retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski         29.06.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

Trajno Zamenhof (komuniko el Bjalistoko)

 


Dank' al la afabla helpo de la Direkcio de la Regiona Trajna Kampanio en Bjalistoko, laux la propono de la Urbestro de Bjalistoko, kun la financa subteno de la Marŝalo de la Podlaĥia Vojevodio en la somera horaro ekestos la trajno ZAMENHOF. 

La 1an de junio 2008 gxi startos la unuan fojon longan vojon de Bjalistoko al Bielsko-Biała. Sur la kajo, apud la trajno, je la 06.05h. okazos solena "bapto"; kaj poste la adiauxo de la trajno kaj de Ludoviko kaj Klara Zamenhof, kiuj kuraccele forvojagxos "al akvoj". 

Survoje, cxe la Centra Stacidomo de Varsovio kaj en Katovice salutos la Familion Zamenhof esperantistoj atendantaj sur kajoj. Surloke, en Bielsko-Biała, gesinjoroj Zamenhof renkontigxos kun la honora komitato, kiu sub la gvido de euxrodeputino Margerita Handzlik atendos ilian alvenon.

Posttagmeze cxiuj partoprenos la feston okaze de Internacia Tago de Infano, reklamos Esperanton kaj la naskigxurbon de Ludoviko Zamenhof. Pri la vestajxo el la epoko por la Familio Zamenhof zorgos la Dramteatro en Bjalistoko. En la trajno estos disdonitaj flugfolioj pri Esperanto kaj Bjalistoko. Per la trajna mikrofono Ludoviko rakontos al vojagxantoj pri la ideo kaj la lingvo universala. La evento okazos sub la media protekto de la TV Bialystok kaj la
televidkanalo TVN. 

Cxiuj, kiuj dezirus kunorganizi la festan vojagxon de la trajno estos bonvenaj. Kontaktu nin uzante la retadreson: esperanto.bialystok@interia.pl 

"Levigxanta Bjalistoko" jen la slogano, per kiu dum la 4 venontaj jaroj estos promociota la cxefa urbo de Podlaĥio. Laux la mendo de la urbestro Tadeo Truskolaski la firmao Grupo Eskadra, kiu okupigxas pri la promocio de urboj, prilaboris la strategion de la promocio de Bjalistoko. "Temas cxefe pri tio, ke ni deziras montri Bjalistokon kiel la urbon vivantan, dinamikan, modernan kaj substrekantan sian ekziston, kulturon kaj tradicion diris la
vicurbestro pri kulturo Tadeo Arlukovicx. 

La strategio bazigas sur la multkultureco de Bjalistoko. Grupo Eskadra vidas ege grandajn eblecojn de la promocio pere de Esperanto. Aldona argumento estas la fakto, ke en la jaro
2009, gxuste en la naskigxurbo de Ludoviko Zamenhof, estos organizota la 94-a UK. 

Ela Karczewska (Bjalistoko, Pollando) 

Fonto : La Ondo de Esperanto <sezonoj@kanet.ru>

           Novajxservo de Pola Sekcio de ILEI 

 

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com