retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 


 Tim Westover   17.10.2009

______________________________________________________________________


Tri Ruĝaj Knabinoj



  
 
“Unu nokton,  li sonĝis,  ke li estas sur kampo  kun  kelkaj aliaj personoj,  apud  arbaro.  Unu el liaj kunuloj avertis lin,  ke io terura okazos,  se tri ruĝaj knabinoj  eliros  el la arbaro.  Dum la homoj rigardis la arbaron, subite  tri  ruĝaj  knabinoj  ja  aperis  el ĝi,  kaj  la  avertinto,  timigite,  ekkriis,  ‘Jen la tri ruĝaj knabinoj!’. La nekonscia menso de knabo solvis la problemon dum dormo.”
Boulton, Zamenhof, Aŭtoro de Esperanto.


En  la kvieton de nia aleo enŝteliĝis  nur malofta klakado de ŝuoj sur ŝtonoj.  Aŭtomobiloj  evitis  la aleon,  kaj festivalo neniam penetris ĝin. Eĉ ni, knaboj, sciis, ke ne indas laŭte kriadi. La suno estis ĉiam kaŝita malantaŭ dompintoj,  kaj  stratlampoj  siblis  la  tutan  tagon.  Tiu  fakto  malhelpis  niajn  ludojn.  Estis  malfacile  sekvi
pilkon pro la ombroj. Ni petis niajn patrinojn porti nin en la kamparon. Tie, ni povis pilkludi sur verdaj gazonoj kaj karamboli en falintaj folioj aŭ falĉita pajlo. Sed malofte ni vizitis la kamparon.

En nia aleo,  gvatis nin malicaj malamikoj  kiel  Vidvino Pintanazo.  Se niaj piedfrapoj  aŭdiĝis  tro proksime al ŝiaj fenestroj,  ŝi aperis  kun pugna mano kaj griza senvida okulo.  Ni tuj forkuris  kaj  ŝprucis nin per la akvo, kiu  kolektiĝas  en  fluejoj  ekster  la  preĝejo.  Mateko  kaj  Jan  iomete timis mian domon,  ĉar mi loĝis inter Vidvino Pintanazo  kaj  malplena  domo.  Mia  domo  dividis kun tiuj murojn,  ĉar  la tri domoj  estis kunligitaj. La  najbaroj de Mateko  estis  pli  amikaj.  Ĉe unu flanko  de Mateko  vivis  Fraŭlino Bovido,  kiu  donis al ni biskvitojn kaj tridek groŝojn kiam ni trovis ŝian katinon. Aliflanke loĝis Keneĉjo kaj lia familio. Keneĉjo estis amiko nia sed li mortis pro tifo  kaj oni enterigis lin en kamparan tombejon  kaj tial li ne revenis kiel fantomo,
ĉar  Keneĉjo  estis  multe  pli feliĉa  en  la  kamparo.  Jan  ne havis najbarojn  ĉar  lia  domo  estis ĉe aleofino. Tuj apud lia domo tamen estis eta fluejo, kaj tie ni foje trovis hundidon kun sanganta kruro.

Ni  bandaĝis  ĝin  kaj  nutris  ĝin per viando,  kiun ni kaŝis en la poŝojn dum vespermanĝo.  Sed la kompatinda hundido mortis post du tagoj.  Ni volis enterigi ĝin apud Keneĉjon,  sed niaj patrinoj ne volis porti la kadavron en la kamparon kaj diris, ke ni malsaniĝus se ni daŭre tuŝus mortinton.  Efektive Jan malvarmumis.

En la mallongaj tagoj fine de februaro  mi  kaj  Jan  sidis sur ŝtuparo ekster mia domo kaj atendis  Matekon. Ni  ĵetis pilkon inter ni, ĉar estis pli facile, ol fari nenion.  Jan  tamen  mallerte ĵetis,  kaj la pilko flugis super mia kapo en ombron de apuda domo.  Antaŭ  ol  mi  povis kuri post la pilko, aperis tenanta ĝin ruĝa knabino.

Ruĝa, ĉar de la ŝuoj ĝis la ŝtrumpetoj, ĝis la jupo, ĝis la harbanto ŝi estis vestita per ruĝo, kaj ŝiaj longaj haroj flamis kiel kampara sunsubiro, kiel sango, kiel fajrobrigadisto, kiel kolero, kiel … nu, knabo konas nur certan kvanton da ruĝaĵoj.  Ŝiaj manoj  estis puraj,  kaj  ŝi  ne kaŝis  ilin  en siajn poŝojn.  Ŝia robo eĉ ne havis poŝojn. Estus terure  ne havi  poŝojn  por kaŝi dolĉaĵojn,  raneton  aŭ  la malpurajn manojn.  Kaj  ŝiaj  ŝtrumpetoj estis tiritaj  ĝis  la  genuoj.  Eĉ  niaj patrinoj  ne devigis  nin  tiel alte  porti ŝtrumpetojn.  Ĉu aliaj knabinoj tiel portis ŝtrumpetojn?    Mi ne povis memori.   Verŝajne mi neniam atentis.

Ŝi etendis al mi nian pilkon, sed mi rimarkis nur la haretojn laŭ ŝia brako. El ombro aŭdiĝis kvieta rido de aliaj knabinoj.  Ŝi metis nian pilkon sur la stratoŝtonojn kaj malaperis en mallumon.  Momenton mi staris frostigita, sed tiam Mateko alvenis kun bonega nova fiŝkaptilo, kaj ni foriris al Ŝtona Ponto.

Oni nur malofte kaptis  fiŝojn  de sur  Ŝtona Ponto.  Tamen en la rivero flosis  multaj objektoj  tre interesaj al knabo. Fojfoje ni kaptis skatolojn kun unu aŭ du cigaredoj, kiujn ni vendis al preterpasantoj kontraŭ groŝonoj. Ni kaptis ĉapelojn kaj paperpecojn kun strangaj simboloj.  Ni kaptis ostojn.  Sed plej ofte ni kaptis ŝuojn, kiuj malbonodoras  kaj  estas senutilaj sen siaj paruloj.  Ni  antaŭe  reĵetis  tiajn ŝuojn en akvon,  sed iam policisto vidis nin.  Post tio ni portis kaptitajn ŝuojn al la rubejo, kiu troviĝis apud la bazaro.

En tiu tago,  kiam ruĝa knabino trovis nian pilkon, ni kaptis malpuran pupon.
Ĝi estis preskaŭ kalva, kaj ŝlimo gluiĝis al ĝia korpo.
“Ej bubo, reĵetu en la riveron”, diris Jan. “Malpuraĵo, aĉaĵo, senvalora.”
“Ne, ni povas purigi, eble vendi al Maljuna Toporo. Nenion li ĝis nun rifuzis”, mi diris.
Mi ne kredis,  ke ni povus purigi la pupon sen grandega peno,  kiun ĝi ne meritis.  Sed mi ne povis
reĵeti ĝin. Iam tiu pupo havis mastrinon. Eble ĝi estis amata sed perdita, kaj iu atendis ĝin plorante.
Pliajn misaventurojn mi ne povis partopreni.

“Ho, tute jes, ni povas renovigi ĝin”, diris Mateko. “Ni pentros novan vizaĝon – mia fratino
havas  penikojn  kaj  farbojn.  Kaj  novan  hararon  ni  faru  el  ŝnuro.  Povas esti bela pupo.”
“Estas ina afero. Kial vi volas ludi per pupo?” diris Jan.
“Nu, ĉar, ĉar ni povas vendi ĝin”, diris Mateko.
Mateko provis preni la pupon de mi, sed mi ne donis ĝin. Rapide li forgesis pri ĝi kaj
ekinteresiĝis pri nova kaptaĵo – ladskatolo  kun  desegnaĵo  de fiŝo portanta ĉapelon.

“Kial ĝi portas ĉapelon?” ridis Mateko. “Fiŝo kun ĉapelo! Bonan tagon, sinjorino fiŝo!”
“Tio devas esti la marko”, diris Jan.
“Sed kia marko? Kiu volas manĝi elegantan fiŝsinjorinon?”
Mateko denove ridis.
“Jen la sola fiŝo, kiun ni kaptis dum la tuta tago”, diris Jan.

Fine  la vespero  fariĝis  tiel  nigra,  ke  ni  ne  povis  vidi  eĉ  niajn  manojn.  Jan  kaj  Mateko  foriris  al  siaj vespermanĝoj.  Mi sidigis la pupon sur la randon de Ŝtona Ponto.  Eble preterpasanto vidus ĝin kaj ekprenus.
Sed dum la vespermanĝo mi pensis nur pri tiu pupo.  Mi devus reĵeti ĝin en la riveron kun ceremonio, aŭ savi ĝin el pluvo kaj morto, renovigi ĝin, kaj doni al iu malriĉa infano.

La postan tagon malantaŭ mia domo en la betona kvadrato kiun oni nomis ĝardenon, ni klopodis
malnodi la ŝnuron de nia fiŝkaptilo. Tian laboron indas plenumi silente, ĉar ĝi estas tre malfacila. 
Sed  de  la  apuda ĝardeno aŭdiĝis kantado.  Ne gaja kantado,  sed monotona  –  “la la la la la”.

Tre kurioza estis tiu sonado. Ankaŭ mia patrino kantis, senŝeligante migdalojn kaj frappurigante
tapiŝojn, sed ŝi kantis per veraj vortoj.  Ni ŝovis niajn nazojn super la barilon.

Tie ni vidis tri ruĝajn knabinojn sidantajn en rondo.  Ĉiuj estis vestitaj same,  per ruĝa tuto.  Estis neeble
scii,  kiun el la  tri knabinoj  mi vidis la antaŭan tagon.  Ili estis tiel similaj,  kiel  tri  novaj  kupraj  groŝoj.
Ili ekvidis nin kaj ĉesis kanti.

“Saluton”, mi diris. Ili ekstaris kaj ridetis.
“Kion vi faras?” diris Mateko.
“Ni preparas kukojn”, diris unu ruĝa knabino, kaj alia levis kukujon plenan de koto.
“Kaj kial vi kantas?” mi demandis.
“Tio estas bakado.”
Jan tiris sin iom pli alte. “Hej, ĉu vi povas fari tion ĉi?” kaj li volvis sian langon en tubeton.
La ruĝaj knabinoj kapneis.

Mateko komencis saltadi. “Ĉu vi povas tiel alten salti? Ĉu?” li diris.
“Ĉu vi volas pilkludi kun ni?” mi demandis, sed la kantado rekomenciĝis, kaj ili ne plu atentis nin.
Venontan   matenon mia patrino  vekis  min  kaj  diris,  ke  miaj amikoj jam  estas  en nia ĝardeno.
Mi trovis ilin spionantaj tra la barilo al la ruĝaj knabinoj.
“Kaj kion ili faras nun?” mi demandis, serĉante trueton.
La tri ruĝaj knabinoj sidis en sia ĝardeno,  ĉetable kun kvar pupoj  kaj  etaj tetasoj.  En la mezo estis
kotokuko. Niaj patrinoj aranĝis tefestojn kaj ĉiam malpermesis nin eniri la ĉambron dume. Ĉu ankaŭ
ili manĝas kotokukojn kaj gastvenigas pupojn?

La knabinoj verŝis ion ruĝan el tekruĉo en la tetasojn kaj komencis babili, sed tiel kviete, ke ni ne povis aŭdi. La kotokukon  la  knabinoj  tranĉis  kaj  disdonis,  sed neniu manĝis.  Longan tempon ni rigardis tra la barilo. La knabinoj  klinis  la kapojn  kaj  tuŝis la lipojn  tre delikate  kaj  zorgeme,  kvazaŭ  ĉiu  movo  estis  planita. Ni havis la senton,  ke ili ludas laŭ reguloj al ni nekonataj.  La tefesto ja estas komplika kaj sekreta rito – je kiu aĝo patrinoj instruas ĝin al knabinoj?
 
Fine, la knabinoj elverŝis la lastajn gutojn el la tekruĉo.  Ni vidis kiel herbaĵoj gluiĝis al iliaj kruroj  kaj  faris etajn verdajn makulojn. Super la barilo flugis flava io, kaj ni luktis unu kontraŭ la aliaj por kapti ĝin. Ĝi estis flava papero, premita en pilkon. Ĉu mesaĝo? Mi unue kaptis la paperon, sed Jan ŝiris ĝin el miaj manoj, kaj Mateko pugnobatis lin.  Ses manoj batalis,  kaj la papero ŝiriĝis.  Tamen ne gravas – ĝi estis malplena.

Mia patrino ne sciis, ke ni havas novajn najbarojn.
“Vidvino Pintanazo scias ĉion, kaj ŝi nenion diris  pri novaj najbaroj.”
Ŝi sekvis min en la ĝardenon kaj rigardis super la barilo.
“Bonan tagon, knabinoj!” ŝi diris.
“Bonan tagon, sinjorino”, ili respondis.
“Ĉu vi lastatempe enloĝiĝis ĉi tie?”
“Jes, sinjorino.”
“Do, bonvenon. Kie estas viaj gepatroj?”
“Patro laboras, kaj Patrino bakas kukojn en la kuirejo.”
“Fuŝ, la kukoj!” kriis mia patrino.  Sed jam estis senutile, ĉar blanka fumo ŝvebis amase el la kuirejo.

La tri ruĝajn knabinojn ni vidis en la vespero apud la rivero. Ili sidis sur la bordo kaj lavis blankajn
vestaĵojn en la malpura akvo. Ni sidis sur la ponto kaj lasis la krurojn pendi super la akvo.

“Estas strange, ke ili lavas en la rivero”,  mi diris.
“Ĉu ili ne havas lavmaŝinon en la domo?” diris Jan.
“Eble ili estas malriĉaj”, diris Mateko.

La knabinoj sternis ĉemizojn sur la bordaj ŝtonoj, kvazaŭ por sekigi ilin, sed la tremantaj
stratlampoj donis strangajn ombrojn al la ĉemizoj.   Mi  ekpensis  pri dormantaj fantomoj.

“Hej, vi demandu ilin”, diris Jan al mi.
“Kial mi demandu ilin?”
“Ĉar ili loĝas apud vi”, diris Jan.
“Mi ne volas”, mi respondis. “Kial gravas, ke ili vivas apud mi?”
“Ni decidu per lumbrikoj”, diris Mateko.
Li elprenis tri longajn mallarĝajn dolĉaĵojn, kiujn ni nomas “lumbrikoj”, el sia poŝo.

Ni ĉiuj prenis po unu kaj mordis.  Ĉe Mateko la restaĵo estis la plej longa; ĉe Jan la plej mallonga.  Tial estis decidite, ke mi alparolu la ruĝajn knabinojn. La ludo estis uzebla nur por triopo. Kiam Keneĉjo estis ankoraŭ viva, ni havis komplikan riton,  kiu kaŭzis multe pli da disputo.  Mi lekis la fingrojn kaj puŝis ilin tra la haroj, ĉar tion faras junuloj kiam ili alparolas junulinojn ekster la kinejo.  Mateko kaj Jan sekvis min.

“Ĉu vi estas malriĉaj?” mi diris al la knabinoj.  Tio estis neĝentila.  Mi devus demandi alimaniere.
“Ne, ni ne estas malriĉaj”, respondis ili.
“Ĉu vi ne havas lavmaŝinon en la domo?”
“Ni havas.”
“Kial vi lavas la vestaĵojn en la rivero?”
“Ni ne lavas la vestaĵojn; ni purigas la riveron.”

Mi klopodis foriri, sed Jan ĵetis ŝtonon kiu frapis min en la kruro, kaj mi returniĝis al la knabinoj.
Tiel facile ili laboris – sen peno aŭ ĝeniĝo.
“Ĉu vi estas riĉa”, diris la knabinoj.
Iliaj vortoj ne sonis kiel demando, tamen mi respondis: “Jes, tre riĉa”.  Mi laboris por la onklino en ŝia ŝuvendejo post la lernotago, kaj Fraŭlino Bovido donis al mi tridek groŝojn kiam mi trovis ŝian katinon.
Tio estis riĉeco.  “Entute, tre riĉa”,  mi diris,  “kaj mi povas aĉeti ion bonan por vi, se vi volas.”
“Estus bele, se vi volas”, diris la knabinoj.
“Nepre mi faros”, mi diris.

Ili revenis al la rivero,  kie ili trempis blankajn tolaĵojn en akvon  kaj  eltiris griz-brunajn.  Mi revenis hejmen por trovi mian monujon, sed mia patrino anoncis, ke mi enlitiĝu pro la malfrua horo.  Nenia argumento venkis
ŝian insiston.  Por rezisti ŝin mi petolis en la banĉambro, plaŭdis en la akvo kaj malsekigis la plankon. Sed mi subite bedaŭris miajn knabecajn agojn kaj kuŝiĝis.

Petolaĵoj tute ne plaĉus al la tri ruĝaj knabinoj – kiel ĝentile ili respondis al mia patrino, kiel elegante ili gvidis tefeston, samkiel plenkreskuloj.  Mi provis dormi, sed la somera sunsubiro, kies lastaj radioj eltenis eĉ en tiu ĉi malfrua horo,  puŝis sin tra la kurtenoj,  kaj ĵetis makulojn de oranĝa lumo sur mian vizaĝon.  Mi leviĝis por ĝustigi la kurtenojn.  Strange, ke la vintro tiom rapide forglitis.  Ĉio estis varma kaj luma.  De ekstere aŭdiĝis kantado, kaj mi vidis la tri ruĝajn knabinojn.  En siajn hararojn ili enplektis rozojn.  Iliaj blankaj noktovestaĵoj
lante  sekvis  la  rondiran dancadon.  Mi  ŝteliris  preter  la  dormanta  patrino  kaj  senŝue  eniris  la  betonan ĝardenon.

La  barilo  inter  mi  kaj  la  knabinoj  fandiĝis.  Kreskis herbaĵoj kaj floroj – ni eniris kampon for de l’ mondo. Anstataŭ  domoj la altaj  kaj  silentaj arboj ĉirkaŭis nin.  La knabinoj kaptis miajn manojn, tirante min en sian rondiron.  Ili kantis, sed meze de ilia dolĉa kantado mi aŭdis sonorilon.  La herbaĵoj velkis, kaj la ruĝaj floroj, kiujn la knabinoj enplektis en siajn harojn, fariĝis malsekaj folioj. Mi stumblis, kaj la ruĝaj knabinoj lasis min fali.  Mia  kruro  turniĝis  sub  mia  korpo  kaj  frapis  ŝtonon.  Aŭdinte  mian  ekkrion,  la  patrino eniris mian dormoĉambron, kie neniu lumo enpenetris la vintrofrostitajn fenestrojn.

“Ĉu inkubsonĝo, karuleto?”
Kion diri?  Mi ne povis priplori la perditan sonĝon.

Sed post ĝia malapero restis doloro,  kiu daŭris eĉ post kiam mia patrino portis al mi varman teon  kun  lakto kaj mielo. Matene, antaŭ ol mia patrino vekiĝis, mi renkontis Janon kaj Matekon ekster la domo. La matena aero densiĝis antaŭ niaj buŝoj.  Mateko forte elspiris por krei nubetojn kaj muĝis kiel drako,  sed nek mi nek Jan ridis.  Ni laŭiris Vronski Prospekton,  apenaŭ  atentante  la afiŝojn por novaj filmoj.  En la bazaro la budoj ĵus malfermiĝis. La bakisto zumante balais la hieraŭajn bulkojn en la akvofluejon. La ombrelvendisto rigardis la ĉielon kaj decidis meti la plenan stokon sur la bretojn, anticipante aĉetantojn ĉirkaŭ tagmezo. Laŭ la strato estis ĉiu ebla objekto – sed necesis trovi ion taŭgan por la tri ruĝaj knabinoj.

Mi ne sciis, kial Jan kaj Mateko venis kun mi.
“La knabinoj ne petis vin aĉeti donacon”, mi diris.
“Kion-kion?” respondis Mateko.
“Vi eĉ ne volis alparoli ilin hieraŭ. Vi faris tion nur ĉar vi malgajnis lumbrikojn.
Sorto decidis, ne vi”, diris Jan.
“Nu, kaj kiajn donacojn vi esperus aĉeti? Vermojn aŭ fiŝkaptiloŝnuron?” mi diris.
“Pacon, bubaĉo”, diris Jan. “Estas tri knabinoj, tri knaboj.”
“Ĉu vi kredas, ke ili estas dispartigeblaj, kiel tortopecoj?” mi respondis.
“Oni ne povas disigi ilin tiele, dividi inter ni kiel biskvitojn aŭ groŝojn. Kia bestaĉa propono.”
Jan ruĝiĝis komprenante, ke mi estis prava.

Mi proksimiĝis al la unua budo, kie Marzo vendas bombonojn kaj aliajn frandaĵojn. Li faris ovalojn el blanka sukero  kaj  enverŝis mielon,  kaj la tuto estis ovo de iu mirinda dolĉa birdo.  Mia patrino ĉiam aĉetis kelkajn por mi je la tago de Sankta Margareto.

“Mi ŝatus aĉeti du manplenojn”, mi petis al la helpantino.
“Ĉu vi volas en saketo aŭ en skatolo?”
“En skatolo. Kun ruĝa rubando.”
“Aha, ĉu donaco por via amatino?  Kiel bele! Ĉu vi renkontiĝis en la lernejo? Ĉu vi tenas la manojn
kaj promenadas laŭ la riverbordo?  Kiel bele!  Jen por vi, Kasanovo.  Sesdek groŝoj kaj duono.”

Tiun princan sumon mi ne havis.
“Aha, ĉu ne?   Hm,  mi donos al vi unu manplenon,  en saketo,  por dudek naŭ.”
Sed en la poŝo mi havis nur du arĝentajn monerojn kaj kvar papiliojn: ok kaj triono.
Mi turnis min al Jan kaj Mateko.
“Kiom da mono vi kunportis?”
“Mi havas du duopojn kaj kelkajn onojn”, diris Jan.
“Jen mi kunportis”, diris Mateko.
Li montris al ni monteton de brilantaj rondaĵoj, sed post kiam ni elprenis la butonojn
kaj botelŝtopilojn, restis nur sep groŝoj.
“Eĉ kune ne sufiĉas”, mi diris.
La helpantino en la budo palpebrumis. “Kompatinduloj.  Ĉu vi ĉiuj havas amatinojn?  Jen, por vi.”
Ŝi donis al ni unu el la bombonoj. Kiel tri knaboj povas dividi unu mielovon, ni ne sciis. La rezulto
estis mielkovritaj fingroj kaj malsataj knaboj.
“Ĉu ni ne havas tridek groŝojn de post kiam ni trovis la katinon de sinjorino Bovido?” mi diris.
“Havis, sed tio estis antaŭ semajnoj”, diris Jan.
“Kaj kion ni povas aĉeti kontraŭ dudek groŝoj?” mi diris.
“Nun pri ni, bubaĉo? Antaŭ minuto vi taksis nin superfluaj”, diris Jan.
Mateko ridis.

Ni  laŭiris  la  tutan  bazarostraton  kaj  vizitis  plurajn  budojn.    Tri  pomoj  estus  tute  malinda  donaco. 
La florvendisto  postulis altegan sumon,  ĉar  oni devas  dumvintre rikolti  la florojn de la Sudo.   Jan proponis,
ke  ni  aĉetu  teon,  eĉ  se tre malmulte,  ĉar  oni  ankoraŭ  konsideris ĝin luksaĵo,  sed  en  la   budo la Vidvino Pintanazo  parolis  kun  la vendisto,  kaj  ni  zorge evitis ŝian rigardon.  Je la fino de la strato, en la lasta budo, sidis la Maljuna Toporo kun sia amaso de forĵetaĵoj. Mia patrino foje trovis tie arĝentan kuleron, kiu perfekte anstataŭis perditan kuleron.  Momente ni havis esperojn, ke tie kuŝas  la  perfekta  donaco.  Sed  la  Maljuna Toporo  havis strangajn humorojn kaj fojfoje ne allasis homojn eĉ alproksimiĝi.  Oni diris, ke li estas sentema.

“Hej, buboj, for, for!  Nenion bonan vi trovos por viaj knabinoj”, diris la Maljuna Toporo
kiam ni estis ankoraŭ kelkajn paŝojn for. 
Ni afektis konfuzon.   “Kiuj knabinoj?”
“La knabinoj! La tri knabinoj. Io malbona okazos pro la knabinoj.”
“Kial ‘la’?  Kiel vi scias, ke temas pri ‘la’ knabinoj?” ni diris.
“Ĉar ili estas la solaj knabinoj en la tuta mondo por vi, ĉu ne? Nun for! 
Mi ne partoprenos vian problemon.”

Por tio ne estis respondo, do ni reiris hejmen kun nur manoj en la poŝoj.  Mia patrino diris de la kuirejo, ke mi lasu la ŝuojn ĉe la ŝtupo. Ŝi demandis, ĉu mi deziras kuketon, ĉar la novajn ŝi ĵus elprenis el la forno, sed mi ne havis apetiton. Mi fosis iomete en la ŝranko en mia ĉambro, sed inter blankaj ŝtrumpetoj, ŝnurpecoj, biskvitoj, glataj ŝtonoj,  ursodento,  ligna aglo  kaj  tri radoj de trajno  mi  nenion trovis.  Miaj vestaĵoj neniujn sekretojn
kaŝis.  En  la  fundo  de  la  tirkesto  mi  malkovris  paperon.  Ĝi  estis  desegnaĵo  de arbo  kaj birdoj,  kiun mi komencis  fari en la lernejo  kaj  poste prilaboris hejme dum multaj vesperaj horoj.  Mi volis,  ke  ĉiu linio estu perfekta,  kaj  mi preskaŭ detruis la paperon per plurfoja redesegnado.  Mi neniam finis ĝin – ĝi ne povas esti finita.  Sed  eĉ  tiun  trezoron,  iam  tre karan al mi,  mi taksis malinda  por  la  tri ruĝaj  knabinoj.  Mia patrino envenis kun kuketo kaj taso da varma lakto.  Mi ankoraŭ ne havis apetiton, sed sentis, ke eble tio ne gravas. La patrino sidiĝis apud mi sur la plankon.

“Panjo, mi bezonas ion por donaco, sed mi ne havas monon.”
“Kaj ne taŭgas viaj ursodento aŭ trajnradoj, ĉu? Tre speciala donaco. Venu, venu.”
Mia patrino malfermis la pordeton en la plafono kaj malsuprentiris la ŝtupetaron. Tio estis la ŝtupetaro al la subtegmento. Neniam antaŭe mi vizitis ĝin, ĉar la patrino taksis ĝin tro danĝera. Grimpinte laŭ la ŝtupetaro, mi vidis,  ke la subtegmento  ne estis tre interesa.  Plejparte  troviĝis  nur polvo,  sed sub la eta fenestro en angulo estis tri skatoloj. Mi antaŭsupozis pli da objektoj tie.  Mi vidis filmojn, en kiuj subtegmentoj enhavis keston kun mapo al trezoro, aŭ malnovajn vestaĵojn kun glavoj kaj plumoj, aŭ almenaŭ monstrojn.

Mia patrino forblovis tavolon de polvoneĝo, malfermis unu el la skatoloj, kaj eltiris ĉapelon.
“Jen, ĉu ne moda?” ŝi diris kaj metis la ĉapelon sur la kapon.
“Mi ne scias, Panjo.”
La rideto malaperis. “Aŭguras malbone porti ĉapelon en la domo”, ŝi diris.
Ŝi  malfermis alian skatolon kaj elprenis librojn,  verŝajne  plenaj  je  fotoj.
Mi kontrolis la aliajn angulojn de la subtegmento.
“Karulo, zorgu!” ŝi diris, vidante min apud truo en la malalta oblikva muro.
“Kio ĝi estas?”
“Ni uzis tiujn truojn dum la milito por viziti la najbarojn. Iam oni povis iri ĝis la aleofino,
neniam  elirante  surstraten.  Sed  nun  tie  devas  esti  najlo  aŭ  akraj  ligneroj  aŭ  io.”

Nur la maldikaj muroj apartigis min de la tri ruĝaj knabinoj, kaj jen truo eĉ en tiu
malforta barilo. Estus tiel facile transiri. Same faris mia patrino, eĉ ĝis la aleofino …
Mi ne povis elteni pli longe. Kial ŝi tiris min en tiun ĉi polvejon?
“Ho, donaco. Ne, nenio taŭga ĉi tie”, diris la patrino.
“Mi pardonpetas.  Mi pensis,  ke eble vi trovus ĉapelon,  pentraĵon,  aŭ  ion donacindan.”
Ŝi ne rigardis min sed rigardis tra la eta fenestro en la betonajn ĝardenojn de la najbaroj.
“Domaĝe, ke vi ne povus aĉeti por ŝi florojn. Sed ankoraŭ estas frue en la jaro. La floroj estas multekostaj. Tamen vidu la florojn  de Vidvino Pintanazo!  Ili jam floras!  Ŝi  havas iun sorĉan povon  super  tiuj violetoj.”

Sorĉa povo! Ŝajnas, ke la tri ruĝaj knabinoj ekhavis iun sorĉan povon super mi, se mi tiel freneze serĉas por ili donacon. Floroj estus perfektaj donacoj. Sed la Vidvino Pintanazo certe ne donus la florojn al mi – ŝi estas malafabla  kaj  avara.  Tial  ŝi  kreskigas  florojn  malantaŭ  barilo,  kie  nur  ŝi  (kaj spionoj, kiuj rigardas el subtegmentaj fenestroj) povas vidi ilin.  Se mi povos akiri tiujn florojn, mi ne nur havos belan donacon por la knabinoj – mi ankaŭ liberigos tiujn belajn objektojn el ilia malliberejo.  Estus  tamen danĝere akiri la florojn. Mi malsupreniris laŭ la ŝtupetaro  kaj  iris en nian ĝardenon,  apud tiu de Vidvino Pintanazo.  Necesas plani. Ŝia barilo estis alta, ŝajne nesuperebla. Mi paŝis al la alia flanko de la ĝardeno por studi la tuton, sidante en la ombro de la barilo, kiu apartigas mian domon de la tri ruĝaj knabinoj.

“Bonan tagon, sinjoro”, diris knabinaj voĉoj de trans tiu barilo.
Ĉio, kion mi volis, troviĝis je alia flanko de barilo.
Mia koro batadis kiel tamburo pro la surprizo.
“Ho, bonan tagon, sinjorinoj”, mi apenaŭ elbuŝigis.
“Kial vi nomas nin sinjorinoj? Ni estas fraŭlinoj.”

La knabinoj ridetis inter si,  kaj  unu  trinkis gluteton  el  flava  taso.  Ŝi  forŝovis  falintajn harojn malantaŭ la orelon. Tiu eta movo, natura kaj luksa, instigis mian koron batadi eĉ pli forte. Sed nun ni ne havis ion por diri unu al la aliaj.  En la silento, kiu ekestis inter ni, mi imagis,  ke la batado de mia koro fariĝis  pli  kaj pli laŭta. Mi devis rompi la silenton, por ke la tri ruĝaj knabinoj ne aŭdu mian korbatadon.

“Mi trovis por vi donacon”, mi diris. Sed mi tuj pentis miajn vortojn. Kaj se ili nun petos ĝin?
“Tre bele”, diris la knabinoj. “Ĉu ni povas peti ĝin?”
“Kompreneble. Momenton.”

Mi ne plu havis tempon por plani mian invadon. Mi kuris al la barilo de Vidvino Pintanazo. Per plenforta salto kaj  lerta  gimnastiko  mi  alteriĝis  en  ŝian  ĝardenon.  Espereble  la  knabinoj  vidis  tiun  salton,  ĉar ĝi estis unuaranga. Mi dubas, ĉu Jan aŭ Mateko povus same salti.  En la ĝardenon de Vidvino Pintanazo  jam alvenis printempo.  Floris lilioj kaj violetoj.  El truoj en la betono kreskis petunioj.  Mia patrino  ne sukcesus krei  tiel pitoreskan  ĝardenon  eĉ en la somermezo.  De la  domo  mi aŭdis  tuson,  kaj  ombro moviĝis  ĉe  la  fenestro.
La Vidvino havis dikan promenbastonon,  kaj  ŝia  hundo  estis  la  plej danĝera  en la tuta aleo.  Oni ne povas alproksimiĝi al ĝi, eĉ tenante kolbason. Mi ŝiris grandan aron da petunioj per unu mano kaj faskon da violetoj kaj tulipoj per la alia. Sed la floroj malhelpis mian eskapon. Kun plenaj manoj estis malfacile grimpi la barilon. Kelkajn florojn mi premdifektis, kaj miaj membroj tordiĝis.  Mian kruron gratis akra pinto en la barilo, kaj mi preskaŭ ekkriis pro la doloro.

“Jen, jen”, mi diris, lame irante al la tri ruĝaj knabinoj. La knabinoj ne plu troviĝis tie. Sed tio estis bonŝanco!
 
Pro   kapturniĝo  kaj  naiveco,  mi estis preta donaci al la tri ruĝaj knabinoj florojn  ĵus eltiritajn el fremda ĝardeno, al kiuj ankoraŭ gluiĝis koto kaj roso. Velkantaj, magraj, pekaj floroj. Mi eniris mian domon kiel ŝtelisto.  Se mia patrino rimarkus min, estus la fino.  Mi refreŝigis la florojn per kelkaj gutoj da akvo  kaj volvis  la tigojn  per flava papero  kaj  ruĝa rubando.   Kaj nun la floroj aspektis kiel respektinda,  aĉetita
donaco, kiu venas de riĉulo.

Mi renkontis Janon kaj Matekon kelkajn domojn for. Ambaŭ tenis pakaĵojn.
“Ĉu ankaŭ vi havas donacojn por la knabinoj?” mi diris.
Jan montris tetason kun etaj flavaj anasoj sur ĝi.
“La avino ne plu bezonas ĝin”, li diris.
Mateko havis libron kun purpura bindaĵo kaj kun rubando.
“Mia onklino vendas tiajn aĵojn en sia butiko, kaj ŝi donis tion ĉi al mi, ĉar ĝi estas jam eksmoda.”
“Kion ĝi enhavas? Ĉu poemojn?” mi diris.
“Ne, ĝi estas malplena. Por verki la proprajn pensojn aŭ desegni katidon aŭ ĉielarkojn aŭ mi ne scias kion.”
Pri la tetaso mi havis neniujn timojn, sed la purpura libro estas tre taŭga donaco.

“Ĝi estas stulta donaco”, mi diris. “Kiu volus malplenan libron?”
“Nu, kaj kion vi akiris, riĉulo?” diris Jan.
“Florojn”, kaj mi montris la bukedon, kies petaloj brilis kolorplene eĉ en la duonlumo de la aleo.
“Ho, ĉu? Sed ili estas tiom multekostaj!” diris Mateko.
“Ja mi estas riĉulo”, mi diris.
“Nu, diru vere, bubaĉo. De kie vi akiris tiujn florojn?” diris Jan.
“Neniam mi malkaŝos.”
“Kio okazis al via kruro?” Mateko demandis.

Mi rigardis – mia kruro sub la genuo aspektis terura, kun nigra kontuzo kaj profunda
fingrolonga vundo.  La sango  jam  ĉesis  flui,  sed ĝi sekiĝis en timigaj ruĝaj makuloj.
“Ho, nenio”, mi respondis.
Sed interne mi blasfemis. Kial mi ne portis pantalonon? Kulotoj en vintro estas plena malsaĝo, konvenaj nur por ludantaj knaboj kiuj umas per pilkoj kaj fiŝkaptiloj.  Sed  dum  mi  pripensis,  ĉu  mi  risku eniri la domon denove  por pantalono aŭ almenaŭ por forviŝi la sangon,  Mateko  frapis  ĉe la pordo de la tri ruĝaj knabinoj.
Ni ĉiuj rektiĝis sur la ŝtupo, kaj mi provis glatigi la harojn per malseka mano.
“Nu, kaj kio, se aperas ilia patrino?”  diris Jan.  Niaj okuloj larĝiĝis pro timo.
“Kaj  kio,  se  la  patro?”  diris  Mateko.  Niaj  kruroj  komencis  ŝanceliĝi.

Sed neniu venis al la pordo. Mi frapis denove, dufoje. De interne ni aŭdis paŝojn, sed ili ne povis esti
homaj  –  eble  hundaj  aŭ kataj.  Jan enrigardis la fenestron,  sed dika nigra kurteno kovris la tuton.
Dum la sekvaj minutoj ripetiĝis la jena sceno: “Neniu estas hejme. Ni foriru”, diris iu el ni.
“Ne, vi trompas!” diris alia.  “Vi  revenos  post  kelkaj  minutoj,  trovos  la knabinojn,  kaj
sole donacos al ili vian aĉaĵon.”
“Ni devas ĉiuj atendi kune”, diris la tria.

Tiel vesperiĝis. Vespermanĝoj finiĝis, kaj aperis en la aleo infanoj, kiuj provis sekvi pilkojn en la ombroj.
Niaj stomakoj plendis,  kaj la floroj tro firme tenataj en mia mano aspektis iom velkaj – la buntaj koloroj paliĝis.  Sed subite la pordo malfermiĝis kaj ellasis malfreŝan spiron.

“Bonan vesperon, sinjoroj”, diris la tri ruĝaj knabinoj. “Ĉu vi frapis ĉe la pordo?”
“Bonan vesperon, knabinoj”, ni respondis.
El  fora domo  eliris  sinjorino  kun  nigra  ĉapelo.  Ŝi  iris  kelkajn  paŝojn  kaj,  sentante,
ke ŝiaj ŝuoj estas tro bruaj kontraŭ la ŝtonoj de la aleo, deprenis ilin kaj pluiris nudpiede.
“Ĉu al vi ne estas malvarme?” diris la knabinoj. “Ja vi portas kulotojn.”
“Nu, ni ekzercas la korpon”, mi diris. “Ni fortigas la pulmojn per freŝa nokta aero.”
“Aĥ, ĉu?” diris la knabinoj. Bojis hundo.
“Jen, mi havas donacon por vi”, mi diris.
“Ankaŭ mi”, diris Jan kaj Mateko.
“Aĥ, ĉu?” diris la knabinoj.
Mi prezentis la florojn al ili.
“Tre belaj ili estas”, diris la knabinoj.
“Same mi diras pri vi”, mi respondis.  Jan kaj Mateko ĝemis.
“Kaj mi havas por vi tetason”, diris Jan. “Ĉar mi vidis vian tefeston hieraŭ kaj vidis, ke vi ĝuas
teon,  kaj  mi  volus  aĉeti  por vi teon,  tamen  oni  fortrinkas  teon,  sed tetaso daŭras por ĉiam.”
“Tre utila”, diris la knabinoj.
Mateko staris fikse kun sia libro en la mano. Finfine li senvorte transdonis ĝin.
“Multajn dankojn”, ili diris, trafoliumante la malplenan libron.
“Jam ĝi estas plenŝtopita de verkotaĵoj.”
Niaj oferoj estis akceptitaj.
“Ĉu vi volas eniri? Estas tro malvarme por vi ekstere.”
Ni eniris. Jan fermis la pordon malantaŭ ni.

Ni troviĝis en granda kaj malluma salono.  La ĉambro plenis je miksita odoro, dolĉa sed malfreŝa,  kvazaŭ oni bakis frandaĵojn en la pasinteco,  sed neniam malfermis la fenestrojn por eligi la fumon. La nura lumo venis de kvar kandeloj  en  altaj feraj kandelingoj.  Pli  kaj pli  niaj okuloj  alkutimiĝis al la mallumo.  Unu muron kovris ŝtona  kameno,  kaj  super  ĝi  pendis  pentraĵo  de  arbara rivereto.  Librobretaro  tenis  ne librojn,  sed aliajn objektojn: grandan lignan ĉevalon, fluton, rubandojn, tason da akvo. La libroj kuŝis sur la planko. Iu Biblio aŭ
vortaro apud mia piedo havis ŝiritan kovrilon, kaj la paĝoj estis ĉifitaj pro ofta uzado. En la mezo de la ĉambro estis la malalta tablo,  kiun la knabinoj  uzis  dum la hieraŭa tefesto  (ĉu nur hieraŭ?  ŝajnis al mi kiel jardeko).

Ĉirkaŭis ĝin ok blankaj seĝoj kun pentritaj floretoj kaj kreskaĵoj. La tablo kaj teleroj – kruĉo, tasoj, subtasoj, eĉ vazo en la mezo – havis la samajn desegnaĵojn,  kiel la seĝoj.  Oni  faris  la tuton  kiel kompleton,  verŝajne antaŭ multaj jaroj.  Kvar pupoj okupis kvar seĝojn.  Sur la muroj pendis fotoj – kalva viro  kun  okulvitroj  kaj barbo,  diketa  virino  kun  malhelaj  haroj  en nodo,  seriozmiena maljunulino tenanta pesilon.  En kadroj estis kelkaj infanaj bildoj.  Ses  ridetantaj  makuloj  ligitaj  per  linioj.  Kato.  Kampo  kun  flavaj  faskoj  de  tritiko. Ĉielarko super arboj. La lasta ne estis en kadro. Ĝi estis desegnita sur la muro mem. Unu el la knabinoj staris antaŭ ĝi  por  kaŝi  ĝin  de ni.  Sed  la bildo  estis granda,  kaj ŝi ne povis kovri la tuton. 
Miajn florojn knabino metis en la vazon sur la tetablo, kie ili aspektis rofunde mizeraj. La tetaso de Jan estis  ridinde  maltaŭga apud  la aliaj,  sed  la knabino,  kiu metis ĝin sur la tablon,  ridetis kontentige.  La purpuran libron knabino metis sur la breton super la kameno.

“Bonvolu atendi, sinjoroj”,  diris la knabinoj  kaj  malaperis en la koridoron.  Iliajn nudajn
kalkanojn ni vidis laste, sed la susuro de iliaj jupoj estis aŭdebla kelkajn pliajn momentojn.
Jan ekzamenis la pentraĵon de ĉielarko.
“La koloroj estas renversitaj”, li diris.
“Ĉu la koloroj ĉiam estas en la sama vico?” diris Mateko.

Li piedbatis ion,  sed ĝi estis pli malpeza, ol li supozis, kaj ĝi flugis en la apudan kuirejon. Ni sekvis ĝin ĝis la sojlo de la ĉambro sed ne eniris. Sur breto en la kuirejo staris kelkaj vinglasoj, ankoraŭ plenaj. Pano tranĉita por  sandviĉoj  formis  turon  apud  ujo  da  populara  marmelado.   Duona  kuko,  kun  ruĝaj  ĉerizoj,  finis  la panoramon. Ni ne volis ĝeni la aranĝon, kiu ŝajnis preskaŭ perfekta.  La knabinoj revenis en la salonon, nun portante ĉapelojn kaj aliajn robojn. Ne plu ili portis nur ruĝon! La roboj estis verdaj kun mallongaj jupoj, kiuj malkaŝis la genuojn.  Kiaj genuoj!  Sen ajna vundo aŭ difekto, kvazaŭ el marmoro aŭ vakso.

“Ĉu ne elegante?” diris la knabinoj.
“Tre”, ni diris.
“Tiuj jupoj kaj ĉapeloj estas por somera promenado. En la kamparo.
Oni  ne povas promenadi en la urbo en tiaj jupoj”,  diris la knabinoj.
La knabinoj turniĝis dekstren kaj maldekstren por montri la jupojn.
“Kaj la ĉapeloj … perfekte por la suno!” ili diris.
La ĉapeloj ja estis ruĝaj, kun falsaj floroj enplektitaj en la randaĵojn.
Trankviligis min, ke la ĉapeloj estis ruĝaj.
“Tre ĉarmaj ĉapeloj”, ni diris.
La knabinoj atendis, ke ni diru ion pli.
“Ĉu vi ŝatas ĉevalojn?” diris Mateko.
“Jes, multe”, diris la knabinoj.
“Mi vidis grandan ĉevalon sur la bretaro”, diris Mateko.
“Tie estas multaj ĉevaloj!”  diris  unu  el la knabinoj  kaj
prenis la ĉevalon de sur la bretaro.
“Ne, estas neinterese”, diris alia knabino.
Sed la unua jam premis butonon  en la ventro  de la granda ĉevalo,  kaj  ĝi
dividiĝis en du pecojn. Kelkajn ĉevaletojn la knabino elŝutis sur la tetablon.
“Jen la violeta, kiun mi plej ŝatas, kaj purpura, kaj blua, verda, flava, oranĝa, kaj ruĝa!”
Por Mateko tio estis fascina, kaj li prenis la violetan.
 
“Tiuj ĉi ludiloj ne estas ĉevaloj”, diris alia knabino. “Ĉevaloj vivas en la kamparo kaj estas sovaĝaj.
Neniu bridas ilin, kaj ili kuras tra la arbaro kaj neniam estas vidataj de homoj.”
“Forigu la ĉevalojn de la tablo”, diris la tria knabino. “Ĉio estu ordigita kiel antaŭe.”
Mateko helpis la knabinon remeti la ĉevaletojn en ilian patrinon.
“Kiel nomiĝas viaj pupoj?” mi diris. “Pupo devas havi nomon, ĉu ne?”
“Ili ne plu havas nomojn”, diris la knabinoj.  Unu el ili palpebrumis nenormale.
“Do, kiel nomiĝis la pupoj, kiam ili havis nomojn?” mi diris.
“Tulipo, Lilio, Petunio, kaj Violeta”, ili respondis.
“Tre belaj nomoj por pupoj”, mi diris.
“La nomoj estas ankaŭ niaj.”
“Ĉu vere? Belaj nomoj!” diris mi, Jan kaj Mateko samtempe. Kiu nomo apartenas al kiu knabino?
Malfacila  decido.  La  knabinoj  estis  tiom similaj – kaj distingojn inter floroj ni ne tre bone konis.
Kaj kio pri la kvara nomo?
“Sed vi estas tri, ĉu ne?” mi diris.
“La kvara estas en la arbaro”, diris la knabinoj. “Ŝi estas floro. Ni ĉiuj estas floroj.”

Kaj la knabinoj ĝustigis siajn ĉapelojn. Tiel solene! Sed mi kontraŭvole, kontraŭanime, ridetis.
Ili  portis verdajn robojn (tigoj!)  kaj ruĝajn ĉapelojn (petalojn)!  Ili  ja similis al floroj,  al rozoj.

“Estas ŝerco”, diris la knabinoj  kaj  ekridis.  “Kiaj strangaj nomoj  por knabinoj.”
Ni  ĉiuj  ridis.  Tri  sonorojn  de fora sonorilo mi aŭdis,  kaj  la knabinoj ĉesis ridi.
“Estas fuŝe porti ĉapelojn en la domo. Aŭguras malbone”, diris unu el la knabinoj.
La aliaj kapjesis kaj demetis la ĉapelojn.
“Nia patrino revenos baldaŭ”, diris la knabinoj.
“Ĉu ŝi butikumas,  vizitas najbarojn?”  mi demandis,  nur por daŭrigi.
“Ni ne scias, sed ĉio devas esti ordigita antaŭ ol ŝi revenos”, ili diris.
“Ni helpos!” diris Mateko. Li kolektis librojn kaj portis ilin al la librobreto.
“Dankon, sed ni mem faros”,  diris  la  knabinoj.  “Bonan nokton, sinjoroj.”
“Sed ĉu ni ne renkontiĝos morgaŭ?” mi diris.
“Ĉu renkontiĝos, ĉu ne renkontiĝos, ne eblas scii”, diris la knabinoj.
“Sed bonvolu hasti.”
“Nepre ni renkontiĝos!” diris Jan. “Ni iru al la kinejo … ”
“Ne estas eble”, diris la knabinoj, kaj ilia voĉo estis plena je maltrankvilo kaj bedaŭro.
“Nu, ni iru en la kamparon por promeni”, diris Mateko.
“Ĉu vi povas flugi kaj flugigos nin?” diris la knabinoj akre.
“Ĉu vi transformos la betonon al herbejoj kaj ebenigos la urbon?”

La knabinoj malfermis la pordon. La subita ŝanĝo en ilia mieno estis forte skua. Neniam antaŭe la knabinoj parolis malĝentile. Ilia hastoplena voĉo pelis nin el ilia domo.  Sed mi ne povis foriri sen promeso pri revido.

“Mi invitas vin al tefesto!” mi diris. “En mia domo. Tute apude.”
La knabinoj paŭzis.
“Tute apude?”
“Jes, nur unu muron for.”
“Kaj via patrino ne estos hejme?”
“Eble jes, eble ne, sed ŝi ne ĝenos nin”, mi diris.
“Ĉu vi estas certa?” ili diris.
“Jes, jes!” mi diris.
“Tiam ĉe vi morgaŭ je la kvara posttagmeze”, ili diris.

Jen mi, Jan kaj Mateko staris en la aleo, en la frosta vento. La pordo jam estis ŝlosita malantaŭ ni. Sed eĉ la rapida fuĝo ne malfeliĉigis nin,  ĉar amindaj estas la knabinoj – belaj kaj amindaj,  kaj ni morgaŭ trinkos teon kun ili kiel plenkreskuloj. Estos bele, kiam mi estos plenkreska kaj la knabinoj estos plenkreskaj. Ni iros en la kamparon per aŭtobuso aŭ eĉ mia propra aŭto. Sur la herbejo rande de la arbaro ni sternos litkovrilon kaj sur  ĝin  ni  dismetos  bankedon  el sandviĉoj  kaj  vino en verdaj boteloj.  Por  ĉiu  ruĝa  sinjorino  mi  plukos rosobanitan rozon  kaj  ĝin donos kun klino kaj mankiso.  Eble ili volos rideti,  ĉar miaj lipharoj iomete tiklos. Jes,  kisi la manon,  tion mi devos memori.  Kaj  vekiĝinte el la postbankeda dormeto en la mola sunlumo, ni tenos la manojn kaj gaje eniros la arbaron,  kaj tie ni ludos kaj kantados kaj pasigos senfinajn vesperojn kaj noktojn.  Tiel  mi  revis ĝis la frosta vento fariĝis neeltenebla.  Mia patrino ne salutis min,  sed mi aŭdis ŝian voĉon el la salono, kiu verŝis flavan lumon en la malhelan koridoron.

“Verŝajne pro la najbaraj knabinoj”, ŝi diris.
Mi eniris la salonon, kaj la frosto, kiun la hejma varmo forigis, tuj revenis. La Vidvino Pintanazo 
sidis  ĉe  la  tablo  kaj  trinkis  teon  kun  mia  patrino.  Jen  mi  trafas  en  saŭcon,  mi  pensis.
“Bonan vesperon”, la patrino diris al mi. “Vidvino Pinto … , nu Sinjorino Fanensen,
vi konas mian filon, ĉu ne?”
La Vidvino Pintanazo klinis la kapon al mi. Per sia griza senviva okulo ŝi rigardis min
de la kapo ĝis la piedoj. Mi sentis kvazaŭ ombroj kaj fantomoj lekus miajn membrojn.

“Bone mi konas lin, sinjorino,  ĉar  ĝuste  tiun  figuron  mi  vidis  en  mia ĝardeno  antaŭ  kelkaj horoj.”
“Kaj Sinjorino Fanensen, ĉu vi bonvolus ripeti, kion tiu figuro faris en via ĝardeno?” diris mia patrino.
“Tiu figuro, via filo, ŝtelis florojn. Kaj mi venis ĉi tien por sciigi vin pri la okazaĵo kaj peti rekompencon,
ĉar kiel vi scias, tiaj floroj estas tre multekostaj en tiu ĉi sezono.”

Mia menso tuj provizis al mi dekon da senkulpigoj. Ne min ŝi vidis en sia ĝardeno, sed Janon aŭ Matekon. Eble mia patrino kredus tion,  ĉar ŝi same bone sciis,  ke la Vidvino Pintanazo estas maljuna kaj havas nur
unu okulon.  Mi eniris ŝian ĝardenon nur por repreni la pilkon, mi ne ŝtelis florojn.  Aŭ eĉ pli bone, mi vidis
la  perditan katidon de Fraŭlino Bovido  sed  antaŭ ol mi  povis savi ĝin  via  bojanta  hundo  fortimigis  ĝin.
Sed tiuj mensogoj ne plaĉus al la ruĝaj knabinoj. Ili aprobus kuraĝon, ne senkulpigojn.

“Jes, mi prenis la florojn. Mi rekompensos al vi, kvankam monon mi ne havas nun.”
La  kolero  de mia patrino  mildiĝis iomete.  La  vidvino  tamen  ne  estis  kontenta.
“En mia junaĝo  oni draŝis knabojn,  kiuj ŝtelis de maljunulinoj,  kaj  se mi ankoraŭ
havus la forton, mi mem draŝus vin.”
Mia patrino balancis la kapon por esprimi malaprobon.
La vidvino daŭrigis sian admonon al mi. “Do, kiel vi rekompensos vian krimon?”
“Mi laboros laŭ via bontrovo por vi,  aŭ  mi  laboros  por gajni la monon aliloke.”

Ŝia okulo fikse rigardis min. Mia spirito estus velkinta, se mi ne havus animon fortikigitan
per dolĉaj vortoj kaj amplenaj ridetoj.
“Kaj por kio vi prenis la florojn? Ĉu por tiuj knabinoj en la apuda domo?”   Mi silentis.
“Knabo, vidu”, diris la Vidvino Pintanazo. Ŝi prenis sian tetason kaj montris al mi, kiel
la tefolioj gluiĝis sur la fundo.
“Vi scias, ke oni povas ekkoni la estontecon per tefolioj, ĉu ne? Jen vi, kies loko en la Sudo estas tre malbona aŭguro. La knabinoj – jen tri nigraj folioj, kiuj staras inter vi kaj la plej profunda parto de la
taso, kiu signifas plenumon, feliĉon.”
Mia patrino paliĝis, sed la Vidvino Pintanazo ne atentis ŝin.
“Pri tiuj knabinoj  mi  havis strangajn sentojn,  do mi dismetis la kartojn,  verŝis  akvon  en la lunspegulo,
kaj ruligis la Ostokubojn en la Kverkokruco. Mi elprovis ĉiujn rimedojn, kiujn provizis al ni La Misteroj.
Kaj miajn eltrovojn mi dividos kun vi,  kvankam  la destinon vi mem elektis.  Tiuj knabinoj estas ombroj, fantomoj, diabloj, kaj ili katenos vin ĝis la morto.”

“Mi taksas ilin tute ĝentilaj kaj afablaj”, diris mia patrino, sed la Vidvino Pintanazo ne atentis la interrompon.
“Neniam vi forgesos aŭ forskuos ilin el via memoro. En ĉiu rebrilo de flamo vi vidos nur ilin. En ĉiu alia virina vizaĝo,  kiun prezentos al vi bonŝanco aŭ malfeliĉo,  vi  vidos  nur ombrojn de la tri ruĝaj knabinoj.  Sed  ĉio ĉi estas eble  tro nebula por via juna menso,  kiu pensas nur  pri konkretaĵoj kiel pilkoj,  fiŝkaptiloj,  ĉapeloj  kaj ŝtelitaj floroj.  Per la propra okulo mi vidis,  ke vi vundis la kruron fuĝante  de via sorto.  Per la lunspegulo mi vidis,  ke vi vundos la kruron grimpante al ĝi.  Aŭskultu, knabo!  Io terura okazos,  se tri ruĝaj knabinoj eliros
el la arbaro.”
“Kiam ĉio ĉi okazos?” mi demandis.
“La folioj klarigas pri vero, ne pri tempo”, respondis la Vidvino Pintanazo.
Mia patrino ekparolis. “Sinjorino, mi dankas, ke vi sciigis min pri mia filo kaj viaj floroj, kaj mi dankas pro
la konversacio dum la tetrinkado, kaj pro la konsiloj pri mia florĝardeno, kvankam mi ne scias, de kie akiri vespertopolvon. Tamen jam estas malfrue, kaj mia filo devas enlitiĝi.”

La Vidvino Pintanazo remetis sian ĉapelon sur la kapon,  skuis iom da polvo de sia koltuko,  kaj leviĝis.
“Bonan nokton, sinjorino”, ŝi diris. “Poste ni daŭrigos nian konversacion, kaj mi petas, ke via filo venu postmorgaŭ je la oka matene.  Morgaŭ li estos okupata.”
Post kiam la Vidvino Pintanazo foriris, mia patrino kaj mi sidis solene en la salono.
Ŝi verŝis por mi teon.
“Ĉu por la najbaraj knabinoj vi prenis tiujn florojn?” ŝi diris.
“Jes.”
“Ĉu la floroj plaĉis al ili?”
“Jes. Mi invitis ilin por tefesto morgaŭ posttagmeze.”
“Ĉi tie? Ni devas pretiĝi.”
La teo estis varma en miaj manoj, sed mi ne volis trinki ĝin. La folioj flosis en la likvaĵo.
Ili ankoraŭ ne trovis sian lokon ĉe la fundo.

“Ĉu vi ne koleras, Panjo?”
“Karuleto, la mensoj de gejunuloj estas misteraj, kaj se mi kolerus je vi, mi devus koleri je via patro, je mi mem.  Foje  via  patro  venis  tra la tuta urbo noktomeze dum pluvego,  ĉar li kredis,  ke mi ne plu amas lin.
Li frapis ĉe la pordo, vekis min. Li staris tie ĉe la sojlo sen ombrelo. Lia ĉapelo estis tiel malseka kaj peza,
ke  ĝi  similis  al velkanta floro!  Kortuŝe!  Sed li terure malvarmumis kaj la longa malsano malfortigis lian koron. Li neniam vere resaniĝis. Sed ĉion ĉi vi jam scias … ”
Ŝi trinkis el sia tetaso.

“Ni vizitis Majstrinon Saran en la bazaro antaŭ ol ni geedziĝis. Estis tradicio, kaj mi interesiĝis pri tiaj aferoj: kartoj,  la Ostokuboj kaj tiel plu.  Sed nin atendas malbona sorto,  diris Majstrino Sara.  Iu  el  ni  mortos pro akvo,  ŝi diris.  Kvankam  nek via patro  nek mi vere kredis  je tiu aŭguro,  ni evitis riverojn  kaj  neniam luis remboaton ĉe la parko.  Eble tio ŝajnas tute stulta al vi!   Sed eĉ tiuj, kiuj certas,  ke porti ĉapelon en la domo havas neniujn konsekvencojn,  tamen demetas ĝin antaŭ ol eniri.  Kaj  eĉ  tiuj,  kiuj  havas  nigran  katon kiel hejmbeston, momente hezitas, kiam ĝi preteriras la vojon.”
“Do, ĉu vi kredas al Vidvino Pintanazo?”
“Ne, tute ne!  Ŝi estas malfeliĉulino,  eble pli ĵaluza,  ol kolera,  sed  ĉiukaze amare kaj
malzorge parolis. Ni ne kredu, ne kulpigu. Sed ŝi diris, ke vi vundis la kruron. Ĉu vere?”
Mi montris la kruron al ŝi. Ĉar mi ankoraŭ ne havis okazon purigi la vundon, ĝi ankoraŭ
aspektis pli serioza, ol ĝi vere estis.

“Kara mia! Kial vi nenion diris antaŭe? Ni devas tuj fari ion.”
Mia patrino foriris en la kuirejon,  verŝajne por preni tukon  aŭ  bandaĝon.  Ŝi estis for dum longa tempo. Mi ekstaris por serĉi ŝin, sed miaj kruroj ŝanceliĝis.  Malfacile mi antaŭeniris; la koridoro etendiĝis longe antaŭ mi. Por teni la ekvilibron mi tuŝis la muron, kaj tra miaj fingroj mi sentis vibradon, malvarmon, eĉ … flustrojn, se  eblas  senti  flustron.  Mi metis la duan manon  al  la muro kaj pli forte sentis la vibradon.  Ĝi estis regula, kvazaŭ iu frapetis ĉe la muro.  La konstanta frapado fariĝis korritmo trankviliga, kaj ĝi pacigis mian mizeran menson samkiel la patrina brusto pacigas suĉinfanon.  Forton pli freŝan mi akiris.  La koridoro ne ŝajnis tiom longa,  kaj  miaj kruroj  ne tiom ŝanceliĝis.  Mi paŝon post paŝo atingis la kuirejon.  Tamen  ne la patrinon mi vidis, sed la tri ruĝajn knabinojn.
“Bonan vesperon”, ili diris.
“Bonan vesperon, knabinoj.”
“Ni volis danki pro la belegaj floroj, kiujn vi akiris rekte kaj kuraĝe, ne timigite de la vidvino nek de la hundo, kaj konservis dum la densa malvarmo  ekster nia domo,  kie vi pacience kaj obstine eltenis nur por omaĝi nin kaj plenumi promeson, kaj pro ĉio ĉi vi estas la plej aminda inter ĉiuj viaj amikoj.”

Kaj  mi  ricevis  tri kisojn sur la frunton,  kiuj signifis benon  kaj  esperon kaj feliĉon.
Sed vere mi falis en la salono. Mia patrino metis malvarman tukon sur mian frunton.
“Ho, kara! Vi estas tiom laca. Vi devas enlitiĝi post kiam ni purigos vian kruron”, ŝi diris.

Frumatene la patrino vekis min.  Ŝi diris,  ke la plej belaj kaj freŝaj produktoj por tefesto estos haveblaj nur en la fruaj horoj en la bazaro. Ŝi jam surhavis ĉapelon kaj estis tute preta butikumi. Liston ŝi legis al mi dum mi brosis la dentojn.
“Teo, kompreneble, kaj citronoj, kaj mi kaj Vidvino Pintanazo formanĝis ĉiujn kukojn, do ni devos aĉeti novajn frandaĵojn … eble la mielovojn,  kiujn faras  Marzo?  Ilin vi tre ŝatas,  kaj ili taŭgas por eleganta tefesto.  Aŭ  ĉu ni baku proprajn kukojn?”

Survoje al la bazaro ŝi ĉiam estis unu paŝon antaŭ mi, kaj miaj kruroj ne povis sekvi ŝian rapidan piedotakton. Ni alvenis al la rando de la bazaroplaco, kaj la odoro de novbakitaj mielovoj plenigis la aeron.
“Du manplenojn. En skatolo kun ruĝa rubando”, mia patrino diris al la helpantino.
“Tio estas multekosta, Panjo!”  mi diris,  sed  ŝi  jam  donis monbileton.  “Kaj nun teon”, mia patrino diris.
Sed ne estas juste, ke ŝi regu la tuton. Tefesto estas afero por plenkreskuloj, ne por knaboj, kiuj ankoraŭ tenas je la manoj siajn patrinojn. Mi tusis kiel gravulo kaj alparolis la patrinon: “Ĝi devas esti mia tefesto. Kaj mi tre dankas pro via helpo, sed …”

Mia patrino tuj perceptis, pri kio temis. Ŝi rigardis ne min, sed la plankon.
“Tute prava vi estas, karuleto. Nu, jam ne plu karuleto! Eta sinjoro,
kiu  amindumas  tri belajn knabinojn.  Ĉu  vi havas propran monon?”
“Jes, sed nemulte.”
“Prenu tri biletojn. Mi devos aĉeti kelkajn aĵojn por la domo.”
“Multajn dankojn, Panjo”, mi diris.
Ŝi donis la biletojn kaj komencis foriri, sed returniĝis.
“Ĉu la liston vi volus?   Mi skribis liston por la tefesto”,  ŝi demandis.
“Volonte mi prenos la liston”, mi respondis, ĉar mi taksis tion ĝentila.

Ni ambaŭ direktis nin al la tevendisto,  malkomforte kunirante,  sed  post  kelkaj  paŝoj  la patrino haltis por ekzameni iun nebezonatan bagatelaĵon, kaj mi forlasis ŝin.  En la budo de la tevendisto,  mi kontrolis kelkajn ujojn, flaris kaj premis la tefoliojn inter miaj fingroj kvazaŭ mi estis lerta pri tiuj aferoj.  Sed finfine mi aĉetis saketon da ordinara teo.  La teo ne estis multekosta,  almenaŭ  por  knabo  provizita  per  monbiletoj,  do mi vizitis la bakiston kaj aĉetis nigran panon.  Por la pano mi aĉetis fromaĝon.  Mia plej ŝatata – malmola salita fromaĝo el ŝaflakto – ne estus taŭga por sandviĉetoj, do mi aĉetis facile tranĉeblan flavan fromaĝon.

Inter du budoj artisto starigis kelkajn kanvasojn.  Mi paŭzis por rigardi la pentraĵojn.  Unu montris rivereton en la profunda arbaro: blanka akvo rapide fluas super rokoj,  kaj ora lumo lumigas ĉiun folion kaj rosoguton. Ĝi estis  tre trankviliga sceno,  sed,  dum  mi rigardis ĝin,  mi  vidis  etan movon en la arboj,  kaj  mi retiriĝis. La artisto rikanis al mi.  Mi kontrolis la liston.  Restis citronoj, do mi iris al la fruktovendisto. Sed ene staris mia patrino.  Ŝi prenis pomojn kaj kontrolis ilin pri difektoj.  Mi  kviete iris al la tablo de citronoj kaj oranĝoj, rapide elektis du kaj pagis per la lastaj groŝoj de la donita mono.  La  patrino  atendis min ekster la budo kaj ekparolis.

“Ĉu vi jam  estas  preta?”  ŝi  diris.  “Mi aĉetis pomojn kaj bifstekon.  Ne por la tefesto,  sed por ni.  Mi pli amplekse  butikumis  hieraŭ,  sed  la pomoj  estis  tiel ruĝaj  kaj  belaspektaj,  kaj  la  viando estis tiel freŝa. La buĉisto ĵus tranĉis ĝin.”
Mi diris,  ke mi aĉetis ĉion necesan.  Ni  transiris  la bazaroplacon,  preterpasante  budon vualitan
per purpuraj kurtenoj. Afiŝo ekstere diris, Majstrino Eva. De interne sonis ridadoj vira kaj virina.
“La Majstrino Sara havis sian budon en la sama loko”, diris mia patrino.
“Ĉiu vizitis ŝin antaŭ la geedziĝo. Tradicio, vi komprenas. Ĉu la knabinoj en via klaso legas manplatojn?”

Mi hezitis. Pri knabinoj en la lernejo mi nenion memoris.
“Ne”, mi diris.
“Nu, tradicioj ŝanĝiĝas. Eble ili aŭskultas la radion aŭ vetas je ĵetkuboj aŭ praktikas la kraĉarton.”
Mi ne povis imagi la tri ruĝajn knabinojn kraĉi aŭ vetludi.
“Almenaŭ knabinoj en tiu ĉi epoko ankoraŭ havas tefestojn, eĉ se kun knaboj kaj ne kun pupoj”,
diris la patrino.
Hejme mi aranĝis aferojn en la kuirejo. Flanke staris mia patrino, zorgante.
“Ĉu la fornon vi scias funkciigi?” ŝi demandis min.
“Jes, Panjo.”
“Kaj kiam vi rompos la ovojn, klopodu, ke peco de ŝelo ne falu en la miksaĵon.”
“Bone, Panjo, dankon.”
“Ĉu vi servos tiun ĉi fromaĝon kun la nigra pano?” diris la patrino.
“Ne estos bonguste. La nigra pano estas tro dolĉa. Prefere ni metu buteron sur la nigran panon kaj fari la sandviĉetojn el tiu ĉi pano.”
Ŝi elprenis blankan panon, kaj mi tranĉis ĝin. Tamen buteron mi ne povis trovi.
Ĝi  ne estis en la listo,  kiun donis la patrino,  kaj neniom troviĝis en la fridujo.
“Petu la Vidvinon Pintanazo”, diris mia patrino.
Sed ŝia griza okulo ŝvebis antaŭ mi. Mi ne volis pligrandigi mian ŝuldon al ŝi.
“Do, petu la knabinojn”, diris mia patrino.
“Sed ĉu ne estus misaŭgure, vidi ilin antaŭ … ”
“Nu, antaŭ nuptofesto, eble. Mi dubas, ke estas simila kredo pri tefestoj”, diris mia patrino.

Mi frapis ĉe la pordo de la tri ruĝaj knabinoj. La pordo tuj malfermiĝis, eĉ antaŭ ol mia frapo ĉesis soni.
“Bonan tagon, sinjoro”, diris la tri ruĝaj knabinoj. “Ĉu ĉio en ordo?”
“Jes, kompreneble, ni atendas vian bonvolan ĉeeston je la kvara posttagmeze.”
“Tre bone. Ĉu via patrino forestos?”
“Jes, mi forigos ŝin.”
“Tre bone, ĉar alie estos ploroj kaj ĝemoj.”
“Kial?”
“Ĉu via patrino ne kriadas, ploras, muĝas kaj kraĉas malbenojn sur la tuta tero?”
“Tute ne!”
“Strange. Ĉiu patrino kriadas, ploras, muĝas kaj kraĉas malbenojn sur la tuta tero.”
La tri ruĝaj knabinoj rigardis malantaŭ si.
“Ĉu vi havas buteron?” mi demandis. “Ĝi estas nekutima peto,
mi scias, sed mi bezonas buteron por la tefesto.”
“Kompreneble. Ĉu vi deziras laktan buteron aŭ kotan?”
“Laktan, mi petas.”

La tri ruĝaj knabinoj malaperis en la profundon de la domo, lasante min sur la ŝtupo.  Mi ŝovis la nazon trans la sojlon kaj vidis,  ke ĉio en la salono iĝis malsama.  La libroj staris sur la librobreto, verŝajne ordigite laŭ la koloroj,  de ruĝo ĝis verdo,  ĝis bluo, ĝis violkoloro.   Vestaĵoj kuŝis sur la pentrita tetablo;  la  granda ĉevalo, kiu enhavis la ĉevaletojn, sidis en la brakseĝo; la tetasojn kaj kruĉon mi ne vidis.

“Jen por vi”, diris la knabinoj, kiuj revenis silente kaj surprize.
Ili donis al mi manplenon de butero. Tio estas, iliaj manplatoj estis kovritaj per buterŝmiro,
kaj la fandiĝanta substanco estis preskaŭ likva en miaj interplektitaj manoj.
“Ni pardonpetas, ke ĝi ne estas en ujo. Nia patrino koleriĝus.”
“Dankon”, mi diris, ĉar mi ne povis diri ion alian. Mi ne havis tempon ĝuste ĝisi,
ĉar la butero rapide forfluis tra miaj fingroj.  En la propra domo mi trovis ujon.

“Almenaŭ estos facile enmiksi ĝin en la paston por kukoj”, diris mia patrino.
“Kiajn kukojn vi volas prepari?”
“Migdalajn”, mi diris.
“Tiam prenu la migdalojn el la sako. Manplenon vi bezonos.”
“Mi scias, Panjo!”
La patrino ruĝiĝis. “En ordo. Ja vi ne estas knabo. Sed vi komprenas, estas malfacile.”
Mi ŝutis migdalojn en la farunaĵon.
“Karuleto! Vi ne senŝeligis ilin!”
“Diablo prenu la tuton!” mi sakris.
Sed mia patrino ne pinĉis miajn orelojn nek devigis min gluti anizlikvoron por purigi la langon.
Ŝi ridis. “Ĉu mi helpu vin serĉi la migdalojn?”
“Jes, bonvolu.”
Unu post unu ni trovis la migdalojn kaj senŝeligis ilin. La patrino mallaŭte kantis laborante:
“Fiŝon kaptis bela koro, mola haŭto, rava koro … ”

Fine la migdalojn senŝelajn ni remetis en la miksaĵon kaj verŝis ĝin en kukujon.  Mia patrino lasis min meti
la ujon en la varmegan fornon  kaj  staris malplenmane,  gaje zumante  laŭ la melodio  de  sia antaŭa kanto.
“Ankaŭ la knabinoj kantis, preparante kukojn”, mi diris.
“Ho ĉu? Mi kaj miaj fratinoj ĉiam faris kotokukojn dum ni estis junaj. Ni kantis, ĉar en la domo estis malnova forno,  kiu ĉiam bruis  kaj knaris iom timige kaj mistere dum ĝi funkciis.  Mia patrino kantis por kaŝi la sonon. Kaj ni imitis ŝin.”

La patrino ekvidis la horloĝon. “Vidu! Jam temp’ está. Vi devas pretiĝi. La gastoj baldaŭ
venos.  Ne  zorgu pri la malpuraj bovloj.  Mi lavos  ilin  kaj  boligos  la akvon  por  la  teo.”
Apenaŭ mi surmetis la longan pantalonon kaj butonumis la kolumon,  kiam  sonis frapado
ĉe la pordo.  Kiam mi malfermis ĝin, mi surpriziĝis vidi  Janon  kaj  Matekon.

“Pluvas”, ili diris.
“Venos gastoj tre baldaŭ, kaj mi ne havas tempon por vi”, mi diris al Jan  kaj  Mateko.
“Kompreneble venos gastoj! Ne nur vi estis hieraŭ kun la tri ruĝaj knabinoj”, diris Jan.
“Ni alvenis por la tefesto!”
Mia patrino enportis bonodoran kukon en la salonon.
“Jen, la tri amikoj!” ŝi diris. “Kaj ĉiuj estas frake vestitaj.”
“Mi kunportis biskvitojn”, diris Jan.
“Kaj mi kunportis nenion, sed parkerigis ŝercojn”, diris Mateko.
Mia patrino ridis kaj taŭzis la harojn de Mateko. “Ho, vi estas dolĉa etulo!”
Du pliajn seĝojn mi portis en la salonon el la kuirejo. Mi metis la kukon, kiun enportis la patrino, kaj tekruĉon en la mezon de la tablo.  La biskvitojn de Jan mi metis  en verdan vitran ujon.  La  mielovoj  jam havis propran skatolon sufiĉe elegantan.
“Ĉu vi volas aŭskulti ŝercojn? Mi volas provi ilin antaŭ ol alvenos … ” diris Mateko.

Sed  en tiu momento aŭdiĝis  frapado  ĉe la pordo.  Staris ĉe la sojlo  la tri ruĝaj knabinoj,  ĝisoste malsekaj, kvazaŭ ili naĝis de trans la maro, ne iris nur kelkajn paŝojn de la apuda domo.  Sed eĉ malsekaj ili estis tute belaj – eble pli amindaj,  ĉar kompatindaj.  Ili  portis blankajn robojn kun jupoj  super la genuoj kaj blankajn ŝtrumpojn kaj ŝuojn.  Mi rimarkis,  ke mi forgesis surmeti ŝuojn kiam mi frake vestiĝis.  La knabinoj ankaŭ surhavis verdajn gantojn kaj la ruĝajn ĉapelojn,  kiujn ni hieraŭ vidis.  La ĉapeloj peze pendis sur iliaj kapoj. La ruĝaj haroj kiel riveroj falis de sur iliaj ŝultroj.

“Saluton, rozoj”, mi diris. “Envenu, mi petas.”
La knabinoj montris fingropintojn en siaj verdaj gantoj. “Jen la dornoj”, ili diris.
Ni sidiĝis ĉe la tablo. “Pluvas kaj pluvas!” mi diris, por diri ion.
“Jes, longe pluvos, ĝis la vento ŝanĝiĝos”, diris la knabinoj.
“Ĉu vi ne volas preni sekajn vestaĵojn en via domo kaj reveni? Mi ne deziras, ke vi malvarmumu”, mi diris.
“De malvarmumoj oni kuraciĝas”, diris la knabinoj. Unu ternis.
“Ĉu teon vi volas? Ĝi varmigos vin”, mi diris.
“Bonvolu”, diris la knabinoj.

Ĉu estis nur antaŭ kelkaj tagoj, kiam mi unue renkontis la knabinojn?
Tiam ilia tefesto ŝajnis mistera rito, kiu apartenas nur al plenkreskuloj. Sed nun vidu, kiel lerte mi regas la tutan aferon. Mi verŝis teon en la tasojn de la knabinoj kaj en la mian. Jan kaj Mateko murmuris kaj mem prenis la kruĉon por plenigi siajn tasojn.

“Do, ĉu viaj …” komencis Jan, sed interrompis Mateko.
“Mi havas ŝercon! Ĉu vi volas aŭdi ŝercon?”
“Bonvolu”, diris la knabinoj.
“Kio estas la diferenco inter fiŝo kaj ĉapelo?”
“Ni ne scias”, diris la knabinoj. “Kio do estas la diferenco inter fiŝo kaj ĉapelo?”
“Ĉu vi jam rezignas?” diris Mateko. “Fiŝon kaptas viro; ĉapelon kaptas virino!” diris Mateko kaj ekridis.
“Tio estas stulta ŝerco”, diris Jan.

La knabinoj ridetis sub siaj ruĝaj ĉapeloj.  Kiaj ĉarmaj ĉapeloj!  Tamen,  u ne aŭguras malbone,  ke ili portas ilin en la domo?  Mi  ne povas peti  ilin demeti  la ĉapelojn  nun – tio estus kvazaŭ forŝiri la petalojn de rozoj. La tri rozoj, kiuj floras ĉirkaŭ mia tablo …
“Mi havas pli bonan ŝercon”, diris Mateko. “Momenton, mi provos rememori ĝin.”
La knabino apud mi petis pli da teo per sia rava, signifoplena voĉo.
“Ĉu vi bonvolus verŝi por mi iom pli da teo?” estas demando kun multaj tavoloj.
Ĉu al ŝiaj okuloj mi povus nei, ĉu kontraŭ ŝiaj flustroj mi povus ribeli?
“Ĉu vi bonvolus verŝi por mi iom pli da teo?” denove petis la knabino.
Mi  verŝis  teon  kaj  tranĉis  por  ŝi  pecon  de  la  migdala  kuko.
“Tiuj ĉi dolĉaĵoj estas tre bonaj. Kiel ili nomiĝas?” demandis alia knabino.
“Mielovoj”, mi respondis.
“Mielovoj. Birdoj kaj abeloj. Ĉu vi scias, ke en la angla ‘birdoj kaj abeloj’ signifas …”
komencis la knabino apud mi, sed ŝi ne finis sian frazon.
“Ĉu vi konas la anglan?” mi interesiĝis.
“Ne”, respondis la knabino. “Sed proverbojn ni konas de multaj lingvoj. Ni studis kamparan lingvon.”
“Ne kamparan! Komparan!” korektis alia knabino.
La unua ruĝiĝis kaj estis ŝajne tiel konsternita, ke ŝi renversis sian tetason.
Sur ŝia jupo disfluis granda bruna makulo.
“Atendu, mi prenos por vi tukon”, mi diris.
Mia patrino renkontis min en la koridoro tenante malsekan tukon.

“Ĉu ion alian vi bezonas? Pli da teo?” ŝi demandis.
“Ne, dankon”, mi diris kviete.  Sed ene mi bolis pro kolero.  Ŝi spionis nin, subaŭskultis ĉion.  Sed kion diri? Jam  ŝi  malaperis  en  la kuirejon.  Mi  paŭzis  por  retrankviliĝi.  Se la knabinoj perceptus mian embarason, ili eble petus min pri la kialo.  Kaj  tiam mi devus malkaŝi la ĉeeston de la patrino aŭ mensogi al la knabinoj. Ambaŭ  kazoj havus terurajn konsekvencojn.  Simpla tefesto fariĝis tre komplika.  Fiŝkapti estus pli simpla.

“Jen por vi tuko”, mi diris, donante ĝin al la ruĝa knabino. Sed jam la makulo estis preskaŭ nevidebla.
La  knabinoj  havis  ion  sur  la fingroj  kaj  masaĝis ĝin  en la teksaĵon.  La makulo  pli kaj pli  heliĝis.
“Temas pri akvo kaj polvo kaj lertaj fingromovoj”, diris la knabinoj.
“Tre utile por forigi ajnan makulon. Ni lernis tiun arton kiam ni ludis en la kampoj kaj
la herbaĵo makulis niajn ŝtrumpetojn.”
“Ho, ĉiuj virinoj konas tiujn sorĉojn! Mia patrino … ”  komencis Mateko.
“Do!” mi interrompis por retiri la konversacion al la kutimaj ĝentilaĵoj, kiuj, mi imagis,
plenigas la konversaciojn de plenkreskuloj.
“Do,  ĉu vi loĝis en  la kamparo antaŭ ol vi translokiĝis  en la urbon?”
“Jes, ni naskiĝis apud la vilaĝo Gacbi en la nordo”, diris la knabinoj.
“Ni havis tro malgrandan domon, do ni ĉiam ludis ekstere. Tie estis rivereto kaj arbaro. Plaĉis al ni esplori. Fojfoje kiam ni vagadis en la profundon de la arbaro, ni decidis ne reveni, sed vivi sub la folioj. Nia patrino
tre koleriĝis.
‘Se  tri knabinoj eliros  el la arbaro,  io terura okazos!’  minacis nia patrino.  Kiel  ŝi  sciis  tiun  estontecon?
Per tefolioj aŭ kartoj?  Ni volis resti ĉiam en la arbaro, sed tio ne eblas. Ni revenis, kaj efektive nia patrino draste punis nin!”
“Ho, la kamparo!” mi diris. “Dolĉa revado, plena spirado, freŝa aero.”
“Ĝi estas tre bela”, diris la knabinoj. “Se ni ricevus permeson, ni ŝatus iri tien.
Oni povus lui biciklon aŭ ĉevalon kaj rajdi, aŭ promenadi laŭ la arbaraj padoj.”
En la taso de la plej proksima knabino la tefolioj gluiĝis al la fundo.
“Ĉu vi volas, ke mi legu viajn tefoliojn?” mi diris.
“Ĉu vi scipovas legi tefoliojn?”  ili demandis.

Mi prenis la tason kaj provis ŝajni lerta pri la afero.  “Jen, vidu la folion en la Sudo.  Tio estas tre bonaŭgura. Vi fariĝos pli feliĉa, ĉar vi renkontis novan amikon, kiu helpos vin kaj savos vin de ĉia malfeliĉo. Nu, kaj viaj fratinoj,  vidu ilin ĉi tie  kaj ĉi tie.  Vi restos proksimaj kaj vi ĉiuj fariĝos feliĉaj.  Jen gutoj da teo restas ĉi tie, apud la krucitaj folioj. Tio signifas, ke vi vojaĝos baldaŭ … ”
“Ĉu en la kamparon?” demandis la knabino.
“Jes! En la kamparon, ĝuste, bonege. Kaj ĉu vi vidas tiun ĉi grandan kurbiĝintan folion?
Tio  estas  plenkreskulo,  eble  via  patrino.  Kaj  ŝi estas  tute ĉe la rando,  kio signifas,
ke ŝi neniel ĝenos aŭ malhelpos vin.”
“Se tio estus vera”, diris knabino.
“Kaj kion vi scias pri nia patrino?” diris alia.
“Nur tion, kion montras la folioj. Kaj mi finos: jen gutoj en la plej profunda parto de la taso,
kio signifas grandan feliĉon.  Kia  bona  estonteco!”

Se mankus la malhelpoj, kiujn la mondo metas inter gejunulojn, mi sekvus la tri ruĝajn knabinojn en la kamparon.  Nubojn kaj grizon ni lasus en tiu ĉi malluma kaj pluvema urbo,  kie muroj ĉiam dividas nin.
En la kamparo, kie la herboj kaj arboj kreskas senlime, ĉio estos proksima, ĉio estos ebla.
Sonoris la horloĝo.

“Ni devas foriri”, diris la knabinoj.
“Ĉu? Sed estas ankoraŭ frue!” mi diris.
“Jes, tre frue, sed nia patrino koleriĝos”, ili diris. “Teon ni ne rajtas trinki, ĉapelojn ni ne rajtas porti.”
“Sed kia patrino malpermesas al vi trinki teon?”
“Ŝi estas alta kaj belega,  kaj  ŝiaj haroj brulas kiel rando de ĉielarko  aŭ  ŝtorma sunsubiro.  Kaj ŝi havas tiel elegantajn ĉapelojn,  kiuj pensigus vin pri granda damo,  kaj ŝi povas baki mil migdalajn kukojn per unu mano dum ŝi punas per la alia.  Ŝi estas perfekta kaj ĵaluza, kaj se vi vidus ŝin, vi ekamus ŝin.  Ŝi ridetus kaj ĝentile salutus, sed, post kiam vi forirus, ŝi malbenus vin kaj dirus, ke ni ne pensu pri vi kaj ne alparolu vin, kaj ke ni tuj purigu niajn ĉambrojn, ĉar venos baldaŭ la avino, kaj ke ni kaŝu la malpurajn piedojn kaj pensojn sub niajn jupojn.”

La knabinoj jam atingis la pordon kaj malfermis ĝin. Eble por ĉiam ili foriris. Se ilia
patrino estis tiel rava kaj terura, kiel eblis ŝin kontraŭstari?  Jen la decida hor’.

“Permesu, ke mi kisu la manon”,  mi diris.  Mi  prenis la manon de unu el la knabinoj kaj kisis ĝin.
Ŝi ridetis kaj ruĝiĝis.  Ĉiam rigardante al mi,  la knabinoj paŝis en la pluvon  kaj  malaperis en sian
domon. Mia patrino kaj mi lavis la telerojn kaj manĝis la migdalajn kukojn, kiuj restis de la tefesto.
“Ni formanĝis la mielajn ovojn”, mi diris.
“Bone. Ili ne restus freŝaj ĝis morgaŭ”, ŝi diris. “Tial ili estas luksaĵoj. Oni ne povas aĉeti amase kaj frandi dum monato.” La patrino sekigis la telerojn.
“Ĉu vi subaŭskultis nian tutan konversacion?” mi diris.
“Vi loĝas en mia domo. Vi estas mia filo. Kaj la muroj ne estas dikaj.”
“Sed mi ne subaŭskultas vin!” mi diris. “Mi ne ĝenas vin en viaj aferoj.”
“Proprajn aferojn mi ne havas”, diris mia patrino. “Nur por vi mi vivas, karuleto.”
“Ĉu vi timis, ke io malbona okazus? Ke la knabinoj, nu, forŝtelus min? Mortigus min?”
“Ne, tute ne.” Sed ŝia voĉo tremetis. Mi bedaŭris mian koleron.
“Dankon, ke vi helpis min pretigi la tefeston”, mi diris.
“Ne dankinde, karuleto”, diris la patrino. “Mia etulo havas koramikinon, eĉ plurajn! Estas dolĉe.”

Mi lavis tason, je kies rando estis la postsignoj de knabinaj lipoj.
“Ili estas iom strangaj”, mi diris.
“Kial?   Pro tio,  ke  ili  ludas  per pupoj kaj bakas kotokukojn?  Se tio signifas,
ke ili estas strangaj, tiam ankaŭ mi kaj miaj fratinoj estis strangaj en la junaĝo.”
“Kaj ilia patrino?” mi demandis.
“Karuleto,  inter patrino  kaj  filino  ĉiam estas luktado,  de florado ĝis morto.
Eĉ post kiam filinoj fariĝas mem patrinoj. Viaj amatinoj ne estas tiel strangaj.”

Mi enlitiĝis sed restis maldorma, pensante.  Filinoj, patrinoj.  La  tri  ruĝaj  knabinoj  estis  kiel etaj patrinoj. Ili  zorgis  pri  pupoj  kaj faris la lavadon.  Ili bakis kukojn kaj estris tefestojn multe pli lerte ol mi.  Ili portis elegantajn ĉapelojn  kaj  kondutis dece kaj rafinite.  Verŝajne la knabinoj ne fascinus min,  se ili ne montrus tiujn trajtojn.  Dum jaroj mi vidis knabinojn en la lernejo kaj en la bazaro,  sed  neniam antaŭe  ili  tiel kaptis min plenanime, kiel nun.  Miaj pensoj interplektiĝis kun la tiktako de horloĝo,  sed subite mi konsciis, ke mi ne havas horloĝon en mia dormoĉambro.  Mi leviĝis kaj aŭskultis.  La  sono estis  frapado  kontraŭ  la muro.
Mi premis orelon sur la muron.  Vibrado fariĝis flustroj, kaj mi aŭdis “subtegmento”.  Prave!

En la subtegmento estis la truo inter la domoj,  kiun mia patrino montris al mi.  Du  fojojn mi frapis  la muron kaj esperis, ke la knabinoj komprenas tion kiel konsenton.  Lumo ankoraŭ brilis en la patrina dormoĉambro. Ŝi tamen dormis kun malfermita libro sur la brusto. La ŝnuro por la subtegmenta pordo pendis tro alte super mia kapo.  Mi devis stari sur seĝo.  Raŭke knaris la pordo dum mi tiris ĝin.  Ne gravas,  ĉu  mi  vekus  mian patrinon.

La knabinoj ne estus frapintaj se temus pri ordinaraĵo. Eble ilia patrino eksciis, ke ili ĉeestis la tefeston. Por tio mi devus porti la respondecon,  kaj mi devus fari mian plejan eblon por ŝirmi  la knabinojn  kontraŭ  puno. Tion faras heroo, plenkreskulo. En la subtegmento mi serĉis laŭlonge de muro. Miaj fingroj palpis lignon kaj brikojn  kaj  fine trovis la truon.  Ĝi estis pli malgranda,  ol mi memoris.  Sed tra la truo  mi vidis la tri ruĝajn knabinojn.  Ili portis rozkolorajn noktovestaĵojn;  iliaj  haroj  estis  malnoditaj  kaj  falis taŭze  ĉirkaŭ la kapo.
Ili vokis, kaj mi provis rampi tra la truo, al destino mi-ne-sciaskia.

Mia kapo trairis la truon, sed ne miaj ŝultroj. Ligneroj gratis min. En momento de malespero, tamen, mi sentis malvarman manon sur mia frunto.  La subita ekscitiĝo donis impeton al mia laboro – eble troan,  ĉar mia kruro trafis  najlon.  Plorkrion  mi  glutis  malgraŭ  la  granda  doloro.  Sed  miaj penso  kaj  turmento  kaj doloroj kaj esperoj ne estis efikaj – mi ne povis transiri. Pezaj piedfrapoj aŭdiĝis de sube,  kaj la tri ruĝaj knabinoj paliĝis.

“For, for!” ili kriis.
Surprizis min de la forta emocio en ilia voĉo, sed mi ne returniĝis, ĝis mi ekvidis la virinon, kiu aperis en la subtegmento de la tri ruĝaj knabinoj.  Eĉ en la malforta lumo,  ŝiaj buklaj ruĝaj haroj brulegis kiel incendio.
Jen ilia patrino, alta kaj terura.
“Karulinetoj, kion vi faras ĉi tie?” Sed ŝia voĉo estis zorgoplena, ne minaca nek kolera.
“Ni pensis, ke ni aŭdis fantomon en la subtegmento, kaj ni volis kontroli”, diris la knabinoj.
“Ho venu, karulinetoj. Kuraĝaj vi estas. Mi legis al vi timigan mirrakonton. Vi scias, ke ĝi
estas nur rakonto, ĉu ne?  Ne estas vero …”

Bruo de fermata pordo silentigis la voĉon. Mi rampis al la ŝtupetaro kaj suben, kaj lamis reen al mia dormoĉambro.  Mi premis orelon kontraŭ la muro,  kaj mi aŭdis  la  tre mallaŭtan sonon  de  lulkanto.
La venontan matenon mi vekiĝis malfrue.
“Panjo, mi sentas min malsana.”
“Viaj vangoj estas palaj!” Ŝi tuŝis mian frunton per malvarma mano.
“Kaj febron vi havas. Eble via kruro infektiĝis … ”
Mi suprentiris pantalontubon, kaj la patrino kapjesis.
“Mi devas viziti la najbarojn … ” mi diris.
“Ho, Vidvinon Pintanazo. Mi klarigos al ŝi, ke vi ne povas labori hodiaŭ.”
“Ne, la knabinojn”, mi diris.
“Karuleto, vi estas malsana. Kuŝiĝu, kaj mi portos al vi lakton kaj mielon.”

Mi ree kuŝiĝis en la lito, kaj Panjo portis varman trinkaĵon. Sed neniel mi povis malstreĉiĝi. Ĉiun sonon mi kredis voko de la tri ruĝaj knabinoj.  Mia patrino malfermis la fenestrojn malgraŭ la malvarma vetero; oni kredis freŝan venton bona por febro. Sed la vento alportis novajn maltrankvilojn.  La  ondiĝantaj  kurtenoj similis la fajrajn harojn de la knabinoj, libere flirtantajn en kampara krepusko. En la siblado de la vento mi aŭdis dolĉajn promesojn kaj sekretajn konfesojn. Malgraŭ ĉiuj provoj de mia patrino, mia febro ne malaltiĝis.

“Vi devas iri al la kuracisto”, diris mia patrino. “Ĉu vi volas, ke mi mendu aŭton?” ŝi diris.
“Ne, ne”, mi diris. “Mi marŝos.”
“Se vi taksas tion ebla. Vi apogu vin sur mi, kaj ni iros malrapide.”
Kaj tiel ni ekiris laŭ la aleo. Se la knabinoj vidus, certe impresus ilin mia forto. Ni preterpasis la ombroplenan angulon, kie mi unue perdis pilkon kaj la knabinoj retrovis ĝin. Ni transiris la riveron per la ŝtona ponto, kie la knabinoj lavis vestaĵojn kaj faris la tutan riveron pura.  Ni eniris la bazaran placon, kaj aŭdiĝis voĉo el la budo de Marzo.

“Ĉu ne bona filo, tiel helpanta sian patrinon?” diris la helpantino.
Ŝi vokis per kurba fingro, kaj mi kun la patrino lamis al la budo. La helpantino donis al mi mielovon en saketo. La dolĉaĵon mi ne ekmanĝis. Unu dolĉaĵo por tri knabinoj. La kuracisto loĝis en luksa domo. Multe anhelante kaj  suspirante  li rondiris min,  puŝis kaj tuŝis.  Lia edzino envenis portante kruĉon da akvo  kaj  telereton da sandviĉoj.  Ŝi  havis larĝan postaĵon  kaj  grizajn  harojn.  Mia patrino sidis apud mi  kaj  karesis mian manon. Ĉiu ĝemo de la kuracisto elvokis timon en ŝiaj okuloj.

“La kruro ne kuraciĝos en la urba polvo”,  diris  la kuracisto.  “Ni havas miasmon ĉi tie.  Fumo,  nuboj kaj stratlampoj.  Mi konsilas  al vi  kelktagan ripozon  en  kampara loko.  Freŝa aero,  pura akvo,  nenia zorgo.
Li dormu multe,  fiŝkaptu en la rivero,  kaj vagadu en la arbaro post kiam la kruro refortiĝos.  Kaj  eble lia menso ankaŭ kuraciĝos de liaj nunaj obsedoj pri knabinoj.”

Ne nur kampara loko – la kamparo, la paradizo de geknaboj kaj geamantoj, kiu estis promesita de la tefolioj. Ne nur knabinoj – la tri ruĝaj knabinoj,  la unusolaj knabinoj, kiujn mi enlasos en mian koron.  Pri la kamparo mi  havis tiel dolĉajn revojn  kaj  esperojn!  Sed sen la tri ruĝaj knabinoj,  la kamparo  estas  neniaĵo,  vanaĵo, dezerto.  Kiam la Vidvino Pintanazo rigardis tra sia senvida okulo, ŝi vidis tiun ĉi destinon.  Kiam mia patrino zorgis pri sia karuleto,  ŝi timis tiun apartigon.  Eĉ kiam mi, fuŝante, provis legi la tefoliojn,  mi vidis ĝin – sed pro miaj propraj esperoj, mi miskomprenis, taksante ĝin la bela estonteco.  Larmoj plenigas miajn okulojn. Mia patrino metis sian manon sur la mian.

“Ĉu ni invitu Janon kaj Matekon kuniri?” diris la patrino.
“Eble ili volos ferii kun vi en la kamparo. Mi ne volas, ke vi enuiĝu.”

La  kuracisto  kapjesis.  La aferoj iom pli heliĝis.  Tefolioj ne klarigas pri bono  aŭ  malbono,  nur pri vero.
En l a  kvieton  de la kampa loko  enŝteliĝis birdaj kantoj  kaj  susuroj  de vento.  Vaganta  hundo  dormis
apud nia luita kabano. La suno brilis pure kaj fiere en la blua ĉielo, kaj en la vespero palpebrumis steletoj.
Mi  kun  Jan  kaj  Mateko  povus pilkludi sur verdaj gazonoj kaj karamboli en falintaj folioj.
Sed mia kruro malhelpis.

“Ĉu vi kunportis la pilkon?” demandis Jan.
“Ne”, mi diris. “Ne decas pilkludi per ĝi.”
“Kial?”
“Ĝi estas la pilko. La pilko, kiun ili reportis al ni.”
“Kio misas, bubaĉ’?” diris Jan. “Ĉu vi ankoraŭ sopiras al tiuj knabinoj?”
“Kiuj?” diris Mateko.
“Liaj najbarinoj, la strangulinoj”, diris Jan.
“Nu, ne gravas. Eĉ se ni havus pilkon, vi ne povus pilkludi, pro via kruro.”
“Eble ni fiŝkaptu?” diris Mateko.
Mia patrino venis el la kuirejo. “Jes, certe vi iru. Malrapide, por ne trostreĉiĝi.”
“Ni reportos ion bonĝustan por la vespermanĝo!” diris Mateko.
“Mi bakos kukojn, kaj ni havos etan tefeston kiam vi revenos”, diris mia patrino. “Vi certe havos apetiton.”
“Verŝajne oni kaptos nur pupojn, botojn kaj fatrason”, mi diris.

Ne, tio estas en la urba rivero.  Ĉi tie, oni povas esperi pri fiŝo.  La rivereto malrapide kaj malprofunde kuris tra la kampoj.  Mi, Jan kaj Mateko sekvis ĝin laŭ ĝia fluo, serĉante profundan lokon por fiŝkapti aŭ eble por naĝi,  kaj  haltis kie  alia rivereto  plaŭde aliĝis  al la fluo.  La fiŝoj ŝatas tiajn lokojn pro la bruo,  kirlado  kaj aerumado.  Multaj  tiaj riveretoj kuniĝas por fari la famajn riveregojn.  Mil komencoj,  sed unusola fino en la granda  oceano.  Tamen  neniu fiŝkaptis.  La suno pikis nin.  Plu  sekvante  la  riveron,  mi, Jan  kaj  Mateko atingis la randon de ombroplena arbaro. Branĉoj pendis malalte super niaj kapoj, kaj la apuda vojo kondukis nin en krepuskon. La rivereto fariĝis pli petolema. Blanka akvo rapide fluis super rokoj, kaj ora lumo lumigis ĉiun folion kaj rosoguton.  Oni povus perdiĝi en tiu ĉi arbaro,  pasigante  senfinajn  vesperojn  kaj  noktojn.

Fojfoje io moviĝis en la ombroj – ruĝaj strioj.  Mi aŭdis flustrojn,  susurojn kaj zumadon.
Ie iu kantis monotone, ripetante nur unu silabon.   Jan kaj Mateko ne ĝeniĝis,  sed mia
koro batis maltrankvile.  Subite la vojo finiĝis ĉe ŝtona barilo.
“Hej, kio-kio? Kia afero! Barilo en arbaro, en kamparo!” diris Jan.

La barilo estis tre malnova, makulita de ŝimo kaj cindro. Iu faris ĝin antaŭ tre longe, antaŭ la naskiĝo de la arbaro.  Verŝajne la tereno estis iam kampo,  kie antikvuloj paŝtis siajn bestojn.  Jes,  kaj la paŝtistoj  faris barilojn  inter  siaj  kampoj  por  defendi  kaj  apartigi  ilin.  Sed iam incendio ekbrulis,  kaj  la  ruĝaj  flamoj surgrimpis la barilojn, pelitaj de fortaj ventoj. La kampoj cindriĝis. Tamen la bariloj transvivis la incendion, kaj kiam arbaro renaskiĝis el la cindro, restis la bariloj.

“Ni transgrimpu ĝin”, diris Mateko.
“Mi preferus, ke ne”, mi diris.
“Kial ne?” diris Jan.
“Ŝajnas al mi, ke transgrimpi barilojn aŭguras malbone”, mi diris.
“Almenaŭ, tiel estas por mi.”
“Nu, vidu!” diris Mateko. “La fiŝŝnuro nodiĝis.”
“Neniun nodon oni forigos en tiu ĉi malluma arbaro”, diris Jan.
“Hejmen! Mi malsatas.”
“Sed ni kaptis nenion por porti al la tefesto!” diris Mateko.
“Ĉiukaze, estos kukoj kaj teo”, mi diris.

La tri lacaj knaboj eliris el la arbaro, al plena sunlumo.  Apud la vojo kreskis aro da floroj.  Sovaĝaj  floroj estas kutime malgrandaj kaj magraj,  sed  tiuj  tulipoj,  lilioj,  petunioj  kaj  violetoj estis  sanaj  kaj  buntaj.
Maturaj floroj. Iu prizorgis kaj flegis ilin. Ili aspektus bele en vazo sur la tablo – ĉu pluki ilin, ĉu lasi por aliaj?

En la kamparo la floroj floras sencele,  kaj la herboj kreskas silente, senlime. Tiun  nokton mi sonĝis,  ke tra malferma kabana fenestro  mi aŭdis  kantadon monotonan.  Al la  kanto  iom post iom  aliĝis ĉiuj kantoj de la naturo – susuroj de folioj, krioj de najtingaloj, senfinaj kantoj de steloj. Jen mi staris en kampo, kaj ĉirkaŭ mi estis  dekoj  da  homoj – la Vidvino Pintanazo, la Maljuna Toporo, la helpantino en la budo, Jan  kaj  Mateko, mia patrino, kaj aliaj vizaĝoj, kiujn mi ne konis.  Ni ĉiuj rigardis al vico de arboj,  preter kiu brulis ruĝa flamo. Timantaj flustroj ekkovris la zumadon kaj sonojn de la naturo.  La tuta homamaso konjektis  kaj  onidiris.
Arboj kliniĝis antaŭ tri ruĝaj kandellumoj,  kaj bariloj malaperis,  kaj  milda  voĉo  flustris en mian orelon:
“Jen la tri ruĝaj knabinoj.”

La knabinoj malfermis siajn buŝojn, el kiuj devus veni flamo kaj vento.
Flamo, kiu bruligas korojn.
Vento, kiu skuas la mondon.
Sed ili kantis! “La la la la la, la la, la, la!”
Kiam mi vekiĝis, la sono daŭre ripetiĝis.

Kiujn problemojn mia sonĝanta menso provis solvi per tiuj silaboj?


 

 

Tim Westover

el : Marvirinstrato
     Originalaj Noveloj en Esperanto
     eldonejo literaturo.net    2009

Tiu ĉi novelaro estas havebla sub la permesilo  Creative Commons
Atribuo - Nekomerca - Neniuj derivaĵoj 3.0 Usono.
Oni rajtas uzi kaj represi la novelojn el tiu ĉi novelaro en klubo, kurso, podkasto, radioelsendo, bulteno aŭ periodaĵo laŭ la kondiĉoj de tiu permesilo.
Vizitu  http://www.marvirinstrato.com/
por kontaki la aŭtoron, legi detalojn de la permesilo,
aŭ elŝuti elektronikan version de tiu ĉi novelaro.

ISBN: 1-4392-3634-8

Eldonejo Literaturo.net
242 S Culver St, Ste 214
Lawrenceville, GA 30045
USA

Unue eldonita en 2009 de Eldonejo Literaturo.net
Kopirajto ©2009 Tim Westover
Presita en Usono


 

 
 
 
Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com