|
Temas pri la plej nekonata homo inter la personoj kiuj ekscitas la scivolemulojn de nia tempo. Oni
rezignis doni al li nomon, lokdevenon,
priskribi lian kulturan medion kaj eĉ fizikajn karakterizaĵojn, lasante tamen travidi lian eksterordinaran neenteneblan geniecon. Oni diras vage
ke li vivis en la suda Francio
inter la jaroj 1250 kaj 1360 de
nia epoko.
Nekonata kiom oni volas; sed preciza en siaj intencoj kaj celoj kaj decida en sia farado. Ne superata, eble nesuperebla.
Kion li intencis fari kaj reale faris?
1) Li volis efektivigi pentraĵon, realigi
bildon de io komuna en komunaj aspektoj kaj per komunaj teknikoj. Komencis do kaj tuj li havis genian ideon, neniam elpensitan de iu ajn, eble eĉ neeblan: pentri sen farboj ĉiuspecaj. Neniu tion realigis ĝis tiam. Sentime li sin ĵetas en la entreprenon. Kaj sukcesas.
2) Rekomencas kaj li tuj okupatas de nova ideo: la pentraĵo senfarba estu ankaŭ senkontura! Oni
scias, ke se la okulo de la pentristo ne difine vidas la
konturojn, li ne kapablas labori apude de sia provata desegno: li devus sin distancigi je almenaŭ tri/kvar metroj.
Eĉ en tio li sukcesas.
3) La ideoj sinsekvas kaskade. Senfarba, senkuntura,
lia imagita figuro realiĝu kaj do ne monttru,
eĉ ne en la estonteco per pligrandigoj kaj rimedoj kiel iksoradioj
aŭ ultraviolaj kaj ultraruĝaj (ĉu eĉ tiujn ĉi li antaŭkonis?),
la premtuŝadon kaj la direkton de la peniko.
En la historio, priarta aŭ priteknika, oni ne trovas tiutipajn ekzemplojn dum la ekspertoj instruas vidi, en ĉiu pentraĵo, la movojn kaj la direktiĝon de ĉiu peniktuŝo. Sed li senperturbe insistas kaj sukcesas.
4) Kaj jen alia tuja inventaĵo:
la koloro, pliekzakte la malheliĝo, de la pentraĵo (ankoraŭ pentraĵo?), senfarba, senkuntura, senpenika tuŝdirekto, restu nur en la supraĵo de la teksaĵo (li precizege baraktas super kvarmetra linaĵo longa kaj unumetra larĝa),
estu penetrata de kvazaŭa kolordiluaĵo (pliekzakte: de nuancoj de klaroskuro)
de nur unu aŭ du mikronoj kiun ĝisnun oni ne kapablas realigi. Oni notu ke teksaĵo ensorbiĝas je farboj ĝis entrempiĝo: alikaze la farbo deiĝas kaj la figuro disolviĝas; sed li neniam fiaskas kaj fakte rezultigas kolorigon kun malheliĝoj,
kiuj forstrekiĝas eĉ ne kiam l a teksaĵon oni lavas kaj vringas
aŭ mergigas en ĉiuspecajn naturajn aŭ sintezitajn senkolorigilojn.
5) Ne finiĝas tamen la serio de liaj geniaj pretendoj. Venas fakte en lian kapon la jena kaprico: pentri
ne nur senfarbe, senkunture, senpeniktuŝe,
nur supraĵe malheligante, sed ankaŭ negativece.
Neniu konceptis tiun ideon, neniu antaŭe
komisiis tian manfaritaĵon, kiun eventuale neniu vidus sen taŭgaj iloj. Neniu, eĉ ne en la dudekunua jarcento, sukcesas realigi pentre tian figuron.
En liaj tempoj neniu priparolis tian “negativan bildon”,
kiu ne videblas nudokule. Li ne timas kaj sukcese kreas por ke kiam oni inventos sciencajn ilojn taŭgajn al la malkovro
de tiuj nevideblaj karakterizaĵoj, oni
vidu la mirindaĵon. Tiam, nur tiam,
la “negativeco” de la bildo aperu. Kaj li persiste kaj sukcese procedas...
6) La bildo jam brilas antaŭ li, mankas nur kelkaj detaloj. Kaj jen eksplodas en li nova geniaĵo. Li estas realiganta komunan artan kaj popolan pentrobjekton,
sed ĝia realigo ne similu al tiuj kiuj ornamas la komunajn dekoraciatajn lokojn, kaj ignoru la pentraĵajn kurantajn detalojn de la objekto!
Tiuj detaloj metas najlovundojn sur la
polmoj (jes, pri krucumito li artas): li antaŭvidas,
ke en la dudeka jarcento estos
malkovritaj kadavroj kaj arkeologiaĵoj
pri krucumitoj portantaj vundsignojn sur la pojnoj, kaj ke anatomiistoj de la XIX jarcento estos demonstrantaj eksperimente
ke najlitaj manoj disŝiriĝus pro la pezo de la korpo.
Kaj lin ne blokas la liatempa akuzo ke li detruas la tradicion,
do konstruas falsaĵon. Li laboras por la estonteco!
7) Kaj la estonteco evidentigas aliajn dekojn da eksceptaĵoj. Li kreas tridimensian figuron, pri kiu
li ne havas ideon, kaj kiun eĉ
la modernaj posteuloj pentraĵe ne kapablas krei.
Ne malhelpas ke la signoj de la tridimensio ne videblas
nudokule. Venos la sciencoj kiuj ĉion detektos kaj tiam...
Tiam, nome hodiaŭ, oni detektas ke la materi bazo sur kiu li laboras estas,
ja jes linaĵo, sed linaĵo teksita laŭ orienta maniero, nekonata en okcidento, kaj eble forgesita ankaŭ en liatempa oriento; sed li ĝin trovas (kie? kiel?)
por ke la posteuloj ne diru ke li ne kapablas fantazii kaj fantaziigi. Kaj samtempe zorgas,
ke inter la fadenoj de la linaĵo troviĝu, jes, spuroj de aliaj antaŭaj laboraĵoj kiel kotonfadenoj, sed neniel spurrestaĵoj de lanaĵoj: la rozulo scias (aŭ scias ke oni scios) ke lano kaj lino ne povas kunstari pro rigidaj religiaj motivoj: la teksilo kiu teksas linon ne traktu lanon por ke lanrestaĵo ne provoku malpuran miksaĵon!
8) Kaj kion pri la tiu ĉi lasta elpensaĵo? Li agas tiel, ke sur la linaĵon descendu kaj daŭre kuŝu polenoj de mezorientaj plantoj. Li nenion scias pri ekzisto de polenoj, kiuj cetere riveliĝas nur en observado per mikroskopo, ilo kiun lia genieco antaŭscias realigebla en estontaj jarcentoj. Kaj jen, tuta aro da dudek specoj de polenoj!
9) El la sennombraj intuicioj de tia nekonato, ankoraŭ plua. El la pojnoj najlotrapikitaj de la krucumito fluas sango: kompleneble, laŭ la antaŭbrakoj ĝis la skaplo formiĝas fluetoj. Se la krucumito ŝanĝus pozicion
(por plilarĝigi la pulmojn kaj enspiri), ankaŭ
la sangfluo ŝanĝus direkton. Kion faras tiam nia supergeniulo? Li fluigas la sangon laŭ du direktoj kiuj akutangule disetendas el la pojnvundo.
Necesas scii, ke nia nedifinebla homo la sangon ne pentras (laŭ siastile, eventuale), sed klopodegas kredigi ke ĝi forfluas el la vundoj. Tie kaj tie li ŝprucigas sangerojn (el tiuj ĉi multaj nevideblaj nudokule), sub kiuj ni nun malkovras ke malĉeestas iu ajn
kolorspurado. Li sukcesis ankaŭ, profitante
la estontajn malkovrojn de Harvey (kiu desegnis la unua la cirkuladon de la sango XVII J.), reprodukti la malsamajn efikojn de la fluaĵo arteria kaj vejna,
kaj, kiel moderna hematologo, li precipitigis la seron eksteren
de la ruĝe sangaj pezaj korpoj kiuj, dum la sekiĝo, restas interne kaj sube.
10) Plue... oni ne forgesu ke en sia “pentraĵo” li faras falantaj la poleksojn. Ĉu li scias, en tiu epoko, ke la surpojnaj najloj fendas kaj rompas la nervon kiu regas la movojn de la polekso kaj ke tiu ĉi fatale neregate falas maninternen?
Haltu! Ke mi ne eniru aliajn eksceptaĵojn!
Ke mi ne kredigu skribi sciencfikcie aŭ sciencefantaste! Ĉu li estas geniulo, la plej alta geniulo de la homaro? Aŭ ĉu li ne ekzistis, kvankam la geniaĵon oni povas vidi kaj kontroli kaj mantuŝi?
Oni diris (sed tio ne certas!) ke la mortotuko de Torino estas miraklo.
Fantazio! Jen la vera miraklo: tiu nekonato konata de ĉiuj!
Kaj ĉiujn tiujn malkovraĵojn certe li transdonis al la fama objekto, kiun oni nomas Sindone (Sìndone) de Torino.
Zecchin Armando
|