|
Mi
ŝuldas ian etan klarigon al la legantoj kiuj ne konas la
judan kronologian sistemon. Oni kalkulas la jarojn ekde la
Kreado de la Mondo (AM = Anno Mundo) kiu okazis precize en la
"kristana jaro" 3760 ANTAŬ Kristo (se tiu periodo
tamen estas "kristana"). Krome, la juda jaro komencas
jam en la monatao Tiŝri kio estas proksimume September aŭ
Oktobor. Do Novembro kaj Decembro de la kristana kalendaro
ĉiam apartenas al la jam nova juda jaro.
Zamenhof
naskiĝis en Bjalistoko la 15-an de decembro 1859 kiu estas
unu semajno antaŭ la Hannuka (19 Kislev) en la jaro 5620 laŭ
la juda kalkulado. La dua grava jaro por Esperanto estas la
apero de la Unua Libro de Esperanto en Varsovio en 1887. Laŭ
tiu sama juda kronolgio la jaro estis 5647. Krome oni devas
mencii ke tiuj judaj jaroj ĉiam estas skribitaj per
literciferoj, ĉar ĉiu litero en la hebrea alfabeto
ankaŭ
havas cifervaloron, kaj tio estas la ĉefe uzata sistemo.
Jarmiloj ŝanĝas tamen malpli ofte kaj ĉar ni dum
la lastaj 700 jaroj troviĝas en la kvina jarmilo oni iom
simpligas kaj skribas la supre menciitajn du jarojn nur kiel 620
kaj 647, kio ordigitaj laŭ la hebrea alfabeto fariĝas כתר kaj זמרא
(KTR kaj ZMRT - oni uzas nur la konsonantojn).
KETER
signifas krono -
kio kompreneble estas grava afero por la reĝoj sed eĉ
pli signifa en la Kabalo kie tio signifas la plej altan SEFIRA
(sferon) el la dek SEFIROT. Mi rimarkis ke tiel fakte nomiĝis
la jaro kiam Zamenhof naskiĝis legante enkondukon al konata
verko de Rabeneo Ben Iŝ Ĥaj - kiu do komencis sian
elstaran karieron ĝuste en tiu sama jaro.
Ankaŭ
la jaro de la apero de la Unua Libro havas interesan nomon -
ZIMRAT. Tiu vorto fakte havas "tri diversajn"
signifojn en la hebrea: a) kantomelodio, b) brava heroeco,
kaj c) bonega frukto de alta kvalito. Esperanto do aperis
en la jaro de la "Elstara Frukto de la Heroa Melodio".
Mi volas montri al kelkajn versojn en la Biblio kiuj klarigas
pri tiuj tri diversaj signifoj - por ke "vi kredu" min
firme sen nenia superflua dubo.
La
Prapatro Jakov instruis siajn filojn "prenu el la plej
bonaj fruktoj de la lando (mezimrat ha-arec) en viajn
vazojn, kaj alportu al la homo donacon" (Genezo 43:11). Tiu
donaco de "balzamo, mielo, aromaĵo, mirho, pistakoj
kaj migdaloj" do estis por Josef en Egiptujo. Tio do estas
la signifo de la bonegaj fruktoj.
Post
la transiro de la ruĝa Maro la Israelidoj ekkantis
spontante pro tuja ĝojo pro la "mirakla" saviĝo.
En tiu kanto oni povas legi "Mia forto kaj glorkanto estas
la Eternulo" en nia Esperanta Biblio, sed temas tamen pri
"ofta" tradukeraro, jen farita ankaŭ de Zamenhof,
ĉar devas esti (la multe pli logika) "Mia forto kaj la
Dia Potenco (zimrat-jah), fariĝis por mi savo"
(Eliro 15:2) [oni ne povas esti savita "per ia
glorkanto", ĉu?. Kompreneble oni povas kaj rajtas
diskuti pri tradukoj kaj ŝajne tiu "heroa flanko"
de Majmeo devenas de la dua ĉefsignifo ĉe la radiko
ZAMAR, forkupi nebezonatajn vinberbranĉojn. La vorto aperas
kun tia signifo "detruante landojn" en kelkaj Midraŝim
(t.e. judaj legendoj)]. Certe estas ke la Zamenhofa vortkonstruo
"Mia... estas la Eternulo" estas entute gramatike fuŝa
ĉar vere estas skribita "zimrat-jah" do la
"ZIMRAT" de Majmeo mem kaj ne de la kantisto.
Krome
oni devas kompari ankaŭ Jeŝaja 12:2 kaj Psalmo 118:14.
En ambaŭ tiuj lokoj oni povas konstati ke temas pri IU
FORTO KIU SAVAS kaj ne pri nura "zumado" far de
Majmeo.
Sed
tamen la plej ofta uzo de ZIMRA aŭ ZIMRAT estas zumadi
melodion aŭ ludi muzikon. En la profeto Amos oni vidas
bonan ekzemplon: "Forigu de Mi la bruon de viaj kantoj, la
sonadon de viaj harpoj (ve-zimrat nevilekha) Mi ne volas
aŭskulti. Sed justeco fluu kiel akvo, kaj vero kiel potenca
torento". (Amos 5:23-24)
Do
dum tiu jaro - JARO ZIMRAT - aperis nia Esperanto en la Mondo.
Ankoraŭ unu "kultur-detalo" pri kiu oni povas
esti fiera kiel memsufiĉa esperantisto kaj ... (ne eble
ekuzu la vorton) ... mondisto.
Jeremi Gishron.
|