|
La artikolo el jxurnalo "Vladivostok", de 30 majo 2008 :
AMURAJ TIGROJ EKVETURIS AL SVEDIO.
EN KOVERTO
Pentrajxoj de primorjaj [*] infanoj estis forsenditaj al Svedio. Adresato estas natura parko Kolmarden-o, kiu ricevos paketon kun pli ol cent artverkoj de lernejanoj de For-Oriento, post unu kaj duono da semajnoj.
[* regiono en For-Oriento de Rusio, kun cxefurbo u. Vladivostoko]
"En pasinta jaro estis konkursoj 'Unu tago el vivo de tigro' kaj 'Unu tago el vivo de leopardo' " - rakontis la direktoro de fonduso "Feniks", Sergej Bereznjuk.
- "En ili partoprenis centoj da lernejanoj el diversaj lokoj de la regiono, kaj en rezulto aperis samtempe 2 kalendaroj, ilustritaj far infana mano. Ni jam delonge kunlaboris kun ekologoj de diversaj landoj de la mondo kaj sendis proponon al niaj amikoj en Svedio por fari ekspozicion. Administracio de la natura parko subtenis nian iniciaton, kaj baldaux sur gxia teritorio aperos unika ekspozicio, rakontanta pri la vivo de plej granda kato, kiu estas en Rugxa Libro".
Kolomarden-o situas fore de 180 km de Stokholmo kaj ekzistas jam 40 jaroj. En gxiaj areoj oni tenas 8 individuoj de amura tigro. Laborantoj de la zoo faras grandan klerigan laboron inter svedaj lernejanoj. Tien alveturas grupoj da infanoj, kiuj konatigxas kun vivo de bestoj en la naturo, kaj nun ili ankoraux ekvidos arton de iliaj samagxuloj de fora Primorje, de diversaj lokoj de la regiono.
La auxtoro: Tatjana Grigorjeva, "Vladivostoko"
La tradukanto: Vladimir Rogov
|