retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com



Stanislaw Smigielski      31.10.2009

______________________________________________________________________



Esperanto en la Olimpikaj Ludoj 2016



  
 

Saluton, karega!
Cxu vi jam auxdis pri la kampanjo ADOPTU SPORTISTON? Estas grava kampanjo. Kaj ni bezonas la helpon de cxiuj esperantistoj en la mondo.    CXIUJ.   Vere!

Legu la blogon por kompreni. Estas rapida legado. Nur tri mesagxoj: www.olimpikoj.blogspot.com
Bonvole,  ne  nur  HELPU,  sed ankaux  DISVASTIGU  la  ideon  inter viaj samlandaj esperantistoj!   La kampanjo estas tre grava kaj ja povas  FUNKCII!

La  celo estas  ke  la sportistoj el la tuta mondo parolu  Esperanton  en  2016, dum la Olimipikaj  Ludoj  en  Rio de Janeiro.  Tio  eblas.  En  tri tagoj,  mi  jam  kontaktis  7 brazilajn sportistojn  pri la ideo.  Nun,  mi atendas iliajn respondojn.  Ili cxiuj estis tre amikemaj  kaj  atentemaj.   Sed  la  ideo  nur  funkcios  se  la  tuta e speranta  mondo partoprenu.  Mi bezonas  ke cxiu esperantisto en la mondo kontaktu UNU sportiston el sia propra lando. Nur UNU suficxas, se cxiuj partoprenas.

Legu la tutan ideon en la blogo! www.olimpikoj.blogspot.com

Kontaktu min se vi volas helpi!

lernantino.cxiama@gmail.com





 

 
        
Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com