retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Jeremi Gishron

_______________________________________________________________________________________________________

 

Dek - Vivdemandoj (respondoj al Håkan Lundberg)

 


   

a) Kiel kreiĝis la universo?

Dio estas la KREANTO. Estis Li kiu kreis ĉion laŭ sia PLANO. Precize kiel Esperanto estas "planita" lingvo ankaŭ la universo estis kreita laŭ la Dia "plano". Dio rigardis en la Torao kaj kreis la Mondon laŭ ĝi. Oni ankaŭ diras ke Dio faris ĉion per dek "mamarim", per dek "diraĵoj”. Tiu vorto "diraĵo" tamen pli priskribas "celon kaj intencon" ol "ia preciza nombro" de uzitaj vortoj. Do - per DEK planoj, per DEK evoluoj aŭ DEK intencoj Dio kreis la universon.

Sed fakte - zorgeme legante la Biblion oni trovas pli ol ununura klarigo pri la ekesto de ĉio. En la libro Genezo oni trovas tuj apud la rakonto pri la ekesto de la universo ankaŭ paralelan klarigon pri la ekesto de la homo, jes - pri la ekesto de la "speciale homa" universo kiu ja estas nia malorda mensujo kaj komplika psikologejo kaj nia nuna iom ĥaosa situacio de konstanta intermilitado. Krome ekzistas en la Proverboj komencorakonto en kiu la Saĝo ludas la ĉefrolon kaj tiu aŭ tio ekzistigis kaj ordigis ĉion. Kaj en kelkaj ĉapitroj kaj psalmoj oni trovas aldone ŝpurojn de ia "mitologia" batalo kontraŭ ia monstro de la malordo kiun Dio heroe enterprenis. Plia revolucia ideo evoluiĝis per la Kabalo kaj ĝi estas klarigita per la teorio de "cimcum" - kiel Dio retiriĝis en si mem kaj tiel la universo kreiĝis, preskaŭ pasive, pro la forigo de la "dia aktivo". Tiuj kvin apartaj rakontoj apartenas al la judismo kaj el ĉiuj almenaŭ kvar devenas rekte de la Biblia Teksto mem.

 

b) Kiel aperis vivo sur la tero?

Dum la kreado ekestis ankaŭ la vivo. Dio - ĉe ni nomita Majmeo - blovis sian spiriton kaj ekestis vivo, la esenco de vivo kiu estas ĝia vivanta spirito. Dio estas kaj VIVA kaj PAROLA kaj tia estis la modelo kiun li uzis formate la homon "laŭ sia bildo" - kiel oni vortumas en la Biblio.

 

c) Ĉu ekzistas vivo sur aliaj planedoj?

Pri aliaj planedoj ne okupigas sin la Torao. En la kabalo oni povas konstati la ekziston de multaj aliaj mondoj pri kiuj ni malmulte scias. En pluraj aliaj religioj ĉirkaŭe ekzistis la kredo ke la planedoj estis "dioj" kaj eĉ hodiaŭ tiuj planedoj portas la nomojn de tiuj dioj en multaj lingvoj. Tio estas entute "fremda" por la judismo kaj oni ofte nomas aliajn popoloj, iom kritikeme, per la moknomo "kredantoj je steloplanedoj".

 

ĉ) Kion vi pensas pri "hazardo".

Nenia hazardo ekzistas sed ĉio evoluas laŭ la Dia volo. Dio aparte gardas ĉiun unuopan homon, ju pli proksima li estas al Dio, des pli rigore kaj ekzakte Dio sekvas liajn farojn, kaj helpante kaj punante. Oni eĉ diras ke ĉiu unuopa herbo havas sian apartan anĝelon kiu staras apude kaj ordonas al ĝi: "kresku, kresku, kresku!"

Eble ekzistus ia "disharmonio" inter la Dia Regado de Ĉio kaj la homa "libero" kiu estas FUNDA trajto de nia homeco. Oni konkludas ke almenaŭ pri la propra "diotimo" la homo ĉiuokaze ESTAS entute libera, tia "singardemo" aŭ "ĝia malo" restas EKSTER la Dia regado. La povo "malobei" kaj "revolti" la homo certe havas, sed kiel kontraŭpezo - "obei" kaj "kunlabori" estas kalkulitaj kiel tre meritigaj aferoj laŭ la opinio de Dio.

 

d) Kio okazas post la "morto"?

Post la morto la spiritoj estas juĝitaj. Unue la mortinto restas en atendujo ĉirkaŭ unu jaro. Poste oni juĝas lin kaj tiam alvenos amasoj da anĝeloj, kiuj estas kreitaj dum lia vivo per liaj faroj kaj agoj, por akuzi aŭ por defendi lin. Ofte li estas sendita por ioma da tempo al la infero por iel korekti la malbonon faritan. Kelkaj homoj iros rekte al la paradizo. Aliaj same rekte al la infero. Laŭ mia kompreno, la posteuloj de iu homo povas ankaŭ influu tiun juĝon. Se ili bone kondutas kaj sincere preĝas je Dio, Li povas mildigi la juĝon (kaj inverse).

 

e) Kio estas la senco de la vivo?

Oni vivas por partopreni kun Dio en la kreado de la estonta paradizo. Neniel estas ĉio jam preta - kaj nepre ALVENOS fine ia VENONTA mondo. La historio (laŭ la judismo) havas same precizan finon kiel ĝi havas precizan kaj firman komencon. Dum la kreado komencis la historio kaj post 6000 jaroj ekos la Historia Sabato kiu estas nova Paradiza Ekzistado por ĉiuj sur nia planedo. La "fina venko" de la bono. Laŭ la Kabalo, nia devo dum ĉi tiu vivo estas nur "liberigi la sanktajn fajrerojn" kiuj estas kaptitaj en la materia mondo. Tiel oni faras "berira" la elektado inter la bono kaj la malbono kaj la firmigo kaj liberigo de la sankta lumo de ĝia kapteco. Dum la periodo de Babelo Dio "konfuzis" ĉiujn lingvojn, li fakte BABELIS ilin. Fine venos la fina BERURO, la senkonfuzigon de ĉio, kaj la mondo revenos al sia antikva pura kaj perfekta stato. La homoj devas helpi Dion, ili devas esti aktivaj kunlaborantoj en tiu BERURADO, per konstanta "forigo de la konfuzo" inter la SANKTA kaj la pure materia, dum iliaj kurtaj vivperiodoj.

 

f) Kial ekzistas suferado?

Ŝajnas esti ia kontraŭo inter la Absoluta Povo de Dio kaj la realeco kio estas sufiĉe plena de diversaj suferadoj. Sed ofte tio estas nur el nia propra vidpunkto. Por ke la mano sin retiriĝas de la fajro oni devas senti la brulon. Alie okazus pli granda katastrofo kaj oni povus grave vundiĝi je sia mano.

Tiel same oni sentas suferon dum la vivo, kio kondukas nin al kompreno de la ESTOKIALO malantaŭ ĉio, kaj tio sinsekve kaŭzos nin elekti pli bonan, pli taŭgan, pli ĝustan vojon por nia estonta konduto kaj tiamaniere eblas atingi "mensekvilibron" kaj fine "ĝojon".

 

g) Kiu/Kiu estas la tiel nomata "Dio"?

Dio estas antaŭ ĉio "La Prapatra Dio". Li iniciatis ĉiujn aferojn, kreis kaj ordigis nian universon. Ni homoj estas la helpantoj de Dio en tiu kreado kaj ni devas labori por ke Li havu ununuran unuecan NOMON en la tuta mondo, ja, en la tuta universo, Dio revelaciis sian plej SANKTAN NOMON al la judoj. Estis Moŝeo kiu komunikgis tiun nomon de Dio al la tuta homaro. Oni diras ke sur la Monto Sinaj Dio samtempe parolis en ĉiuj lingvoj de la mondo, kio laŭ la juda tradicio estas proksimume 70 diversaj. Tamen la Nomo de Dio estas nur kvar hebreaj konsonantoj. En esperanto ni kutime elparolas ilin MAJMEO kiu estas pli ĝusta esprimo ol "Sinjoro" aŭ la Zamenhofa varianto "La Eternulo".

Dio estas ia pli ALTA formo de vivo, ia pli alta viveca DIMENCIO, nekomprenebla por la homa penskapablo. La celo de la judismo estas konigi pri la ekzisto de Dio, kaj DUE ke li estas Unu, Unua, Unue kaj fine unueca. Iam la mondo estis PLENPLENA je diversaj diosistemoj kaj dionomoj, sed pli bone estus se ekzistus ia unueco - kaj TION komunikas lia unueca nomo MAJMEO.

Ne MONO-teista (greka vorto) estas la judismo sed UNUECO-dia (esperanta vorto). Pro la graveco kaj honoro de Dio oni ne povas eĉ akcepti la ideon ke ekzistus iuj aliaj "Dio-J" en la universo. Ĉio ESTAS DIO kaj li (neŭtrala li) estas unueca.

ĝ) Kio plej gravas por esti feliĉa?

Judismo estas la religio de la familio. Harmonia familia vivo estas la plej granda feliĉo. Havi infanojn kaj nepojn kiuj povas daŭrigi la tradicion. Aŭ aliaj parencojn kiuj daŭrigos la pluvivon de la FAMILIO, fratoj, fratinoj, onkloj kaj onklinoj kaj tiel plu.

 

h) Kia estas la estonteco de la homaro?

Oni celas la plibonigon de la mondo. Atendata estas la alveno de la Mesio kaj la Granda Sofar Blovo kio anoncos la komencon de la Paradiza Epoko, la senkonfuza estonteco de la homaro. Tiam la tuta mondo suprenpaŝos pli alten, atingos pli altan ŝtupon. La Templo en Jerusalemo fariĝos kiel la "Trono de Dio", la tuta urbo Jerusalemo fariĝos kiel la Sankta Templo. La tuta Israelo atingos la nivelon de Jerusalemo, kaj la tuta mondo, ĉiuj aliaj nacioj en la mondo estos kiel la nuna Israelo, ili atingos la ŝtupon de "elektita" homaro.

Eblas diri ke Judismo estas la plej EVOLUEMA religio en la mondo. La tuta homa historio estas nur longa evoluo, ekde la unua "mispaŝo" en la "mita paradizo" ĝis la fina rerealigo de tiu utopia stato por ĉiuj, ĉi tie, reale, en estonta historia tempo. Kaj kompreneble, tiam oni - almenaŭ internacie - parolos Esperanton. La Torao fakte mencias ian paradizan lingvon kiu ekzistis sed kiu malaperis de la mondo.
Tiu lingvo fine REVENOS - kaj ne povas temi pri la hebrea, ĉar tiun lingvon oni ja parolis la tutan tempon. Devas esti iu alia. Esperanto estas taŭga kandidato.

 

                                                                                              Jeremi Gishron



* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com