|
Ne
necesas certe montri ke ateismo kaj religio (mi aludas precipe
al tiu kristana) povas ne konfliktiĝi diversnivele, krom
certe ideologie; utilas evidentigi, ke foje trankvila montrado
de siaj argumentoj kaj plitrankvila respondo povas ilumini
unu la alian; kaj utilas super ĉio al ĉiuj kiuj restas
ekstere de la disputo, foje kruelema kaj apogiĝanta sur
miskomprenoj.
Kiel
konite, ekzistas du precipaj formoj de ateismo: tiu de dedukto,
kiu nome apogiĝas sur raciaj argumentoj (ĉi-tie ne
estas loko por ekzameni ilin aǔ kribri ilian koheron au
racian forton) kiun oni ĉi tie volas nomi ateismo
elracia; kaj ateismo de la volo: iu elektas esti
ateismemulo, elektas kontraǔ religio sendepende ĉu tiu
havas titolon por sin proponi, kaj tiel allogiĝas el la
ideo kaj al ĝi restas katenita: ĉi tie oni tiun nomas ateismo elvola.
Estu dirate
anticipe, ke vidalvidaj opinioj kun tiu ĉi lasta, nome la
ateismo elvola, ne multe fruktas ĉar malfacilas trovi
komunan rokdenton: ĉi tie tiu ateista kurento nur marĝene
partoprenas en nia imagita renkonto.
Ankaǔ
religio povas esti akceptita kaj sekvata pro diversaj motivoj:
iuj ĝin konfesas opiniante, ke mem ĝin pravigis ĉe
si kaj pretas montri, ke estas pravigeblaj ĉiukaze ĝiaj
historia fundamento kaj respekto de la raciaj postuloj. Rilate
tion, se resti en kadro de kristanismo, pliprecize de katolikismo,
estis ankaǔ oficiale rifuzita tradiciismo laǔ kiu
eblas pravigi religion precipe, se ne ekskluzive, sen bezono
apogiĝi sur raciaj servoj. Tiu
tendenco, dirita ankaǔ kredismo aǔ fideismo kiu
ŝajnas rezigni diversajn raciajn-historiajn helpojn,
sintezeblas tiel: religio prenas sian rajton ekzisti kaj sian
justiĝon nur el la onia pasinta konfeso aŭ universala
religiemo. Eble ĝi
naskiĝis el la timo, ke la racio ne kapablus trovi kaj
defendi la raciajn radikojn de la kristana religio, eble el la
timo, ke la racio ruinigus la religiecan originalecon. Ankaǔ
tiu penskurento enhavas ion paralelan al la elvola ateismo,
kaj pri tiu lasta havas la saman atenton kiun al ĝi
rezervas la elvola ateismo.
La
nuna nia atento al religio kaj ateismo estas urĝata kaj
komentata tiel kiel pri ili okupiĝas ĵurnaloj, revuoj,
libroj, televidoj… Se la simpleco ŝajnas preterlasi pli
detalajn kaj profundajn ateismain proponojn kaj religiulajn
respondojn, tio supereblas per sinsekvaj intervenoj de
temo-eskspansiantaj legantoj. Ĉi tie oni kredas, ke eblas
entuta simpla ekspozicio de la du kurantaj pensmanieroj kaj
mondvizioj el kiuj aperas la eblo pli klare kompreni ateismajn apogilojn
kaj religiulajn rezistilojn.
1)
Diras ateismemuloj: la kristanaj eklezioj, kaj ankaǔ aliaj
religioj, plenumis tro da krimoj, krimoj kontraǔ la homaro,
eĉ mem biblio puŝis tiujn plenumi, per sugestita
perforto, ĝis genocido. Veras ke laǔflue de epokoj la
biblio mem ŝajnas sin korekti kaj, fine, per la Nova
Testamento la vizaĝo de Dio prezentiĝis ĉiam pli
purigite, sed la krimaro fiksas ĝin en negativa juĝo
kaj la krimemo ne povas ol daǔrigi.
La religiano, responde
al vera kaj serioza akuzo, alertas: la vera problemo konsistas
en “Ĉu Dio estas aǔ ne estas”. La maniero tra kiu
Dio estas rakontata kaj interpretata kaj spertata ne multe
gravas: se Dio estas, li estas sendepende de ĉio: certe,
korekta konduto de la kredantoj kaj pli laŭvera priskribo
pri la dia volo flanke de la bibliaj aŭtoroi faciligus la
pozitivan solvon de la problemo. Sed se rilate Dion ĉio
belus en la historio, tio allogus kaj facile konkludigus por Lia
ĉeesto, dum kiom plibelas se homoj serĉas tra
minimimaj altiroj uzante nur sian racion!
Eĉ ateismemularo,
aǔ simpatiantoj de ateismo, havas sian kriman hsitorion…,
sed neniu rajtas enŝteli, ke ateismo ne rajtas esti
konsiderata pro tio ke ateiistoj krimis ĉar multaj el ili
estis kaj estas, diversnivele kaj diversforme, sinceraj
bonfarantoj de la homaro. Do neniu kondamnu relgion nur pro tio!
Kaj krome oni atentu: eblas la tento pligrandigi tiujn krimojn
por ĉion koherigi al sia tezo kaj plifortigi la utilon de
ateismo.
Se reiri al la biblio,
oni konsideru ke ĝi travidetigas subkuŝantan lukton
por ke la dia vizaĝo fariĝu kia li vere estas: en
ĝi oni vidas la kreskanta plipuriĝo el elementaj de la
etnaj religioj el kiuj devenas la malgranda popolo kiu decidas
eniri en la monoteisman fidon, dum la cirkaǔa mondo allogas
per dioj brilaj kaj teraj kaj karesantaj la homajn pasiojn! En
la biblio oni povas kapti tiun procezon kiu konkludiĝas en
Jesuo Kristo. Pentraĵo riveliĝas arta ĉe la fino,
ne en la mezo de sia fariĝo!
2)
La eklezioj, aparte tiuj kristanaj, pli aparte la katolika,
apogiĝas sur dogmoj. Tiel la varbito devas starti kun
apriora kredo: tiumaniere oni estas devigata rezigni, fakte kaj
principe, ekzercadon de la racio sendependa, kiun ne ĝenas
la konsekvencoj de serĉado. Manko kaj elstreko de la racio
enfosigas en oskurantismon. Kaj senigita je dogmoj religio
valoras preskaǔ nenion.
La religianoj rekonas,
ke foje la krederoj dogmigitaj lasas impreson, ke ili fundiĝas
sur si mem. Sed ili informas, ke la dogmo estas alventpunkto ne
startpunkto en la formiĝo de religio, ankaŭ se foje
unuas en la prezentado: la dogma sistemo povas agi prioritate
nur en la rekta kaj nefaka komunuikado, sed ne en la fakeca
dokumentado: nur tiu esplorado povas, eventuale, montri la fundatecon
de la religio kaj, eventuale de adekvateco de la dogmoj kun la
religio mem. La adhero al la kredo okazas, kiam okazas, ne per
la dogmo. Miloj da teologiaj fakultatoj de la eklezioj, disvastigitaj
en la tuta mondo, tion praktikas.
3)
Ateismemuloj celumas kontraŭ la creado el nenio dirante: La
kristana religio subtenas, ke nia videbla mondo estas kreita el
nenio kaj kun nenio kaj per nenio. Kaj se la mondo estas tia,
nepras ĉeestigi kreanton, do Dion. Kaj tion ĝi volus
trudi al la scienco, eĉ ĝi asertas, ke la scienco
sukcesas pruvi, ke la mondo estas kreaĵo de iu senfina
ĉiopovulo.
Ho, ne! Religianoj
diras, ke la konstato ke la mondo estus kreita estas atingo
propra de la religio mem, de la revelacio (se tiu prezentas
fidkonvinkilojn) kaj eventuale de filozofio: al ĝi, do, oni
alvenas tra aliaj vojoj ol tiuj de la scienco. La scienco
konstatas, ke la mondo estas kaj evoluas, kaj serĉas ĝian
komencon, sed ne renkontas la manon kreintan. Tamen la obĵetantoj
foje pravas ĉar epigonoj de la religio dezirantaj trovi
kromajn apogojn al sia kredo, naive asociigas al si eĉ la
sciencojn. Sed aldonendu, ke scienco kaj scienculoj ne estas
la samo: la scienculo estas homo kiu iras trans la scienco kaj
kapablas respondi, alimaniere kaj alivoje, al demandoj kies
naskiĝo kaj solvo ne apartenas al la scienco. Fakte
sennombraj rigoraj scienculoj konfesas sian kredon je Dio kreinto,
malgraŭ ke scienco ne malkovras la kreinton.
4)
La scienco konstatas, ke la vivantoj evoluis akirante ĉiam
pli ampleksan adekvatecon kun la medio kaj transiris el unu
specio fariĝante alia pli perfekta. La katolika eklezio
(kaj diversaj religigrupoj) kontraǔas, eĉ volus, ke
scienculoj blinde sekvu ĝin en la neado de la specievoluo,
eble por ne perceptigi la konstraston inter scienco. Kaj se
ĝi ne sukcesas ne inkliniĝi antaǔ la evidento de
evolucio, ĝi pretendas konstati, kaj science montri, ke en
certaj gangliaj transiroj de unu stadio al la alia pli
kompleksa, nome tro kompleksaj por atingi la celon el si mem, la
evoluo realiĝis per senpera interveno de iu supera
estulo… Kaj do se konstatiĝas la interveno de iu
supernatura, konstatiĝas ankaǔ la ĉeeston de la
interveninto, do de Dio! Se la evoluo okazus el si mem, certe tio konfermus la malneceso de Dio.
La kredantoj prezentas
siajn vidpunktojn alie, rekonante tamen ke eĉ pro sia
malfrueco en la difino de sia juĝo antaǔ la konstatoj
de la sciencoj generiĝis miskomprenoj. Sed ni haltu ĉe
la doktrinaj sintenoj de la katolika eklezio: ĉi tiu
neniam anatemis biologian evoluismon: se ĝi vere okazis
(kaj okazas), estas tasko de scienculoj tion konstati kaj pri
tio priskribi spertitajn aŭ hipotezajn mekanismojn.
Scienculoj eĉ dikredantaj. La evoluo de la specioj ne
krizigas la kredon: se io legas la biblion (Genezon) laǔfiksiste,
nu tiu sciu ke biblio instruas oficiale nur ke Dio kreis ĉion,
ne kiel Dio kreis. En la ekleziaj aludoj al la biologia evolucio
estas dirate, ke evolucio de la specioj estas pli ol hipotezo.
Veras, tamen, ke religianoj el katolika flanko… havas iujn
solidajn
“palisetojn”, nome antaŭkondiĉoj kiujn
evoluismaj teorioj devus respekti por ne konflikti kun
kredbazoj. Unue: se evoluo trairis la vivantan universon, eĉ
tiu evolucio estas kreita ĉar programita de la kreinto,
kvankam tiu kreita programo ne estas io konstatebla
science-sperte: temas, fakte, pri io plia fontinta el la
rivelacio mem, dum kristanaj scienculoj, kaj religiuloj, ne
pretendas, ke tio estu konstatebla per la sciencaj instrumentoj.
Alia “paliseto” koncernas la ensceniĝon inter la
vivantoj, ĉu tra evoluiĝo el primatoj ĉu alie, de
la homo: tiu ĉi havas elementon, la spirita animo, kiun
scienco ne povas vidigi ke ĝi devanas el materio evoluiĝanta.
Sed religianoj konscias, ke tiu enŝovo en sciencan
teorimadon, povas ŝajni perforto, kiu tamen ne estas
altrudo sed antaŭprilumigo, kiu ne bremsas la praktikan
serĉadon.
Pli malfrue,
diversfontaj kristanaj franĝoj, kiuj estas fieraj
kreadistoj, pretendis malkovri - per eĉ sciencaj observoj
-, en iuj plej komplikaj ganglioj de la evolucio la helpan
intervenon de Dio kreanta; sed tio estas ordinare -
konstatonivele kaj principonivele - rifuzita de katolikaj
scienculoj kaj teologoj ĉar kiu kree programis la fluon de
la biologia evoluo tiu provizis la sistemon je la bezonataj
kapabloj.
5) Argumentas ateismemuloj: se en la
natura medio, nome en la vivanta universo, venkas fakte - ni
provas ĉi tie resumi la amplekson de la teorioj rilate la
lukton por la vivo (natura selektado) -, la plej forta kaj
ekipita dum estas destinita al elimino la mapli evoluinta - kaj
tio laǔ kredantoj estus fakto programita de Dio mem. Nu,
tiu principo-konstato devas etendiĝi ankaǔ al la homa
specio ĉar ankaǔ la homo estas elemento de la naturo.
Sed tia logika etendiĝo - jam postulita de ne malmultaj
antropologoj kaj diversscienculoj - riunigas la fundamentojn
mem de la kristana moralo - jen de la supozita natura-racia jen
de la opiniata revelaciita - konfesata kaj profesie instruata de
kristanismo, kiu prefere elstarigas kompaton kaj egalecon inter
la homoj. Bone oni konsideru kompaton kaj amon kaj egalecon, sed
se la kreinta Dio vere kreis tiun unuecan mondon, li kontraǔus
ĝuste religion ĉar la natura selektado kaj kompato
kolizias.
Vere unuiganta kaj
unueciganta tia ateismema ampleksigo kaj etendiĝo de tiu
“natura leĝo” kiu devus - laǔ certa logiko -
inkluzivi ankaǔ la homon. Sed, eĉ neglektante, ke tiu
leĝo tia ne estas ankaǔ laŭ solida parto de
ateistaro, la kristanaj evoluismemuloj rimarkigas, ke la unuiĝo
kaj unuecigo inter ĉiuj vivantoj realiĝas malgraǔ
distingoj varispecoj. Kiu kreis, tiu programis du nivelojn de
englobiĝo en la naturaj leĝoj: estuloj kiuj komplete
kaptiĝas en ili, kaj aliaj kiuj distanciĝas samtempe
kun la kresko de konscienco kiu sin sentas devigata obei
moralajn principojn: tiu obeo permesas superi la supozitan
naturan leĝon de la lukto por la vivo.
6)
Plu urĝas ateistoj - la samaj aǔ aliaj - jene: morto
kaj sufero, laǔ kristanaj dogmoj, enirigis la mondon pro la
peko de unu sola homo. Priskribita kiel ĉefo kaj responsulo
de la tuta sekvantaro, Adamo pekis kaj ruinigis sin mem kaj la
tutan homaron eĉ la tutan naturan medion. Preterlasante
diverspecajn mishonorigajn konsiderojn, eblas demando kun
negativa respondo: ĉu eblas, ke kulpo, morala kulpo, de
unusola homo kompromitu tiel grave la principon de la persona
responso? El tio fakto - eĉ mitologie kontraǔdira -
dependus la tuta evoluo kaj eĉ ĉiuj eventoj, faktaj
kaj doktrinaj, de la kristanismo mem…
Ojve! Ĉi-rilate
dikredanto engaĝiĝu en senambigueca respondo ĉar
ĉi tie konfuzo okupas spacojn en seriozaj kaj ŝercecaj
komunikaĵoj; ĉi-tie oni konfuzas la ĉaron kun la
varo portata. Jen la procezo por tion montri: Jesuo, laŭ la
kristana fidelularo (ĉi-tie oni ĉiam preferas imagi
fakuliĝantan kunparolanton), faris ion ne tute
kompreneblan unuavide, ne tute difineblan en homaj vortoj: temas
sumedirite pri la Difilo kiu igas la homojn adoptaj filoj de
Dio, kunheredantoj de la dia vizio, kaj tio nomiĝas elaĉeto.
Nu kiel esprimi tian realon? Jam la biblio en la Nova Testamento
dekomence kaj poste en la katekismaj eksplikoj sekvas diversajn
itinerojn. Unu el tiuj sonas: la homo “ĉion ruinigis,
Kristo ĉion rebonigis”, aǔ “la unua homo pekis
(kaj ni nun daǔrigas sur la sama vojo) kaj Jesuo lin
alvokas al la efika elaĉetiĝo per la adhero kaj
akcepto de liaj religiaj kaj moralaj instruoj” ktp. Troviĝas
ankaǔ aliaj manieroj por provi esprimi la eksterordinarecon
de la Jesua elaĉeto, sed neniu el tiuj estas ero de la
kredo, tia estante nur, ke Jesuo deklaras kaj igas la homojn
reale partoprenantaj en la dia vivo kun ĉiuj konsekvencoj
devenantaj el tio. Tial la supra ateista obĵeto altrudiĝas,
certe senvole, miksi la ĉaron kun la varo enĉarigita.
7)
Ateistoj ankoraǔas: se la kredita Dio perfekte kaj ĉiopove
regas ĉion kion li kreis - tia estas la kredo de kristanaj
dikredantoj -, kial li ekzistigis mondon neperfektan kaj
konstante kadukiĝan pro sufero kaj morto? Ju pli intense
oni asertas lian ekziston kaj agadon en la mondo des pli oni lin
enkadrigas en zonon de cinikeco aǔ almenaǔ faras lin
indiferenta pri la homa sorto. Kaj tio kontraǔas al la
precipa difino pri Dio: Dio estus amo! Do, kristanoj metas sian
Dion karambolanta sur si mem!
Ĉi-rilate
dikredantoj povas resti senrespondaj pro manko de kontentigaj
rezonadoj, se ne reirante al la rivelacio el kiu venas informo,
ke Dio libere kreis la mondon kiun li volis elekti inter la
senfinaj kreeblaj. Se ni tamen atribuas al Dio la libervolon,
similan sed mistere malsimilan al la nia, ni povas ekkompreni:
oni konsideru, ke plurfoje la biblio substrekas tiun misterecon:
en la profetoj centras la nocio de la tutalieco de Dio kaj lia
transcendo kiel en tiuj vortoj “Miaj vojoj ne estas la viaj
vojoj” kaj “li estas la tutalia”, ktp. Povas helpi pri tiu
obstaklo, ĝuste tiom sentita de ateistoj, la anonco de
Kristo laǔ kiu la destino de la homo estas kunstari ĉiam
kun Dio, nome ekstere de la sfero de la sufero kaj de necerteco.
Certe tiu respondo apelacianta al la mistereco de Dio ne
kontentigas, pli bone kontentigas nur tiujn kiuj jam havas
korektan nocion pri Dio
8)
Rafinite pluas ateistoj: se kristano dubas pri gravegaj eroj de
la biblio (ekzemplo pri la rakonto de la kreado kaj la peko de
Adamo), li ĉesas esti tia! Se la biblio estas vorto de Dio,
kiel kristano firme kredas, tiujn rakontajn informojn la
kristano devas sendiskute ricevi: se li tion modifas por rezisti
kontraǔ la atakoj de ateistoj, eĉ li ekmarŝas sur
la vojo de ateismo ĉar li metas en la diskuton la dian
vorton, same kiel pli tranĉige faras ni. Nu, por rezisti
ateismon, kristanoj adaptas interpreton kaj sencojn de la
biblio, kiel rilate ekzemple la rakonton pri mondo-origino kai
la Adama origina peko.
Sed tia kristano ne
dubas, male li certas, ke la biblio liveras la koncepton de
kreado el nenio kaj la informo laŭ kiu Dio kreis, li
neglektas nur la rakontaĵan eksteraĵon kaj vehiklan
kiu utilas nur por transdoni la informojn. Ĝis du/tri
jarcentojn antaŭe, la problemo de la historieco de la
rakonto (kreado en ses tagoi kaj la peko de Adamo kaj aliaj
bibliaj eroj), ne ĝenis la kredantojn; sed tuj kiam oni
komencis nei la kreadon pro la naiveco kaj manifesta fabeleco de
la Genezaj rakontoj, oni tuj komprenis, ke la distingo (de la
informo el la literatura vehiklo) eblis kaj nepris kaj ke la dia
vorto koncernas nur la nocion pri kreado kaj la informon laŭ
kiu Dio estas la kreinto de ĉio. Cetere, ĉiu libro de
la biblio estas rakonto pri la aŭtoraj manieroj interpreti
kaj vivi la fundamentan dian komunikaĵon: pro tio ilia
lingvaĵo estas kribebla ankaŭ laŭ la modernaj
lingvistikaj sciencoj. Nepras, tamen, rekoni ke certa
senkritika gurdado kaj senpreciza lingvaĵo far kristanoj
favoris al la supre dirita akuzo-averto de ateismemuloj. Se
apogiĝi sur deklaro famigita de Galileo, ricevita tamen de
antikvaj ekleziaj patroj, biblio instruas “kiel iri al la
ĉielo, ne kiel la ĉielo estas farata”. Sume, la modernaj sciencoj helpas plibone
kompreni la biblion.
9)
Iuj atesistoj plu premas: la nefundateco, kaj neseriozeco, de la
kristana religio evidentiĝas ankaŭ el tio: el la
historio de la antropologiaj studoj la evoluo de la homo
trapasis diversajn stadiojn ĝis la apero de la homo sapiens
sapiens: kiel eblas ke unu sola homo estis starigita ĉefo
kaj responsulo de la homaro ĉiutempa (kiu plue damaĝis
ĉiujn)? El tiu absurdeco, deukendas la mitologiecon de la
revelacio hebreo.kristana.
Dikredantoj pli
klarigas: en tiu Geneza mita rakonto estas priskribata la
sinteno de la homo pekanta, individue kaj kolektive konsiderata:
tiu psikologia kaj libervola situacio estas travivita de ĉiu
homo ribeliĝanta al Dio… kaj per tiu fikcia epizodo al li
estas promesata la ebla reveno al la amikeco kun Dio. Ne
necesas, ke la epizodo okazis: fikcia la rakonta, reala la homa
sinteno.
10)
Frakcioj de dinekredantoj oponas kredon je Dio ankaŭ per
jeno: la dikredanto grimpas sur supozitan naturan moralan leĝon,
kiu estus kvazaŭ la dia ĉeesto en la homa konscienco:
io eterna, io transhoma, io kiu, laste-laste limiĝas kun
Dio mem. Sed eĉ tiu elvokita natura morala leĝo,
ĉiujn liganta, estas iluzia konstato ĉar tiuj kiujn ni
nomas moralaj leĝoj similas al kutimoj aŭ
kolektivaj sociaj aranĝoj por ke socio kviete aŭ pace
vivu, nome normoj ŝanĝeme starigitaj kaj
variigeblaj laŭutile. Funde, la “natura morala leĝaro”
troviĝas ne en la konscienco regata de io supera, sed en
utilaj akomodoj tute homoriginaj. Ekstremlime, ĉiu homo
rajtas ŝanĝi sian moralon, aŭ kreis sian
propran moralon aŭ sekvi neniun moralon: tio ekskludas
ĉiun “naturan moralan leĝon”!
Laŭ dikredantoj -
kaj ne nur laŭ ili - la morala leĝo (kiel: ne mortigu
la senkulpulon) superas la indivuecon aŭ la kolektivecon
kaj apartenas al io konstituanta la homan naturon sendepende
ĉu tio provus la ekziston de Dio. Sed ili opinias, ke el
tia supra ateisma kontraŭa principo kun siaj ĉiam pli
gravaj kaj aŭdacaj etendiĝoj, ĝiaj anonĉantoj
ne kuraĝas alveni ĝisfunde de la serio de konsekvencoj
por la unuopulo kaj la socio. Se ekzempli, kial puni tiun kiu en
sia moralo enkluvizis la principon laŭ kiu oni rajtas eĉ
mortigi por pliigi siajn komfortojn aŭ prestiĝon? El
la konsekvencoj oni vidu ĉu la principo validas! Ke se
oni juĝas, ke tiu ulo eraras, kaj do oni devas lin bremsi
kaj puni, oni ekkonfesas naturan moralan leĝon, kiel faras
dikredantoj.
11)
Abundas la serio de la argumentaro de ateismemuloj. Ankoraŭ
unu, la potenciale plej mortporta por dikultantoj. La
malateistoj pretendas pruvi per la racio, ke Dio estas, eĉ
ili paradas per ĝi, kaj ĝin ili igas subteno de la
revelacio, krome sen la interveno de forte kapabla racio la sama
religio ne povas atingi siajn pruvojn. Nu, ĝuste la racio
hodiaŭ oni krizigis, nome hodiaŭ oni montris, ke
ĝi ne meritas fidon… Tial sekureco pri ĝiaj
konkludoj meritas almenaŭ dubojn: la febleco de la racio
jam penetras kaj gvidas la konkludojn en diversaj sciencoj,
aparte tiuj de la antropologio kaj filozofio kaj historio ktp.
Do la dipruvantoj perdante sian turnirulon ekmarŝas
senpiede.
Ankaŭ rilate tiun
mensan feblecon, diasertantoj konvinkitas, ke la febligantoj de
la racio ne kuraĝas lasi deveniĝi ĉiuj
konsekvencoj el tiu mensstato, eĉ rilate la ĝustecon
kaj korektecon de la sama argumentado: eĉ kiam, fakte, la
racio konas sian “feblecon”, ĝin konas kun certeco aŭ
certas pri sia dubo! Inter la grandaj institucioj ludantaj en la
kulturaj medioj, nun plurestas preskaŭ nure kristanoj por
la defendo de la kono-adekvateco de la homa racio. De ĉiam
kristanismo, aparte katolikismo, engaĝiĝis
pruvi, ke la homa racio kapablas koni la veron kaj la bonon kaj
ties kontraŭojn: enŝtelante tiun “feblecon de la
racio”, eble puŝite de la varieco kaj ŝanĝeco
de la homa opinioj kaj moroj, oni pli facile likvidas kristanismon
pro tio ke sen la korekta uzo de la racio ne eblas pruvi la
fundatecon kaj historiecon de la kristanaj originoj.
!2)….
La serio de fuortetoj de ateeistoj povus plu elflui same
kiel la serio de la dikredantaj respondoj. Nu tion povas
fari la pacienca leganto, ankaŭ pro tio ke kio ĉi tie
estas dirate malabunde, eble tro pro rezigno al transiraj ĉeneroj,
tion oni povas, rajtas eĉ devas, diri pli detale, pli
analize, pli komprenige.
Zecchin Armando
|