|
Jam elsxuteblas la 12a podkasto !!!
Cxu vi sxatas intervjuojn? Cxu al vi interesas la eksperimenta muziko?
Cxi tiu podkasto estas por vi!
Cxu vi scivolas pri kio okazas en la esperanta movado? Cxu vi sxatus partopreni naturplenan amuzan esperantan renkontigxon?
El Cxehxio venas invito por vi en cxi tiu 12a podkasto!
Cxi tiu podkasto farigxis iom pli longa ol kutime: 45 minutoj; sed estas
tiom da aktivado en la esperanta movado, tiom da informindaj aferoj, ke
ni ne povis enmeti cxion en 30 minutoj. Kaj tamen ne suficxis.
Pro tio, venontsemajne aperos la 13a podkasto, kun plia materialo.
Sed nun ni parolu pri cxi tiu 12a podkasto. En gxi vi trovos:
* Intervjuo al Carlos Devizia pri lia ekaperonta KD "Bizara Lando",
sed ne nur: ni parolas kun Carlos pri liaj aliaj artaj interesoj,
pri li kiel homo kaj artisto, pri la pasinteco, la nuno kaj la
estonteco. Pli facile: vi mem auxdu.
* Karel Cxada, el Cxehxa Respubliko invitas vin partopreni la
Silvestran Renkontigxon en tiu lando mi jam envias la partoprenontojn.
* Ni scios pri la ega aktivado enCxehxio.
Kaj kompreneble, cxio akompanata de kelkaj muzikajxoj de "BizaraLando" por ke vi alkutimigu viajn orelojn!
Auxskultinda numero!
Kaj ne forgesu: la 13a podkasto aperos apenaux post unu semajno. Kaj dume, vi povas elsxuti la novajxojn pri Ameriko kaj Azio, novajn numerojn de Monda Muziko, kaj cxiam iom pli.
Amike kaj radieme,
Daniel Bebelacqua
http://radioaktiva.esperanto.org.uy
info (cxe) radioaktiva.uyserv.com
|