Hodiaux, la 17-an de februaro 2010, ni rememoras, ke
antaux 2 jaroj subite forpasis Jeremi Gishron, kiu farigxis
imitinda, modela pioniro de Homekologio.
Jam en jaro 1976 li fondis en Jerusalemo la esperantan
instituton "Centro Sivron", kies agadmisio estis : "Kie
Zamenhof finis SIAN, ni dauxrigu LIAN laboron, kun gxuste tiuj
samaj ideoj".
La Zamenhofa tutviva laboro konsistis el kreado de iloj,
kapablaj realigi la tuthomaran unuecon en diversecoj lingvaj
kaj religiaj. Por tia unueco en sfero lingva, li kreis
universalan lingvon Esperanto, kiu sukcese divastigxis
tutmonde. Lia laboro por tia unueco en sfero religie-morala
estis trarompita per eksplodo de la unua mondmilito
/1914/, dum kiu li bedauxrinde ecx forpasis /1917/, en agxo de
nur 58 jaroj.
Pri gxi restis liaj verkoj Hilelismo /1905/ kaj Homaranismo
/1906/, kiuj havas adeptojn bedauxrinde ne multajn. Krome -
post cent jaroj - kelkaj iliaj ideoj arkaigxis, tamen ilia
universale akceptebla, religie-morala kerno estas absolute
gxusta kaj jxus ecx niaepoke - por harmoniigo de tuthomara vivo
- urgxe realigenda.
Jeremi Gishron, en sia Centro Sivron, fakte dauxrigis
tiun-cxi trarompitan laboron de Zamenhof. gxiakadre li
eldonadis la "Jerusaleman bultenon", en kiu li raportis pri
eblaj rezultoj de tiu-cxi laboro. Lastatempe la plej
grandan atenton li dedicxis al tiu-cxi
alternativa rezulto: la koncepto Homekologio, kiu sintezas
la universalan lingvon Esperanto kun universala etiko el
Homaranismo.
Krome li ankaux fondis, en la reta "Internacia gazeto"
//www.internacia-gazeto.com
specialan fakan parton Homekologio. Pro lia bedauxrinda
forpaso, la "Jerusalema bulteno" cxesis aperadi, sed en
la reta "Internacia gazeto" konstante dauxrigas publikigado
de pluaj artikoloj pri evoluado de Homekologio. En ili estas
diversaj ideoj kaj instigoj por tutmonda popularigado de
Homekologio. La plej gravaj estas en jenaj - tie-cxi jam
publikigitaj - artikoloj:
1 - "Nova fako Homekologio"
/Informfolio de Centro Sivron pri siaj publikajxoj pri
Homekologio./
2 - "El Jerusalemo ekbrilis la Komenia "Vojo de Lumo".
"/Trarigardo de aktivado de Jeremi Gishron, enkadre de sia
Centro Sivron,
por Homekologio./
3 - "Fundamento de Homekologio"
/Baza koncepto de Homekologio. kiun Jeremi Gishroin -
senpere antaux sia - forpaso
finprilaboradis kaj intencis eldoni. Estas sercxata gxia
nova finkompilonto./
4 - "Homekologio - realiganto de la Zamenhofa vivmisio."
/Enhavas la Zamenhofan poemon "Pregxo sub la verda
standardo" , kompletigitan
per Jeremi Gishron je plua strofo pri misio de
Homekologio./
5 - "Ekde Komenio al Zamenhof kaj Obama."
/Homekologio - helpilo por realigado de ideoj el la
Komenia verko "Vojo de Lumo"
al tuthomara harmonio ecx de la instigo de Obama
- tuj post lia inauxguro -
al sxtatestroj: "Ni ne plu konkuru en detruado, sed en
konstruado!"
6 - "Kiu estis doktoro Zamenhof?"
/Enhavas instigon por homekologia edukado de cxiuj
infanoj sur nia planedo, por
perspektiva realigo de komplekse pli nobla, homdigna,
harmoniplena vivo sur gxi./
La misio de Homekologio estas: fine jam realigi la
Zamenhofan vizion pri tuthomara
harmonio, esprimitan en la Esperanto-himno. Cxiu, kiu konsentas
kun tiu-cxi gxia misio, povas farigxi gxia pioniro, analoge
kiel Jeremi Gishron. Cxiu povas - laux siaj ebloj -
elekti iujn el la ideoj kaj instigoj en tiuj-cxi artikoloj kaj
provi, en siaj vivmedioj, realigi ilin.
Cxiu tiacela aktivulo bonvolu pri sia agado informi nian
redakcion.
Koran antauxdankon al cxiuj!
Jaroslav Karhan
|