|
En cxi tiu rubriko mi volas rakonti pri eventoj devena de cxiutaga vivo en Nederlando.
Mia artikolo temas cxi tiu fojo pri la nova metrookurso en Amsterdamo.
Volumo 2: Nova metrookurso en Amsterdamo
Amsterdamaj domoj mallevigxis per la konstruado de nova metroo
En merkredo la 10-an de septembro 2008 la fajrobrigado evakuis ses domojn en strato en urbocentro de Amsterdamo, cxar la domoj mallevigxis per la konstruado de nova subtera kurso. En la domoj logxas diversaj familioj. La mezuro de mallevigxo variigas de tri gxis dudek tri centimetroj. La logxantoj estas telefoninta mem la fajrobrigadon, cxar pordoj ne fermigxis kaj en la muroj grandaj krevoj formigxis. La magistrato zorgis por anstatauxaj logxejoj. Post du tagoj povis sep familioj reiri al iliaj domoj, sed tri familioj restis ankoraux en hotelo. La logxantoj kaj la proprietuloj ne gxojas, cxar la damagxo al la domoj estas tre grandaj kaj ili timas ke gxi okazas denove.
La malrektaj domoj
|
Gxi ne estas la unua fojo, ke logxantoj en tiu kvartalo devis forlasi iliajn domojn.
En la 19-an de junio aperturo estigxis en la muro de subtera stacidomo de metroo en la sama strato. Tra la aperturo fluis akvo kaj sablo en la novan stacidomon. Kauxze de tio la nivelo de la entera akvo mallevigxis kaj la apudaj domoj ankaux mallevigxis. Pordoj pincxis, muroj fendigxis kaj fenestroj rompigxis. Poste la fajrobrigado malokupis la domojn. La logxantaj devis tranokti aliloke. La rebonigo dauxris unu tagon. La likado kaj la rebonigo estis
finatinginta multan gxenon por la logxantaj. Ili ricevis asiston de la komunuma por la rebonigo de iliaj domoj. Oni opiniis ke la likado estis escepta, sed en septembro nova likado okazis.
Oni devis ankaux haltigi la tramoj, cxar pro la mallevigxoj la tramoj dereligxis.
Nun la okupoj estas interrompita kvar semajnojn. Oni esploras kiamaniere la aperturo estigxis.
En la jaro 2001 oni alpasxis la preparantajn okupojn por la konstruado de la nova kurso, sed nur en la 9-an de oktobro 2002 komunuma konsilantaro de Amsterdamo decidis konstrui la nova kurso de la metroo de Amsterdamo. Tiam la skabenoj postulis bonegan asekuron por ebla damagxo. Oni establis damagxoficejon kaj plibonigis la arangxon de la financa kontribuo cxe fondorebonigo, sed asekuraj kompanioj ne volis asekuri la konstruadon. Ili demandis altegajn premiumojn. La kostoj de la konstruado plialtigxus tro. Post kiam konstruistoj difektis du
gasoduktojn en la jaro 2003, la komunuma konsilantaro decidis asekuri la
konstruadon mem per sxpari de la premiumoj.
En marto 2004 oni enketis pri gxeno de la konstruado. En la 16-an de junio 2004 la komunuma konsilantaro enkondukis arangxojn tiel ke la cxirkauxajxo de la konstruado restos logxeble, cxar oni opiniis ke la okupajoj estos severan depagon por vivi kaj labori en tiu kvartalo.
La konstrutereno apud la domoj kaj la butikoj
|
En oktobro 2004 formigxis la unua likado. Oni inundis tuj la konstruterenon por preventi ke la domoj mallevigxos. Oni mezuris mallevigxon de du centimetroj.
Cxi tio oni ne opiniis problemon, sed oni diskutis kiamaniere oni povos preventi cxi tiujn likadojn definitive.
En majo 2005 la konsilantaro de Amsterdamo kontraktis asekuron cxe kompanio, sed nur por damagxo en la cxirkauxajxo.
La modelo de subtera stacidomo
|
Cxar gxi estas longetempa kvieta koncerne la konstruadon, la asekura kompanioj volas nun asekuri por malpli mono. En julio 2007 la konsilantaro akiris finfine asekuron por la tuta konstruado. Tio estas gxustatempe. En la jaro 2008 la problemoj komencis kaj la fino ne videbligxis. La tunelo inter la stacidomoj borigxos sub la plej maljuna urbocentro. Multa konstruajxoj en la urbocentro konstruigxis sur maljunaj lignaj palisoj. Por preventi ke la entera akvo movigxos multe, oni frostigos la teron sub la maljunaj konstruajxoj. Espereble la belega urbocentro ne damagxos pli kaj pli. Estas homoj kiuj volas cxesigi la konstruado de la nova metroo. Ili diras ke gxi estas tro dangxera kaj tro multekosta. Laux la hodiauxa plano de agado la nova metroo estas preta en la jaro 2015. Dume turistoj povas viziti la urbocentron kaj vidas la malrektajn domojn. Estas ekskursoficejo, tiu organizas veturojn per biciklo tra la urbocentro kaj laux la konstrutereno.
Cxar oni volas legxi pli pri tiu temo, la ret-adreso estas: www.noordzuidlijn.amsterdam.nl
Bedauxre la ret-pagxo ne estas en Esperanto, sed parto de la ret-pagxo estas en angla lingvo.
Inge Stoffer
la 15-an de oktobro 2008
|