retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski         28.05.2009

_______________________________________________________________________________________________________

 

IKU EN BJALISTOKO: KREMO EL 30 PROPONOJ

 


La membroj de la UEA-komsiono pri la Internacia Kongresa Universitato havis cxi-jare nekutime multe da laboro, cxar ili devis ekspertizi entute 30 prelegproponojn por la 62-a sesio de IKU en la 94-a UK en Bjalistoko (25 julio – 1 auxgusto 2009).  La Estraro de UEA,  kiu aprobis la finan programon de IKU, sekvis la rekomendon de la Komisiono.

La Bjalistoka IKU-sesio konsistos el jenaj prelegoj:

- Tomasz Chmielik    : "Kvin urboj de fratoj Goskind";
- Barbara Despiney  : "Pol-litova Unio: respubliko de multaj nacioj";
- Nicolau Dols Salas : "Perspektivoj en fonetika kaj fonologia esplorado de Esperanto";
- Mark Fettes         : "Cxu eblas kultivi imagipovon? Enkonduko en radikalan edukteorion kaj
                              praktikon";
- Mauro La Torre  : "Nombrado: ila, vorta, cifera";
- Árpád Máthé     : "Esperantistaj redaktoroj de Zamenhof kaj aliaj pioniroj gxis la nuntempaj";
- Otto Prytz        : "La invento de la jubileulo Louis Braille - dauxrigebla kaj dauxriginda";
- Tsvi Sadan (Tsuguya Sasaki): "Socilingvistika komparo de du diasporaj lingvoj, la jida kaj
                                            Esperanto, en Interreto";
- Amri Wandel      : "Teleskopoj - de Galileo gxis la spacteleskopo".

La prelegoj de Nicolau Dols Salas,  Tsvi Sadan  kaj  Amri Wandel  estos  samtempe  kursoj  de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS).  La kunlaboro inter  IKU  kaj  AIS komencigxis en la Tamperea UK en 1995.  Cxiu  dumkongresa AIS-kurso konsistas el tri prelegoj,  el kiuj  la unua estas  IKU-prelego,  sekvata de du dauxrigaj prelegoj,  en kiuj  la  preleganto  prezentas  sian temon pli profunde kaj vaste.

La prelegtekstoj aperos kiel t.n.  IKU-libro,  lancxota en la UK.  En la Libroservo de UEA estas ankoraux  haveblaj IKU-libroj  de kelkaj antauxaj jaroj.  Pluraj IKU-libroj  kaj  la resumoj  de la cxi-jaraj prelefoj estas konsulteblaj  ankaux  en la kongresa retejo:

http://www.uea.org/dokumentoj/IKU/index.html

[Gazetaraj Komunikoj de UEA]



fonto: Ret-Info   http://www.eventoj.hu

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com