Centra Oficejo de BEL
Sáb, 15 de Agosto de 2009
En la 16-a de junio la gvidantoj de Barato, Brazilo, Cxinio kaj
Rusio kunvenighis en Jekaterinburgo- Rusio por diskuti pri la
monda ekonomia krizo kaj interalie pri kreo de nova valuta
sistemo.
Tiam ili ricevis leteron de D-ro Probal
Dasgupta, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio,
kiu proponis, ke la kvar "promesaj landoj por la
estonteco" laboru por cxesigi ne
nur valutajn, sed ankaux lingvajn
privilegiojn. La internacia uzo de la angla laux Probal
Dasgupta fortigas la poziciojn de kelkaj privilegiitaj landoj.
La brazila prezidanto Luiz Inácio Lula da Silva respondis al tiu
letero:
"... Ni sxatus montri al vi nian admiron pro la
klopodo, kiun esperantistoj de la tuta
mondo entreprenas cele al la disvastigo cxiam
pli granda de Esperanto, lingvo
kreita de doktoro Lazaro Zamenhof kiel
kontribuajxo por la interkompreno kaj komprenemo
inter la homoj.
Ni scias, ke en la historio de la homaro, estis lingvoj,
kiuj entrudigxis kiel sekvo de la politika hegemonio, kiel
latino, aux certagrade la franca kaj
poste la angla. Ni deziregas ke, fakte, iun
tagon Esperanto povu esti akceptita
de plejparto de la nacioj kiel lingvo adoptita por faciligi la
komunikadon sen lingvaj privilegioj.
Ni certas, ke Universala Esperanto-Asocio
dauxrigos siajn demarsxojn cxe
Unuigxintaj Nacioj por lauxgrade pligravigi la
rolon de Esperanto kiel internacia lingvo. . .
. ni konsentas pri la valoro de la lingvo disvastigata de via
asocio."
La subteno de Brazilo certe estos
tradukata al praktikaj agoj en UN kaj en
Unesko en la venontaj monatoj. La Monda Asocio de
Esperanto-parolantoj, strebas por ke la
favoraj rezolucioj jam alprenitaj de
la Gxenerala Konferenco de Unesko igxu
tre pli konkretaj kaj, ke instruado de
Esperanto estu parto de la sindevigoj
de la membro-sxtatoj okaze de la nun lancxata Jardeko de Lingvoj.
La parolantoj de Esperanto vidas en gxi esencan ilon por certigi
justecon en la kampo de internacia komunikado kaj lingvaj rajtoj,
www.linguisti- rights.org.
Por via informo, jen la kompleta teksto de la letero:
Al Probal Dasgupta,
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio
Prezidento Luiz Inácio Lula da Silva taskis
nin respondi vian leteron de la 20-a de junio
2009 adresitan al li, por danki pro via zorgo pri la
egaleco en internaciaj rilatoj, tiel en la financa kiel en la
lingvaj aspektoj. Ni sxatus montri al vi nian admiron pro la
klopodo, kiun esperantistoj de la tuta mondo entreprenas
cele al la disvastigo cxiam pli granda de Esperanto,
lingvo kreita de doktoro Lazaro Zamenhof kiel
kontribuajxo por la interkompreno kaj komprenemo inter la
homoj.
Ni scias, ke en la historio de la homaro, estis lingvoj, kiuj
entrudigxis kiel sekvo de la politika hegemonio, kiel
latino, aux certagrade la franca kaj
poste la angla. Ni deziregas ke, fakte, i un
tagon Esperanto povu esti akceptita de plejparto de la
nacioj kiel lingvo adoptita por faciligi la komunikadon sen
lingvaj privilegioj. Ni certas, ke Universala Esperanto-Asocio
dauxrigos siajn demarsxojn cxe Unuigxintaj Nacioj por lauxgrade
pligravigi la rolon de Esperanto kiel internacia lingvo.
Sekve ni ne vidas necesa pridiskuti
la aferon, cxar ni konsentas pri la valoro de
la lingvo disvastigata de via asocio.
Sincere,
Cláudio Soares Rocha
Direktoro pri Historia Dokumentado
|