retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Jeremi Gishron

_______________________________________________________________________________________________________

 

Kion diras la strangaj literoj?

 

 

 Talmudo tre similas al la homa historio pro tio ke ĉia resumo, klarigo aŭ citato de ĝi, nur povas esti "ioma" tordigo de la TUTA vero. Talmudon oni ankaŭ nomas la "buŝan" Toraon kvankam ĝi jam delonge estas registrita, surpaperigita, en multegaj volumegoj.

 Por niaj celoj - klarigi la originon de la hilelismo (kaj ĝia sekvo la "homekologio") sufiĉas diĉifri ununuran paĝon de la Babela

Talmudo nome 31 Alfo en Traktato Sabato.

 

Jen ielklariga tradukorezumo de tiu paĝo:

Plej supre temas pri du homoj kiuj vetis ĉu eblas kolerigi Hielon aŭ ne? Unu el ili privetis 300 zuzojn ke li sukcesu lin kolerigi.

 Kiam Hilelo ŝampuis sian hararon antaŭ la sabato tiu kolerigonto frapis la pordon de Hilelo kaj laŭte petis helpon. Kaj li demandis nur unu stultan demandon al Hilel. Sed Hilel laŭdis lin pri lia saĝa demando kaj klarigis la aferon.

 Post unu horo li revenis kaj en la sama entruda maniero denove demandis plian stultan demandon. Sed Hilel senkolere respondis. Kaj jen por la tria fojo post kroma horo. Tiam Hilel almetis sian preĝotukon kaj eliris kaj eksidis antaŭ lin dirante "demandu ĉiujn demandojn kiuj pezas sur via koro kaj mi respondos".

 - "Ĉu vi estas Hilelo la Ĉefa Princo de Israelo"? - "Jes". - "Tiam mi preĝas ke malmultaj estos kiel vi en Israelo". Kaj li klarigis ke li ĵus perdis 400 zuzojn nur pro tio ke li ne sukcesis kolerigi lin. Sed Hilel respondis ke estus multe pli bone por li perdi 400 zuzojn ol esti objekto de lia kolero (Eble estis tiu ĉi Hilela mildeco, tiom bezonata en internaciaj rilatoj, kio allogis Zamenhof por nomigi sian sistemon).

 Poste sekvas rakonton pri tri diversaj nejudoj kiuj volis konvertiĝi. Unue ili vizitis Rabenon Ŝamaj kiu tamen kolerigis kaj poste Rabenon Hilel kiu tuj akceptis ilin kaj nur poste klarigis iliajn erarojn.

 La unua aspiranto volis lerni nur la skribitan tekston, la Biblion sed ne la tradicion, ne la buŝan toraon Talmudon. Hilel klarigis se sen la TRADICIO eĉ la sinsekvo de la literoj ne estis certa.

 La dua kandidato volis lerni la tutan Toraon - sed TUJ, dum tiu tempo li kapablis stari sur nur unu piedo. Hilel klarigis ke "Ne malagrablu al iu ajn" - tio estas la tuta Torao, (Aŭ: Kio estas malagrabel por vi mem, ne faru al alia homo) sed admonis lin nepre iri kaj studi ĉiujn aldonajn klarigojn - kiel do eblas atingi tian mensekvilibron.

 La tria vurmanto estis la plej postulema. Li volis fariĝi la ĉefpastoro kaj tio estis eĉ lia kondiĉo por konvertiĝi. Hilel konvinkis lin ke unue li devas lerni almenaŭ la leĝojn kiel esti Reĝo. Kaj dum tiu studado li ekkomprenis ke eĉ Reĝo Davido ne povus esti ĉefpastoro, kial li mem do revu pri tia utopio. Pentante li revenis al Ŝamaj kaj diris ke li tute ne taŭgos por esti ĉefpastoro kaj poste li iris al Hilelo kaj benis tiun pro tio ke li tiel efike alproksimigis lin "sub la flugilojn de la Dia protekto".

 La rakonto finas per hazarda renkon-tiĝo inter tiuj tri konvertitoj en iu loko. Ili ĉiuj parolis pri siaj spertoj kaj ili konsentis ke la rigoreco de Ŝamaj preskaŭ forpusis ilin de ĉi tiu mondo - sed la milda modesteco de Hilelo kolektis ilin triope sub la "Diaj flugiloj".

 Restas nur kelkaj longegaj linioj je la malsupra parto de tiu paĝo. Ili analizas la verson Jesaja 33:6 kaj kiel ĝi priskribas la ses diversajn partojn de la Miŝnao [estonte oni ankaŭ ligos ilin kun la ses diversaj sektoroj de la Homekologia Ekonomio - noto de la redaktoro]. Krome tiu verso indikas la ses ĉefajn demandojn kiujn Dio demandos la mortintojn ĉe la pordo de la Paradizo. Kaj oni klarigas ke "sana diotimo" estas la NEPRA gardilo de ĉia saĝo kaj saĝeco.

                                   

                                               Jeremi Gishron

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com