retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Jeremi Gishron

_______________________________________________________________________________________________________

 

AD 120!

 


Ĝis la 120-a jaro! Tio estas kutima benaldono kiun oni devas afable deziresprimi kiam oni demandas iun hebreon (laŭ la Zamenhofa stilo mi skribas hebreo kaj ne judo) pri lia aĝo, aŭ gratulas lin dum lia naskiĝtago. La signifo de tio estas ke oni esprimas la esperon ke li daŭrigos sian vivon ĝis plenŝatiĝo de jaroj. Ĝis li atingos eĉ la saman aĝon kiel Moŝe Rabejnu.

Ĉar Moŝe Rabejnu ( = nia Rabeno ) estis la unua kiu atingis precize tiun estimatan kaj honoran aĝon 120 jaroj. Oni diras ke li naskiĝis kaj mortis la saman tagon, la 7-an de Adar, kaj do atingis precize 120 jaroj. Kaj kiu Moŝe Rabejnu estis ni ja ĉiuj scias, ĉu? La ĉefprofeto de la hebreoj, la homscienculo kiu eltrovis la UNUECAN nomon de la Dio de la Hebreaj Prapatroj, Kreanto de la Ĉieltero kaj reĝante Majeste super ĉio ĉi tio. Sanktulego kiu parolis iom intime "interneidee" kun Dio mem. Kaj Moŝe estas ankaŭ grava profeto por/en pluraj aliaj religioj kaj konsiderata kiel diinspirita iom ĝenerale de preskaŭ ĉiuj religioj.

La aĝo 120 do estas grava kaj estimenda aĝo. Kaj multaj el la PLEJ GRAVAJ rabenoj kiuj vivis dum la sekvaj epokoj atingis ĝuste tiun aĝon. Unue nia rabeno Hilelo. Mi nomas lin "nia" ĉar konigata per la Zamenhofa ideo "hilelismo" li ja apartenas al nia esperanta kulturo. Jes Hilelo fariĝis precize 120 aĝa. 40 jaroj li laboris, 40 jaroj li studis Toraon kaj 40 jaroj li estis ĉefrabeno.

Poste oni trovas ke Rabeno Joĥanan ben Zakaj atingis tiun aĝon. Estis li kiu savis la judismon post la detruo de Jerusalemo. establinte novan studocentron en Javne, iom sudoriente de nuntempa Tel-Avivo.

Tria rabeno kiu atingis tiun aĝon estis Rabeno Akiva (= Akiba) de kiu ni havas la faman frazon "Amu vian Proksimulon kiel vi mem - tiu estas la ĉefregulo de la Torao". Jes fakte estis tiu regulo kiun Zamenhof elstarigis farigante ĝin la ĉefregulo, ne nur de la Torao, sed de la tuta Hilelismo. Ankaŭ pri Rabeno Akiva oni trovas ke li estis ŝafisto 40 jaroj, studis 40 jaroj kaj fine instruis 40 jaroj.

El la disĉiploj de Rabeno Akiva ankaŭ Ŝimon Bar Joĥaj atingis tiun aĝon de 120 jaroj. Ŝimon Bar Joĥaj estas konata kiel la Majstro de la Kabalo kaj la ĉefrolulo en la granda mistika verkego la Zohar (vorto kiu signifas: Brilego).

Post Bar Joĥaj ankaŭ Rabeno Joĥanan, la kompilinto de la Jerusalema Talmudo (en okcidentujo nomata la Palestina, ĉar skribita en Galileo kaj ne en Jerusalemo) atingis tiun honorindan aĝon. 

Kaj estas pliaj - se mi rajtas aldoni nomon de la islam-kristana mondo mi povus mencii Jus Asaf kiu vivis kaj verkis en Kaŝmiro ĝis sia morto, atingante 120 jarojn. Li estis tamen pli konata per sia antaŭa nomo Jesuo ben Josef kaj li enmigris el Jerusalemo post stranga mistika morto kaj reviviĝo. Tia estas la instruo de la pacamanta islama sekto Ahmadio (konata ankaŭ en Israelo ĉar grupo de ili loĝas en la kvartalo KABABIR en Hxajfo kie ilie starigis sian propran moskeon kaj lernejon). Do, por afabli al la kristanoj kaj la islamanoj mi povas mencii ke ne nur Hilelo sed ankaŭ Jesuo atingis tiun estimatan aĝon!

Nu - nia Zamenhof bedaŭrinde ne atingis tiun celebran aĝon. Estante iom peza fumanto lia koro malfortiĝis kaj ankaŭ pro la malfacilaj tempoj, fizike kaj spirite, dum la unua mondmilito, lia kore fine malsaniĝis. Je la fino de tiu milito, post la ricevo de mesaĝo pri la morto de sia plej juna frato Aleksandro li mortis en la jaro 1917 nur 57 jara. Sed tamen li sukcesis fini sian lastan laboregon kiu estis tradukado de la tuta Hebrea Biblio (la kristana malnova testamento) en Esperanton. Tiun laboregon li energie entreprenis dum tiuj malfeliĉaj kaj teruraj militaj jaroj.

Se Zamenhof estus vivanta tiel same longe kiel Moŝe, Hilelo, Ben Zakkaj, Akiba, Bar Joĥaj kaj Rabeno Joĥanan, tiam li ĝisvivus ĝis "AD" 1979 - ĝis la 15-a de decembro de tiu jaro laŭ la Gregoriana kalendaro kaj la 19-a de Kislev laŭ la Hebrea. Ĝis la sama semajno kiam mi mem fariĝis novenmigranto en Israelo, atingante Hajfon per greka ŝipo kun mia edzino kaj unu-naskito Amos la 11-a de Decembro 1979 kiu estas la 21-a de Kislev laŭ la hebrea kalendaro. Do nia alveno al Israelo kiel nova enmig-rantfamilio estis 4 tagoj antaŭ la 120-a naskiĝtago de Zamenhof laŭ la Gregoriana kalendaro kaj 2 tagoj post tiu evento laŭ la hebrea. Oni povas do rezumi - proksimume dum la sama tempo. Kaj se iu nepre preferus ekzaktan koincidon: La sanktigado de sia "Lingwe Uniwersala" (proto-Esperanto) Zamenhof festis kune kun kelkaj klasamikoj precize la 21-an de Kislev 101 jaroj antaŭ nia enmigrado, mi kaj mia familio, al Israelo (La cifero 101 - tio ja estas la Anĝelo de Miĥaleo en la hebrea).

Signifo?!   Ĉu tio havus aŭ havas signifon? Nur tia REALA konscio ke nia Zamenhof, nia Kara Majstro - se oni tiel rajtas sin esprimi - ne vivis dum tiom foraj epokoj, kaj se li estus vivanta iom pli longe la plimulto de la hodiaŭaj esperantistoj certe lin bone konus.

 

                                              Jeremi Gishron

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com