|
Kiel komunikis RIA "Dejta" en budaista centro de Diamanta Vojo de skolo Karma Kagju de Vladivostoko, hodiaux en la vojo ekveturis kvar homoj sur du auxtoj 'Subaru Forester' kaj 'Toyota Voxy'. La auxtoveturo (autokurado) estis organizita antauxporde de komenco de 3-a Internacia festivalo de tibeta budaismo "Budaismo.ru", kiu okazos en oktobro de cxi-jaro en St. Peterburgo.
Budaistoj traveturos tutan Rusion de Vladivostoko gxis St. Peterburgo, vizitos en la vojo 19 urbojn. La auxtovojagxo dauxros 21 tago kaj finigxos en 5 de auxgusto.
Auxto-grupoj ankaux ekveturos de 70 rusiaj urboj, kie lokigxas centroj de skolo Karma Kagju.
La adeptoj volas montri, kiel granda estos venonta festivalo. Jam estinta fama, gxi enhavos serion da ekspozicioj de tibeta arto, demonstrado de filmoj kaj scienca konferenco, - kiuj estas dedicxitaj al budaismo sur teritorio de Rusio.
"Partoprenantoj de julia auxtovojagxo, kiu estas simbola antauxpordo de la festivalo, vizitos budaistajn centrojn de Karma Kagju, kiu lokigxas sur tuta teritorio de 9-mila distanco de la vojagxo tra rusia lando. Laux rezultoj de auxtovojagxo estos kreita fotoekspozicio "Budaismo en Rusio", kiu estos parto de programo de la festivalo kaj montros kiel kaj per kio vivas adeptoj de tiu religio sur teritorio de la multkonfesia lando. Ekspozicio traveturos multajn urbojn de nia lando" - rakontis la prezidanto de Rusia Asocio de budaistoj de skolo Karma Kagju Aleksandr Kojbagarov.
En programo de la auxtovojagxo estas inkluditaj vizitoj de urboj Vladivostoko, Hxabarovsko, Belgorodo, Cxita, Ulan-Ude, Irkutsko, Tajsheto, Krasnojarsko, Kemerovo, Novosibirsko, Omsko, Tjumeno, Ekaterinburgo, Ufa, Kazanjo, Nijxni-Novgorodo, Moskvo kaj St. Peterburgo.
En blogo de la projekto oni planas lokigi fotojn, faritajn dum la vojagxo.
Karma Kagju estas plej konata en Okcidento tradicio de tibeta budaismo. En 1960-j danoj Ole kaj Hanna Nidahl, kiuj pasis ilian mielan monaton en Nepalo, konatigxis kun la cxefo de skolo Karma Kagju - 16-a Gjalva Karmapa. Post tiu konatigxo la euxropanoj ekokupigxis pri budaismo kaj postnelonge komencis disvastigon de la tradicio per organizado de laboro de centoj kaj grupoj de meditado tra la tuta mondo.
La tradukado far Vladimir Rogov
FONTOJ:
http://www.deita.ru/?news,,,,112991
http://www.vlnews.ru/2008/07/16/vo-vladivostoke-startoval-foto-avtoprobeg-buddistov/
|