retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski         09.07.2009

_______________________________________________________________________________________________________

 

Jarlibro 2009 Aperis

 

 


Portreto de D-ro Zamenhof malfermas la cxi-jaran Jarlibron de UEA omagxe al lia 150-a datreveno. En la antauxparolo Barbara Pietrzak, la gxenerala sekretario de UEA,
traktas la aktualecon de la ideoj de Zamenhof kaj tiujn de la Manifesto de Prago,
kies teksto aperas apud la Esperanto-rezolucioj de Unesko.
 
Kun 1735 adresoj en 102 landoj la Jarlibro havas precize same multe da delegitoj kiel en 2008. Estas 52 cxefdelegitoj, 965 lokaj delegitoj, 106 vicdelegitoj, 35 junularaj kaj 1309 fakaj delegitoj. Krome en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakdelegitoj reprezentas preskaux 800 fakojn. En la unua parto, eldonita ankaux aparte kiel Gvidlibro 2009, aperas adresoj k.a. informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, pri landaj kaj fakaj asocioj, akademioj, edukaj kaj kulturaj instancoj, bibliotekoj, ktp.
 
Individuaj membroj de UEA povas profiti de la informa trezoro de la Jarlibro ankaux rete. Krom facila uzebleco por rapida sercxo de delegitoj k.a. informoj, avantagxo de la reta Jarlibro estas gxia gxisdateco. Pere de gxi eblas krome sendi retmesagxojn al delegitoj kaj akiri por si plusendan retadreson kun la finajxo @uea.org. Uzantoj de la reta Jarlibro, kies kotizo rajtigas ricevi la revuojn "Esperanto" aux "Kontakto", povas legi ilin rete jam, kiam ili
estas presataj. Por ekuzi la servon necesas registrigxi cxe http://reto.uea.org,
alirebla ankaux per la ligilo "Jarlibro" sur la startpagxo de http://www.uea.org.

 

Fine de majo tiu cxi servo, enkondukita en aprilo 2005, havis 2120 uzantojn.
 
- laux g.k. de UEA
 

fonto: Ret-Info    http://www.eventoj.hu


 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com