retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

  

Richard Daniel BEBELACQUA ACOSTA      04.11.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

17a Informero de Radio Aktiva  

 




Radio Aktiva farigxas 2-jaragxa !!!




La 21a de septembro Radio Aktiva farigxis 2-jaragxa, kaj niaj podkastoj atingis 1 jaron da ekzistado !!!

Por festi tion, la 11a numero de Radio Aktiva estas pli longa ol kutime: 
68 minutojn, kaj vi jam povas elsxuti gxin el nia retejo:

http://radioaktiva.esperanto.org.uy

En cxi tiu numero vi trovos informojn pri fakaj asocioj, kuriozajxojn, la duan parton de nia raporto pri Karnavalo en Urugvajo, rakonto pri la historio de pregxejo en Cxehx Respubliko, novajxon pri nova esperanta muzeo en la sama lando (ambaux raportoj estas senditaj de nia amiko kaj kunlaboranto Karel Cxada), la kanton "Esperanto" verkita kaj kantita de profesia brazila kantisto Alexandre Sankor, informojn pri la aktiveco de nia radio, novajxojn pri la esperanta movado, kaj cxio kun la akompano de 
diversstila kaj cxarma esperanta muziko.

Sed ne tro pripensu... cxar tre ofte aperas novan materialon en la radio, kaj se vi ne rapidigxas, vi devos sercxi la lastan oficialan podkaston en nia sekcio "arkivejo".
La usona ekonomia situacio, kaj la rilato inter Usono, Venezuelo kaj Bolivio sxangxas cxiutage; tial ofte alvenas la informoj de Sonia Risso pri la ekonomia kaj politika situacio en Ameriko.

*Atentu: baldaux Radio Aktiva proponos vian partoprenon kiel auxskultanto kaj opinianto!, do pretigu vin por opinii pri diversaj aferoj.
*
Gxis la venonta!

Amike,
Daniel Bebelacqua

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com