|
Saluton,
Jen estas la kvara novajxletero pri la sepa Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, okazonta en Montrealo (Kanado) de la 11-a gxis la 18-a de julio 2008.
- Programo: Pli detala programo estos publikata en la retejo post nelonge. Aperos horaro, prelegontoj, temoj kaj aktivajxoj. Kompreneble gxi ankoraux povos sxangxigxi gxis julio.
- Bankedo: Ne plu eblas mendi la bankedon, ni atingis la limon de 80 personoj. La salono ne povos akcepti pliajn gastojn.
- Antaukongresa ekskurso tra Kebekio: Ni havas suficxe da partoprenontoj por gxin okazigi, kaj dauxre restas kelkaj liberaj lokoj. Bonvolu mendi rapide!
- Postkongresaj ekskursoj: La postkongresoj al Kebeko kaj al Otavo okazos nur se almenaux 6 personoj aligxos. Ne forgesu ke la limdato estas la 31-a de majo.
- Kursoj por komencantoj: Informu viajn amikojn kaj samklubanojn ke dum TAKE 7 estos baza kurso por komencantoj. Jen bona ebleco lerni esperanton en internacia etoso. La semajna kotizo al TAKE 7 inkluzivas partoprenon al la kurso, do ne necesos krom pagi ion. La kurso okazos nur se suficxe da homoj aligxos al gxi.
- Ekzamenoj de ILEI/UEA: Ne forgesu tuj aligxi se vi volas ekzamenigxi dum TAKE 7. La kosto estas 50$ por kovri la ekzamenan materialon. Estos du niveloj, baza kaj meza. Vi ricevos oficialan atestilon pri via lingva kapablo. La ekzamenoj okazos nur se suficxe da homoj aligxos al ili.
- Ekzamenoj de E-USA: Tradicie dum la landa kongreso de E-USA estas lingvaj ekzamenoj en la angla. Se vi volas partopreni ilin, bonvolu indiki tion sube. Notu ke ili estas malsamaj al tiuj de ILEI/UEA.
- Partoprenontoj: Ni jxus atingis 151 aligxintojn al la komuna kongreso! 54 el Kanado, 52 el Usono, 16 el Euxropo, 14 el Kubo, 7 el Meksiko, 3 el Sud-Ameriko, kaj 5 el aliaj landoj. Vi povas vidi kiujn en http://www.take7.ca. Guglo-mapo aperis, kun lokoj d e cxiuj aligxintoj!
Bonvolu respondi al cxi-tiu resposxtajxo se vi interesigxas pri la baza kurso aux la ILEI/UEA ekzameno. Tio helpos nin organizi tiujn programerojn. Krucumu la kvadratojn sub cxi-tiu retletero.
La preparado de la kongreso bone progresas, ni arangxis la bazan logxistikon, finpretigas la programon, kaj aldonadas novajn informojn en nia retejo. Ni antaugxojas pro via alveno kaj invitas vin informi viajn amikojn kaj samklubanojn pri TAKE 7!
Marteno, nome de TAKE7-LKK
informo@take7.ca http://www.take7.ca
|