Feminismoj multas, de tiu kristana ĝis tiu transgenra kiu celas forgesigi la seksajn sekvojn de tia diferenco, sed preskaŭ ĉiuj akordiĝas spekti kaj spektigi en Sankta Paŭlo la precipan kaŭzon de kontraŭfeminismo en Okcidento. Sendepende de tiu interpreto kaj sendepende de ĝia influo en la okcidenta percepto pri la virino, foje renkontiĝis provoj lin legi sub alia lumo kaj lin fari, male, vera protagonisto en la socia kaj familia elaĉeto de la virino substrekante pasaĵojn vere originalajn en liaj leteroj, ekzemple:
“viroj amu siajn virinojn kiel Kristo ilin amas (Ef
5,23-24)” kaj aliaj similaj kiuj montras lian programon imiti Kriston eĉ en tio. Ĉu eblas, por kristano, atingi la amnivelon de Kristo? Tiu ĉi havis grandan respekton al la virino, nenie oni legas ke li riproĉis kelkan el ili: eĉ kun la patrino de la du fratoj Zebedeoj Johano kaj Jakobo), iom tro ambicia por la rango de ŝiaj filoj en la apostola grupo en la estonta dia regno, eĉ kun la adultulino.
Ĉu eblas interpreti la kriminaligitajn tekstojn de la leteroj al li atribuitaj, sub lumo pli nuancita kaj trovi pravigojn kaj senkulpigojn? Jam en aliaj kampoj je ili oni trovis, inter ekgezegistoj, persvadigaj: foje okazis per ekzegezo rajdi ruzaĵojn argumentitajn laŭ la historia-kritika metodo, nome antaŭ ĉiu teologia aŭ dogma premisoj. Tiu ĉi metodo instruis trakti biblion kiel kiun alian libron. Spuroj de tiu metodo troviĝis jam ĉe la Ekleziaj Patroj: ekzemple la principo aŭgustena-galilea laŭ kiu Dio per la biblio instruas ne kiel estas aranĝita la ĉielo sed kiel oni iras al la ĉielo. Jam la hebrea Talmudo estas maniero legi la biblion: la biblio, do, bezonas
interpreton laŭtradician, kiu valoras kiel la biblio mem, se ne pli.
Lastajn jardekojn oni elektis diversajn vojojn por atingi la saman rezulton, intensigante ĝuste la metodon historia-kritikan apogite sur antropologio kaj lingvistika sciencoj kiel etimologio, semiologio, filologio ktp. Ni vidu kaj citu kaj novkomentu tiujn famajn tekstojn ĉerpante, kompreneble, el diversaj studoj jam aperintaj en tiu ĉi jaro 2008 dediĉita al sankta Paŭlo okaze de lia dudeka naskiĝdatreveno.
Ni komencu el la tekstoj pli proksimaj al ni, nome la lastaj Paŭlaj leteroj, la tieldiritaj paŝtistaj: el tiuj estas tri, la du al Timoteo kaj tiu al Tito, liaj kunlaborantoj en la evangelizado kaj de li destinitaj al la episkopeco, se uzi la hodiaŭan lingvaĵon.
Analizo kaj cirkonstanciĝo de (fi)tekstoj
Tit 2,3-5. Tiun leteron al Tito la spertuloj pri tiuj aferoj asignas al la jaroj sesdekaj p.K. Sed se iam nur kelkaj dubis pri ĝia Paŭla aŭtoriteco, nun al tiu juĝo adheras preskaŭ ĉiuj la lastaj jarcentaj ekzegezistoj aŭ pro stilaj motivoj aŭ pro evidenta kontrasta, kun aliaj leteroj, doktrino pri la rolo de virinoj en la eklezio. Kompreneble, se la letero ne estas de Paŭlo au ĝi estis modifita por korekti la supozitan troan liberecon konceditan de Paŭlo al la virino en la nova kristana familio kaj, finrezulte, en la socio, ĝi datiĝus almenaŭ post la morto de la apostolo, nome certe post duono de la sesdekaj jaroj. En la Titoa 2,3-5 oni instigas ke Tito instruu al la maljunuloj:
“...por ke ili eduku la junulinojn ami siajn infanojn, esti prudentaj, ĉastaj, hejme laborantaj, bonfaremaj, submetiĝemaj al siaj propraj edzoj, por ke la vorto de Dio ne estu
blasfemita”. Teksto certe kontraŭ virinoj kiuj sin sentas bagateligitaj kaj sumetigitaj en familio kaj en socio, do pala reveno al la familio patriarka kiu ŝajnis en aliaj Paŭlaj tekstoj defenitive forlasita, sed la subtenantoj de aŭtentikeco konsiderigas la lastan frazon
“por ke la vorto de Dio ne estu
blasfemita”: vortoj kiuj pensigas ke Paŭlo timas (kaj eble konstatis), ke sia doktrino de la absoluta egaleco de la edzino, fronte al la edzo, estis obstaklo al la adhero al kristanismo ĉe la paganoj kaj hebreoj kutimiĝintaj teni, kaj trakti, la virinon malsupera, ŝajnas do ke li apogiĝas sur ekstera kaj momenta argumento: ĉu Paŭlo taktike rezignas strategion por tion ĉi evidentigi alitempe? Sed hodiaŭ oni preferas “defendi” Paŭlon per la neaŭtentiko de tiu letero al Tito!
Ĉiukaze ĉi tiu subpropozicio, tiel interpretita, ne kompromitus la originalan penson de Paŭlo (vidu sube). Oni ne povas ne rimarki ke estis ruzo aŭ frukto de antaŭjuĝo ignori la valoron de tia parentezo kiu liberigintus Paŭlon el la fifama submetiga patriarkeca principo kiun prave la moderneco rifuzas. Ĉu Paŭlo, do, elaĉetita de la akuzo de kontraŭvirina prevarikado?
1Tim 2,11-14 “Virino lernu en kvieteco kun ĉia submetiĝo. Sed mi ne permesas al virino instruadi, nek regi super viro, sed esti en kvieteco. Ĉar Adam ne trompiĝis, sed la virino, trompite, falis en
pekon...”. Ĉi tie Paŭlo senutile provas kaŝi sian volon malantaŭ biblia fakto kiu se por ni estas mita por li estis historia evento. Ĉi tie Paŭlo kontraŭdiras siajn proprajn principojn anoncitajn en antaŭaj nepastoralaj leteroj. Kiel foreltiris Paŭlon el tiuj kontraŭdiroj? Kontraŭdiroj kun la letero al la Galatoj (vidu sube), pri kies aŭtentikeco neniu dubas!
Tiuleteraj principoj ekmontris kaj kreskigis la malfacilaĵojn en la akceptado de la evangelio ĉe paganaj familioj: ĉu iuj travivaj spertoj ekpensigis ŝanĝi aŭ prokrastigi la plenumon de la Paŭlaj principoj, ĉe kelkaj, per modifoj aŭ aldonoj? Sed la etimologoj kaj ekzegziistoj aldonas, apoge, mortivojn stilajn kaj malsamecojn rilate la antaŭan doktrinon. Pro tio estas savita la honoro de Paŭlo? kaj estas transigita la kontraŭdiro al la alia grava dogmo, tiu de la dia origino de la biblio kaj, do, ne entenanta erarojn aŭ kontraŭdirojn?
Kiom kostis tiu hipoteza retroiro de la tuj posteŭloj en la eklezia regado, ortodoksaj kaj malortodoksaj? Kostis... Jarcentojn de miskomprenoj kaj maljustaĵoj kaj suferoj!
Kol 3, 18: ”Edzinoj, submetiĝu al viaj edzoj, kiel decas en la
Sinjoro”. Tiu letero oni datiĝas je la jaroj de la kaptiteco en Romo, do kiam la komenca doktrino jam mezuriĝs kun la sperto. Nenio pli revena al patriarkeca familio! Kio okazas? ĉu la edzinoj, kiuj certe jam konis la paŭlajn principiojn de la absoluta egalo en la geedza paro, ne plu volas obei en medio en kiu neniu dubas pri tia ŝia devo? Oni rajtas suspekti ke Paŭlo estas ordonanta ion novan, io nome kontraŭdira kun antaŭaj instruoj kiuj jam determinis novajn aspirojn kaj novan konduton en edzinoj kiuj sendube kredis en la doktrino resumita en Galatoj (vidu sube).
Ĉu la kristanaj virinoj tro fieris pri sia stato kaj kelmezure ekscesis? Aŭ mem tiom praktike deduktis siafvore ke la viroj negative reagis? Ekzemplon, kvankam nur parte similan, istoriistoj trovas en la postaj kristanaj generacioj: komence de la tria jarcento kristanaj nordafrikaj virinoj ekdemetis la kapan vualon, ec en ekleziecaj asembleoj, alvokante por tiu uzo la egalecon inter viro kaj virino. La ekleziaj aŭtoritatuloj ŝokite rifuzis; la virinoj lamen bone legis kaj aplikis la paŭlan principon!
Paŭlo ŝajnas senti bezonon tuj mildigi la drastan aserton per sinsekva aldono (19):
“Edzoj, amu viajn edzinojn, kaj ne maldolĉiĝu kontraŭ
ili”, kiu tamen ne multe korektas la fiksigon al la familia patriarkismo: “ami” por la edzo, “submetiĝi” por la edzino! Estas kiuj dubis pri Paŭla aŭtoreco de tiu versiklo pro la sama kaŭzo: la novaĵo ne repesktas la originan penson de Paŭlo. Sed nenecesas rompi la unuaniman fronton de la aŭtoreco: sufiĉus alvoki, sed kun seriozaj argumentoj, la distingon inter strategio kaj taktiko. La taktiko sugestas ke se, en familio kun edzo nekristana do ne akceptanta, ke la edzino kondutu, vorte kaj praktike, novstile laŭ la para egaleco predikata de Paŭlo mem, tiu ne estu blokata je sojle de la evangelio pro io rezignebla kaj prokastebla. Ĉu oni ne povas imagi la mokado de paganoj adrese al viro kies edzino kristana sin konsideras egala al sia edzo?
Plifortigus tiun interpreton ankaŭ koni la urĝan problemon kiun estas traktanta Paŭlo: estis kelkaj en la Koloseana komunumo kiuj provis sin liberigi el limigoj de la korpo per abstino el nutrado kaj trinkado: ili kredis atingi per tiaj rezignoj la ĉielon kaj vidi la dian tronon kaj partopreni ĉielajn liturgiaĵojn. La Paŭla tasko koncentriĝas en klopodo meti surteren la piedojn de la koloseanoj kaj inter la “oportunaĵoj” li disciplinas ankaŭ la konduton de la edzinoj, kiu ankaŭ estis kaŭzanta obstaklon al la Evangelio. Por la reaserto del egaleco en la geedza paro ĉiam estos okazo! Cetere ankaŭ en 1Pr 3,1-2 estas aplikata simila principo:
“1 Tiel same, edzinoj, sumetu vin al viaj propraj edzoj, por ke, eĉ se tiu ne obeas al la vorto, ili sen vorto estu gajnitaj per la konduto de siaj edzinoj, 2 rigardante vian konduton kun timo ĉastan.”. Okulumas, eĉ tutvizaĝas, la sama distingo inter strategio kaj taktiko plue evidentigita per la subpropozicio:
“ili sen vorto estu gajnitaj per la konduto de siaj
edzinoj”. “Sen vorto” signifas “ne jam konkeritaj de la dia vorto”, do ne jam kristanigitaj: ĉi-kaze ili estus konkeritaj per la portempa rezigno de la edzinoj! Kaj, bedaŭrinde, tra la estonta generacioj, la taktiko fariĝos strategio kaj kaŭzos fatalan miskomprenon.
Paŭlo, do, liberigita de la stampo kontraŭfeminisma?
Ef 5, 23: “Edzinoj, submetiĝu al viaj edzoj tiel same, kiel al la sinjoro. 24 Ĉar edzo estas kapo de edzino, kiel ankaŭ Kristo estas kapo de la
eklezio...”. Pli submetiĝo ol tiuj vortoj ne imageblas! Sed Paŭlo estas serĉanta imagon aŭ komparon por ilustri la funkcion kaj la originan pozicion de Kristo en la videbla kaj nevidebla eklezio: kaj por videbligi la absolutan elstarecon de Kristo kaj la devigan rilaton al li, la teologianto sin servas de la kutimaj, faktaj, bedaŭrindecaj rilatoj inter edzo kaj edzino. Evidentiĝas bona la bildo de Kristo en la Eklezio sed rezultas ofenda kaj bagateligita la edzino en familio kaj la virino en socio! Ŝajnas, ke Paŭlo por pentri la rilatojn inter Kristo kaj Eklezio utiligas ion paganan aŭ malnovhebrean, aferojn kiujn li certe ne amas! Ĉu avertiĝis Paŭlo pri la sekvoj de la komparo? Kaj nun ni senpene povas lin ekskuzi pro la malfacileco trovi taŭgan komparon kaj neceso centrigi la figuron de Kristo en la Eklezio? Ĉu Paŭlo ekskuzita kaj pardonita?
1 Kor 11, 10: “pro tio virino devas havi sur kapo signon de aŭtoritato, pro la anĝeloj”.
Ni kontrolu la originan grekan tekston: “di¦ toàto ¾ gun¾ 'exousˆan ›cein \epˆ tÁj kefalÁj di¦ toÝj ¢ggšlouj”. Ĝi estis tradukita varie, tamen ĉiam per aludo al “io dependa”, do kiu montru la dependecon de la virino laŭ la kutimo de paganoj kaj eĉ pli ĉe hebreoj. Kio, male, povas esti tiu signo sur la kapo? Nun diversaj historiistoj kaj grekistoj kaj ekzegezistoj kredas ke la ĝusta legado povas veni el tiu ĉi socia konteksto: la tiuepokaj virinoj, nome de la freŝa romia imperio, laŭ kio aperas en pentraĵoj kaj grafitaĵoj, portis, dumceremonie almenaŭ, la harojn kunigitajn sur la verto de la kapo. Okazis, tamen, ke virinoj iom ne observantoj de tiu kutimo, aparte en libermoraj zonoj de la Korinta Haveno, lasis la harojn, kolektitaj aŭ ne, libere ondi, longaj aŭ kurtaj, malsupre de la kapsumo.
Ĉu virinoj tiel sintenis eĉ dum oficialaj renkontiĝoj de la kristana korinta komunumo? Se tiel, jen la protestoj kaj jen letera interveno de Paŭlo, kiu ne volas ke la eta komunumo fine damaĝu la konsiderojn pri si ĉe la paganoj kaj la skandalizitoj. Tio deĉifriĝas ankaŭ el versego 5
“sed ĉiu virino, preĝanta aŭ profetanta kun kapo senvuala, malhonoras sian kapon; ĉar tio estas tia sama, kvazaŭ ŝi estus razita”(greke:”p©sa d\e gun¾ proseucomšnh ½ profepeÚousa ¢katakalÝptJ tÎ kefalÎ kataiscÚvei t¾n kefal¾n aÙtÁj Ÿn g£r 'estin ka„ tÑ aÙtÕ tÍ 'exurhmšnÆ“. Nun la ĝusta traduko devenigita el la supra konteksto estus: “kaj ĉiu virino kiu preĝas aŭ profetas senhara sume de la kapo, malhonoras sian kapon. Fakte ĝi estas kiel razita”.
Se tiel legende, ankaŭ la “kun la kapo kovrita” (kat¦ kefalÁj Ÿcwn) de la versego 4 signifus “kovrita per longaj haroj” (koncernantan la viron): do longharulo tiam faru skandalon en tiu kristana komunumo! Pri kiaj etaĵoj prizorgas Paŭlo! Sed tio estis problemo de eta komunumo de Korinto.
Ne surkapan vualon li celas sed nur haran kaparanĝon!
Tamen, en la nova plej modernaj tradukoj el la Nova Vulgato, ankoraŭ ne videblas akceptitaj tiuj interpretaj novaĵoj.
Ĉu tiu savus la Paŭlon de la akuzo de kontraŭvirinismo? Kaj ni devas pardonpeti al li pro nia “kalumnio” eĉ senvola?
Fortigas tian legadon la versego 11, 11 “Tamen ne ekzistas virino sen viro, nek viro sen virino, en la
Sinjoro”. Ĉi tie Paŭlo ŝajnas reage tranĉi la paroladon pri la supereco de la viro per esprimo kiu certe reeĥas Genezon 1, 27 kaj plene sin konfidas al ĝi en kiu estas dirate ke
“Dio kreis la homon laŭ sia bildo, laŭ la bildo de Dio. Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis
ilin”; kaj ne estas parolate pri iu kiu devenas de la alia. Kaj aldonas:
“Ĉar (11, 12) kiel virino estas el viro, tiel same ankaŭ estas viro per virino, sed ĉio estas el
Dio”. Kaj el tiuj versego ŝpruciĝas la vera penso de Paŭlo.
Certe tia maniero legi kaj interpreti kolizias kontraŭ la enhavon de la v. 8 kaj 9 kiuj tamen, povus esti la obĵetoj de tiuj kiuj metis antaŭ li la kverelon inter korintanoj. Iam oni skribis sen interpunkcie, do, lasante al la leganto la taskon imagi kaj dividi perdiodojn kaj frazojn ktp. Sed ĉi tie facilas koherigi lian penson kun la tuto! Cetere el la tuta letero oni komprenas, ke Paŭlo estas engaĝita revenigi ordon en la komunumo kaj ke la precipa celo ne estas traktadi specifajn problemojn de elstareco kaj duarangeco kaj lonĝhareco.
Ĉu ruzo aŭ elpensaĵa malkovro por lanĉi Paulon en la respekton de la feminismoj?
1Kor 14,34-35: “la virinoj silentadu en la eklezioj: ĉar ne estas permesate al ili paroli, sed ili submetigu, kiel ankaŭ diras la leĝo”. Kiom da sekvoj el tiu pasaĵo. Kial Paŭlo sin tiel kontraŭdiras!? Ĉu vere li kontraŭdiras sin mem? Se oni ne akceptas la supran interpreton pri la haroj sur la sumo de la kapo kiu ne estas vualo sed nur la haroj rikoltitaj sur la kapa sumo, tiu ĉi versego fariĝas nekomprenebla kaj grincanta en tuto. Se poste, ni konsideras tiun apelacion al la “leĝo” (certe la hebrea leĝo, kontraŭ kiu Paŭlo luktis por ke la kristanaj komunumoj sin konsideru liberigitaj, kaj pro tio suferis miskomprenojn ĉe la siaj kaj kondamnojn ĉe judoj de la templo), malfacilas ne eniri en la penson ke tiu pasaĵo estas interpolita, maldekstre interpolita.
Ĉu la fatala citaĵo, kaj ĝia solvo, lasas Paŭlon sendifekta?
La vera penso de Paŭlo.
Gal 3, 27-28: “Sed nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo 26 ĉar vi ĉiuj per la fido estas filoj de Dio en Kristo Jesuo. 27 Ĉar ĉiuj el vi, kiuj en Kristo baptiĝis, surmetis al si Kriston.
28 Ne estas Judo nek Greko
ne estas sklavo nek liberulo,
ne estas ja vira kaj virina,
ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo”.
Tia estas la vera penso de Paŭlo: per tiu deklaro devas esti mezuritaj ĉiuj iliaj postaj esprimoj koncerne la rilatojn de la du seksoj en la familio kaj la socio! Ni ne pritraktas la efikojn de tiu revolucia principo, revelacie apogita, sed jam vidis la kontraŭefikojn de tiu principo ĉar dekomence ŝajnis ludi kontraŭ la evangelizado mem pro kio taktiko bremsis strategion. Paŭlo scias ke per ĝi li kontraŭas sinagogajn hebreojn kaj romiajn paganojn.
Kial Paŭlo estas tiom decida kaj senuanca? la temo mem de la letero tion inspiras. En la komunumo de la Galatoj ensteliĝis “judaizantaj” doktoroj kiuj akuzis Paŭlon pri nekorekta kristanismo pro tio ke li ne ordonas la cirkumcidon kaj pluan ligon al la hebrea tradicio. Paŭlo, male, pretendas agnoskon pri sia adhero al la apostola tradicio kaj super ĉio ke por la tempa kaj eterna saviĝo sufiĉas la fido-kredo je Jesuo, kaj, lanĉite tra tia vojo, prononcas ankaŭ la senrezervan egalecon inter la homoj kaj inter viroj kaj virinoj, egalecon devenantan el la sama elaĉetinto.
Se revenis al la du genezaj versioj pri kreado de la viro kaj virino, oni rimarku ke ĉi tie, implicite, Paŭlo montras preferi tiun de la unua ĉapitro en kiu ne estas deklarate ke virino estis kreita por ke la viro ne estu sola kaj, des malpli, ke la virino estis elfosita el la ripo de la unua viro. Kvankam, eble ŝerce, kelkiuloj volis vidi en la kreado el la ripo de Adamo virinon fina kreaĵo, do plej perfekta, do supera!
Ĉu eblas konkludoj?
Kiel facile dedukteblas, ni, almenaŭ ŝajne, havas du Paŭlojn, aŭ plikorekte du inspiritajn tekstojn, eĉ plejkorekte du interpretojn. Por tiu kiu, inter interesitoj pri tiaj temoj, akceptas la tradician Paŭlon okazas certe baraktiĝo tra skizofrenio, kiu el ili akceptas ambaŭ mem skizofrenias, kiu akceptas, motivite, la novan legmanieron savas sian cerbon kaj, eble, ankaŭ la paŭlan honoron ĉe feminismoj. Ne ordinara honoro, sed honoro kun glorigo ĉar li unikus en la historio. Se veras ke la emancipado de la virino estas la emancipado de la popoloj, veras ankaŭ ke Paŭlo estos ilia flago.
Kaj, se interesus kiel akordigi du revelaciaĵojn tiel kontaŭdirajn, oni konsideru ke kristanismo ne estas religio de libro sed religio de Persono (Jesuo Kristo): la libro ne estas transcenda kaj definitive farita: ĝi devas esti legata laŭ la spirito de tiu Persono.
La leganto sendube provas deziron pli scii, havigi al si pli da pruvoj kaj pli da demonstraj detaloj. Bonŝance ili ekzistas en la vastega bibliografio, abunbe kreskanta en tiu ĉi jaro de la Paŭla konvencia dumiljara naksigdatreveno.
Armando Zecchin
|