retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Wu Guojiang           23.05.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

Informilo de Gxemelaj Urboj   -  Jaro 7   N.ro  1  (24)  Marto  2008

Reta revueto de UEA pri la projekto “Gxemelaj Urboj”

 

 


NOVAĴO 


Ĉinio: 1401 ĝemelaj urboj en 120 landoj

Ĝis la fino de 2006 Ĉinio jam havis 1401 ĝemelurbojn en 120 landoj. Tion diris s-ro Li Jianping, vic-prezidanto de Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremaj Landoj kiam la 23-an de oktobro, 2007, li ĉeestis la Unuan Internacian Konferencon de Ĝemelaj Urboj de la provinco Jiangxi.


La unua Esperanto-Societo de Kroatio: Centa jubileo

La 17-an de novembro 2007 estis festita la centa jubileo de la unua Esperanto-Societo fondita en Kroatio, en Rijeka en 1907. Granda dulingva murtabulo estis fiksita okaze de la jubileo sur la konstruaĵon en la urbocentra strato Korzo, kie en 1907 estis la sidejo de la unua societo Adriatika Ligo Esperantista. Filatelia poŝtkoverto surhavas la nomojn de 37 unuaj membroj, kiuj plantis Esperanton en Rijeka. Libroekspozicio pri Esperantaj libroj lige al monato de libroj kun du prelegoj allogis novajn kursanojn. Pli ol cent kvindek gastoj el sep landoj venis al la solenaĵo. La urbeststro de Rijeka persone dankis al la societo, kiu helpis konstrui multlingvecon de Rijeka. Salutoj de E- parlamentanino Margareta Handzlik, de UEA -prezidanto kaj estrarano pri kulturo, de la japana ĝemelurbo Kawasaki, persona ĉeesto de la reprezentanto de ĝemela societo el Triesto kaj de dek du aliaj societoj el Kroatio ... banderolo pri la evento urbomeze. Esperanton la fenomenon kulturan artistoj prezentis teatre (aktorino Vida Jerman) kaj kanzone (Georgo Handzlik kaj Neven Mrzleki). Unu fojon oni estas 100-jara. Speciala aǔtobuso alkondukis 50 gastojn de norda Kroatio al la marborda Rijeka. Komencjarcenta kostumo kaj muziko. Prezidanto Boris Di Costanzo ne bedaǔris preskaǔ 10.000 eǔran investon. Ĵurnalistoj abunde raportis pri la kultura centjarulo. Estas digne esti esperantisto kun dokumentita centjara historio: Turisma Asocio de la urbo eldonis 16-paĝan Esperantlingvan broŝuron pri Rijeka. La programojn ebligis Departamento Primorsko-goranska kaj Urbo rijeka. (S. Štimec) 


Okazos la Tutmonda kongreso de esperantistoj- ĵurnalistoj

La 26-30-an de Majo, 2008, en Vilnius, ĉefurbo de Litovio, okazos la Tutmonda Kongreso de Esperantistoj- Ĵurnalistoj, kiun organizas Litova Ĵurnalista Asocio kaj Litova Esperanto-Asocio (LEA) kun temo: ĵurnalismo kaj Esperanto. S-ro Povilas JEGOROVAS, prezidanto de LEA, speciale sendis priajn informojn al la redaktoro de Informilo de Ĝemelaj Urboj. Kvankam la redaktoro ne povas partopreni en tiu kongreso pro financo, tamen li aktive donas al ĝi proponon: Aranĝu renkontiĝon de ĵurnalistoj el ĝemelaj urboj de Vilnius. Ĝis la 10-a marto, 2008 aliĝis entute 104 esperantistoj- ĵurnalistoj el 26 landoj.


Forpasis s-ro Dong Shulin

S-ro Dong Shulin (1971-2008) forpasis en la 6-a de januaro, 2008. Li esperantistiĝis en 1991, membriĝis en UEA en 1994 kaj estis komitatano B de TEJO (1998-2000). Li aktivis en Esperanto-movado kiel vic-prezidanto de Junulara Komitato de Zaozhuang-a Esperanto-Asocio. Pro lia iniciatema laboro kaj penado ĝemeliĝis “Kanguruo” Infanĝardeno en la pollanda urbo Torun, hejmurbo de la granda astronomo Nicolaus Copernicus, kaj “Tianmi” Infanĝardeno en Zaozhuang post la 89-a UK okazita en 2004 en Pekino, Ĉinio. Bedaŭrinde en lia plua konsidero ne realiĝis alia ideo: ĝemeliĝigi la du urbojn.

 

URBA STILO KAJ TRAJTO 


Urba historio

Roterdamo, kongresurbo de la 93-a Universala Kongreso de Esperanto okazota en 2008, fondiĝis en la meza 13-a jarcento post kiam baraĵo estis konstruita en la rivero Rotte, t.e. ĝia nomo originis de tiu akvobaraĵo kaj nun ĝi estas la dua plej granda urbo de Nederlando kaj la plej granda urbo de la provinco Zuid-Holland. Ĝis la 1-a de januaro, 2006, ĝi kovris areon de 304.22 km² (el kiu 206.44 km² estas tero) kun loĝantaro de 588,500.
Roterdamo kun la plej granda haveno en Eŭropo estas unu el la plej aktivaj komerco-urboj, tie svarmas nomboj da grandaj kaj malgrandaj internaciaj kompanioj el la tuta mondo: 300 el Usono, 200 el Azio kaj 500 el aliaj landoj en Eŭropo. Ĝi ankaŭ estas hejmo de Mittal Ŝtala Companio N.V. la plej granda ŝtala kompanio en la mondo.

Esperanto-movado

Roterdamo estas tro konata en Esperantujo, ĉar ĝi estas sidejo de hejmo de esperantistoj, Universala Esperanto-Asocio (UEA). En la 28-a de aprilo, 1908, oni solene deklaris al la mondo fondiĝo de UEA kiel organizaĵo de individuaj esperantistoj. La jaro 2008 estos ĝia 100-a jara jublieo. La Centra Oficejo de UEA estas la ĉefa sidejo de Universala Esperanto-Asocio. Antaŭ la jaro 1955 ĝi longe estis en Svislando kaj havis mallongan restadon en Britio. Post ses-jaro en luita domo en Roterdamo La Asocio aĉetis domon ĉe Eendrachtsweg 7, sed en 1962 la Centra Oficejo ne povis ne translokiĝis al la nuna domo ĉe Nieuwe Binnenweg 176, kiu estis konstruita en 1887, kaj havas samajn jarojn kiel Esperanto, pro la urborenovigaj planoj de la loka registaro.
Celoj de UEA estas klaraj, t.e. (1) disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto; (2) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon; (3) plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo; (4) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidaro, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj. Post evoluo de 100 jaroj fariĝas la plej granda internacia organizaĵo por la parolantoj de Esperanto kaj havas membrojn en 117 landoj, kaj estas en oficialaj rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj kaj UNESKO. Antaŭ la nunaj prezidanto s-ro Probal Dasgupto kaj ĝenerala direktoro s-ro Osmo Buller entute 20 personoj prezidis UEA, inkluzive s-ron Renato Corsetti, eksa funkciulo de la projekto Ĝemelaj Urboj, kaj 13 personoj gvidis la Centran Oficejon, inkluzive s-ron Trevor Steele, ankaŭ funkciulo de la projekto.
Ankaŭ en Roterdamo troviĝas loka Esperanto-organizaĵo nomata MERKURIO, kiu estis fondita en 1906, kunvenas la unuan kaj trian merkredojn de ĉiu monato escepte de julio/aŭgusto je la 19.30-a horo en la Centra Oficejo de UEA.

Ĝemeliĝaj urboj

Roterdamo aktive partoprenas en ĝemelaj aferoj. Nuntempe ĝi havas 13 ĝemelajn urbojn: Cologne (Germanio), Esch-sur-Alzette (Luksemburgio), Lille (Francio), Turin (Italio), Luik, (Belgio), Burgas (Bulgario), Constanta (Rumanio), Gdansk (Pollando), Shanghai (Ĉinio), Havana (Kubo), Saint Petersburg (Rusio), Baltimore (USA) kaj Dresden (Germanio), kaj 12 Partnerajn urbojn:Kingston upon Hull (Britio), Antwerpen (Belgio), Basel (Svislando), Oslo (Norvegio), Duisburg (Germanio), Nuremberg (Germanio), Jakarta (Indonesio),Osaka (Japanio), Budapest (Hungario), Bratislava (Slovakio), Durban (Suda Afriko) kaj Prague (Ĉeĥio), kaj 4 ĝemelajn havenojn: Kobe (Japanio), Seattle (Usono), Busan (Koreio), Tokyo (Japanio). Oni nemalfacile trovas delegitojn de UEA en nemalmultaj urboj el ili.


INTER ĜEMELAJ URBOJ

Germanaj esperantistoj vizitis la urbon Gherla

Inter la 25-a kaj la 29-a de aprilo, ses esperantistoj el la germana ĝemelurbo Forcheim vizitis Gherla, urbeto de Rumanio. Venis ses esperantistoj kaj la revido en la flughaveno en Kluĵo estis vere emocia. Survoje al Gherla mi klarigis al la gastoj pri la programo, kiun ni organizis, ili rakontis pri flugvojaĝo.
Merkrede, la renkontiĝo estis ĉe Municipa Biblioteko, kie ni trinkis kafon kaj foliumis albumojn pri Gherla. De la biblioteko ni piediris tra la urbo kaj rakontis al la gastoj pri la historio de Gherla. Ni vizitis la germanan ĉambron en la urba Muzeo, kie sur bretoj kuŝas aliaj esperantaj libroj kaj E-flageto. Ni vizitis ankaŭ la germanan tombejon, la urbodomon kaj la armenan katedralon.
Ĵaŭde matene ni veturis al Kluĵo. Dum kelkminuta piedirado tra la centro de la urbo ni rakontis la mallongan historion de Kluĵo kaj poste ni renkontiĝis kun kluĵaj esperantisotj en la Municipa kulturdomo. S-ino Julia Sigmond, la prezidantino de la E-Asocio en Kluĵo bonvenigis nin kaj sekvis la interkonatiĝo. Ĉiuj prezentis sin kaj rakontetis pri la spertoj dum iliaj esperantistaj vivoj. Estis tre agrabla tia E-renkontiĝo! Ni tagmanĝis en restoracio kaj poste ni vizitis kelkajn butikojn, kie la gastoj aĉetis belajn memoraĵojn. La reveturo al Gherla estis agrabla kaj la vesperon ĉiuj pasigis ĉe la gastigantaj familioj.
Vendrede ni veturis al la vilaĝo Nasal, kie oni fabrikas la bongustan fromaĝon “NASAL”. Ni ricevis la akcepton de la proprietulo por viziti la fabrikon, la gvidantino rakontis al ni la historion de la fromaĝfabrikado kaj ni eĉ gustumis la fromaĝon. Post ni vizitis la elementan lernejon de la vilaĝo. La estrino de la lernejo ofertis al ni bongustajn tradiciajn kukojn, mineralan akvon kaj kafon. Ni ĝuis ankaŭ etan spektaklon prezentitan de gelernantoj. Nur kelkajn kilometrojn for de Nasal troviĝas la fama monakejo Nikula, kin niaj gastoj deziris viziti. Belegajn momentojn ni havis kune tie. Vespere, la gastoj invitis la gastigantojn vespermanĝi al restoracio.
Sabate tagmeze la Esperanto grupo el Gherla invitis la gastojn en la ĉirkaŭaĵon, kie sur iu teraso, ni piknikumis, trinkis vinon kaj bieron kaj ĝuis la forte brilantan sunon. La tago estis tre agrabla, ni babilis kaj rememoris pri niaj vizitoj en Germanio. La amikeco inter ni daŭras jam ekde antaŭ ok jaroj, kiam por la unuan fojon, la prezidantino de La Esperanto Asocio en Forcheim, s-ino Evelin Geist kontaktis nin. De tiam mia esperantista vivo komenciĝis kaj mi konfesis, ke mi havis nur ĝojojn kaj dank”l miaj E-geamikoj mi eksciis pli multon pri la mondo.
Dimanĉe je la 10-a ni veturigis la gastojn al Kluĵo… bedaŭrinde ili devis forlasi nian landon. La reflugo estis agrabla kaj post nur kelkaj horoj mia amikino telefonis al mi kaj sciigis pri la bona alveno hejmen.
Por ni, rumanaj gastigantoj, la restado de niaj germanaj geamikoj ĉe ni estis tre agrabla kaj fruktdona kaj por la gastoj ankaŭ. La amikeco inter ni estas sincera kaj certe daŭrigos longan tempon.
-el raporto de Mariana BERARIU en n-ro.2 (41) BAZARO 2007


Tampere kaj Tartu, 15-a jariĝo de ĝemeliĝo

Ĝemelurbokontaktoj inter Tampere kaj Tartu daŭris jam 15 jarojn. Oficiala kontrakto estis subskribita en la jaro 1993, baldaŭ post la nova sendependeco de Estonio. Nun la urboj decidis publikigi historieton pri la kunlaboroj. Ĉar diversaj societoj kaj privataj personoj ankaŭ havis kontaktojn kun tartuanoj, laurboj petis memoraĵoj de ili. Interalie esperantistoj kaj Esperantosocieto Antaŭen havis kontaktojn jam pli frue ol 1993 kaj viziti unu la aliajn.
Ankaŭ subskribanto sendis sian skribaĵon al Kulturoficejo.
Korespondado inter esperantistoj komencis jam post la milito tuj kiam ĝi eblis, ĉirkaŭ dum la “perestroiko”. Nia forpasinta membro Kertuu Sepälä rakontis, ke ŝi vizitis Tarton kun viborga grupo en aŭtuno 1939, antaŭ kelkaj monatoj kiam Sovetunio atakis Finnlandon. Tio signifas, ke finnoj havis kontaktojn kun taruanoj jam longe.
Tartu estas la dua plej granda urbo en Estonio. Tie estas konata malnova universitato, kiu estas fondita en 1632. Konata ankaŭ por finnoj, ĉar nia packontrakto inter Finnlando kaj Sovetunio estas subskribita tie en la jaro 1924. Loĝangtoj estas iomete pli ol 100 1000. Esperanto societo estas Tartu Esperanto Selts

--el raporto de Veli Hämäläinen en n-ro.2 Vekilo/2007


Kunlaboro de Beogradaj kaj Ĉikagaj esperantistoj

Beograda Esperanto societo “Radomir Klaji“ en Serbio kaj Esperanto-societo de Ĉikago en Usono ĉi tiuj tagoj establadis unuajn ligojn. Ideo devenis de s-ro Viktor Pajuk, prezidanto de Ĉikaga Esperanto-societo. Ĉikago kaj Beograd ĝemeliĝis la 7-an de junio 2006. Ĉarton pri ĝemeliĝo subskribis tiamaj urbestroj de Beogrado kaj Ĉikago, Riard Dejli kaj Nenad Bogdanovi. Beogrado per subskribo de ĉarto fariĝis la 25-a urbo (apud Milano, Parizo, Ateno, Angajo, Moskvo k.a.), kiu ĝemeliĝis kun tiu urbo kun trimiliono da popolo. 
Esperantistoj de du urboj planas interŝanĝi informojn pri aktivecoj por siaj bultenoj, organizi interkonojn kaj personajn kontaktoj en kongresoj, interani librojn kaj esperantaojn kaj partopreni en interurba kunlaboro.
Unuaj paŝoj estas faritaj. Ni esperas, ke kunlaboro en estonteco helpos al ambaŭ societoj plibonigi lernadon de internacia lingvo kaj amikajn kontaktojn de esperantistoj el tiuj geografie malproksimaj sed anime proksimaj urboj. 
-Dimitrije Janicic


Esperanto faciligas mian vojaĝon en ĝemelaj urboj

Dum kunveno de nia asocio : Espéranto Limousin, s-ino Dominique Fantou informis, ke ŝi estas membro de Asocio Pri Rilato Internacia de Limoĝo, kiu organizos vojaĝon al Fürth en Germanio kaj Pilseno: du ĝemelurboj de Limousin (Limoĝo), ankoraŭ al Prago kaj Karlovy Vary en Ĉeĥio: fama banloko en okcidenta Bohemio fondita en la 14a jarcento. Ŝi precizis, ke la vojaĝorganizanto deziris tie viziti faman kristalfabrikon - [Mozer] - sed ne sukcesis kontakti ties direktoron. Nur danke al la Esperanta ĉeĥa korespondantino de Dominique, ŝi sukcesis kontakti lin kaj poste realigi tiun viziton. Tio instigis min, kiel prezidanto de nia asocio, por partopreni en tiu vojaĝo kaj por plu uzi kaj konigi Esperanton okaze de tiu ĝemeligado. Kvankvam mi ne estas tre vojaĝema, tamen mi aliĝis kaj rapide rete kontaktis ĉeĥajn kaj germanajn esperantistojn. La vojaĝo okazis de la 30-a de oktobro ĝis la 4-a de novembro 2007.
Dum la recepto en la urbodomo de Pilseno, krom la ĉeĥaj ĝemeligaj respondeculoj, nur ni invitis kaj renkontis Pilsenanojn ; kune ni kantis al ĉiuj la eŭropan himnon en Esperanto, tio forte impresis la partoprenantoj. Poste ni malkovris la urbon danke al kvin lokaj esperantistoj, kaj dufoje kunvenis kun la tiea grupo. Notinde, mi proponis projekton por plividigi nian lingvon : temas pri traduko de la retpaĝaro de niaj respektivaj urboj en Esperanto kaj en ĉiu el lalingvoj de niaj ĝemeligaj urboj. Ni estas laboranta pri tiu projekto.
Kiam ni trarigardis Pragon, ni renkontis sur la fama Karloponto na Jirka Tomecek , li estas vic-prezidanto de la ĉeka Asocio, kiu tre afable kaj sperte malkovris al ni multajn historiaĵojn kaj vidindaĵojn de judaj, turistaj, diversaj kvartaloj. 
Rakontinda estas anekdoto pri la afableco de ĉeĥoj : Mi ricevis rete eraran telefonnumeron. Mi ne sukcesis kontakti Jirkan por rendevuon. Antaŭ trarigardi la mirindan katedralon, mi petis de turismoficistino : « kio okazas, mi ne sukcesas atingi tiun telefonnumeron », ŝi provis per la oficia telefono, unuafoje vane, duafoje ŝanĝante du ĉiferojn, kaj donis la aparaton por ke mi povis paroli kun Jirka, kiu tuj rapidigis al rendevuon !
En Fürth, ni retrovis esperantistojn: Mikael Zeilinger kaj lia japana edzino Keiko, kun ili ni trarigardis kun la francaj vojaĝantoj la urbocentron, tre saĝe Mikael aldonis al ni kelkajn klerigojn post tiuj de la franca ĉiĉerono, poste ni iris trinki en kafejo kaj babili pri la fruan evoluon de nia ambaŭaj landoj, fine antaŭ ĝisrevidi, li indikis al ni plurajn indajn urbolokojn, kiujn ni grandplezure malkovris la morgaŭon.
Dum la al'hejm'a vojaĝo, mi disdonis dokumenteton pri Esperanto al ĉiuj, pluraj miris ke ni, eĉ Sylvie, kiu lernas Esperanton de mallonga tempo, tiel facile komunikis kun esperantistaj ĉeĥoj kaj germanoj, kelkaj diris ni ŝatus pli scii kaj eble lerni tiun lingvon ! 
Finfine post tiu vojaĝo, mi nun kreis novan kurson por sep komencantoj.
Vivu Esperanto, vivu urboĝemeligado !  
- Pjer Buvje (la redaktoro aldonis titolon)


Mia vizito en Stuttgart

Dimanĉo, tago tria
Dimanĉo estis la ĉefa tago de la centjariĝaj solenaĵoj kaj en tiu tago okazis en la generacia centro de Stuttgart la oficiala programo, kiun ĉeestis ĉirkaŭ sesdek esperantistoj - membroj de la klubo kaj gastoj el la tuta Germanio kaj du aliaj landoj (reprezentantoj de la ĝemelurboj Brno kaj Łódź). Evelyn kaj mi vekiĝis tiumatene iom pli malfrue, ĉar ni antaŭe nokte ankoraŭ iom komune interretumis. Krome, kiam ni post matenmanĝo forveturis per metroo de ŝia loĝejo, ŝi ankoraŭ eksciis, ke ŝi hejme forgesis la kukon, kiun ŝi speciale bakis kiel donacon por la aliaj ĉeestontoj (ŝi revenis por repreni ĝin dumtage). La antaŭtagmeza parto de la programo konsistis el faka prelego pri la historio de esperanto-movado en Stuttgart. Ni lernis pri la kuraĝa kaj senlaca agado de Paul CHRISTALLER, profesoro ĉe artmetia lernejo en Stuttgart, kiu inspirite de la pacema kaj popolinterkompreniga ideo de pola doktoro L. L. ZAMENHOF pri neŭtrala kaj facila internacia lingvo fondis je la 27-a de januaro 1905 kun tri kunuloj la unuan esperanto-grupon en Stutgarto kaj Badeno-Virtembergo. Jam ĝis la fino de la jaro la grupo atingis la membronombron de 22. Tamen, la esperanto-movadon en Stuttgart baldaŭ trafis sama malbona sorto, kiel esperanton ĝenerale en ĉiuj germanaj urboj kaj ankaŭ en pluraj aliaj landoj de Eŭropo. En 1933, Christaller demisiis pro la tiam inaŭguriĝinta naziisma registaro de Adolf HITLER, kiu forte subpremadis esperanton kaj dum sia firegado mortigis en koncentrejoj i.a. ankaŭ multegajn esperantistojn. Tamen, malgraŭ tiu ĉi ege malfacila periodo, post la dua mondmilito la grupo refondiĝis kaj ĝis nun en Stuttgart vivas kaj aktivas afablaj simpatiantoj de la internacia lingvo esperanto, pri kio mi mem povis konvinkiĝi. 
Dum tagmanĝa paŭzo mi iris kun grupeto de aliaj partoprenantoj manĝi en proksiman restoracion. Kuniris kun ni ankaŭ juna knabo, studento pri medicino, kiu ankoraŭ tute ne parolis esperanton, sed interesiĝis pri la lingvo kaj tial venis partopreni la renkontiĝon. Dum unu momento la organizanto Martin, kiun mi finfine dum tiu tago povis persone ekkoni, starigis min antaŭ lin kaj diris, ke mi ja iom konas la germanan, do ke mi bonvolu iom klarigi al tiu knabo per la germana kiel mi konatiĝis kun esperanto, kial mi lernas ĝin kaj kiel mi jam povis utiligi ĝin en mia vivo. Mi do provis, ĉefe ripetante la esencajn argumentojn pri facileco kompare kun aliaj naciaj lingvoj, neŭtraleco helpanta al interkompreniĝo de nacioj kaj ebleco facile per ĝi ekhavi kontaktojn kaj amikojn de la tuta mondo, renkontiĝadi kun ili dum internaciaj renkontiĝoj kaj vojaĝante tranoktadi senpage en hejmoj de lokaj esperantistoj, kiuj anas la gastigan reton nomatan Pasporta servo. Espereble mia germana estis komprenebla al li, sed poste mi havis iom da problemoj kompreni liajn respondojn parolatajn en flua germana. Ankaŭ tial mi preferis dum tiu renkontiĝo en Stuttgart paroli kun germanoj esperante, ĉar dum tia konversacio ne realiĝas tiu scenaro de malegala konfrontacio de multjara sed ankoraŭ neperfekta lernanto de la lingvo kun ĝia denaska parolanto, kiu kompreneble ĉiam regos sian lingvon je pli alta ŝtupo ol kiun kapablas atingi fremdlandano. 
Ĉar estis dimanĉo, oni enprogramigis en tiu tago post la tagmanĝo ankaŭ ekumenan diservon en esperanto por la interesiĝantoj el inter la partoprenantaro. Ĝin celebris loka pastro-esperantisto. Tiaj esperantlingvaj mesoj okazas en Stuttgart regule (ĉar la papo Johano Paŭlo la 2-a aprobis en la 90-aj jaroj esperanton kiel oficialan liturgian lingvon, kaj dum siaj paskaj kaj kristnaskaj benoj Urbi et orbi li ĉiujare salutadis la mondon ankaŭ en esperanto). 
La posttagmeza programo estis multe pli bunta kaj distra ol la matena - interalie oni prezentis du esperantlingvajn pupteatrajn unuaktaĵojn adaptitajn laŭ libroj de konataj germanaj verkistoj, oni havis la eblecon babili ĉe bongustaj dolĉaĵoj kaj trinkaĵoj, amuziĝi ĉe diversspecaj ludoj kaj oni tiam ankaŭ prezentis la invititajn gastojn de la ĝemelurboj. Mi transdonis donacojn kaj salutis la klubanojn de Stuttgart en nomoj mia, de la partnera esperanto-klubo de Brno kaj ankaŭ ĝenerale de ĉiuj iliaj ĝemelurbanoj de Brno. Kelkaj esperantistoj el Stuttgart pro la urba ĝemeleco jam dum antaŭaj jaroj vizitis Brnon, do tiuj jam bone sciis pri kio mi parolas, kaj dum personaj interparoloj poste rememoradis pri siaj belaj travivaĵoj de siaj vizitoj en nia urbo kaj petis al mi transdoni siajn bondezirojn al la konatoj, kiujn ili tiam dum sia vizito per esperanto en Brno trovis. Ĉio ĉi atestas, ke la peresperantaj kontaktoj inter la du urboj estas speciale bonaj. Ankaŭ mi mem tre dankemas al la esperanto-klubo de Stuttgart-ne nur pro la ebligo viziti ilian urbon kaj pro la afabla gastigado kiun ili al mi dum mia restado dediĉis, sed ankaŭ pro la malavara financa helpo, per kiu la klubo de Stuttgart helpis kovri miajn elspezojn rilatajn al tiu vizito.
-- Marek BLAHUŠ (daŭrigota)


SERVA PLATFORMO

Belgio

Nia urbo "Ottignies-Louvain- la-Neuve" en Belgio estante ĝemelita kun la hungara urbo "Veszprèm", membroj de nia juna Esperanto-klubo skribis al hungaraj UEA-delegitoj, kiuj loĝas en Veszprem. Tiel ni konatiĝis kun Eva Golden, kiu sukcesis restarigi Eo-klubon en Veszprèm. Post kelkaj monatoj, en julio 2005, tri membroj de nia klubo vojaĝis al Veszprem, kie ili estis tre amike akceptitaj dum 3 aŭ 4 tagoj. En julio 2006, 5 veszpremanoj vojaĝis al nia urbo kaj ni sukcesis organizi oficialan akcepton en la urbodomo. Ja nia urbestro estas membro de la verda partio kaj almenaŭ 4 skabenoj estas favoraj al Esperanto. Dum la oficiala akcepto ĉiuj ĉeestantoj (plimalpli 30 homoj) estis impresitaj de nia kapablo komuniki esperante kun niaj hungaraj geamikoj. Intertempe niaj geamikoj de Veszprem ankaŭ pruvlegis la Esperantan tradukon de gvidlibro pri nia urbo. Do provu trovi esperantoparolantojn en urboj ĝemelitaj kun via urbo.
Vidu la blogon de nia klubo "Kvinfolio": http://esperantokvi nfolio.skynetblogs.be/ 
-- YvesEeckhout <eeckhout.gailly@skynet.be>

***


Redaktoro: Wu Guojiang / komisiito de UEA pri La Projekto “Gxemelaj Urboj”
Adreso: Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo
CN-113008 Fushun Liaoning Cxinio
Telefono/Fakso: +86-413-2650322 (fakso post la 5-a sonorilo)
Retadreso: amikeco999@21cn.com ghemelurboj@yahoo.com.cn

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com