|
30 POLA AIS – Sesio kaj 35 AKB – Sesio BYDGOSZCZ – 25.03 – 30.03.2008
En Bydgoszcz (Pollando) dum 25 – 30 de marto 2008 okazis 30 Pola AIS – Sesio kaj 35 AKB – Sesio por studentoj en Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo
Okazis jenaj E-kursoj de:
- ASci Andrzej Grzebowski – Transporto en turismo kaj Esperanto – turismo 2008
- ASci Regina Grzebowska – Tekniko de priservado de turismaj grupoj
- mag. Adam Chylinski – Vojagxgvidado kaj cxicxeronado
- red. Barbara Pietrzak – Gxenerala Sekretaro de UEA
100 JAROJ DE UNIVERSALA ESPERANTO ASOCIO
- d-rino Beata Cieszynska el Universitato de Kazimiro la Granda en Bydgoszcz
- Kurso de pola lingvo por eksterlandanoj.
La sesiojn kompletigis fakekzameno de AIS kaj seminario bakalaura – magistra de AProf. Aleksandra Kowalczyk. Semajnfine venis grupo de esperantistoj el Pomerelio sub gvido de mag. Edward Kozyra - Vicprezidanto de Pola Esperanto Asocio kiu prelegis pri sia Esperanto – pola – angla vortaro kaj aliaj Esperanto – eldonajxoj. La sesiojn ricxigis interesajn videofilmoj pri sxipkrozado per "Saphire Princess" Novzelando – Tasmanio – Australio kadre de cxirkaumonda vojagxo de "Esperantotur" 14.02 – 24.03.2008 dum kiu oni vizitis 20 landoj, 4 kontinentoj per tri luksaj sxipkrozadoj dum 40 tagoj kaj ankau pri Havajo, kies autoro mag. Romuald Puciul estis tie jam dekfoje.
Nun ankorau eblas aligxi por Internacia Kurso por Vojagxgvidantoj, kiu okazos dum 18 – 27.04.2008 kadre de 33 Esperanto – Tagoj de Bydgoszcz kun 35 AKB – Sesio au por studado 2008/2009 en Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz pri kio legu la aldonan Esperanto – informilon.
Bonvenon al Bydgoszcz.
Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo
str. M. Sklodowskiej – Curie 10,
PL 85-094 BYDGOSZCZ, Pollando
Tel/fakso 48-52/346 11 51
rete:stud@esperanto-turismo.org
|