|
Kutimo de kreado de kristnaskaj kripoj
devenas de longjara kulto de betlehema kripo kaj estas konata en
cxiuj kristanaj popoloj. Kripoj, kiujn oni konstruis omagxe al naskigxo de Dia Filo, estis diversformaj kaj unu el la plej belaj estas tiuj, kiuj
naskigxis en 19-a jarcento en antauxurboj de Krakovo. Tiam malricxaj masonistoj
dum auxtuno - vintro ekkonstruis specifajn, multturajn,
ricxe ornamitajn
konstruajxojn. Ili estis porteblaj pupteatretoj kaj servis por prezenti kripajn spektaklojn.
Dum multaj jaroj cxi-kutimo bele disvolvigxadis. Cxiujare dum Kristnaska periodo en krakova
Cxefa Placo kolektigxis grupoj de knaboj kun kripoj, atendante inviton de
ricxaj krakovaj familioj.
Post dummilita pauxzo, la 21-an de decembro 1937j. la tradicio
renaskigxis - tiam estis organizita la unua konkurso de krakovaj kripoj.
La dua okazis nur la 21-an de decembro 1945j. Ekde 1946j.
cxiam en la unua decembra
jxauxdo, de mateno al krakova Cxefa Placo
apud monumento al Adamo
Mickievicx alvenadas kripkonstruistoj kun siaj laborajxoj.
Kripoj brilas cxielarkkolore, fascinadas amasojn da preterpasantoj,
turistoj,
jxurnalistoj, fotistoj. Je la 12-a horo kripoj estas solene portataj al la Historia Muzeo. Post tri tagoj ,
dimancxe, estro de la Muzeo anoncas rezultojn de la konkurso
pri la plej bela krakova kripo kaj malfermas postkonkursan ekspozicion,
kiu estas malfermita gxis la duono de februaro.
Krakova kripo estas kelketagxa, ricxe ornamita konstruajxo kun multaj turoj, farita de ligno, kartono
kaj multkoloraj ornamaj materialoj. En
gxi oni vidas elementojn de krakova arkitekturo - cxiu povas rekoni turojn de la
Pregxejo al Sankta Maria, kupolon de vavela Sigismunda kapelo kaj aliajn.
Ankaux laikaj arkitektaj elementoj aperadas cxiam pli ofte - nome Barbakano, urbodoma turo, defendaj muregoj kun Florianska Pordego
aux Sukiennice. Danke al tiuj inspiroj la kripo, malgraux ke fabela kaj fantasta, estas proksima al koro, simple krakova.
En kelkaj etagxoj ni trovos gekrakovanojn, montaranojn, trumpetsignaliston de la
Pregxejo al Sankta Maria, la papon, historiajn personojn,
heroojn de krakovaj legendoj (ekz. Tvardovski, Lajkonik, vavela drako),
ecx personojn de kultura kaj politika mondo. Multaj figuretoj movigxas.
Kompreneble, la plej gravaj estas la Sankta Familio, Tri Regxoj kun donacoj kaj
pasxtistoj adorantaj Jesuon. Cxar la senco de la krakova kripo estas montri misteron de
naskigxo de Dia Filo kaj cxio alia - fakte belega - estas nur aldonajxo kaj
fono de tiu eksterordinara evento.
Parto dela kolektajxo de krakovaj kripoj cxiujare estas eksponata
eksterlande. Danke al ekspozicioj en Chicago, Frankfurto,
Lvovo, Orleano, Bordeaux, Helsinki, Sevilla,
Romo, Vieno, Parizo, Strasburgo kaj multaj aliaj urboj, krakova kripo
farigxis ne nur kanata simbolo de Krakovo sed ankaux bela vizitkarto de pola kulturo.
Mirka Kubicka
|