|
Karaj samideanoj,
Nome de ANEB, mi informas al vi ke okazos la dua nacia kongreso en Rumonge, de la 10-a
gxis la16-a de Julio 2009.
Laux nia financa stato de ANEB, la estraro decidis okazigi la kongreson en
cxi parto kiu estas malpli kosta, por ke partoprenu multaj esperantistoj. Ni esperas ke
cxi periodo ebligos partoprenon de multaj esperantistoj.
Por partopreni la kongreson, vi simple petu retan aligxilon cxe: ane_bur@yahoo.fr
Vi ankaux pagu kotizon (500 Fbu), kiu kontribuos partoprenigi esperantistojn el foraj regionoj de la kongresejo kaj ankaux por aliaj
bezonotajxoj. Se vi deziras havi la folmularon (paperforme), ni
gxoje gxin disponigos al vi.
Dum la kongreso, estos okazo renovigi la estraron de ANEB kaj de la diversaj sekcioj, aprobos/malaprobos la proponon pri statutsxangxo kaj elektos anojn de la komitato de ANEB. Pro la graveco de
cxi kongreso, ni invitas al vi rapide aligxi.
Esperante vian baldauxan aligxon, mi antauxdankas vin.
PS: - Bonvolu disvastigi cxi informon al cxiuj esperantistoj.
- Se vi havas demandojn, bonvolu turnigxi al mi je jerrybs21@yahoo.fr .
Jeremie
SABIYUMVA Jeremie
BP:170 RUMONGE
BURUNDI
Posxtelefono (+257)77733052
Hejma: +257 29 555 390(de la 22 gxis la 7-a matene: GMT+2)
|