|
Poste Orfiŝeto sekvis la rivereton ĝis
la riverego, kaj la riverego fluis tra
dezerta loko. Strange, pensis Orfiŝeto, ke apud la akvofluo ne kreskas arboj aŭ arbustoj. Ĝi levis la kapon en la
aeron kaj tuj konstatis la kialon. Varmegaj ventoj el la okcidento
pikis la haŭton de la kompatinda Orfiŝeto.
Proksimiĝis al la riverbordo barbulo, kiu trenis kamelon per bridilo.
Liaj barbo kaj haroj estis longaj kaj blankaj. Sur la kamelo pendis
hakilo, mantelo, kaj pajloŝtopita skatolo. La barbulo genuis por trinki. Orfiŝeto, pro sia kutima scivolemo, ennaĝis en liajn manojn,
kiam li trempis ilin en la akvon.
“Sinjoro”, petis Orfiŝeto, “kial vi portas hakilon en tiu ĉi senarba
loko?”
“Por la glacio, Orfiŝeto”, respondis la barbulo.
“Kaj sinjoro, kial vi kunportas mantelon en tiu ĉi varmega dezerto?”
“Pro la malvarmaj orientaj ventoj”, respondis la barbulo.
“Kaj, sinjoro, kial vi kunportas pajloŝtopitan skatolon?”
“Por konservi la glacion”, respondis la barbulo.
Orfiŝeto jam vidis sufiĉe
de la mondo por kompreni, kia reĝo ĉiam
bezonas glacion. Kruela reĝo en ruĝa silko sidas sur ora trono. Ventumas
lin sklavoj; alportas vinberojn al li sklavinoj. Lukse li vivas;
mizere vivas lia popolo. Orfiŝeto memoris la vortojn de la saĝa baleno
antaŭ sia foriro: “Vivi avide kaj avare estas la celo de la homa koro.”
Jes, Orfiŝeto vidis multajn kruelaĵojn dum siaj aventuroj.
Orfiŝeto
koleriĝis en sia blua koro, sed ĝi ne povis fari malbonon al homo,
nur bonon. Ĉar kolero estas senutila, Orfiŝeto cedis la koron denove
al scivolemo.
“Mi volas viziti la nordon kaj vidi, de kie venas tiu glacio.
Se vi
kunportos min, mi plenumos unu peton vian per mia ĉielarka vosto.”
Dirite, konsentite! Kaj la barbulo metis Orfiŝeton en tason
plenan je riverakvo. Longe ili iris kune kun la
kamelo, sekvante la riveron al
fora havenurbo.
“Kial vi ne uzas boaton por iri laŭ la rivero?” demandis
Orfiŝeton.
“Estas timigaj monstroj en la rivero, se oni kredas je monstroj.
Kaj
se ne, estas akvofaloj kaj kirlakvoj, kiuj faras la riveron nenavigebla.”
“Neniam en la vivo mi vidis monstron
en la akvo”, diris Orfiŝeto, “sed
pri akvofaloj kaj kirlakvoj mi bone konscias.” Kaj pri kruelaj
reĝoj, aldonis la Orfiŝeto en sia koro.
Fine la barbulo kaj Orfiŝeto atingis
la havenurbon. Tie staris
granda nigra ŝipo kun kvar mastoj. Maristoj kuris laŭ la
ŝipoŝnuroj kiel formikoj sur mielo. “Saluton, kapitano!”
diris la maristoj al la
barbulo. “Saluton, Orfiŝeto! Ĉu vi velos kun ni al la poluso?”
“Jes”, diris Orfiŝeto, kaj la maristoj komencis kanti.
“La nia estas bona ŝipo, kaj la viroj en ĝi bonaj homoj”,
diris la
barbulo. “Dek fojojn jam ni velis al la poluso por la glacio
de nia reĝo;
dek fojojn ni revenis.” “Dek unu estas malfeliĉa cifero!” kantis la maristoj. “Ĝi signifas
avidon kaj troplenon. Sed kun Orfiŝeto, ni certe revenos hejmen!”
Orfiŝeto zorgis pri la maristoj, ĉar ĝi volis nur bonon por homoj.
Sed la kruela reĝo sendis ilin al danĝera vojaĝo;
la kruela reĝo en sia
tuta korpo ne havis tiom da kompato, kiom la malgranda Orfiŝeto.
La maristoj levis la blankajn velojn, kaj la ŝipo ekiris al la blua
horizonto. Multajn monatojn ĝi velis. Fojfoje minacis la ŝipon
ŝtormaj ventoj; fojfoje minacis pacaj tagoj,
kiam ne blovis eĉ la plej
eta spiro de mevo. Tiuj tagoj estis teruraj, kaj la amikemaj maristoj
fariĝis koleremaj, komencis vetludi, eĉ priparolis ribelon kontraŭ la
barbulo. Sed ribelo ne blovigas venton, diris la barbulo. Denove la
ventoj ekblovis, kaj ondon post ondo oni alproksimiĝis al la poluso.
“Jen la glacio!” diris maristo de sur la plej alta masto.
La maristoj
brajlis la velojn. Pordetoj en la flankoj de la ŝipo
malfermiĝis,
kaj la
maristoj trempis grandajn remilojn en la maron.
“Ĉu vi prenos nun la glacion?” demandis
Orfiŝeto.
“Ĉi tie ĝi estas duonfandita”, diris la barbulo.
“Ĝi ne restos solida
tra la dezerto. Ni devos iri pli norden.” La barbulo surmetis la
mantelon.
Ju pli norden velis la ŝipo, des pli dika fariĝis la glacio,
ĝis la ŝipo
ne povis plu veturi per la fortoj de la remiloj.
La maristoj elsaltis el
la ŝipo kaj prenis ĉenojn ligitajn
al ĝia pruo. “Kaj, ek! Kaj, ek! Kaj,
ek!” la barbulo kriis – dum “kaj” la maristoj pretiĝis,
kaj dum “ek”
ili tiregis la ĉenojn, kaj la ŝipo rampis antaŭen. La maristoj ŝvitegus,
sed la malvarmaj orientaj ventoj glaciigis ĉiun ŝvitguton sur la brovoj.
“Strange”, diris Orfiŝeto, “ke homoj nun veturigas
ŝipon!” La
maristoj ridis de malantaŭ la glacikovritaj lipharoj.
Dum tri tagoj la maristoj tiel veturigis
la ŝipon. Finfine la barbulo
ordonis, ke oni faru bivakadon, ĉar la glacio estis solida plato, kaj oni
estis sufiĉe proksime al la glacia monto. La
maristoj per siaj talentoj ekflamigis fajron
en bareloj sur la glacio. Ili varmigis
siajn fingrojn kaj rostis fiŝojn
kaptitajn el truoj fositaj en la
glacio.
“Ĉu ĝenas vin, Orfiŝeto, ke ni manĝas
viajn kuzojn?” demandis la maristoj.
“Ne ĝenas min”, diris Orfiŝeto, “ĉar la fiŝoj nur volas fari al vi
bonon.”
Distance oni vidis ion, kiu similis al granda nubo tuŝanta la teron.
“Jen la glacia monto, Orfiŝeto”, diris la barbulo.
La monton la
vento skulptis dum jaroj da konstanta blovado.
Ĝi estis ronda, glata
kaj polurita – sendifekta krom la cikatro, de kie la barbulo
kun siaj
maristoj elprenis glacion por la reĝo.
Orfiŝeto bedaŭris, ke oni devas
vundi la monton por elpreni la glacion. Per la hakilo la barbulo
eltranĉis grandan pecon kaj montris ĝin al
Orfiŝeto. Ĝi estis dika kaj
forta, jen blublua jen kristalklara,
kiel la okuloj de bonkora knabino. Princina glacio,
reĝa glacio.
“Ĉu ne bele?” diris la barbulo, kaj Orfiŝeto konsentis.
Ĉiuj maristoj prenis hakilojn, kaj dum semajno ili plenigis la
ŝipon per glacio. La granda holdo, iam plenplena je biskvitoj, rumo
kaj oranĝoj, estis nun plenplena je glacio. Inter la ŝipŝelo kaj la glacio
la maristoj metis tavolon de pajlo, por konservi
la malvarmecon. Al Orfiŝeto tiaj laboroj estis preskaŭ nekompreneblaj
– ĝi apenaŭ povis
memori la varmegon de la dezerto.
Kun la holdo plena je la kara kargo, la ŝipo
ekiris suden, unue per
homa forto, poste per remiloj, poste per vento. Kiam la veloj pufiĝis
pro milda blovo, la maristoj ekkantis. Sunradioj varmigis fingrojn
kaj nazojn.
Belaj tagoj tamen cedis al teruraj. Ŝtormoj taŭzis la kompatindan
ŝipon. “Orfiŝeto, ni timas!” diris la maristoj,
sed ili estis kuraĝaj dum la ondoj bategis.
La maro bolis kaj muĝis. En la ondoj Orfiŝeto
vidis ion, kiu devas esti monstro, ĉar
en la maro ne estas akvofaloj. Ĉiuj
timis, sed Orfiŝeto ne povis helpi per sia ĉielarka vosto. Ĝia ĉielarka
vosto estis promesita al la barbulo, kiu prenis Orfiŝeton
el la rivero. Sed la barbulo restis en la holdo, kie la glacio malrapide ŝrumpis.
Tagon kaj nokton ŝtormoj minacis, sed pelis la ŝipon hejmen.
Fine griza strio aperis ĉe la horizonto – la pontoj, flagoj kaj lumoj
de la havena urbo.
La ŝipo alkajiĝis, sed la barbulo
ne atendis revenan
feston. Li metis la glacion sur longan platan veturilon. Knabetoj
volis tuŝi la glacion, kaj knabinoj
provis kapti pecetojn inter siaj maldikaj
fingroj, sed la barbulo forbatis la fingrojn
per branĉeto. Ne estis eble
defendi la glacion kontraŭ ĉiuj forraboj, kaj ĝi ŝrumpis. La barbulo
kovris la glacion per ruĝa silko kaj tavoloj de tolo kaj pajlo.
Ĉevaloj tiris la veturilon el la havena urbego laŭ la ĉefa vojo. Homoj
kaj bestoj kuradis ambaŭdirekte, tirante sakojn, barelojn, kestojn
kaj vagonojn. Tian frenezon Orfiŝeto vidis nur en la plej fortaj
oceanaj fluoj, kiam salikokoj, moruoj kaj polpoj migras por manĝado
aŭ naskado.
“Kien iras ĉiuj ĉi?” demandis Orfiŝeto el sia taso.
“Ne gravas”, diris la barbulo. “Ĉiuj konas sian propran destinon.”
Sed ĉiuj konis ankaŭ la valoron de la glacio
sub l a ruĝa silko. La
glitado de la veturilo kaj susuro de ruĝa silko estis kiel tintado de
oraj moneroj. La oreloj de saĝvizaĝaj marĉandistoj pintiĝis kiam la
veturilo preterpasis. Orfiŝeto memoris la vortojn de la saĝa
baleno: “Vivi avide kaj avare estas la celo de la homa koro”.
Sed la plej avida, jes, estas tiu kruela reĝo, kiu forsendis la barbulon kaj liajn maristojn
al la fora nordo, al danĝero kaj aventuroj!
Oni veturis senĉese ĝis la ĉefa vojo fariĝis kota pado,
kaj poste
ĝis la kota pado fariĝis sabla nenio. La barbulo atingis la randon de
la dezerto, kaj ĉe la lasta haltejo antaŭ la sabla maro li
interŝanĝis la
ĉevalojn kaj la veturilon por kamelo kaj granda sako.
En la sakon la
barbulo metis la restintan parton de la glacio, kiu estis ne pli granda,
ol bulko da pano. Kaj la glacio daŭre ŝrumpis. Nun la barbulo
kaj Orfiŝeto vojaĝis tage kaj nokte. En la tagoj
la
akra suno estis minaco por ĉiuj –
barbulo, Orfiŝeto kaj glacio. Ili
benis la noktojn malgraŭ la malvarmego.
La luno brilis blue kaj faris
el la dezerto frostan pejzaĝon. Orfiŝeto pensis, ke ĝi vidas denove la
glacian monton. Tamen, ne: tio estis la kurba tegmento de la reĝa
palaco. Jen, ringita de domoj, vendejoj kaj kadukaj grizaj konstruaĵoj,
la blankmarmora reĝa palaco.
Ĉe la pordego la barbulo forlasis sian kamelon. Restis nur peceto
da glacio, nur tiel granda, kiel pugno. Heroldoj renkontis la barbulon
kaj per trumpetoj anoncis la alvenon. Soldatoj kun kurbaj glavoj
certigis, ke la stratoj al la palaco estis senobstaklaj.
De malantaŭ la
brilantaj klingoj, ĉifonuloj rigardis la glacion kaj ties posedanton kun
avido kaj envio.
“Orfiŝeto, kia beno! Glacio, kiom pli!”
diradis la ĉifonuloj.
La pordegoj de la palaco larĝe malfermiĝis, kaj la barbulo kun
Orfiŝeto eniris la grandan halon. Granitaj statuoj
de la antikvaj herooj kaŝis siajn vizaĝojn
malantaŭ ŝtonaj kaskoj. “Kredeble ili
konkeris monstrojn”, pensis Orfiŝeto, “sed mi dubas,
ĉu ili konkeris akvofalojn aŭ kirlakvojn.
Aŭ la glacian monton.” Dancistinoj aperis kaj malaperis.
Ankaŭ ili kaŝis siajn vizaĝojn, sed per buntaj toloj, ne
per malvarma ŝtono. La lasta pordo estis malfermita
por malkovri armeon de korteganoj kaj eĉ du elefantojn,
kies dentegoj estis kovritaj per ruĝa silko.
Sed oni apenaŭ atentis la bestegojn. Korteganoj, soldatoj, dancistinoj
kaj la barbulo kun Orfiŝeto klinis sin antaŭ la ora reĝo sur la ora
trono. Lia barbo estis rivero de lumo, kaj lia hararo estis arbaro de
cinamo. Li ridegis, kaj ĉiu sentis lian ridadon en siaj piedoj.
“Saluton, Orfiŝeto!” diris la reĝo. “Vian rakonton mi volonte aŭdos
poste. Sed mankas al ni tempo.”
Al la reĝo la barbulo solene donis la glacion.
La reĝo stariĝis kaj per grandaj paŝoj kuris el la palaco. Kune kun
ĉiuj siaj korteganoj kaj ornamitaj elefantoj, dancistinoj kun buntaj
vualoj kaj soldatoj kun brilantaj klingoj, la reĝo eniris la labirinton de
mallarĝaj kaj malhelaj aleoj de la urbo, zigzagante kvazaŭ hazarde.
Orfiŝeto ne sciis, ĉu la reĝo sekvis iun signifoplenan vojon
aŭ elektis laŭ la kapricoj de sia koro.
La reĝo haltis antaŭ pordo, kiu estis identa al cent aliaj, kiujn oni
jam preterpasis. Ene mezaĝulo prilaboris botojn. Al li la reĝo etendis
sian manon. La botisto formetis sian martelon kaj prenis la glacion,
kiu finfine ne estis pli granda, ol Orfiŝeto mem.
Ĝin li metis en sian
buŝon kaj fermis la okulojn, frandante. “Dum sia tuta vivo la reĝo neniam gustumis glacion”, diris la barbulo
al Orfiŝeto. “La plej grandan trezoron oni ŝparas por ordinarulo.”
“Kaj kion oni faros poste? Ĉu feston?” demandis Orfiŝeto.
“Kia festo povus egali la aferon?” diris la barbulo. Jam la reĝo estis
for, kaj nur la dancistinoj pro siaj buntaj vualoj estis videblaj inter la
grizaj homamasoj. “Reportu min al la rivero”, diris Orfiŝeto el sia taso al la barbulo,
“ĉar jam mi vidis pli, ol mi povas kompreni.” La barbulo reportis Orfiŝeton al la bordo kaj metis la tason en la
riveron, por ke Orfiŝeto facile elnaĝu. “Mi dankas pro la afabla akompano”,
diris la barbulo. “Mi dankas pro la vojaĝo al la glacia monto”,
diris Orfiŝeto. “Kaj
nun mi memoras mian promeson. Mi plenumos unu peton vian per
mia ĉielarka vosto. Diru, kaj mi faros.”
La barbulo profunde klinis sin, ĝis la lipoj preskaŭ tuŝis la akvon.
“Mi volas esti tiu, kiu ricevas la glacion.”
Tim Westover
el : Marvirinstrato
Originalaj Noveloj en Esperanto
eldonejo literaturo.net
2009
Tiu ĉi novelaro estas havebla sub la permesilo
Creative Commons
Atribuo - Nekomerca - Neniuj derivaĵoj 3.0 Usono.
Oni rajtas uzi kaj represi la novelojn el tiu ĉi novelaro en klubo, kurso, podkasto, radioelsendo, bulteno aŭ periodaĵo
laŭ la kondiĉoj de tiu permesilo.
Vizitu http://www.marvirinstrato.com/
por kontaki la aŭtoron, legi detalojn de la permesilo,
aŭ elŝuti elektronikan version de tiu ĉi novelaro.
ISBN: 1-4392-3634-8
Eldonejo Literaturo.net
242 S Culver St, Ste 214
Lawrenceville, GA 30045
USA
Unue eldonita en 2009 de Eldonejo Literaturo.net
Kopirajto ©2009 Tim Westover
Presita en Usono
|