Prof. d-ro Ivo Lapenna
(1909-1987), kies centjarigxon ni festas la 5-an de
novembro en 2009, estis sendube la plej elstara inter la
gvidantoj en la organizita Esperanto-movado.
Oni ofte ligas lian esperantistan karieron
specife kun Universala Esperanto-Asocio, kiun li gvidis en ties
modernan institucian formon. Sed lia kontribuo
al la Movado superversxas la limojn de tiu institucia identeco.
Lapenna estis la
plej elstara oratoro en la historio de la lingvo. Lia
verko "Retoriko", kiu instruas la arton
de parola persvadado, vicas inter la klasikajxoj
pri tiu temo en iu ajn lingvo. Liaj
paroladoj restas modeloj ofte
auxskultataj de sinsekvaj generacioj. La
sukceso de lia retoriko en Montevideo en
1954 estis venko ne nur por UEA,
kiun li tie
reprezentis, sed
ankaux por la parola persvadado, la sola akceptebla
batalilo en serioza batalado por la paco. Li
multe laboris ne nur por akceptigi
kaj fortikigi la demokratian metodaron, sed
ankaux specife por pliakrigi
la retorikon kaj plivastigi la kapablon de publikaj
agantoj efike uzi gxin. Multaj el ni ne
memoras, ke li ankaux fake okupigxis pri
la evoluigo de nia lingvo:
en la Simpozio pri ata/ita, libroforme
organizita de la eldonejo Stafeto, gramatikistis
kun aliaj gramatikistoj ankaux Ivo
Lapenna, tute kapable kaj senglite.
Tamen kompreneble
li specife apartenis al tute alia
fako : li estis grava fakulo
pri la internacia juro, kaj gxuste surbaze de tiu sia faka kono
li muldis la postmilitan laborlinion de UEA.
Lia sinengagxo sur la tereno de la homaj rajtoj kreis apartan
profilon ne nur por UEA, sed gxenerale por
la Esperanto-movado de post la dua
mondmilito. Pro liaj klopodoj UEA jam
ekde 1947 - unu jaron antaux la formala adoptigxo de la
Universala Deklaracio
de Homaj Rajtoj en Unuigxintaj Nacioj
- enstatutigis la principon, ke la
respektadon al homaj rajtoj UEA rigardas kiel nepran
antauxkondicxon por siaj laboroj.
Al la hodiauxa
generacio devus esti grave, ke li estis inter la unuaj,
kiuj en la batalo por konservi la malfortajn
lingvojn kaj kulturojn emfazis
la koncepton de lingva genocido kiel juran
batalilon. El la perspektivo
de la j uro li prezentis analizon
de la lingva geopolitiko kaj bazis
sur tio la pledadon por Esperanto kiel justa solvo. La
principoj de
tiu analizo akiras
pli gxenerale agnoskatan gravecon hodiaux, kiam multaj
komentantoj iom post iom agnoskas la valoron de moralaj
(anstataux nur de pragmatikaj) konsideroj en la
agado sur la monda scenejo, kaj kiam la vocxoj
de la neregistaraj organizajxoj kiel portantoj de tiuj
moralaj valoroj - oje opozicie al
la foje senmoralaj sxtataj sistemoj -
plifortigxas en la
internaciaj institucioj.
Mi ne volas en tiel
grava jubilea momento paroli cxefe pri la UEA-kariero
de figuro, kiu tiel elstare skulptis tutan cxielpejzagxon por la
lingvanaro kiel tuto: tro mallargxe
limigi lin al nia asocio donus la
impreson, ke ni volus iel sxteli lian vizagxon
por ni! De LPLP (kiu en lia tempo havis la pranomon
"La Monda Lingvo-Problemo") gxis la serio Oriento-Okcidento,
de la dumkongresa oratora konkurso gxis la roterdama
oficejo de UEA, tiom da institucieroj de nia
asocio atestas lian cxarpentistan lerton,
ke ni prefere ne eku pri tiu temo, sed lasu al la
tuta esperantista publiko,
sendiskriminacie pri asocia aparteno, aplauxdi la memoron de tiu
homo, kiu donis al ni plej da kialoj por aplauxdi! Li
estis unu el tiuj malmultegaj, pri kiuj eblas
tute sincere kanti, "La mond' aliigxos,
la temp' pasos for/ sed vivos eterne pri ili memor'."
Probal Dasgupta
prezidanto de UEA
gk de UEA
ndlr: Foto pri Lapenna:
http://www.ivolapenna.org/index/lapenna_farve.jpg
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu
|