retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski         03.02.2009

 

_______________________________________________________________________________________________________

  

Alvoko


  

La 18-an de decembro,  ĉi jare,  la Pola Sejmo  transsendis  al  Nobel-Komitato de Norvega Parlamento en Oslo, la proponon pri atribuo de Nobel-premio pri Paco en la 2009 jaro por UEA (Universala Esperanto-Asocio).

Kuranta  jaro  la 2008  estis escepta :  pasis ja  centjara datreveno de UEA kaj en la  2009  okazos 150-a  Naskiĝdatreveno  de  Ludoviko Zamenhof  la  kreinto  de Esperanto,  anoncita de UEA,  kiel Zamenhofa Jaro.

La atribuo de tiu Nobel-premio por UEA havus grandegan influon por popularigo kaj  disvastigo de  Esperanto en la tuta mondo,  kiel la  t.n.  helplingvo paralele uzata  kun  naciaj  lingvoj,  taŭgan  por  universala komunikado,  kiu samtempe limigus dominadon de malfacila  kaj  malpreciza la angla,  diskriminacianta  kaj humiliganta lingvojn de aliaj nacioj.

Mi turnas kun VARMA ALVOKO al ĉiuj politikistoj, parlamentanoj kaj scienculoj de ĉies medioj en la tuta mondo interalie samtempe al ĉinaj, ke ili bonvole sendu al Nobel-Komitato  ĉe  Norvega Parlamento  siajn  individuajn  apogajn  voĉojn por propono de Pola Sejmo pri atribuo de Nobel-premio en la 2009 al UEA. 

Ĉiuj voĉoj pri apogo devus esti senditaj al Nobel-Komitato ĝis la fino de januaro 2009  prefere  en lingvoj :  angla,  germana,  franca  aŭ en  iu el la  skandinaviaj. 

Al ĉiuj,  kiuj reagos al mia alvoko,  mi anticipe esprimas grandan dankemon. 



Kazimierz Krzyżak

Gdynia (Pollando), la 26.12.2008 



Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com