj plenpotencon de Dio.

Inter la respondoj, ni esploras aparte pri unu pro ĝia granda influo ĉiutempe kaj pro la kondiĉoj kreitaj en la okcidenta kristanaro fare de tre fama filozofo-teologo, sankta Aŭgu­steno, tiun ĉi aŭ­skul­tante analizanta kaj diskutanta en sia epoko aparte sentema pri tiu temo.

 

RESPONDO DE MANIKEOJ

 

Al la sama demando Manikeoj, aŭgustenepokaj kaj jam antaŭaj, enplektis (kaj enplektas similuloj kiujn ni enkadrigas tiukategorie) respondon “facilan”: kiel oni, krede aŭ racipuŝite, konstatas principon de la bono (Dio, Spirito), el kiu devenas ĉiu bona, samaniere devas estadi kaj agadi la principo de la malbono (la materio, Satano, duondio, demiurgo, eraranta aŭ neamika dio...), el kiu devenas ĉio malbona (dualismo konscia aŭ duon­maskita).

Tiaj du principoj-fortoj agadas deeterne kaj en eterna lukto inter ili kaj iliaj kreaĵoj. La sortoj de tia lukto alternas: iam elstariĝas la unua, iam venkas la alia eĉ se ĉe la fino estas, laŭ diversaj filo­zofiaj manikejaj fluoj, antaŭvidigita la fina venko de la principo bona kaj tiam okazos la definitiva ĉiesa liberiĝo.
Grava grundo de tiu lukto, sed precipe rilate la homan volan
bonon/malbonon, furoras en la homa animo, en senĉesa kontrasto, spertita kaj priskribita ankaŭ de Sankta Paŭlo en fama teksto.
Ĝi jenas:

 
“Ni scias, fakte, ke la leĝo estas spirita; mi male estas karna, lasita en la povo de la pe­ko.
“Fakte, mi ne komprenas kion mi faras; ĉar ne kion mi volas mi faras, sed kion mi malamas tion mi faras.
Se sekve kion mi ne volas mi faras, mi konsentas, ke la leĝo signas la bonon.
Ĉi, do, ne mi, estas la faranto, sed la peko enloĝanta en mi.
Mi scias, fakte, ke la bono ne loĝas en mi, nome en mia karno: ĉar estas en mia povo voli (la bonon), sed agadi laŭbone ne (= ne estas en mia povo): fakte, mi ne faras la bonon kiun mi volas, sed la malbonon kiun mi ne volas, tiun mi faras. Se konsekve kion mi ne volas, tion mi faras, ne jam mi tion faras, sed la peko kaŝ­loĝanta en mi.

Mi malkovras, tial, tiun leĝon, por mi kiu volas plenumi la bonon: ke la
malbono (estas) je mia dispono. Fakte mi prezuriĝas je la dia leĝo laŭ la spirita homo, tamen mi spertas alian leĝon en miaj membroj kiu oponas la leĝon de mia menso kaj min tenas prizonulo en la leĝo de la peko kiu kuŝas en miaj membroj.
Ho ve, mi malfeliĉulo: kiu min espkapigas el la forto de tiu morto?
Danke al Dio pere de Jesuo Kristo, Sinjoro nia.
Do, mi mem per la menso obeas al la dia leĝo, dum per la karno obeas al la leĝo de la peko (Rom 7,14-28)
 

Eble el tiuj Paŭlaj versegoj oni estas rajtigita devenigi ĉion, eĉ la kontraŭon de ĉio: eble eĉ. ke la homo estas tiom mistera ĝis sin taksi marioneto; tamen la kvazaŭkri­stanemaj manikeoj aŭ postmani­keemuloj kredis trovi apogon en ili. Ilin estimis kaj eluzis eĉ la kontraŭuloj al manikeismo ĉar el ili ŝajnas emfazata io ekzistanta, paralele kaj flanke de la principo bona, el kiu fontus la malbono, ĉi tie certe morale karakterizata, sed perspektive etendebla al la fizika malbono.

Jam la latina poeto Ovidio, en kuncentrita teksto, skribis: “video meliora, proboque, sed de­teriora sequor: mi vidas la plejbonan, kaj kun ĝi konsentas, sed la malplej­bo­nan sekvas”. (En tiu teksto, se oni atente observas, distingiĝas la volo kiu volas la mora­lan bonon el la sama volo kiu cedas, per kontraŭa decido, al la allogoj de la malbono; en paŭla teksto, male, ŝajnas, ke ĉio okazas sendepende de la homa individua volo kvazaŭ la malbona decido okazos aŭtomate).

Tia kontrasto estis persone spertita ankaŭ de Sankta Aŭgusteno, kiu, preter­lasinte mani­ke­ismon, inventis, pri problemo “de unde la malum?”, gravan respondon, kiu trans­pasis la jar­centojn kaj kondiĉis, pli aŭ malpli strikte ilin ligante, la okcidentecajn civilazaciojn.

 

LA RESPONDO DE AŬGUSTENO.

 

Dekomence Aŭgusteno (IV-V jj. pk) estis akceptinta la mani­kean solvon nome la du principoj), sed pli mal­­frue, jam konvertiĝinta al la kristanismo, tiun rifuzis pro la konvinko ke ne eblas e­kzisto, flanke de Dio-Amo inspirita de la evangelioj, de alia dio, prin­cipo de la mal­bo­­no: Dio es­tas unu sola kaj homamanta!

Sed la problemo de la malbono revenas: de kie la malbono? Se Dio estas A­mo, kial la malbono en la mondo? (Utilas ripeti, ke ĉi-punkte la atento revenas, eĉ se ne ekskluzive, al la fizikaj-korpaj-psikaj ktp malbonoj…)

Aŭgusteno konstruis sian respondon tiel:

1. El la meditado pri Gn 1,1 venis al li respondo almenaŭ negativa: la malbono ne procedas el Dio, pro tio ke Dio faris ĉion bona; fakte oni legas “Dio vidis kion li kreis kaj jen ĉio estis bona” (Gn 1,31). Tio indas laŭmezure de Dio homam­anta.

Tia konkludo tamen denove lasis netuŝita, kaj eĉ pli akra, la problemon pri la malbono. De kie, tiam, la malbono?

2. Aŭgusteno kredis je jam supoze montrita respondo ankoraŭ en la Malnova Testamento: la malbo­no estas kaŭzita de la homa peko (Gen 3 kaj ss).

Do la malbono venas jes ja el Dio, sed kaŭze de lia justeco, nome kiel puno pro la homa peko: per sia peko, la homo enirigis en la mondon ĉiunivele malekvili­bron kaj Dio, justa, punas jen por ripari la malekvilibron mem jen por distancigi, pere de la pu­n­minaco, homojn el la daŭrpekema agado[i].

3. Restis ankoraŭ malfacilaĵo: kial ankaŭ la infanoj, nekapablaj persone peki, su­fe­ras kaj dolore mortas?

Unua lia respondo naskiĝis ankoraŭ de la Malnova Testamento (Eliro 20,5 kaj ankaŭ Readmo­no): “Dio punas la kulpojn de la patroj en la filoj, ĝis la tria kaj la kvara gene­racio[ii]”. Tial se infano suferas (ekzemple, naskiĝinte blinda), la Biblio respondus: ĉio okazas kial aŭ lia patro, aŭ lia avo, aŭ lia praavo, aŭ lia pra-praavo pekis. Neniu rajtas, do, kul­pigi Dion, sed devas kulpigi sin mem aŭ siajn antaŭulojn.

Laŭ tiu rezonado. la malbono havas ĉiam eksplikan kaŭzon. Fakte, laŭ kvar genera­cioj, ulo kiu vere kelfoje pekis certe ekzistis, kaj funde kiu kapablas rememori la pu­blikajn kaj sekretajn agojn, ĝis la pli intimaj pensoj, de sia pra-praavo? (Oni konsideru ke ĉi tie la peko kon­siderindas ne nur kiel ago kiu kontraŭas leĝon, sed precipe kiel konscienca decido kon­traŭ­anta la veron jam konitan, kiel en la kristana moralo kaj en la diversaj moraloj de la intenco).

Do, kaj tio gravegas laŭ Aŭgusteno, la malbono ne venas rekte de la Dia Volo, sed kiel puno pro la peko de la homo: la peko estus io kiu devigas Dion mem eluzi la punon!.

4. Sekve Aŭgusteno eluzis Gn 3 por malkovri la kaŭzon de ĉiuj malbonaĵoj kiuj sufe­rigas la tutan homaron, infanojn seneskluze: la peko de Adamo (poste noma­ta de teologoj origina originanta peko) estis la kaŭzo de la malbono en la mon­do, ĉar ĉiuj homoj devenas de Adamo pekinta.

Tiu ulo, per sia peko, ne damaĝis nur sin mem, sed ankaŭ sian posteularon, kiu portas ene de si mem la postsekvojn de la peko de Adamo: morto, akuŝo-su­feroj, peno, nescio, la perturbaj avid­ecoj..., ĉar ĉiuj estis“en la lumboj de Adamo” (po­st­sekvaj te­o­logoj etikedis tion origina peko originata)[iii].

Per tia penskonstruaĵaro Aŭgusteno sukcesis defendi Dion kontraŭ la akuzo ke mem estas la kaŭzo de la malbono (temas pri la unua teodikeo - defendo de Dio – en la historio de la apologe­ti­ko), ga­rantiante al Dio la kva­li­fi­kon de Amo kiun al Li jam atribuis ĉiutempa kristanismo (Vidu la la trian leteron de Johano 4).

5. Sed! Sed oni renkontas ankaŭ la tekstojn, samaniere juĝatajn dia vorto, de Jeremio (31,29-30) kaj Ekze­ki­elo (18,1-24):“Vi neniam plu diros en la Izraela lando la proverbon: la patroj manĝis nematurajn vinberojn kaj agaciĝis la dentoj de la filoj... De nun por ĉiam, kiu pekas tiu mortos”.

Kaj tial la solvo de la problemo revenis al la alta maro, aparte rilate infanojn, kiuj laŭevidente ne kapablas persone peki.

Aŭgusteno ĉi-rilate kredis trovi refortigan respondon en la letero al la Romanoj (5,12): laŭ malpre­ciza (aŭ almenaŭ nun diverssence interpretita) latina traduko de la teksto (poste enigita en la Vulgaton de Sankta Hie­ronimo), Paŭlo asertus, ke en Adamo “ĉiuj pekis (in quo omnes peccaverunt): tial, ĉiuj metitaj sub la pena puno fare de Dio. Aŭgusteno prie eksplikas: Kiel falinta prin­co mizerigas siajn heredantojn, sammaniere la falinta Adamo lasis ĉiujn homojn en la mizero. (Parenteze, tiu fama teksto eblis interpreti kaj traduki ankaŭ alimaniere kaj alisence, sed tiu estis tiam preskaŭ oficiala, inter kleruloj pri kristanaj teologioj, interpreto el kiu naskiĝis ankaŭ nekorektaj doktrin­oj).

6. Sed Aŭgusteno, post la disputo kontraŭ Pelaĝanoj laŭ kiuj la homo estas nature bona kaj nebezona je dia graco por aktiviĝi en la sava bonagado, novan paŝon faras an­taŭen: konsiderinte, ke la Nova Testamento instruas ke Jesuo estas la savanto de ĉiuj homoj, sin demandas: rilate kion Jesuo savas? Kaj respondas: el la peko!

Por konfirmi sian enhavigon li sin apogas sur sennombrajn tekstojn (Mt 1,21; 9,2-6; 26,28; Mk 2,5; 2,5-10.17; Lk 5,20-24.32; 7,48; 24, 47; Jo 1,29, 3,17; 12,47: Agoj 5,31; 16,13;13,38; 22,16; 26,18; Rom 3,9; kaj Gal, 1Kor, Ef, 1Tim, Tito, Eb, 1Pr, Jo, Ap ktp).

Kaj li konkludas: Se Jesuo estas la savanto de ĉiuj homoj, signifas ke ĉiuj pekis, inkluzive la infanojn. Fakte, eĉ ilin oni baptas, kaj la bapto, laŭ la Nova T.estamento estas de­vi­ga vojo “por la elaĉeta pardono de pekoj”. Konsevencas ke ankaŭ la infanoj pe­kis.

Aŭgusteno, kuraĝa konsekvenculo, senhezite aldonas::ĉiuj homoj havas ne nur la postsekvojn de la peko de Adamo, sed ili havas la saman pekon de Adamo.

Tia, laŭ li, estas la kaŭzo pro kiu ankaŭ la infanoj suferas: ĉiuj estas pekuloj (v. Rom 3,9: “ĉiuj estas sub la rego de la peko”; aŭ Rom 11,32: “Dio enŝlosis ĉiujn en la malobeo por transdoni al ĉiuj mizerikordon”.

Do, laŭ Aŭgusteno, Jesuo venis por elaĉeti el la peko jen nia (la aktuala peko) jen de Adamo (la origina peko, kiu kuŝas en ĉiuj), tial ke, se Adamo ne pekintus, Kri­sto ne enkarniĝintus.

Tia teologia - kiu tamen ne estis unika - maniero aranĝi la enketon pri la agado de Kristo pasis en la historio de teo­logio kiel “Quaestio hypothetica” (hipoteza demando): tamen hodiaŭ tre malmul­tas la teologoj tiamaniere aranĝ­antaj la ĉi­-teman traktadon. Hodiaŭ, kaj jam tujpost la prezentiĝo de la ĉi-tema teologia vidpunkto de Aŭgusteno, la krista agado estas vidata ankaŭ ne kiel konsekvo de la peko, eĉ estas deduktite ke ĝi estas antaŭa dia projekto. Kristo venis por “diigi” la homon. Ta­men, en la malbonŝanca evento, ke la homo pekus, Kristo es­tas ankaŭ modelo de la homo kiu pen­tofare pentas kaj ak­ceptante la dian amon.

(Por interesitoj pri historio pri teologio, kaj samkaŭze kapabluloj distingi la e­kle­­zian kredon el diversaj, tempe kaj space, kristanaj teologioj, konvenas, se ne jam farite, informiĝi ke la celoj kaj kaŭzoj de la Enkarniĝo de la Difilo estas diverskon­cepte kaj diversmetafore pre­sentitaj en la Sanktaj Skriboj kaj en teologioj. Ekzemple, la fransciskana skota sko­lo (Duns Skoto de la XIII jarcento) teoriis, ke la eniriĝo de Kristo en la homan historion ne povas dependi de la homa peko, Adama aŭ alifonta).

Do, por efikteni la laŭkredan datenon laŭ kiu Kristo estas la savanto de ĉiuj homoj kaj por trovi la kielon kaj kialon de la malbono en la mondo, Aŭgusteno alligiĝas al la ideo de la origina peko, peko vera kaj universala, plenumita en la “lumboj de Adamo”, peko kiu transdoniĝas al ĉiuj homoj per generado, peko kiu estas origino kaj kaŭzo de ĉiu aktuala peko kaj, do, de konsekvencaj punoj fare de Dio (jen, do, lia teo­logia konkludo).

7. Konsekvenco: ĉiuj homoj, post la PO (= origina peko), vera mortiga peko, estas “amaso dam­nita!”. Kaj tial, se Kristo ilin ne forlevas per la bapto, post sia morto ili iras al la in­fero, kune kun la infanoj samstataj. Male, bonŝance, la infanoj mortintaj post­batite iras al la Paradizo: la bapto fakte forstrekas la PO/n kaj igas ilin filoj de Dio:

 

TAKSADO PRI LA AŬGUSTENA SOLVO.

 

Tia rezonadmaniero havis la meriton sin prezenti klara, klarega! Ĝi, senkomplike eks­pli­kadus la motivon de la enkarniĝo de Jesuo (Li venus por redoni al ni kion A­damo niadamaĝe disipis), kaj la kialon de la malbono (= sufero) en la mondo: la origi­na peko (kiu transdoniĝus per generado, ankaŭ al la filoj de gepatroj ba­ptitaj - nome, gepatroj kiuj ne plu havas PO/n!)

Pro tia klareco kaj pro la aŭtoritateco de Aŭgusteno, tia doktrino estis akcep­tita, kvan­kam ne universe, tra la kristanara Okcidento, kaj daŭrigis influi la teo­logiajn teorimadojn ĝis hodiaŭ, mal­graŭ diversaj perspleksoj, senfinaj diskutoj kaj kelkaj disiĝoj foje eĉ pli favoraj al aŭgustenismo (predestinacionismo mezepoka, luteranismo, kal­vi­­nismo, bajanismo, jansenis­mo ktp). Ĉiuj teologiaj movadoj obeas, preskaŭ blinde, al tiuj aŭgustenaj deduktaĵoj. Al malmultaj (aŭ preskaŭ) pasadis trakape la neceso re­diskuti la premison pri la origino de la origina peko kaj pri la origino de la malbono (la komenca problemo de Aŭgusteno kaj temo de nia nuna eseado).

Necesas tamen rimarki ke pri la sorto de la infanoj mortintaj nebaptitaj, la e­kle­­zio ne sekvis Aŭ­gustenon: ĝi lasis, ke ekfloru kaj divastiĝu la invento pri la Lim­bo, an­taŭe imagita ĝuste kiel la supera lembo (rando) de la infero, poste kiel tute separita an­taŭ­ĉambro de la infero, kaj fine kiel lo­ko de natura feliĉo; kaj fine forte kritikata ĝis esti aperte rifuzata de oficialaj regantoj en la katolika eklezio.

 

HODIAŬAJ  MALKONSENTOJ

 

Meditante plifunde pri la problemo, je la lumo de plejbona kono pri pens­ma­niero kaj teologiaj deduktaĵoj de la Orientaj Patroj, oni nun vidas ke la solvo de Aŭgu­ste­no

a) mankas je biblia fundamento (tio estis jam onie akceptita de diversskolaj bi­bli­istoj);

b) ĝi ne estas subtenata ĉe la Patroj (foje eĉ eksplicite neata, ekzemple ĉe la An­tiokenaj Patroj) ekcepte de tiuj Patroj kiuj dependas de Aŭgusteno;

c) ĝi kunfliktas kontraŭ diversajn kredajn verojn, instruitajn klare en la N. T. aŭ de la Kristana Tradicio; tio estas kontraŭ:

1) La justeco de Dio: kiel nomi juston iu Dio kiu damnas ĉiujn pro la peko de unuopulo? Kiel povas Dio maldoni sian amon al kelkaj homoj (Aŭgusteno di­r­adis “per­digi la gracon al Adamo kaj al ties posteuloj”), se konsideri, ke la diaj donoj estas nerevokeblaj) ( Rom 11,29)?

2) la funkcio de Kristo, unika peranto inter Dio kaj la homoj (1Tim 2,5): en la hipotezo pri la graco donita al Adamo, ekster la perado de Kristo, la vera peranto estus Adamo dum Jesuo fa­ri­ĝus truŝtopilo. Tio kontraŭas al la aserto de Kol 1,15, kie proklamitas, ke Jesuo estas la “unue­na­skito de la tuta krea­ĵaro”; tial Je­suo antaŭas Adamon, estas li la antaŭtipo de ĉiu homo! Adamo restus, eventuale kaj sendepende de la historieco-alegorieco pri la bibliaj rakontaĵoj), la nura figura tipo de la individua pekanto.

Superplie Kristo estas la diiganto de la homo (diigi = igi adoltajn difilojn): “mi ve­nis por ke ili havu la vivon (eternan)” (Jo 10,10).

La enscenigo de PO, certe neantaŭvidte, kontribuis obskurigi tiun ve­ron, pri kiu tiom insistas la grekaj Patroj: tiuj ĉi pripensas en perspektivo kristo­centra (= Kristo estas la unua), anstataŭ en perspektivo pekcentra de Aŭ­gu­steno (= Kri­sto venis por forstreki la pekon).

3) la kristana antropologio: kiel enkadrigi inter la pekuloj infanojn, eĉ kiam mem ankoraŭ ne uzis sian liberon?

Se, plue, Dio volas ke ĉiuj homoj atingu la savon (1Tim 2,4), kaj la savo, kiel instruas Aŭgu­steno mem, oni atingas per la bapto, kial Li ne regas kaj aranĝas la even­tojn por ke ĉiuj infanoj estu baptitaj?

Oni memoru, ke por Aŭgusteno ĉiuj mortintoj nebaptitaj (per akvo, aŭ per san­go aŭ per deziro), formas la “damnitan amason”, kaj, tial, mortante ili ne povas ol iri al la infero.

Aplikante tiun principon, oni devas diri, ke por la infanoj la unika bapto ebla estis nur tiu akva, kaj konsekvence la infanoj mortintaj sen tia bapto havas la inferan destinon.

La ideo pri Limbo, loko de natura feliĉo, estas teologia absurdaĵo pro tio ke, en tia hipotezo, Jesuo Kristo ne estus la savanto de ĉiuj homoj (vero praktike endo­gmigita) ĉar iuj homoj restus ekster la kristsfero. La Limbo estis frukto de la volo ne kontraŭi Aŭgustenon sen lin aprobi!

4) La ekleziologio: se oni eniras en la eklezion nur per la bapto, tiam la uni­versa sava dia volo reduktiĝas al la savo de malmultaj, ne de ĉiuj.

 

Jen en kiujn malfacilaĵojn (kaj eble eĉ en aliajn) finiĝis Aŭgusteno, pro la motivo ke li pretendis solvi la problemon de la malbono pere de PO, nome la origina peko!

Sed, kiel oni vidas, la PO (aŭgustene pripensita) anstataŭ klarigi la kristanan kre­don, ĝin kom­plikas, enŝovante pli gravajn obskuraĵojn kaj pli egajn pro­ble­mojn ol kiujn ĝi solvas.

Tial oni

- aŭ neas la tian originalan pekon, ĉar ĝi ne havas fundamenton nek biblian nek pa­tri­stikan nek teologian;

- aŭ pri ĝi liveras alian nocion malsamam ol tiu aŭgustena.

Nun ni revenu al la komenca problemo: de kie la malbono?

 

DE UNDE MALUM?         DE KIEL LA MALBONO?

 

Elimininte kaj interpretinte diversmaniere la PO/n, ni vidas reveni la proble­mo de la malbono (su­fero, morto ktp): de kie kaj pro kio ĝi okazas?

Ni provu trovi respondon (ene de kristanaj konceptoj, certe). Respondo-solvo kiu ĉiam flan­kekuŝis kun tiu aŭgustena kaj kiu subsube estis ĉiam pensata kaj nun preskaŭ unike, en diverskonfesiaj ritoj, proponata.

Por tion konkretigi, esencas distingi, en ĉiu okazaĵo kaŭzanta suferon, du pa­ralelajn flankojn: la fakto ke, en si mem, ĝi estas fonto de doloro, kaj nia interpreto pri ĝi.

 

1) La fakto de la dolora konstato:

Se konsideri sendiskuta (por pli efike elpriskribi), flanke de la leganto de ĉi tiu artikolo, la akcep­ton de la kristana kredo (alie nia procedo devas rapide rekomenci per aliaj pro­ce­duroj kaj ekaj pre­misaj), oni devas konkludi, ke la evento malbono en si mem dependas, finfine, nur de Dio, kaŭzo unua kaj unika en la universo kreita.

Resumitaj bibliaj pruvoj: “Ankaŭ la haroj de via kapo estas ĉiuj kalkulitaj” (Mt 10,30; Lk 12, 7); “Kiu el vi, per zorgado, kapablas aldoni unu ulnon al sia sta­turo? (Mt, 6,27).

Vidu ankaŭ la versegojn de Jobo” La Sinjoro donis, la Sinjoro maldonis: estu benita la nomo de la Sinjoro” (1,21).

Povas esti cititaj snenombraj sampruvaj tekstoj.

NB. Tiu ĉi resumita solvo, unuavide, bruas sakre (aparte se komparata kun la zor­go de­fendi Dion laŭ la instiga penso de la biblia Saĝulo - 1,3 - al kiu plaĉas legigi ke “Dio nek kreis morton, nek plezuriĝas pri la ruiniĝo de la vivantoj” kaj, tial, ĝi (la re­spondo) pli naŭzas ne nur la kristanan konscion kritike demandantan: kia Patro estas iu Dio kiu volas turmenti siajn filojn per ĉiuspeca sufero? Tio estus sadismo, ne amo!

Pro tio, ĉiam kun la intenco forigi la penson, ke Dio estas la kaŭzo de la su­fero, oni serĉis aliajn kaŭzojn: ekskludinte, ke estas kaj agas prin­cipo de la malbono (aserto interalie rifuzita de ĉiuj kristanaj konfesioj) kaj ekskludinte la PO/n (se pripensitan aŭgustenmaniere), oni disdonis la respondecajn kulpojn

a) al la diablo

b) al la malboneco de la homoj

3) al la hazardo.

Sed neniu el tiaj respondoj komplete kontetigas la postulojn de la racio kaj kredo:

- la diablo: ĝi, se imagita kiel persono (supernatura aŭ natura laŭvole), es­tas kreita kaj, tial, dependas de Dio. Kaj tiam jen demando: kial Dio ĝin lasas libera­ganto?

Se, male, ĝi estas personigo de la malbono (laŭ foje kontraŭata opinio in­ter teologoj), ne povas esti kaŭzo de la malbono ĉar metafora personeco ne aktivas.

- La malboneco de la homoj. Ne tuta la malbono procedas de la homo (ek­zem­ple fulmo, tertremo, natu­ra morto ktp). Se tiaĵojn oni vidas kiel diajn punojn, jen revenas la respondo de Aŭgusteno, jam flankenmetita (ĉar racie kaj teologie mal­­kon­ten­tiga). Cetere pri la granda ero de sufero kaŭzita de la homoj, naskiĝas la de­mando: kial Dio lasas ke tiaj fihomoj damaĝu la aliajn? Kial li - Amo senfina - ne blo­kas la fihomojn?

Kaj ne valoras respondi, ke ili estas liberaj, ĉar libero ne koincidas kun la kapablo fari, sed kun la kapablo libere elekti laŭ aŭ kontraŭ la vero konita. Igi efe­k­ta la liberan elekton de la homo dependas ne de la homa volo, sed de Dio, efektiviga kaŭzo de ĉio.

- la hazardo: tiu ĉi estas nia nescio pri la kaŭzo de la eventoj. Diri, tial, ke la mal­­bono okazas “ha­zarde” egalvaloras diri, ke ni ne konas la kaŭzon de la mal­bono; se, fine, la hazardo vere agus, temus pri potenco eksterdia, do kon­traŭ la unikeco de Dio.

Konklude: la kaŭzo, unua kaj lasta, de la “Dolora Fakto”, same kiel de ĉiu even­to, estas Dio! Al tiu konkludo helpas Job (2,10): “Se ni akceptas el Dio la agrablon kial ni ne devas akcepti el li ankaŭ la malagrablaĵon?” (Estu permesita al leganto, senaroge, precizigi Jobon: “....akcepti kion ni taksas mala­gra­blaĵon...”

 

2. Nia interpreto pri la Dolora Fakto.

Kiu ajn fakto povas esti interpretita, de ni, kiel “bono” aŭ kiel “malbo­no”, laŭ ĝia kontentiga naturo. Tamen la “bono” aŭ la “malbono” ne kuŝas en la fakto, sed en nia taksado pri ĝi, en nia interpreto pri ĝi.

Fakte, la sama fakto povas esti juĝata bona flanke de iu kaj malbona flanke de alia. Ekzemple: tertremo estas juĝata malbono flanke de tiu kiu per ĝi suferas, sed bono flanke de konstruantoj (cinikaj certe!) de antaŭkonstruitaj strukturoj.

Fido je Jesuo Kristo estas interpreti, ke kiu ajn evento, ankaŭ doloriga, de­ve­n­an­ta de Dio, kiu estas Patro, ne povas esti ol amago por mi, pri kiu ne ĉiam nun kom­prenas la sekretan logikon.

Sed, se la dikredanto komprenus, estus ankoraŭ kristana Fido la lia? Fido-Kredo enkarniĝas en la konfidon kaj la konfido en la amon. Unu afero estas scii la fonton-decidon rilate la doloran eventon, alia afero estas scii la motivon de tiu decido!

Oni aŭdu, enbleme, pri tio Sanktan Paŭlon: “por tiuj kiuj amas Dion, ĈIO kooperas por la bo­no” (Rom 8,28); oni legu ankaŭ Rom 8,37-39.; oni vidu ankaŭ Jo 3,16: “Dio tiom amis la mondon...”.

Antaŭ la demando pri la sufero, oni, do, devas elekti per kia juĝo ĝin interpreti: aŭ la mondo estas absu­rdaĵo (= mankas logiko: se ne komprenas mi, signifas ke logiko man­kas! - Stulta orgojlo!) la mondo estas mistero (= por kristano la mondo obeas al logiko de amo, malgraŭ ke mi ne komprenas - al mi ĉio klariĝos, se bezonate, en la estonta vivo).

Obĵeto: Sed reale ekzistas tiu alia vivo?

R. La resurekto de Jesuo (por tiu kiu ĝin akceptas) estas la garantio, ke la eter­na vivo vere ekzistas por ĉiuj kaj ne estas konsoliga inventaĵo...

Plensignifa, prie, la instruo de Jesuo antaŭ sia pasiono: “Patro, se vi volas, for­me­tu de mi tiun ka­likon. Tamen plenumiĝu ne mia volo, sed la via (Lk 22,42: Mt 26, 39; Mk 14,36). Do, la sufero kuŝas en la amplano de Dio, kies logiko kla­riĝos nur per /post la resurekto.

Estas ankaŭ la Patronia kiu igas nin preĝantaj: “Fariĝu via volo” (eĉ se nia ten­to dirus: “Kondiĉe ke ĝi koincidu kun la mia”).

Konklude, la kristano vidas la suferon kiel provon por la kredo, kiel invito de la Patro teni viva la atenton pri la eterna vivo, en kiu sufero estos definitive eliminita: “Kaj mi aŭdis voĉon grandan el la trono dirantan: Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj kaj li loĝos kun ili… kaj la morton ne plu ekzistos…” (Ap 21, 3-4).

Obĵeto: sed, se la “malbono” (tiu kiun ni, per nia mallarĝa juĝkapablo, no­mas “mal­bono”) estas volita de Dio, kial lukti kontraŭ la “malbono”? Estus kiel kontraŭi la dian volon!

R. La aktivado de Jesuo kaj de la Eklezio (mirakloj kaj subteno al diversaj karitataj aktivadoj) instruas lukti kontraŭ la “malbono”: tio estas kristana ka­ri­tato! Oni uzas, fakte, la donacojn kiujn Dio donis por malpliigi la suferojn de la malbonsortanoj. Nur kiam la “malbono” estas nevenkebla (vidu, ekzemple kristanajn juĝojn pri terapeŭtika obstino), kristano akceptas la dian volon kaj ĝin akceptas kun ĝojo. Vidu ankoraŭ Sanktan Paŭlon en 1Kor 7,4.

 

Ĉu konhlude?

 

La resuma priskribo pri la estiĝo de solvo, en la kristana medio, de gravega homa problemo (la malbono pro la origina peko) kaj ĝia aktuala konkludo (la malbono mistera sed ama dia decido), ĉu havos en la estonteco, inter la doktuloj de la sama medio, novan, eĉ pli koheran kun la revelacio kaj la homa racio, solvon?

Dume la “malbono” restos ĉiam defio por la racio, sed la instruo de la kristana kre­do, se motivite akceptita, helpas por ke ĝi estus tolerata ĉar, paradokse, nekontraŭanta la dian amon.

 



[1] Hodiaŭ, kaj jam delogatempo, oni preferas vidi en la peko de la unua homa paro, en la edena ĝardeno, simbolo indikanta tion kio kuŝas en la homo: pro tio li bezonas elaĉetan helpon por venki la ensorĉan tendencon al la gratifikanta malbono.

[2] En la biblio troviĝas diversaj stadioj de esploro ĉar en ĝi konstateblas diversaj teologioj ĉiuj kunfluantaj  al la respondo - laŭ kristanoj - de la nova testamento.

[3] Tiu opinio de Aŭgusteno fariĝis, laŭ longa tempo, la precipa, eĉ se ne la ekskluziva, vehiklo per kiu katekizi pri la elaĉeta agado de Kristo. Hodiŭ, por kompreni kaj komprenigi la signifon de la krista elaĉeto oni eluzas aliaj vehiklaj konceptoj, eĉ ili bibliaj.

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com