retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Jeremi Gishron

_______________________________________________________________________________________________________

 

Dek - Vivdemandoj

 (respondoj al Håkan Lundberg)

 


a) Kiel kreiĝis la universo?

 La universo kreiĝis kiam Dio ekhavis parolkapablon, kaj la homoj tion iom komprenis. Ekparolante "Li", La Majstro de Ĉiuj Ĉiamaj Ĉieloj, difinis la aferojn, la aĝon de ĉiu unuopa atomo kaj kie ĝi troviĝu kaj kien ĝi moviĝu - tiam, tuj kaj eterne.

 

b) Kiel aperis vivo sur la tero?

La vivo estas io mistera kaj devenas rekte el la Dia esenco. La ordo de la estiĝa evoluo estis: ŝtonoj, plantoj, bestoj kaj homoj. Nur poste aperis la esperantoj estante la aŭtentikaj "paroluloj". Ĉio ĉiam vivis, sed iam tio devis ekmovi kaj tiam la tempon atingis nian hejmoplanedon. Ĉia bio-ĥemia klarigo nepre estu ankaŭ laŭ ĝia spirita esenco. Ĉar vivo kaj spirito estas nedisigeblaj. Se vivo nuntempe estas, ĝi certe estis kaj estos.

 

c) Ĉu ekzistas vivo sur aliaj planedoj?

 Vivo multas ĉie  - en tia nia konata aŭ en iu alia formo. Sed nia planedo estas la plej konkreta el ĉiuj. Nur la plej proksimaj najbaroj sur la firmamento oni iam atingos kaj do la demando estas preskaŭ hipoteza.

 

ĉ) Kion vi pensas pri "hazardo".

Artefarite eblas iom "neŭtraligi" la ĉienpenetrantan SORTON apartenanta al ĉiu estaĵo, tiu sorto kiu estas TIOM esenca ilo en la regado de la vivo, kion faras la pli aŭ malpli konata aŭ eĉ nekonata.

Tia "neŭtraligo" eble eblas dum "ludoj" kiam oni rigore limigas la eksterajn cirkonstancojn - sed ian ABSOLUTAN hazardon estas eĉ teorie neatingebla. Kelkfoje oni priskribas la hazardon kiel la "ombro" de la Dia providenco pro manko de pli taŭga vorto.

 

d) Kio okazas post la "morto"?

Ĉar la esenco de la Universo nur estas "vivo" dubendas ĉu la morto vere ekzistas, laŭmetafizike. Konstateblas la ekzisto de longa kaj malpli longa vivo, aŭ nura momenta vivero. Sed eĉ eterna ĝi, la viva vivero, ankaŭ povas fariĝi -  kelkfoje pro konstanta renaskiĝado, kaj aliafoje pro rekta suprenirado, ĉielen, de ĝia spirita esenco.

 

e) Kio estas la senco de la vivo?

Oni devas reatingi la originan paradizan ekzistadon, kaj poste, kiam la homoj iom komprenos esperanton, tiam la aŭtentika evoluo finfine komencos - kio estas senĉesa altigo nur laŭ kvalita ŝtuparo. Ju pli pura estos la oro, des pli oni ĝojas pro ĝia brilo. Kaj la samo, kio ja validas por ĉiuj metaloj, certe validas por TIOM homaj karakteroj kiel ĉiuj ĉi niaj.

 

f) Kial ekzistas suferado?

Suferado estas tio kio malbone funkcias. Ĉio kio estas peze pena pro stulta senmoviĝeco, ĝi kaŭzos suferon. La manko de pleneco sentiĝas kiel tuja sufero kaj akre doloras. Sed tamen enestas ia SPIRITA FORT' en tiu suferado, kiu povas esti utiligata, en lerta maniero, por reatingi la bonon.

 

g) Kiu/Kio estas la tiel nomata "Dio"?

Dio estas la Prapatro de Ĉio. Unueca pro Sia amplekso kaj klarigita per Siaj diversaj religioj Li ESTAS. Ambaŭ Mistika kaj Ortodoksa Li estas, MAJMEO nomata, laŭ niaj aŭtentikaj tradicioj devenantaj de tempo antikva.

ĝ) Kio plej gravas por esti feliĉa?

Vivo kaj vivi en harmonio kaj paco kun la naturo donas feliĉon. Ne kun la "sovaĝa" naturo sed vivado "en la planita" ĝardeno interne de la natura ideo pri VERA naturo. Reciproka respekto inter la homoj kaj sufiĉo de vivaj rimedoj por ĉiuj, helpegas por atingi trankvilon. Tiom multe "da lukso" oni ja NENIAM bezonas, nek mi kaj neniel vi, almeanŭ NE por esti feliĉa.

 

h) Kia estas la estonteco de la homaro?

Oni antingos la pacan trankvilon kiam oni fine komencos iom pli saĝe reuzi kaj ŝpari ĉiujn rimedojn. Ankaŭ la homa pensado estas tia rimedo vere vartenda. Ekzistas do materiaj kaj spiritaj rimedoj kaj kvalitoj nepre kreskantaj. Sano estu la celo - kaj la SANO de Di' ricevita, ne la tro manipulita pro nia fuŝlaboremo.

Espero ekzistas se esperon oni semas. Konkurenco ne kreskos pli ol estas natura en mondo ideala. Ne kvanton sed kvaliton transformos la esencon de ĉiu saĝo estonta.

 

                                                        Jeremi Gishron

 

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com