
|
retadreso :
gazeto@internacia-gazeto.com
Tim
Westover 09.02.2010
______________________________________________________________________
Marvirinstrato
|
|
Panjo diris, ke mi devas porti ŝuojn, sed tio ne estas taŭga por
brava maristo. Maristo fojfoje portas botojn, sed plej ofte li
iras
nudpiede, por pli facile naĝi kaj surgrimpi ŝnuron aŭ maston. Ŝuoj estus malhelpo, kaj mi neniam portis ŝuojn kiam mi esploris
la
stratojn de nia urbo. Nia urbo estis vasta maro, kaj ĉiu strato estis kvazaŭ nova
insulo. Odiseo vizitis la Insulon de la Lotusmanĝantoj. Mi vizitis
Bakistostraton, kie sukeraĵistoj kreas tortojn kaj aliajn frandaĵojn. Sinbad velis al la Nigra Insulo, kie vivas grandegaj nigraj monstroj.
Mi vidis
la grandajn tubojn de la Fabrikostrato, kiuj elspiradas drakan
fumon. Insuloj kaj stratoj ĉiam havis klarajn nomojn. Mi esploris la
urbon
ekde Juvelistostrato kun ties multekostaj trezoroj, ĝis la
orientenkuranta
Sunstrato, ĝis la Haveno, kie Fiŝstrato interkruciĝas kun
Kajostrato
kaj Spicostrato. Tie oni disvendis la karan kargon de
la velŝipoj.
Sed Panjo diris, ke mi devas porti ŝuojn, ĉar ŝi ne komprenis la
bezonojn de maristo. Iun merkredon ŝi petis min iri al la bazaro
por
aĉeti fiŝon. Mi grumblis, plendis kaj rifuzis. Ruze ŝi retretis,
sed kelkajn
minutojn poste anoncis ke la reĝino havis ordonon por la brava
maristo. Mi iru al la fora bazaro, superante multajn danĝerojn, por
akiri brile arĝentan fiŝon, kiun la reĝino deziras por la
vespermanĝo. Tian vokon eĉ longbarba pirato ne povus ignori.
“Tamen surmetu la ŝuojn!” ŝi diris. Mi portis ilin ĝis la angulo
de
Pigostrato, kie ĉiam grakis amaso de tiuj birdoj, kaj tie kaŝis
miajn
ŝuojn malantaŭ ŝtuparon. Do mi ekiris por mia vojaĝo, kiu estis neniom malpli
grava, ol
tiu de Odiseo al nobla Trojo. Mi sekvis Riverostraton, kiu ja
akompanis
la riveron laŭ sia tuta longo, kaj transiris ĝin per Pontostrato. Mi laŭiris la longan Murostraton, apud kiu la malnova urbomuro
estis ankoraŭ videbla. Kaj dumvoje mi venkis ĉiujn obstaklojn,
ĉu la
amason de kolomboj, kiuj estis la mararmeo de miaj malamikoj, ĉu
la pliaĝajn knabojn, kiuj estis malicaj piratoj,
ĉu kotoflaketojn, kiuj estis
ŝtormoj kaj kirlakvoj. Finfine mi venis al Marĉandoplaco.
Tie estis tuta maro de vizaĝoj, kaj la bruo de voĉoj estis kiel
muĝo
de ondoj. Kion fari, krom plonĝi en la profundon?
Brakoj, kruroj,
postaĵoj ĉirkaŭis min ĉie – mi estis skuata kiel akvorubo. Ie
devis
esti budo, kie oni vendas la fiŝon postulitan de la reĝino. Sed
ju pli
mi baraktis, des pli mi perdiĝis kaj laciĝis. Bruo kaj ĥaoso! Mi tute
kapturniĝis en la ŝtormo, mi stumblis – premis min la detruantaj
ondoj …
Hela susuro aŭdiĝis apude. Blondaj haroj, rebrilanta bluo. Mi estis
levita de sur la ŝtona pavimo per palaj virinaj brakoj. Rapide
ni eliris
el la homa maro kaj eniris kvietan, ŝirmitan lokon. Golfetoaleo, mi legis. Tie la virino gracie restarigis min sur miajn piedojn.
“Oni surtretis miajn piedfingrojn”, mi diris.
La virino respondis per susuro, kiun post streĉa aŭskultado mi komprenis kiel kanton. Sed la melodio estis malkutima. Mi konsciis,
ke temis ne pri kanto, sed pri demando, sed demando el bela buŝo,
per voĉo kiel mielo.
“Kara knabo, kies piedfingroj estis surtretitaj! Mi certigas, ke
pri
tio mi ne estas kulpa. Kara knabo, diru al mi, de kie vi venas
kaj kion
vi faras?”
Mi diris, ke mi venas de Brikostrato, apud la brikfabrikejoj.
Kaj
mi diris, ke mi estas brava maristo, kiu entreprenis teruran
vojaĝon
al la bazaro por aĉeti fiŝon por la patrino, kaj ke mi vojaĝis
trans
maroj kaj riveroj por alveni ĉi tien, sed la ŝtormo estis tro
forta por
mi. “Dankon”, mi diris, “ke vi savis min.”
“De tiom fore vi venis por via kara fiŝo, sed ĝi eĉ ne troviĝas
ĉi tie!
La rikolto malgrandis, kaj jam oni prenis, do restas nenio. Sed
kara
knabo, pro via doloro, mi donos al vi, jes, la belan naĝanton, kiun mi
ĉi-matene ĉi tie aĉetis.”
La virino portis tre longan kaj mallarĝan bluverdan jupon, kiu
tuŝis la teron. La tiama modo permesis pli mallongajn jupojn, sed tiu
de la virino kaŝis eĉ ŝiajn piedojn. La jupo rebrilis, kiel
fiŝskvamoj. Ĝi
memorigis min pri fiŝvosto, gracilinia kaj malvarma. Ŝi havis
longajn
blondajn harojn, kiuj falis ĝis la talio. Freŝa venteto ekblovis, eĉ en
la Golfetoaleon, kaj distaŭzis ŝiajn harojn. Ŝi elprenis
kombilon kaj
komencis reordigi la harojn per longondaj brakomovoj. Dum la kombado,
ŝi kantis al mi, “Kara knabo, brava maristo, venu al mi kaj
fiŝon
mi donos. Post paŭzo refreŝiga ni veligos vin hejmen.”
Mi prenis ŝian etenditan manon senhezite. Perdita maristo
ekprenus
ajnan ŝnuron aŭ lignopecon. Ni eliris el Golfetoaleo per alia
strateto, kiu nomiĝis Mallarĝa Vojo. Tra ĝi mi kaj la virino
devis iri
vice, kvankam mi ne liberigis ŝian manon. Ŝi paŝis malfacile,
preskaŭ
saltetante, kvazaŭ paŝi estis strangaĵo aŭ nova afero por ŝi. Verŝajne
la jupo malebligis al ŝiaj kruroj plene moviĝi.
La virino gvidis min preter Orstrato – “ĉi tie oni pesas kaj
fandas,
por pruvi la verecon”, diris la virino. Ni turniĝis je la
interkruco
kun Paperstrato, en kiu troviĝas multaj librovendejoj kaj la
urba
biblioteko.
“Kara knabo, kiel vi nomiĝas?” Mi respondis, kaj ŝi ridetis. “Meva
estas mia nomo.”
“Ĉu vi havas familian nomon?” mi demandis.
“Jes, kara mia. Sed ĝi estas stranga nomo por multaj langoj, kun multaj strangaj sonoj, kaj mi trovas ĝin nekomforta. Tial mi min
nomas
simple Meva, kaj sufiĉas.”
Ni trafis la longan Okcidentostraton, kiu kuras suben kaj
okcidenten
al la haveno. La sala odoro en la aero fariĝis pli kaj pli forta,
kaj mi aŭdis sonorilojn en la distanco. Oni sonorigis por anonci
revenon de granda ŝipo. Meva momente haltis kaj rigardis al la haveno.
Granda trimasta ŝipo ĵus aperis ĉe la horizonto. De la plej
supra masto pendis flago.
“Diru al mi, kara knabo, kiun koloron portas tiu ŝipego”, ŝi
diris.
“Ruĝan, sinjorino Meva. La flago estas ruĝa. Mi ne povas vidi
figuron aŭ strion. Kiam ĝi pli alproksimiĝos, mi povos vidi pli
klare.”
“Ne necesas atendi, kara. Aliaj kuru nun al la haveno, sed ni
dume
iru trankvile. Mia amo revenos sub blua flago.”
Meva gvidis min al mallarĝa vojo, preskaŭ nevidebla inter du kunpremitaj konstruaĵoj. “Jen ni alvenis”, ŝi diris. “Venu, venu,
brava
vi.” Mi rigardis la ŝildon, sed ĝi estis rompita. Nur “….nstrato”
ĝi
diras. Ĉu Havenstrato? Ne, ĉar Havenstrato estas granda vojo
apud la
maro. Ĉu “Finstrato” aŭ “Destinstrato”? Ne, tiuj nomoj estus
amuzaj
sed ne taŭgaj.
“Kiel nomiĝas tiu ĉi strato?” mi demandis.
“Ĝi nomiĝas Marvirinstrato, mia hejmo kaj ripozejo”, diris Meva.
Ŝi malfermis sian pordon.
Mi enspiris iomete pro subita konstato. Ĉiu strato en la urbo
havas
sencon – Murstrato, Havenstrato, do ankaŭ Marvirinstrato. Ĉar
Meva estas ne nur virino, sed marvirino!
Sub la jupo kaŝiĝas
fiŝa
vosto, kaj tial ŝia paŝado estas malfacila kaj saltetanta. Tial
ŝi parolas
preskaŭ kantante, ĉar ĉiu scias, ke marvirino bele kantas. Tial
ŝi
gracie kombas la harojn, ĉar marvirinoj kutimas kombi siajn
harojn.
Kaj ŝi loĝas en la taŭga loko, en ĝuste nomita strato apud la
haveno.
Nur knabo mi estis kaj ne povis kaŝi miron kaj ekscitiĝon. Meva
ne maltrafis la ŝanĝon de mia mieno.
“Ho, kara knabo, kial vi
paliĝas?
Ĉu vi laciĝas de la longa vojo?
Envenu, envenu, manĝu kaj ripozu!”
Sur la muroj pendis oleopentraĵoj de diversaj birdoj –
albatrosoj, mevoj kaj ŝternoj. Sur bretaro estis enboteligitaj ŝipetoj. Ankro staris
en angulo, apud volvaĵo de ŝnuro. Kaj sur la tablo estis mapo, kiu
montris ne stratojn, sed grandajn malplenaĵojn kaj bildetojn de
serpentoj, drakoj kaj kirlakvoj. Sur la rando estis malgranda nigraĵo, apud kiu estis skribita la nomo de nia urbo – tre malgranda
punkteto
kompare al la vasta malpleno.
Meva revenis el la kuirejo kun plenaj manoj. “Ĉu bonvole vi forprenus
tiun marmapon?”
ŝi diris. Mi rulvolvis ĝin kaj metis apud la
ankron. Ŝi dume aranĝis multegajn aĵojn sur la tablo – du
arĝentajn
tetasojn kaj tekruĉon, dikan kukon, mielpoton.
“Se vi volas lavi
la
manojn, jen.” Ŝi montris al bele pentrita akvokruĉo, kun bildo
de
balenoj. Mi lavis la manojn kaj la vizaĝon, kaj ŝi faris same. Ŝiaj
manoj gracie movis tra la akvo. Kia konstrasto al la malfacila
piediro,
aŭ vostopinta iro, kiu montris ŝin tiom malkomforta sur la seka
tero!
Jam en mia koro mi sciis la veron, sed por esti certa, mi devus
vidi la fiŝan voston, tamen ŝia longa jupo kaŝis ĝin. Mi sciis, ke estas
malĝentile provi vidi sub la jupo de virino, sed mi volis vidi
nur
ŝiajn piedojn. Kutime oni ne kaŝas siajn piedojn, do verŝajne
provi
vidi ilin ne estas tre malĝentile. Dum ŝi kaj mi trovis proprajn
lokojn
ĉe la tablo, mi provis klini la kapon precize….
Tamen kiam ŝi
sidiĝis,
ŝi ne sidis normale en la seĝo, sed turnis la krurojn flanken,
kiel la
skulptaĵo en tiu norda urbego – la marvirino sidanta sur roko.
“Kara knabo, bonvolu sidiĝi. Manĝado vokas, kaj la teo estas
varma”, ŝi kante petis.
Malsato venkis scivolemon. Mi plenigis teleron per bongustaĵoj.
Peco da torto. Marmelado el iu nekonata purpura frukto. Nigra
pano. Kiam mi gustumis la teon, ĝi estis amara kaj tiklis mian gorĝon, sed
mi metis du kulerojn da mielo en mian tason, kaj ĝi fariĝis tiom
dolĉa, kiom la kuko. Kial Meva scipovas baki kukon? Marvirinoj
ne povas studi tiajn aferojn loĝante en la maro, kie ne brulas
fornoj. Meva havis simile plenan teleron, sed ŝi nur manĝetis. La panon
ŝi mordetis kaj la kukon tute ne tuŝis. Tiaj manĝaĵoj devas
estis nekutimaj
por marvirinoj. Eĉ post multaj jaroj ŝi ne havis apetiton por
ili. Ĉu ne estus pli taŭge manĝi fiŝon kaj omaron?
Eble tamen la
marvirinoj
amikiĝas kun aliaj marestaĵoj, kaj manĝi fiŝon estus kvazaŭ
manĝi dorlotbeston.
“Dankon, ĉio estas tre bongusta”, mi prononcis el inter
plenŝtopitaj
vangoj.
“Ho, jes, jes, ne dankinde, kara knabo”, ŝi diris.
Ĉu marvirino
ne
tro sekiĝas starante apud bakforno?
“La ŝipetoj en la boteloj tre plaĉas al mi”, mi diris.
“Edzo mia faris ilin”, respondis la marvirino, kaj ŝia
vizaĝesprimo
pli heliĝis. Oni malmulte aŭdas pri marviroj. Verŝajne ili
restas
profunde en la maro kaj nur la marvirinoj venas al la surfaco. Ĉu
ŝi havas domon ankaŭ ie en la maro? Nur riĉuloj havas du domojn. Marvirino povas esti riĉa, ĉar perloj estas multekostaj sed
marvirinoj
povas trovi ilin facile.
“Ĉu via edzo vivas en la maro?” mi demandis, forgesinte pri
ĝentileco.
“Sur ŝipo”, ŝi diris. “Maristo li estas, fora velanto, kaj
multajn
monatojn li mankis al mi.”
“Vi ne iras kun li?”
“Volonte, jes! Sed maristojn plagas multaj kredoj, superstiĉoj, pri
vetero kaj virinoj.
Inviti inon estas misaŭguro”, ŝi respondis.
Ĉu marvirino devas reveni en la maron fojfoje, por ne forgesi
kiel
naĝi?
Ĉu ŝi faras ekskursojn al la haveno por naĝi en la sala
akvo, aŭ
ĉu ie en
la domo ŝi havas grandan bankuvon?
“Mia kara venis el la kampoj, kie li laboris en kruelaj muelejoj, farunfabrikoj. Sento de malpureco sekvis lin tage kaj nokte. Tritiko
en la hararo, faruno sur la haŭto. Subite li lasis la laboron,
havante
nur groŝon en la poŝo.”
Ĉu ŝia vosto havas la saman koloron, kiel la jupo – bluverdan –
aŭ
alian?
“Kaj en la urbo li sekvis la stratojn, unu post alia, ĝis la
haveno,
kie ĉiuj stratoj havas siajn finojn. Li enskribiĝis por
marvojaĝo. Dum
ŝtorma vespero li falis en la maron. Duonmorte li estis savita
el la
ŝaŭmo. Mi flegis lin senĉese, kaj li edzinigis min. Etan domon
en
taŭga loko ni akiris, kaj tie ĉi kune vivas, feliĉe sed solece. Ĉar li
vojaĝas surmare, sed mi sidas surtere!”
En libro de fabeloj, kiun mia patrino legis al mi, estis bildo
de
marvirino, kiu ne portas bluzon, nur konkojn sur la brusto. Ĉu
tiajn
aferojn portas ankaŭ veraj marvirinoj, en bela vetero?
“Kiam via edzo revenos?” mi demandis.
“Reveni, foriri, ĉeesti, foresti – li ne estas kiel la tajdo. Revenon oni
ne povas antaŭvidi. Fojfoje oni neniam revenas. Sed mi esperas, ke
baldaŭ li revenos, sub blua flago.”
Reveno – se mi multe malfruos, la patrino certe punos min. Eble
ŝi malpermesos al mi esplori en la urbo, kaj tio estus kruela
sorto. Krome, mi ankoraŭ ne havis la fiŝon, por
kiu ŝi sendis min. Mi scivolis
pri la gepatroj de Meva. Ĉu ili ankoraŭ atendis ŝin en la maro,
aŭ
ĉu Meva devis rezigni pri la akva vivo kiam ŝi enhejmiĝis en
Marvirinstrato?
Tiujn demandojn mi volis fari, sed mia lango permesis
nur mildajn aferojn, kiel “Sinjorino Meva, ĉu mi povus helpi pri
la
lavado?”
Ni portis la telerojn al la kuirejo, trapasante ĉambrojn, en kiuj estis
skulptaĵoj de fiŝoj
kaj nodigitaj retoj. Remiloj estis
krucigitaj en anguloj. Apud la kuvo en la kuirejo estis gravuraĵo de lumturo. Sed kie
estis la kuvego plena je sala akvo, en kiu marvirino devus dormi? Ĉu
ŝi havis grandan ŝtrumpon por varmigi sian fiŝan voston dum
vintraj
noktoj? Anstataŭ tiujn pruvojn mi trovis nur buntkolorajn
sapetojn
en formoj de konkoj.
Tiajn sapetojn mi vidis fojfoje ĉe mia
avino.
La kanta voĉo de Sinjorino Meva alparolis min. “Kara knabo, jen
donaco laŭ la volo de
via reĝin’.” Ŝi donis al mi belegan
arĝentan fiŝon, kiu estis preskaŭ tiom granda, kiom mi. Mi baraktis por teni ĝin, ĉar
ĝi volis gliti el miaj manoj. La skvamoj estis ankoraŭ malsekaj.
“Nun, kara knabo, portu ĝin hejmen. Trankvilan venton kaj
feliĉajn vojon mi deziras al vi.”
Mi kun mia fiŝo, tiom granda, kiom mi, malfacile eliris el la malgranda
domo, navigis laŭ la mallarĝa Marvirinstrato, kaj eniris la
urbofluon laŭ cent stratoj. Jes mi lacis, lacegis, sed mi sopiris al la hejmo. Kaj ni iradis senĉese, la fiŝo kaj mi, nedivideblaj. Nur unufoje
ni
haltis, ĉe la angulo de Pigostrato, kie mi kaŝis miajn ŝuojn
malantaŭ
ŝtuparon. Amaso da birdoj grakis kaj per siaj akraj bekoj
minacis
nin. Iliaj avidaj okuloj sopiris al la rebrilantaj skvamoj. Sed
per svingoj
de la ŝuoj mi fortimigis ĉiujn. Ŝuoj ja utilas.
Mia patrino larĝe malfermis la pordon al mi, kaj ŝia buŝo gapis
pri
la fiŝo tiom granda, kiom mi. “De kie vi akiris tiun grandegaĵon?” ŝi
diris. “Mi donis al vi nur kelkajn groŝojn, por malgranda fiŝo. Ĉu vi
tiom lerte marĉandis? Ĉu vi rabis aŭ piratis? Diru, kara knabo!”
Mi rakontis pri la vojaĝo kaj kapturniĝo, perdiĝo, kaj savo. Mi rakontis
pri la virino kun kantanta voĉo kaj ora hararo, kiu malfacile
iris sur la vostopinto. Kaj mi rakontis pri la strato –
Marvirinstrato!
– kaj pri ŝia domo, en kiu estis tiom da maraj aĵoj, kaj pri ŝia
edzo,
perdiĝinta maristo, same savita el la malica maro. Mirindaĵojn
mi
rakontis!
“Kaj tiu ino, el bonkoreco, donis al vi tiun ĉi fiŝon?”
“Ĉiuj marvirinoj estas bonkoraj.”
“De kie vi scias, ke ŝi estas marvirino?”
Mi volis diri, ĉar ŝi kantis kaj kombis la oran hararon, sed
multaj
virinoj kaj knabinoj kantas kaj kombas siajn harojn, tamen ili
ne estas
marvirinoj. Mi volis diri, ke ŝi havas fiŝan voston, sed verdire
mi ne
vidis la voston (nek la piedojn!) – mi vidis nur bluverdan,
brilantan, longan jupon. Mi volis diri, ke ŝi savis min el la maro de mia
perdiĝo, kaj marvirinoj famiĝis pro la savado de maristoj. Sed maristo mi
ne
estas, nur knabo kun revoj. Do finfine restis nur unu
nerefutebla
afero: “Ŝi vivas en Marvirinstrato!”
“Se aferoj estus tiom simplaj”, diris mia patrinon, “ni ĉiuj
petus
loĝadon en Feliĉostrato, aŭ almenaŭ Riĉula Aleo.” Ŝi ridetis. “Karulo,
helpu min. Ni devas prepari la vespermanĝon”.
Ŝi prenis de mi la
arĝentan fiŝon.
“Ĉu vi kuiros ĝin, Panjo?” mi demandis.
Mi sciis la veron, sed
mi
ne volis kredi.
“Jes, kompreneble. Almenaŭ parton.
La ceteron ni tranĉos en
pecetojn kaj konservos per salo. Ni bone manĝos dum
semajnoj,
verŝajne. Nu, helpu min en la kuirejo.”
Mi helpis ŝin forigi la skvamojn. Miaj manoj estis ŝlimaj kaj
malpuraj. Poste ni tranĉis plurajn pecetojn kaj eltiris ostetojn.
Diversspecajn internaĵojn ni flankenmetis. Nia kato okulumis
tiujn
restaĵojn avide, kaj dum ni malatentis, ekvoris ilin.
“Oni povas lerni multon pri fiŝo preparante ĝin por vespermanĝo”,
diris la patrino.
Finfine ni havis porciojn pretajn – jen por vespermanĝo, jen por
la fridujo. Mi lavis la manojn. Ni ne havis bele pentritan
akvokruĉon,
nur kutiman kuvon. Ĉetable ni ne havis du arĝentajn tetasojn kaj
tekruĉon, nek dikan kukon, nek mielpoton – nur la kutimajn
telerojn
kaj manĝilojn, kiujn makulis dentospuroj kaj fendetoj. La fiŝon
Panjo
kuiris en iu bruna saŭco, kiu odoris je ajlo kaj herbaĉoj. La manĝaĵo
ne plu aspektis kiel fiŝo, sed kiel malnova ŝuo. Mi manĝis ĝin
nur pro
tio, ke mi estis malsata.
“Morgaŭ matene”, diris mia patrino, “vi devos porti iom da mono
al via strangulino. Ne estas dece, ke ni donas tian fiŝon
senpage, el
bonkoreco". Mi maltrankviliĝas. "Ni pagu al ŝi la ĝustan prezon, ĉar ni
ne estas povruloj, kiuj ne kapablas aĉeti por
si fiŝon.”
“Sed Panjo, ŝi ne volas monon.”
“Ĉu vi proponis al ŝi monon? Eble vi grave ofendis ŝin, kiam vi
foriris sen pagi. Tio estas pli verŝajna, ol via supozo, ke ŝi
estas iuspeca
fabelulino, kiu disdonas fiŝojn al perditaj geknaboj.”
En la mateno mi prenis de Panjo kvar arĝentajn monerojn kaj
ekiris al Marvirinstrato. Mi portis ŝuojn, ĉar mi ne volis, ke
oni surtretu
miajn piedojn. Reveni kun rompita piedfingro estus dolorige –
mi devus salteti kaj barakti kiel … nu, kiel fiŝo el akvo.
Eble
sinjorino
Meva havis rompitan piedfingron? Eble ŝi kaŝis ĝin sub la
bluverda
jupo?
Mi iris per alia vojo – ne tra la bazaro, sed per la larĝaj
stratoj de
la suda urboparto. Denove mi rimarkis la stratnomojn.
Kverkostrato,
sed mankis kverkoj sur la griza trotuaro. Nebulostrato, tra kiu
oni povas vidi senprobleme ĝis la plej foraj anguloj. Bienovojo,
sed
ĉiuflanke staris nur butikoj kaj domoj. Nomoj ne devas esti
veraj.
Do,
al kiu kvartalo apartenas Marvirinstrato?
Dum mi alproksimiĝis al Marvirinstrato tra Unukornula Placo
(en kiu mi rimarkis neniun mitan beston), mi aŭdis la sonoron de
la
havenaj sonoriloj. Revenis alia ŝipo, sed mi ne povis vidi la
havenon
por kontroli, ĉu ĝi havas bluajn flagojn. La domoj estis tro
altaj.
Mi finfine alvenis Marvirinstraton, aŭ almenaŭ la lokon, kie mi
estis
la antaŭan tagon – mi ankoraŭ ne trovis la stratoŝildon. Sinjorino
Meva diris, ke ĝi estas Marvirinstrato, sed eble ŝi mensogis. Mi frapis
ĉe ŝia pordo, sed neniu respondis. Mi enrigardis la fenestron.
La
sama fatraso troviĝis ene – skulptaĵoj de fiŝoj, nodigitaj retoj, remiloj,
ŝnuro, ŝipetoj en boteloj. Kial marvirino tiel ornamus ŝian
domon?
Marvirino havas perlojn tiom grandajn, kiom pugnoj, kaj konkojn
de ĉiu koloro de la ĉielarko. Tiuj ankroj, marmapoj, ŝipetoj, kaj
gravuraĵoj pli taŭgas por soleca edzino de maristo, ol por
marvirino.
Kion fari pri la mono, kiun la patrino donis al mi por la fiŝo?
En
angulo mi trovis malplenan florpoton. Mi renversis ĝin super la
monujon, antaŭ la pordo de sinjorino Meva. Certe ŝi esploros
kiam
ŝi revenos hejmen, trovos la monujon, kaj komprenos. Kaj se iu
alia
venos kaj ŝtelos la monon?
Tio ne tre gravas. Mi plenumis la
ordonon
de la patrino.
Antaŭ ol reveni hejmen, mi decidis iri al la haveno. La sala
aero
eble estos refreŝiga, kaj almenaŭ en tiu parto de la urbo, la stratoj havos
sencon denove – Kajostrato, Spicostrato, Velostrato. Mi turniĝis
al Okcidentostrato, kiu de supre rigardis la havenon. Jen, en distanco,
bluflaga ŝipo! Sinjorino Meva devas esti ĉe la haveno. Mi ekkuris.
Amaso da familianoj ariĝis ĉe Kajostrato dum pli kaj pli
alproksimiĝis la ŝipo. Geknaboj aplaŭdis, patrinoj ploris, kaj
iuj komencis
kanti. En la aero, krom la aromo de salo kaj fiŝo, estis tiu
de tortoj, mielo, frandaĵoj. Kia ĝoja ĥaoso! Sed kiel en tiu
festo trovi
sinjorinon Meva?
Mi pardonpetante interpuŝis, ĝis mi trovis
monteton
da lignaj skatoloj, kiujn mi surgrimpis. Kelkaj aliaj knaboj
same
entreprenis, sed mi superis ilin kaj rigardis de mia alta
vidpunkto.
Sinjorino Meva staris ĉe la fino de la kajo. Ŝia bluverda jupo
brilegis en la plena suno. De la bluflaga ŝipo oni mallevis
ŝalupon,
etan boaton, por helpi stiri la grandan ŝipon. En ĝi estis homoj, kiuj ksvingis la manojn, kaj granda krio eliris de la amasoj. Sinjorino
Meva restis tamen trankvila, ŝajne strebante vidi. Kaj subite, ŝi ensaltis
la akvon!
Ĉu ŝi vidis la edzon en la ŝalupo? Ŝi naĝis fulmrapide,
rekte kaj kuraĝe. La bluverda strio de ŝia malsupro ondiĝis kiel
fiŝa
vosto, kaj la blondaj haroj rebrilis, eĉ sub la akvo. Kiel bele
ŝi naĝis,
kvazaŭ ŝi naskiĝis en la maro! Mi kriis kaj kantis, kune kun la
amasoj,
ĝis ŝiaj vosto kaj hararo ne plu estis distingeblaj, kaj nur
blanka linio
de ŝaŭmo restis por montri la vojon al la ŝalupo, kie sinjorino
Meva
denove renkontis sian karan mariston.
Kia fino por fabelo!
Ĉe la fino de la kajo restis du forlasitaj virinaj ŝuoj. |
Tim Westover
el :
Marvirinstrato
Originalaj Noveloj en Esperanto
eldonejo literaturo.net 2009
Tiu ĉi novelaro
estas havebla sub la permesilo Creative Commons
Atribuo - Nekomerca - Neniuj derivaĵoj 3.0 Usono.
Oni rajtas uzi kaj represi la novelojn el tiu ĉi novelaro en
klubo, kurso, podkasto, radioelsendo, bulteno aŭ periodaĵo laŭ
la kondiĉoj de tiu permesilo.
Vizitu http://www.marvirinstrato.com/
por kontaki la aŭtoron, legi detalojn de la permesilo,
aŭ elŝuti elektronikan version de tiu ĉi novelaro.
ISBN:
1-4392-3634-8
Eldonejo
Literaturo.net
242 S Culver St, Ste 214
Lawrenceville, GA 30045
USA
Unue eldonita en
2009 de Eldonejo Literaturo.net
Kopirajto ©2009 Tim Westover
Presita en Usono
|
| |
|