retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 


 Itala Esperanto Federacio       29.01.2010

______________________________________________________________________


Informitale  n. 153



  
 

Kubo estas trans la maro,  Venecio estas che la maro  -  Itala(-europa) Esperanto-kongreso


Karaj esperantistoj,

Bonan jaron  2010-an!   Ghi certe estos bona por vi,  se vi alighos al la itala  (fakte lau la jamaj alighintoj ankau europa) kongreso en Linjano [Lignano], http://italakongreso.esperantoitalia.it/ .

Ni  jhus  decidis  longigi  la  unuan  kotiz-periodon  de  2009 12 31  al   2010 01 31.    Kial?
Ni ne vere devis, sed por permesi al multaj el vi alighi trankvile post la reveno de la nov-jaraj ferioj, Itala Esperanto-Federacio decidis tiel.

La kongresa temo estas:   «Lingvaj rajtoj en la Europa multkultura socio».

Chi-jare, krome, la organizita itala Esperanto-movado festas sian centjarighon. La evento, kiu estos festata plurloke tra la tuta lando kaj tra la tuta jaro,  ricevos sian apartan atenton ankau dum la Itala Kongreso, per ampleksa sesio dedichita kaj al rememoroj kaj, chefe, al planoj por la postaj jarcentoj.

June, Sune, Kune

La Itala Kongreso de Esperanto, chijare pli granda, pli junula, pli internacia! Chu vi volas pasigi semajnon plaghumante che la belega Adria maro?  Chu vi volas lerni  kiel instrui Esperanton au okupighi pri Europo?

Chu  vi volas  ghui  la belon  de nordorienta Italujo  per ekskursoj  al la  unika Venecio  kaj  la europega Triesto?   Chu vi volas lerni la italan lingvon  au Esperanton?   Chu vi volas danci en granda rondo kun la homoj el la tuta mondo dum brila kaj junstuka koncerto de JoMo?

Rigardu ce: http://italakongreso.esperantoitalia.it/ kaj alighu nun.

La LKK


*******************************************************************************
Informitale
Itala Esperanto-Federacio - <fei@esperanto.it>
Itala Esperantista Junularo - <iej@esperanto.it>
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperantoitalia.it/
Kontribuojn sendu al: f.amerio@libero.it
Kompilanto: Francesco Amerio <f.amerio@libero.it>
 

 
 
 
Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com