retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 


 Stanislaw Smigielski       03.01.2010

______________________________________________________________________


Baltaj Esperanto-Tagoj (BET) 46  - Informilo Nr. 1






Litova Esperanto-Asocio  invitas Vin  partopreni  vicajn  chiujarajn  internaciajn  somerajn tradiciajn la 46-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET- 46).

CELOJ kaj TASKOJ: studi problemojn de Esperanto-movado, elstarigi nuntempajn chefajn taskojn de Esperanto-agado,  intershanghi  sperton  pri  esperantista laboro,  perfektighi en Esperanto,  enhavoriche  pasigi  la  tempon.  BET  okazas  ekde  1959  chiujare  lauvice  en Latvio, Estonio, Litovio. BET- 46 estas dedichata al 35-jarigho de litova urbo VISAGINAS.

LOKO: BET-46  okazos en orientlitovia urbo VISAGINAS ,  kiu  situas 150 kilometrojn for de litovia chefurbo  Vilnius  proksime de landlimo  kun Belorusio.  En la urbo  loghas  30000 loghantoj de pli ol 40 naciecoj,  do,  ghi estas multnacia urbo.  Ghi okupas  896 hektarojn de areo, el kiuj preskau duono estas belega pinarbaro.

La urbo estas fondita en 1975  kaj  estas la plej juna urbo de Litovio.  Urbo situas sur bordo de lago VISAGINAS  nur  6  kilometrojn  for  de  fama Ignalina nuklea elektrocentralo, kiu chesos funkcii fine de 2009.  La urbon de chiuj flankoj chirkauas belegaj regionaj kaj naciaj naturparkoj de Litovio.  En la teritorio de urbo Visaginas  kaj  proksime estas  13 lagoj  kaj lagetoj  kaj  chirkaue  je 10 kilometroj  de la  urbo  estas  110  lagoj  kaj  lagetoj  de diversa grandeco.  Tiu-chi regiono pro arbaroj kaj montetoj estas nomata Litovia Svislando  kaj pro abundaj  lagoj  Litovia Finnlando.  Blazono  de urbo VISAGINAS  estas  arghenta  gruo  sur blua fono.  Tra VISAGINAS  iras  unu  el  la  plej  gravaj  internaciaj  fervojlinioj  de Litovio
 ( Sankt-Peterburg – Daugavpils – Vilnius – Varsovio - Berlino ). 

BET-46  funkcios  en  moderne  kaj  bonege  ekipita  Profesia studcentro  pri teknologioj kaj entreprenado de VISAGINAS ( str. Festivalio 7 ),  kie  estas  luksaj kondichoj  por laboro de BET-46. Partoprenantoj de BET-46 libere povos uzi chiujn ejojn kaj servojn de la Studcentro ( salonoj, auditorioj, la plej modernaj teknikajhoj, muzikiloj, multaj komputiloj kun libera reta aliro,  videoekipajhoj  por  internaciaj  forestaj  konferencoj  k.s.).  VISAGINAS  estas facile atingebla trajne,  buse kaj automobile.  BET-46  ghuos chiuspecan helpon  kaj kunlaboron de urba gvidantaro.

TEMPO:  BET-46  funkcios  la  26-an  de Junio – la 4-an de Julio, 2010.  Veni  al la  arangho eblas jam la 25-an de Junio.

PARTOPRENO: ni invitas chiujn esperantistojn. Speciale  ni dezirus vidi esperantistojn el la landoj chirkau Balta maro,  sed  ankau de chiuj aliaj najbaraj  kaj  pli foraj landoj.  La kvanto de partoprenantoj ne estas limigita.

ANTAU KAJ POST BET-46 estas ebleco  lau  moderaj  prezoj  aktive  ripozi en proksime de VISAGINAS  funkciantaj vilaghaj altkvalitaj turismejoj  kaj ripozejoj.  Interesighantoj  pri tio bonvolu aparte peti informojn che Organiza komitato.


ALIGHKOTIZO: Ghis la 31.12.2009:

A) 30 lidoj por esperantistoj el Estonio, Latvio, Litovio.

B) 40 lidoj por esperantistoj el ekssovetiaj landoj.

C) 50 lidoj por esperantistoj el ekssocialismaj Europaj landoj.

D) 60 lidoj por okcidentanoj kaj egaluloj.

De  01.01.2010  ghis la  31.03.2010  alighkotizo  por  chiuj  kategorioj  kreskas  je 15  lidoj
(do, 45, 55, 65, 75 lidoj ).  Ekde la 01.04.2010 alighkotizo por chiuj kategorioj kreskas plus
 je  15 lidoj ( do, 60, 70, 80, 90 lidoj).

Infanoj, lernantoj kaj studentoj alighkotizon ne pagas. Pageblas en ajna konvertebla valuto. Unu euro egalas al 3,45 lidoj, la kurzo estas konstanta kaj ne shanghighas.

ALIGHO: por alighi necesas plenigi aldonatan alighilon kaj sendi ghin al Litova Esperanto-Asocio: p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio. Eblas alighi telefakse +370-37-228616 au rete al litova.ea@mail.lt . Samtempe pagu alighkotizon. Alighiloj riceveblas che LEA.


PAGEBLECOJ :

1) sendi poshte al konto de kasisitino de BET-46 respondeca sekretariino de Litova Esperanto-Asocio Irena ALIJOSIUTE – SEB Vilniaus bankas,
Konto Nr. LT447044060001341495,  banka kodo 70440, BIC ( SWIFT ) – CBVILT2X.

2) ghiri al konto de Litova Esperanto-Asocio litv-s che UEA en Roterdamo, Nederlando.

3) pagi per kontanta mono en Oficejo de LEA en Kaunas, str. L.Zamenhofo 5 au en ties filio en Vilnius.

4) interkonsenti kun Organiza komitato pri alia pagmaniero.

5) esceptokaze konsente de OK pagi surloke che veno al la arangho, se ne eblas anticipa pago.

Alighkotizo ne estas repagebla.
Aligho sen pago de kotizo ne validas (krom speciale interkonsentitaj kazoj).


LOGHADO:

1) en bonkvalitaj dulitaj kaj trilitaj chambroj en apuda komunloghejo de la Studcentro ( sur unu etagho estas  kvar dulitaj kaj kvar trilitaj chambroj,  komunaj dushejoj,  necesejoj  kaj kuirejo por chiuj chambroj ). Unu lito por unu tagnokto kostas 20 lidojn.

2) eblas mendi chambrojn  en urbaj hoteloj.  Prezoj estas proksimume  10-oble  pli  grandaj ol en komunloghejo.  Hotelaj prezoj inkluzivas matenmanghon. Interesighantoj petu pli detalajn informojn aparte.

3) laudezire por junularo eblos aranghi amasloghejon.


Prezo anoncota.

Prezoj en komunloghejo ne inkluzivas matenmanghon .Pagu same kiel alighkotizon, dezirinde laueble pli frue, esceptokaze eblas pagi ankau surloke veninte dum registrado.

MANGHADO: Estos organizita komuna tuttaga manghado ( matenmangho, tagmangho kaj vespermangho ) en manghejo de la Studcentro.Bonkvalita trifoja manghado kostas 25 lidojn tage. Eblos organizi vegetaran manghadon. En la sama konstruajho ankau funkcios bufedo, kie eblos acheti manghetajhojn kaj trinkajhojn.

Pagu same kiel alighkotizon, laueble pli frue, esceptokaze eblos pagi ankau surloke veninte dum la registrado.

GRAVE: Esperantistoj, kiuj grave kontribuos al la programo de la arangho au/kaj signife helpos organize, pro loghado ( krom hoteloj ) kaj manghado ne pagos.

PROGRAMO : tradicia, t.e. somera universitato, paroligaj kaj perfektigaj kursoj, literaturaj aranghoj, muzikaj kaj artaj vesperoj, debatoj pri situacio kaj problemoj de Esperanto-movado en  Baltiaj  landoj,  tradukista  kurso,  pedagogia  seminario,  seminario  de  klubestroj  kaj aktivuloj, movada lernejo, sciencteknikaj kaj fakaj aranghoj, instruado de kantoj, junularaj aranghoj,  konkursoj,  kvizoj,  distraj programeroj,  ekskursoj  tra  la urbo  kaj  aliaj apudaj vidindajhoj, diskutoj, forumoj, libroservo,  interkona vespero,  diservo,  baza konatigho kun litova lingvo  kaj  kulturo,  ekspozicioj,  filmoj  kaj  lumbildoj,  gazetara konferenco,  sportaj ludoj, oficiala malfermo kaj fermo, adiaua vespero k.a..

Organiza komitato atendas proponojn, sugestojn, ofertojn por la programo,
ankau sinproponojn.

VIZOJ:  al Litovio senvize rajtas veni civitanoj de chiuj landoj de Europa Unio  kaj de multaj aliaj landoj.  Aliaj vizojn  havigu  en  Litoviaj ambasadejoj  kaj  konsulejoj en diversaj landoj. En problemaj kazoj turnu Vin por helpo al Litova Esperanto-Asocio.  Se necese, LEA povas sendi oficialan inviton.

ALIAJ GRAVAJHOJ:  Fine de Majo,  2010 chiu alighinto  ricevos  Informilon Nr.2  kun  pli detalaj kaj aktualaj informoj pri BET.  Ni antauvidas eldonon de chiutaga gazeto dum la tuta periodo de la arangho.  Aktualajn informojn pri  BET-46  Vi  povas trovi en retejo  de Litova Esperanto-Asocio  www.esperanto.lt ,  informojn  pri  urbo VISAGINAS   Vi  povas  trovi  en retejo www.visaginas.lt (  bedaurinde  nur  en litova,  rusa  kaj  angla lingvoj ),  informojn  pri Studcentro de VISAGINAS Vi povas trovi en retejo www.vpm.lt (nur en litova lingvo ).

ALIGH-KONTAKTADRESO: p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio, Litova
Esperanto-Asocio.
Stratadreso    de LEA estas : str. L.Zamenhofo 5, LT -44287 Kaunas, Litovio.
Poshtelefonoj de LEA estas : +370-687-12219 kaj +370-686-69875 .
Retadresoj    de LEA estas : litova.ea@mail.lt ;
Telefakso estas: +370-37-228616.


BONVENON AL LITOVIO !

Organiza komitato



  


Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com