|
Mia edzino deklaris, ke ni baldaŭ vizitos Francion kaj Hispanion.
Bonege! Mi parolis kaj la francan kaj la hispanan preskaŭ la tutan vivon.
Aŭ ĉu eblas, ke mi preskaŭ parolis la francan kaj la hispanan la tutan
vivon?
Rue de la Paix, Parizo. Sperta lingvisto eniris malnaivan ŝubutikon. "Bonan tagon sinjorino", mi diris france, tute bonakcente, "ĉu vi havas kuprajn ŝuojn?" Bedaŭrinde la mirigita vendistino havis nur
ledajn.
La Alhambro, Granado. Sperta lingvisto eniris la mondfaman Alhambron kaj parolis kun gardisto. "Saluton sinjoro", mi diris hispane, kun perfekta 's' sono, "ĉu vi bonvole diros al mi la lokon de la araba muŝo?" La gardisto konfuziĝis kaj devis diskuti mian demandon kun profesia kunulo, kiu ankaŭ konfuziĝis. Samtempe mia hispanlingva edzino, eble ankaŭ konfuziĝita, volis piedfrapi
min. Sed mi persistis kaj finfine mi bonŝance renkontis du arabojn. Ĉar ili ne parolis la hispanan, mi demandis angle ĉu ili sciis la lokon de la araba moskeo. Ankaŭ la du araboj konfuziĝis. Ĉu eblas, ke en la mondfama Alhambro ne troviĝas nek araba muŝo nek araba
moskeo?
Telegraph Avenue, Berklio. Hejmon revenite, la fi-fama eks-lingva spertulo eniris librovendejon. "Mi aĉetos ci tiun lernolibron pri lingvo internacia", mi diris, ankoraŭ perfektakcente, kompreneble. Mi facile tralegis dufoje la ĉarman lernolibron de John Cresswell kaj poste mi sendis leterojn al tri el la adresoj, kiojn mi trovis fine de la libro.
Mi baldaŭ ricevis bonkoran respondon el Claude Gacond en Svislando. Mi aniĝis la Svisan Esperanto-Asocion kaj ankaŭ komencis aŭskulti la esperantlingvajn elsendojn de Svisa Radio Internacia.
Post longa tempo mi ricevis oficialan respondon el la Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo. Ili klarigis, ke ili estis okupata de internacia kongreso. Mi fiere aniĝis la
Asocion.
Kaj post alia longa tempo mi ricevis respondon el la loka esperantista grupo, kio troviĝas apude al mi. Ĉu ili eble kongresis kun la UEA? Kompreneble mi aniĝis la San-Franciskan Esperantan Regionan Organizon.
La moralaĵo de ĉi tiu rakonteto estas, ke anstataŭ ol sekvi la padojn de sovaĝaj bestoj tra malhela danĝera ĝangalo, la saĝa vojaĝanto prefere marŝas sur bone konstruita ŝoseo.
Eŭgeno Paŭlo Ledbetter
|