retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Emanuele  "Juza"  Affaticati          16.06.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

Vojagxo en Norvegio

 

Tago 05 - 01 Septembro 2007 - Trollstigen


__________________________________________________________________

Irita vojo : 377 Km   Horoj da gvidado : 6 kaj 15 minutoj 

Irvojo :  Voss - Trollstigen - Andesnes (Norvegio)

__________________________________________________________________




Post tri noktoj dum kiuj mi dormis en tendo aux en auxtomobilo, mi estas vere riposita 

vekigxante en komforta lito !  Mi faras rapidan matenmangxon kaj komencas vojagxon 

al Trollstigen.

La kruta strato portas min inter montoj – cxie cxirkaux mi cxeestas arbaroj kaj malsekaj

terenoj, kiuj sxajnas perfektan medion por la Drosera ... tiel, ankaux se ankoraux pluvas, 

mi ofte haltas por observi la flauxron. Mi ne trovas Drosera-jn, sed mi estas felicxa cxar

vidas multnomrajn eksemplerojn da Pinguicola, alia karnovora arbo.

Mi metas travideblan saketon sur reflekta fotilo por protekti gxin de la pluvo kaj muntas

mian objektivon “Sigma 180 Makro” sur tripiedo. Cxi tiu estos ununura fojo ke mi uzas la 

180-makro-n, sincere mi opinias ke eble mi povis lasi gxin hejme.

La pluvo neniam haltigxas kaj cxeestas nebulo, sed cxiukaze mi havas multajn oportunojn 

por foti la pejzagxon kaj aliajn temojn. Cxeestas grandaj floroj similaj al kampanuloj sed kun

intensa roza kolorado, kiujn mi neniam vidis.  (noto : mi dankas cxiujn, kiuj skribis al mi por

doni la nomon de la floroj : Digitalis Purpurea


Estas la 17,30a kaj la strato farigxas cxiam pli kruta, mi stiras inter montoj negxkovritaj.

La pejzagxo lasas min kun “malfermita busxo”, sed samtempe iom maltrankvila pro la negxo

flanke de la strato – mi esperas ne trovi malfacilajn kondicxojn, ankaux se havas cxe mi la

negxocxenojn, kun plezuro mi evitus la gxenon de uzi gxin!


Fortune la strato ne malplibonigxas kaj je la 18a mi atingas la faman “Trollstigen”n 

(la sxtuparo de Troll).  Gxi estas tre kruta strato, malfermita en la jaro 1946, post ok jaroj

da laboro. Gxi havas angulon de dekliveco de 10% kaj 11 vojturnigxojn; gxi dankas sian

nomon el TROLL, klasika figuro de skandinavaj mitoj. La Troll ofte estas prezentitaj kiel

mnstraj krejtajxoj kiuj vivas en la ombroj de arbaroj kaj ke kelkfoje havas pozitivan sintenon

pri la homoj, malgraux aspekto ne tro amikema.


Mi malsuprenvenas de Trollstigen kaj je la 19a atingas Andalsenes, kie mi prenas liton en

loka vandrerhjem (junulargastejo) per 240 Nkr.



Tradukado : Giuseppe Affaticati


 

         

  

 

 

 

 

 

 

 

 

Tradukado  :  Giuseppe Affaticati

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com