retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 


 Stanislaw Smigielski       05.01.2010

______________________________________________________________________


Pasporta Servo 2.0: Bovolu aligxi !






Karaj Pasporta Servo-gastigantoj !   Karaj PS-uzantoj !

Ni tre bedauxras ke ni ne sukcesis al vi cxiuj respondi  cxar ni cxefe okupigxis pri la kreado de la nova sistemo, kaj esperas ke tiu cxi letero respondas al viaj demandoj.  Ni petas vian komprenon pro la nunaj prokrastoj kaj la sxangxoj en sistemo al kiu ni cxiuj alkutimigxis. Same ni certigas al vi ke ili estas necesaj se nia sxatata Pasporta Servo pluhavu prosperan estontecon. Helpu por ke ni komune antauxenigu nian projekton, kaj niajn komunajn idealojn!

Do, ni petas al vi nun, aligxu al nia interreta Pasporta Servo! Se vi jam membrigxis: Ni invitas vin reviziti la pagxon por plenigi aux aktualigi viajn informojn.  Ne forgesu elekti  "mi gastigas" se vi estas  gastiganto  kaj  lokigi  vian hejmon  sur la mapo.  Se vi bezonas  helpon,  vi  povas kontakti pasportaservo@tejo.org  aux  la oficejo de TEJO  (vidu tie: http://www.tejo.org/eo/kontaktu ).

Se vi volas fari donacon, bonvolu ne plu sendi Internacian Respondkuponon aux posxtmarkon. Dankon pro via helpo!

Se vi volas aperi en la venonta eldono,  ne atendu,  kvankam estas pluraj el vi  kiu ne kutimis kun la nova sistemo kaj peti (re)-membrigxon  per aliaj manieroj,  tiuj gastigantoj ankaux aperos en la eldono.  Ni tamen kore invitas vin membrigxi cxe  http://www.pasportaservo.org .


Jen simpla listo da pasxoj:

* Iru al http://www.pasportaservo.org/

* Sekvu supre de la pagxo la ligon "Membrigxi"

* Elpensu uzantnomon por vi.  Tiu uzantnomo estos publike videbla,  do se vi kontrauxos
   la aperon de via persona nomo,  ne uzu gxin,  sed elpensu ion.   Sed bone memoru tion.
 
* Metu vian retposxtadreson (gxi estos uzata nur interne de la sistemo, ne montrata krom
   al administrantoj), urbon kaj landon.

* Se vi volas, vi povos ankaux meti adreson de retpagxo, kaj etan priskribon pri vi.
   (Vi povos tion poste sxangxi, do ne gravas nun.)

* Elektu, ke vi akceptas la kondicxon (unue legu ilin, kompreneble).

Vi ricevos konfirman retmesagxon al via indikita retadreso.  Tio estas por kontroli,  cxu vi vere havas retposxtadreson. Se gxi ne alvenas ene de kelkaj horoj, io misfunkciis - vidu sube por tio.

* klaku la ligon en la konfirma mesagxo por konfirmi vian aligxon.

* enmetu pasvorton elektitan de vi (dufoje), kaj klaku "Publikigi"
  (ne zorgu, gxi ne publikigas la pasvorton).

* Vi povas en la sama pagxo elekti sur la mapo vian lokon, se vi volas,
   kaj sube alsxuti bildon de vi.  (Poste denove klaku "publikigi").

* Cxe  "miaj informoj" (supre)  vi nun enmetu  pliajn informojn,  kiel ekzemple  vian nomon.
   Grava estas cxe "miaj detaloj" elekti "Mi pretas gastigi": Jes. Ankaux via adreso indas,
   por ke homoj povu trovi vin. Tie eblas ankaux meti fotojn de via domo, ekzemple.

Tio estas jam cxio. Vi nun povos sercxi aliajn uzantojn, uzi la forumon, ktp., se vi emas.

(Se la konfirma retposxto ne alvenas al vi ene de kelkaj horoj,
iru al  http://www.pasportaservo.org/user/password .  (Tio estas ankaux atingebla per "ensaluti" -> "Iru cxi tien, se vi forgesis ...".)  Tie enmetu vian uzantonomon aux la retposxtadreson,  kiun vi enmetis. Oni sendos novan retmesagxon al vi, kun nova ligo. Alklaku gxin kaj dauxrigu kiel supre menciita.)




* La gravaj demandoj

 - Kial oni renovigas PS-n?

Pasporta Servo estas bonega kaj dum la pasintaj jaroj bone funkciis  kiel papera libreto.  Sed por ke bonega ideo kiel tiu-cxi plue estu sukcesa, gxi bezonas dauxre esti "reinventata".  Tial, TEJO decidis renovigi gxin kaj eluzi la eblojn de la interreto por igi gxin pli simpla,  pli efika kaj pli bona ilo por internaciaj Esperantistaj vojagxantoj.  Kompili la cxiujaran eldonon de PS  estas  grandega tasko,  kiun dum 13 jaroj  plenumis  Derk Ederveen.   Dank'al  la nova reta sistemo,  tiu tasko pli facilos kaj estos dividebla je pluraj personoj.

 - Kiel statas la laboroj?

Jam de pluraj monatoj skipo - programisto  Joan Catala el Katalunio  kaj  Joop Kiefte
el Nederlando  -  laboras  pri la nova reta sistemo.  La aligxado por membroj  nun jam
funkcias dum kelka tempo, kaj ankaux eblas trovi gastigantojn (kaj gastojn) per la retejo.

 - Kio sxangxigxos?

La nova retpagxo  http://www.pasportaservo.org  ofertas multajn eblojn  kiuj gxis nun  ne estis: rekta aligxo en la retejo, rapida sxangxo de informoj, kontaktigxo per la retpagxo, retaj mapoj kaj multaj aliaj. Tamen pluaperos la papera eldono kiel gxis nun, kvankam en iom alia aspekto.

* PS kaj la reto

 - Cxu oni plu bezonas la libron por gasti?

Ne,  la posedo de la papera libro  ne plu estas kondicxo por esti gasto.  Anstatauxe nun necesas esti membro de la reta sistemo (cxu gastiganto aux ne). Tiel nun gastigantoj antaux la alveno de la gasto jam povas kontroli ties profilon en la retejo, kaj informigxi pri la gasto.

- Kiel oni aligxos per la interreto?

Per simpla aligxformularo en la retejo. Oni entajpos siajn informojn kaj povos tuj ilin kontroli kaj sxangxi lauxbezone.

- Kiel oni realigxos?

Ni sendos peton realigxi laux via gxisnuna aligxstato: Se gxis nun vi realigxis per retposxto, ni per retpogxto petos vin realigxi rete. Se gxis nun vi uzis paperan realigxilon, vi pluricevos gxin. Tamen,  ni kore invitas vin uzi la reton se vi povas,  ecx se gxis nun vi uzis paperan realigxilon.

- Cxu mi pluricevos mian senpagan paperan ekzempleron?

Kiel gastiganto vi plurajtos je senpaga papera ekzemplero, kiel gxis nun ni invitas cxiujn libervole kontribui  al la presokostoj.  Ni  scias  ke pasintjare  pluraj PS-anoj  pro posxtsendoproblemoj  ne ricevis  siajn  ekzemplerojn  kvankam  ili  rajtis  kaj  ecx  donacis  -  tio  okazis  pro  malapero  de ekzempleroj inter la presejo kaj TEJO.  Kompreneble vi lauxdezire ricevos vian ekzempleron cxi-eldone.

* PS ekster la reto

 - Cxu pluekzistos papera ekzemplero?  Kiel ekhavi gxin?

Jes, pluekzistos papera ekzemplero kaj gxi estos havebla laux la kutimaj kanaloj.
Gxi estas mendebla cxe UEA kaj aliaj Esperantaj librovendejoj.

- Kiam aperos la ekzemplero?

Gxi aperos post kiam plejmulto de la antauxaj gastigantoj estas ankaux en la nova sistemo.

- Cxu mi ricevos paperan konfirmilon?

Ni penos por sendi al cxiuj kiuj kutimas papere konfirmigxi baldaux siajn paperan konfirmilon.

- Cxu mi povos plualigxi per papera konfirmilo?

Jes, vi povas plu aligxi per papera konfirmilo. Tamen, se vi povas, ni kore invitas vin anstatauxe uzi la retan aligxon.

- Cxu mi jam nun povas mendi la ekzempleron?

La papera PS-libreto estos mendebla en la libroservo kaj dissendota post gxia printado.




Ni sincere salutas vin

Joop KIEFTE,       administranto de PS
Gregor HINKER, prezidanto de TEJO



fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu


  


Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com