|
Laux decido de la balota komisiono de la 10-a de aprilo,
la germana sekcio de la
politika movado "Euxropo - Demokratio - Esperanto" (EDE)
rajtas partopreni en la Euxropaj Balotoj
2009 en Germanio. Tio signifas, ke gxis la komenco de junio la
germana sxtato presigos almenaux 64 milionojn da balotiloj, sur kiuj trovigxas gxia
nomo. Ankaux la nomoj de la 10 kandidatoj de EDE-Germanio - kun prof. d-ro Reinhard
Selten sur la unua loko - trovigxos sur cxiu vocxdonilo.
EDE starigas listojn ankaux en cxiuj regionoj de Francio, tiel ke entute cx. 108
milionoj da euxropanoj (64 milionoj en Germanio kaj 44 milionoj en Francio) havos la
eblecon subteni la disvastigon de Esperanto
per sia vocxo. Dum en Germanio
cxiu vocxdonanto auxtomate trovos EDE sur la balotilo, en Francio oni bezonos specialan
vocxdonilon. EDE planas presigi kaj disdoni 7 milionojn da ili, kaj krome oni ofertos
la eblecon elsxuti ilin el interreto.
En Germanio entute 32 partioj kaj politikaj asocioj partoprenos la balotojn -
pli ol iam ajn antauxe. Jam nun jxurnalistoj
publikigis la opinion, ke tiu cxi abundo
povus instigi la grandajn partiojn akcepti ideojn de la novaj politikaj movadoj.
Tiel ankaux EDE esperas, ke gxia baza ideo,
plibonigi la komprenigxon pere de Esperanto kaj tiamaniere
akceli lingvan egalrajtecon kaj demokration sur euxropa nivelo,
ekhavos novajn impulsojn.
Pro al la partopreno en la balotoj, EDE povos senpage
elsendi varbajn filmetojn
en la germana kaj franca televido. Krome oni klopodas multe informi ekzemple pere de
afisxoj, faldfolioj, informstandoj kaj gazetaraj komunikoj. Ecx se (pro la neceso
superi la 5 %-an sojlon en Germanio kaj Francio) la akiro
de segxo en la parlamento ne sxajnas
esti realisma, nun milionoj da homoj ekscios pri la ekzisto de Esperanto,
tiel ke certe ankaux la gxenerala Esperanto-movado profitos de la balotoj.
Laux realisma takso, EDE povos atingi
en Germanio kaj Francio sume cx. 100.000
vocxojn. Jam tia nombro certe pli impresus la eksteran mondon ol la membronombro de
la diversaj Esperanto-asocioj en Euxropo. La euxropaj balotoj do povas grave helpi en
tio, ke oni prenos la Esperanto-movadon pli serioze.
Ulrich Matthias
vicprezidanto de EDE-Germanio
fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu
|