retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Sergeo Jurjich         16.08.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

Kies tero estas Kosovo?

Kiel kompromiso eblas divido de Kosovo.

 

 

Cxu la serba aux albana tero historie estis Kosovo?   Dum tempo de la Romia Imperio la tuta teritorio de Jugoslavio estis logxita de praavoj de albanoj, la iliroj. Sed ekde la 6a - 7a jarcentoj cxi tie plimultas slavoj. Fine de la 12a jarcento Kosovo, kaj meze de la 14a jarcento ankaux Albanio subigxis al potenco de Serbio. 

Gxia potenculo Stefan Dusxan nomis sin caro de serboj kaj grekoj, serba arkiepiskopo anoncis sin patriarko kun rezidejo urbe Pecx, Kosovo. Tamen la serba patriarko estis samtempe ankaux albana: tuta Albanio okazis en lia jurisdikcio. Cetere, nordaj albanoj (inter ili la kosovaj) jam tiam sentis embarason de dependeco de serboj. Dum bona kazo ili prenis sur sin potencon de Venecio kaj revenis al katolikismo.

Sudaj albanoj amikece vivis kun grekoj kaj pro tio cxiam restadis ortodoksaj kristanoj. Dum turka regximo kristanoj pagis impostojn multe pli, ol islamanoj. Tamen sxangxigi religion pro materiala enspezo en la 16a jarcento konsentis nur 10-20% da bulgaroj, makedonanoj kaj serboj. Islamigi
plimulton de la logxantaro turkoj sukcesis nur en teritorioj kiuj kelkfoje trans-iris de katolikoj al ortodoksaj kristanoj kaj reen. La teritorioj estis en Bosnio kaj Albanio. Cetere, sude de Albanio gxis nun estas ortodoksaj kristanoj, sed norde estas katolikoj (ankaux 5% de kosovaj albanoj estas katolikoj).

Post kunligo de Kosovo al Serbio en 1912 jaro serbaj potenculoj komencis forpremi aux forpusxi de cxi tie albanojn. Kun Turkio oni traktis pri translokigxo de albanoj-islamanoj (dum 1912-1940 estis trans-logxitaj 500 mil da jugoslavaj albanoj), ankoraux 20-30 mil forveturis Albanien. Tamen komence de Dua Mondmilito fasxista Italio okupis Albanion kaj Kosovon kaj cxi tien komencis reveni albanoj sed jam forpusxataj igxis serboj. 

Post milito jugoslava potenco provadis interpacigi la du popolojn. Proksimume dum unuaj 20 jaroj la regionon gvid-estris serboj. Sed post ek-gvid-estrigxo de albanoj serboj tuj komencis forveturi el la regiono. Sed ne nur pro etna strecxigxo sed ankaux pro la fakto ke Kosovo estis ekonomie la plej malforta parto de Jugoslavio.

Nun serboj plimultas cxi tie nur en 4 distriktoj el 30: en 3 norde de Mitrovico kaj en unu, lokaligita en sudo cxe limo de Makedonio. La plej bona eliro el la situacio estus paca disigxo de la regiono al serba kaj albana partoj. Kaj serboj intersxangxe de agnosko de la regiono povus postuli kunligi al Serbio ne nur la 3 distriktojn kie plimultas serboj sed ankoraux 3,inkluzive Mitrovicon kaj Pecxon, kiuj ludis gravan rolon en historio de serba ortodoksa kristanismo.

Sed unu distrikto sude de Kosovo povus esti aligita al Makedonio. Kosovaj albanoj povus kaze de konsento de la plano ricevi veran internacian agnoskon kaj rajton aligxi al Albanio. Ja nuntempe laux plano de Ahtisaari ili (la tiel nomataj kosovanoj) ja estas devigitaj krei apartan Kosovon, kiu ne rajtas aligxi al Albanio, devas havi flagon kaj blazonon aliajn ol Albanian.

Internacia komunumo tiukaze povus helpi translokigi pace al serboj en serbajn teritoriojn kaj al albanoj en la albanajn, se la du popoloj historie ne povas kunvivi en unu sxtato.


Kaj ankoraux unu penso, cxu sxerca, cxu serioza ekmeditu vi mem?

Se Kosovo alprenis novajn land-simbolojn do ankaux novan land-nomon gxi alprenu, ekzemple Amerikosovo, de AmeriKo + Kosovo! Ja Ameriko (= Usono, cxi tie) kreis gxin por si mem, por baldauxaj bazejoj por NATO. Ni scias ke la landon jam agnoskis Usono, Francio, Britio, Turkio, Afganistano (el kiu drogoj iras kaj kuros al Amerikosovo). Imagu, la agnoskintaj landoj mem havas en siaj landoj problemojn kaj dependajn teritoriojn. Se Turkio agnoskis Kosovon kial gxi ne agnoskas rajton de kurdoj havi sian landon?

Sergeo Jurjich


Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com