retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Sxtefan Pakebusx          12.10.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

Utila pracxeloj ekstraktitaj el testikoj

 

Sciencistoj el Tubingen kaj Koln sukcesis je decida pasxo en la esplorado  de pracxeloj. La plej unuan fojon eblis reprogrami cxelojn de plenkreskintaj viroj tielmaniere, ke ili ekhavas similajn ecojn kiel embriaj pracxeloj. Laux la sciencistoj, tio prezentus alternativon al la etike pridiskutita ekstraktado de embriaj pracxeloj.

Ili izolis antauxcelojn de spermoj el la testikoj de viroj kaj intence modifis ilin - per simila metodo oni antauxe jam sukcesis cxe musoj. En la estonto oni povos uzi la tiele ricevitajn cxelojn por produkti anstatauxajxojn por histoj, aux instigi ilin al produktado de insulino por diabetuloj. 

Tamen oni bezonus cxelojn de la paciento mem - kaj por virinoj ankoraux ne 
ekzistas komparebla metodo.

 



Tradukita laux artikolo en "Frankfurter Rundschau" de la 9-a de oktobro 
2008 far de Sxtefan Pakebusx.

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com