Saluton, karaj geamikoj!
Por ne gxeni vin, dum la jaro 2009 ni sendis
al vi malmultajn informojn pri niaj elsendoj, tamen
ili dauxris apreante kiel cxiam. Okaze de la komenco
de la nova jaro ni kontaktas vin denove por deziri al vi
la plej bonon dum la nova jaro, kaj profiti la
okazon por informi vin pri la laste aperinta podkasto kaj
la plej interesaj, kiujn ni disponigis por elsxutado dum la
antauxa jaro.
La podkasto #20, unua de la 2010-a
jaro, estos tre interesa por vi. Ni havis
la eblecon partopreni atelieron en Bonaero -Argentino-,
gvidita de Atilio Orellanas, pri
instruado de lingvoj per rekta metodo.
La atelieron -direktita cxefe al
instruantoj de Esperanto arangxis AEL
(Argentina Esperanto Ligo), kaj ni profitis la okazon por ne nur
partopreni la atelieron kiel instruantoj, sed ankaux por fari
diversajn intervjuojn kaj kundividi ilin kun vi.
Vi trovos intervjuon al Atilio Orellanas
Rojas, gvidinto de la ateliero kaj
membro de la Amerika Komisiono de UEA; al S-ino
Silvia Rotemberg, prezidantino de AEL; kaj ankaux al
tre konata esperantista argentina
kantisto, kiun ni trovis kiel
partoprenanto de la ateliero (se vi volas scii pri kiu
temas, auxskultu la podkaston ;-) ). Li donacis al ni
KD-on kun kompilita kantaro sia, el kiu ni povos aprezi
diversajn erojn dum cxi tiu podkasto.
Ankaux en la 20-a podkasto de
Radio Aktiva vi trovos informajxoj pri
la esperanta movado, salutvortojn de gejunuloj kiuj
partoprenis la atelieron, kaj kiel cxiam: multon da
muziko.
Ni atendas viajn komentariojn cxe la pagxoj de Radio Aktiva:
http://radioaktiva.esperanto.org.uy
Plej amike,
Daniel
LIGILOJ:
Novjara 20a podkasto
<http://radioaktiva.esperanto.org.uy/2010/podkastoj-de-radio-aktiva/podkasto-2...>
:
http://radioaktiva.esperanto.org.uy/2010/podkastoj-de-radio-aktiva/podkasto-2...
Plej interesaj eroj publikigitaj en Radio Aktiva
<http://radioaktiva.esperanto.org.uy/category/interesaj/>:
http://radioaktiva.esperanto.org.uy/category/interesaj/
Intervjuoj:
<http://radioaktiva.esperanto.org.uy/category/podkasto/intervjuoj/>
http://radioaktiva.esperanto.org.uy/category/podkasto/intervjuoj/
|