retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 


SFloreal Martorell       07.01.2010

______________________________________________________________________


Informletero de Vinilkosmo n-ro 26

Decembro 2009






Estimata muziksxatanto

La granda novajxo estas ke jam denove alvenas Kristnasko kaj ke ni havas multajn sugestojn por plenigi la vastan spacon  sub via jula abio,  kaj kiel cxiu jare ni pretas helpi vin  por solvi la
embarason por via elekto cxe www.vinilkosmo.com ;-)

Sed tio ne estas la sola novajxo,  la dua pli granda estas la videbla evoluo de  Vinilkosmo  al la ceferecaj virtualaj muzikproduktajxoj, pli malfacilaj por meti sub la abiojn,  sed ofertante aliajn avantagxojn  kiaj,  la  prezo,  la rapideco  de  la  liverado,  kaj  ecx  la  disponebleco  de  kelkaj muzikproduktajxoj nur virtuale kiujn vi povos malkovri cxi sube ....

Atendante lavangon da mendoj  kaj  elsxutoj,  la tuta teamo de Vinilkosmo  deziras felicxan krisnaskon kaj sendas al vi vi la bondezirojn  por la nova jaro  2010 !!

Nia kompleta katalogo cxe :

http://www.vinilkosmo.com



MP3 kaj virtualaj albumoj


Por unuafoje Vinilkosmo proponas virtualajn albumojn laux FLAC kaj mp3 formatoj en sia elsxutretejo.

Virtuala albumo signifas albumon kiu ne estos aux ne plu estos eldonita sur fizika sonportilo (KD aux alia) kaj jen la du unuaj:

- 'Revolucio en pajleraro' de Ale Kosabela, la fama argentina artisto (Alejandro Cossavella), kiu ankaux kantas en du aliaj diskoj eldonitaj cxe Vinilkosmo, "La Porkoj" kaj "Strika Tango".

La virtuala albumo estas auxskultebla kaj elsxutebla cxe:

http://www.vinilkosmo-mp3.com/kosabela-porkoj-strika-tango-c-74_111.html

- '62 Minutoj',  la unua rokverko  de  PERSONE  eldonita surkasede en  1987.   La albumo estis ciferecigita kaj remastrigita dudek du jarojn poste, kaj la albumo estis reeldonita virtuale por ke vi povu gxin malkovri aux remalkovri cxe:

http://www.vinilkosmo-mp3.com/persone-c-74_107.html

La novajxo ankaux estas ke por la albumoj kiuj ne plu disponeblos sur KD, Vinilkosmo proponas la saman kvaliton laux formato senperda « FLAC » kiu donas plenan kontentigon al la postulemaj
muziksxatantoj.

Do ne hezitu viziti amplekse la enhavon de la elsxutretejo  www.vinilkosmo-mp3.com



Kio nova por 2010 ?

-  La  «Afrika kompilo»  kun  la kunigo  de du albumetoj  de artistoj  el Kinsxhaso :
"Konga Espero" kaj "Mayoma kun JoMo afrikumas" (kun la kunlaboro de JoMo).

- Rêverie, la itala grupo kiu preparas jam de pluraj monatoj esperantan albumon.

- La albumo de la unua hiphopa artisto kiu repis en esperanto,  ETERNE RIMA,  titolota «Samideano » el Tokio en Japanio.  Atendante la  KD-albumon  kiun eldonos Vinilkosmo,
la artisto aperigis « Por la rep' », 4 titola virtuala albumeto elsxutebla kaj jam disponebla
cxi tie : http://www.mediafire.com/?zkz2dzyzzwz

por pliaj informoj :  http://www.myspace.com/eternerima
kaj                           http://www.ipernity.com/blog/39007/212091



La sendependaj eldonejoj federigxas en Francio

Vinilkosmo  jxus  aligxis  al  la  FLIM  (Federacio  de la  sendependaj  eldonejoj  de la  regiono mezpirinea) kaj de kelka tempo jam estas membro de la CD1D, la federacio de la sendependaj eldonejo en Francio.

La sendependaj eldonejoj mutualigas siajn spertojn kaj organizigxas por alfronti la krizon kiun transiras la sendependa muzikmovado.

Vinilkosmo faras elekton de albumoj de esperanto-artistoj de la eldonejo por disponigi ilin laux FLAC formato en la retejo www.cd1d.com , tiu elekto kaj la instalpreparado jam ekis kaj devus esti tute disponebla  ekde  januaro  2010.  Suficxos  sercxi  VINILKOSMO-n  en la menuo cxe "Labels" (Eldonejoj) kaj tie aperos la albumoj disponeblaj de esperanto-artistoj .

Tio  ankaux estos la okazo por malkovri aliajn artistojn  kaj 
sendependajn  eldonejojn  (ne esperantaj)...

2010 devus esti decidiga jaro por la estonto de Vinilkosmo.

ELSHUTI muzikon ESTAS MALKOVRI, ACHETI diskojn ESTAS SUBTENI.








Vi povas amplekse disvastigi tiun cxi informleteron.

Se vi ricevis gxin pere de amiko aux konatulo kaj se vi deziras ricevi rekte la venontajn, bonvolu inskribigxi cxi tie :   http://www.vinilkosmo.com/?scb=&lng=e

Dankon pro via atento.

Plej muzikajn bondezirojn por la nova jaro 2010 al cxiuj legantoj !

Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton

Flo !
www.vinilkosmo-mp3.com



  


Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com