|
Internacia Klubo ESPERANTOTUR en Bydgoszcz okazigis dum 14.02 – 24.03.2008 la 40-tagan cxirkaumondvojagxon tra 20 landoj, 4 kontinentoj kun 3 luksaj sxipkrozadoj.
Ni flugis el Pollando tra Britio, Antigvo, Portoriko al Dominika Respubliko. De tie ni sxipkrozadis dum unu semajno tra Sankta Marteno, Sankta Martino, Dominiko, Grenado, Venezuelo, Arubo kaj sekve dum la dua semajno per la sama sxipo „Legend of the Seas" tra Sankta Kitso – Gvadelupo- Martiniko- Barbadoso – Sankta Lucio. Poste ni traflugis Usonon vizitante Novjorkon – Chicago kaj Los Angeles de kie ni flugis al Auckland. La tria 12-taga sxipkrozado per "Sapphire Princess" daurigis cxirkau Novzelando kun Fjordlando – Tasmanio al Melbourne – Sydney.
El Australio ni revenis tra Hongkongo – Cxinio al Pollando. Gxi estis la plej luksa cxirkaumonda vojagxo de Esperantotur, sed relative favorpreza. Gxi kostis 8 – 10 mil USD depende de la aligxdato, elektitaj kajutoj kaj fakultativaj programoj. Cxiu el la 11 vojagxantoj sxparis po 2-5 mil USD, cxar cxiu aligxis kaj pagis pli ol 6 monatoj antau la vojagxo. Unu tago de sxipkrozado kostas de 50 – 100 USD kun abunda plurfoja mangxado, tranoktado en dupersonaj kajutoj kun ricxa sursxipa programo kaj sxipvojagxo. Per la sama mono en Usono Vi povas ricevi nur tranoktojn. Do se Vi sxatas bone kaj multe mangxi, fakte la tranoktoj, la tuta sxipvojagxo kaj bonega programo estas senpagaj. Uzante Esperanton sursxipe, kie vojagxas meze 3 mil pasagxeroj kaj 1 mil de sxipanaro eblas bone propagi Esperanton, cxar turistoj ripozante havas tempon interesigxi pri Esperanto.
Cxiutage sxipkrozadas tra maroj kaj oceanoj per cx. 150 luksaj sxipoj preskau duonmiliono de homoj. Tiu komforta turismo taugas por arangxi dum sxipkrozadoj Esperanto-seminarioj, konferencoj kaj ecx kongresoj, se oni frue aligxas. Ankorau eblas favorpreze aligxi al kelkaj sxipkrozadoj cxirkau Suda Ameriko dum 22.11 – 7.12.2008 de Chilio - Fjordoj – Kapo Horn – Falklandoj – Urugvajo – Argentino, tra centra Ameriko de Usono – Gvatemalo – Belizo – Meksiko dum 13.12 – 22.12.2008, sekve Usono – Bahamoj 3-10.01.2009 kaj Singapuro – Malajzio – Tajlando dum 15.01 – 24.01.2009 ankau al aliaj.
La 20-an de aprilo 2008 – dimancxe je la horoj 8.30 – 11.00 post malfermo de Internacia Internet - Kafejo „Esperanto" cxe Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz okazos la Gxenerala Kunveno de Internacia Klubo „ESPERANTOTUR" dum kiu ni akceptos ofertojn kun prezoj por grupvojagxoj al. internaciaj Esperanto – arangxoj dum 2008 jaro kaj jam por 2009 jaro. Se Vi volas, ke Esperanto-grupoj 6-50 personaj partoprenu Viajn Esperanto – arangxojn venu au sendu Viajn
E-turismajn Esperanto – ofertojn.
Por sukcesi arangxi Esperanto – grupvojagxon al Via E-arangxo necesas almenau 6 monata varbado, cxar ne facile estas kompletigi Esperanto- grupojn, precipe busajn. Surbaze de Viaj Esperanto – ofertoj ni kompletigos nian Internacian Turisman Esperanto – Kalendaron por 2008/2009 jaroj kaj maje 2008 dissendos gxin tra la tuta mondo.
Ni atendas Vian kunlaboron kaj aligxadon.
Kore salutas
Andrzej Grzebowski
Prezidanto de Internacia Klubo „ESPERANTOTUR"
en Bydgoszcz, str. M. Sklodowskiej – Curie 10, Pollando
tel/fax 48-52/346 11 51, rete: info@esperanto-turismo.org
|