|
Kun
intereso mi legis la opinian interŝangon sur la paĝoj
de Hilelisto.* Jam delonge mi havas mian propran opinion pri
tiuj aferoj kaj tial mi volas iom komenti. Miaopinie
ni devas firme klarigi al ni mem – unue – de kie do venas
tiu nomo "hilelismo"? Ĉu eble tro rekte de la
judismo?! Aŭ eble ne?! Kial
tio iom "nekutima" termino?!
Iom
foliumante tra niaj propraj "identecoj" kiel amatoraj
Esperantistoj, ni iel povas nek pretervidi nek eviti la nomon de
Ludoviko Eliezer (jide: Lejzer, eŭrope: Lazaro) Zamenhof.
Kaj jen la simpla "nuda" vero: La nomo
"hilelismo" ja devenas de "nia" Zamenhof.
Neniel tiu ideo nek ĝia nomo estas pruntitaj rekte de ia
judismo, sed ĉefe tio estis elpensita de li mem, la
fondinto de la tuta esperantismo. Tamen Zamenhof ja estis judo,
vi eble volus protesti, kaj havis siajn proprajn radikojn. Jes
tio estas prava, kaj estas same prava ke ankaŭ Jesuo,
Markso, Freudo, Einstein kaj multaj aliaj gravaj kaj famaj
personoj havis siajn fortajn judajn radikojn – FAKTE treege
multe el nia civilizacio senprobleme staras sur simila
"hilelista" bazo. Eĉ Muĥammed ĉerpis el
similaj fontoj ĉar la Korano multloke temas REKTE pri Moŝeo
kaj pri la juda popolo, pri Abrahamo kaj pri Jeŝuo kaj pri
preskaŭ ĉiuj aliaj bibliaj personecoj, sed sub iomete
ŝanĝitaj nomoj. Tion Muĥammed ŝajne ensorbis
el la ĉirkaŭa medio de la tiatempa Mekko kie li
elkreskis kaj vivis kaj kie multaj judoj kaj kristanoj fervore
agis kaj aktivis tiel ke iliaj tradicioj estis sufiĉe
konataj en tiu kultura medio.
Eble
tio do ne estas ia MALFORTO por ni esperantoj (senigita de tiu
superflua sufikso "isto") sed la kontraŭo?
Miaopinie tio TAŬGAS kiel fono se ni rekte starus sur la
iela fundamento de la tuta (okcidenta) civilizacio same kiel
kristanismo, islamismo, bahajismo kaj socialismo. Ĝuste
tion opiniis Zamenhof, ke oni iom pli rekte mamsuĉu el la
plej antikvaj fontoj, kaj ne nur pere de ĝiaj diversaj branĉoj
kaj elkreskoj dum la jarmiloj. Dio certe estas ĉefe nur UNU
- jes! Eĉ "nature" li estas nur unuopa! Sed
samtempe Li, la Dio, ne estas nur juda, nur kristana, nur islama
aŭ nur bahaja Dio – sed eble pli precize dirita vere ankaŭ
"hilelista" Dio - amplekstante ĉiujn tiuj
"sektojn", aŭ nomi ilin per la "iom komplika
termino", religiojn. Kaj hodiaŭ oni ne plu forgesu la
mondon oriente de la 58o longitudo, kiu ja vere estas
la mondomeza meridiano.
Fakte
oni povas facile konstati tri apartajn precizajn evoluŝtupojn
en la disvastigo de Hilelismo. Unue ekestis la "rusa
hilelismo" kiun li, Samideano Lejzer Zamenhof - Nia d-ro
Esperanto, ĉefe destinis por siaj samgentanoj loĝantaj
en la rusa regno.
Poste
li faris radikalan ŝanĝon esperantigante sian
"hilelismon" kaj tiel ĝi fariĝis tutmonda
etika programo por ĉiuj nacioj sur nia planedo, sed eble
plej destinita precipe por la pluvivo de la tiel nomata
"esperanta nacio" – Zamenhof ja ŝatis nomi nin
popolo – vera nacio. La tria ŝtupo estis ŝanĝi la nomon al
"homaranismo". Tiun ŝanĝon li plenumis per
la eldonado de sia tianomata broŝuro en Hispanujo, ne plu
sub ia pseudonomo sed sub sia propra nomo.
Kiu
atente legas la leterojn, skribojn kaj broŝurojn de
Zamenhof povas rimarki ke li transiris al tiu fina ŝtupo
kvazaŭ kontraŭvole, nur pro la "aĉaj"
cirkonstancoj kiuj regis en la tiatempa mondo (centrigita ĉirkaŭ
la eŭropaj imperioj kaj iliaj kolonioj) al kiu mankis
entute internacia etoso kaj krome pro la ofta malfavora sinteno
en Eŭropo kontraŭ la judoj. Miaopinie, ne la rusa
hilelismo – kiu ĉefe estis por la judoj mem, nek la
homaranismon – kiu nur estis la lasta perlastapova provo de
Zamenhof – sed nur la matura kaj pripensita esperanta
hilelismo, estas tiu "eliksiro" kiun ni devas
alstrebi. En ĝi la Zamenhofa optimismo ankoraŭ vibras
kaj ĝi rigore gardas en si kelkajn el la plej ĉefajn
kaj originajn ideojn kiuj apartenis al lia religia strebado.
Mi
mem okupiĝas pri la hilelismo jam pli ol dudek jaroj, kaj
pri studado de ĉiuj diversaj religiaj fenomenoj en la
esperantismo. Tiu elpensaĵo de Zamenhof havas aŭtentike
"ian apartan karakteron" kaj ĝi ne povas esti
facilanime flankenpuŝita kiel nura etikedo kiu eblas alglui
al iu ajn POSITIVAN HOMSENTON. La nomo taŭgas, la ideo taŭgas,
eĉ la historiaj fundamentoj taŭgas. Sed ni devas
modernigi kiom eblas tion, kio naskiĝis tiom frue dum la
plej "unua infaneco" de la esperanto, ĉar jam
pasis iom pli ol precize 100 jaroj (do jubilea jaro okazis dum
2001) ekde tiam Zamenhof publikigis sian unuan manskribaĵon.
Kaj ĉi-jare ni festos la Centjaran Jubileon de la starigo
de nia nuntempa "neŭtrala" lingvomovado nomita
esperantismo.
Dum
la lasta tempo ni interŝanĝis la malnovajn terminojn
kun la nova esprimo "Homekologio". Kontraste al nura
"ekologio" kio nur temas pri la naturo, la
"homekologio" entute koncernas nur la rilatojn inter
la homoj, kiel etika konduto devas esti sur la mondskala nivelo.
Tiun Homekologion oni do povas rigardi kiel ia natura elkresko
el la Hilelismo kaj la aliaj siatempaj provoj de Zamenhof kaj
liaj sekvantoj, kaj ĝi estas la termino kiun ni dumtempe
uzas.
Jeremi
Gishron
*Noto:
Monata Kajero aperinta en Januaro 2001 kaj ankoraŭ aperanta
en la interreto.
|