retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski         13.05.2008

_______________________________________________________________________________________________________

 

La unua meso en esperanto en Kongo DR

 

 

Antaux kelkaj jaroj, neniu estis certa ke Pastro Duilio Magnani atingus Kongon.
Tiu revo realigxis la 7an de marto 2008. Je preskaux 19:15, Bruxel Airlines atingis la Internacian flughavenon de Ndjili (tiel estas nomata la flughaveno de Kinsxaso).

Kelkaj esperantistoj atendis senpacience la ekapero de pastro Duilio kiun ili konis nur per la foto. Jen ekaperis Pastro Duilio kaj neesperantista D-ro Renato Berti.
Mi direktigxis al ili kaj ni frate kaj entuziasme brakumis unu la alian kvazaux ni jam kunvidigxis. Je kelkaj metroj starigis kelkaj esperantistoj kiuj sintenis banderoloj kun bonvena mesagxo al niaj vizitantoj. Elirinte la flughavenon, ni direktighis al "Centre Lasalien" (katolika gastejo) kie niaj du fratoj kaj patroj restadis gxis merkrede la 12an de marto. 

Grava kaj granda evento - Dimancxon la 9an de marto okazis en la pregxejeto de "Centre Lasalien" la unua meso en esperanto en Kongo celebrita de Pastro Duilio. Trideko da e-gefratoj partoprenis la meson kun granda entuziasmo kantante en esperanto "Ave Marie lauxtvoche je la fino de la meso. Granda estis la gxojo por ni cxiuj. Nova e-aero naskigxis en Kongo. 

Ni notu ke antauxtagmeze, nia karega pastro kuncelebris lokan meson en la paroko Sankta Petro kun la cxefepiskopo de Kinsxaso, Mons. Laurent Mosengwo. La okazo estis tauxga post la meso prezenti esperanton kaj Kongolandan Unuigxon Katolikan Esperantistan (KUKE) cxe la Episkopo. 

Ni estis invititaj de la sekretario de la Episkopo prepari la dokumentojn (statuto, ...) pri KUKE. Gxis ilia foriro merkrede, malgraux la "sufoka varmego", nia karega pastro Duilio kaj nia amiko D-ro Renato Berti gxuis agrablajn momentojn en Kinsxaso. 

Ilia vizito estas memorinda kaj neforgesebla por ni konganoj. Dankon al pastro Duilio kaj al D-ro Renato. Ili estis tre afablaj. Ni invitas vin pregxi pri tiu starigita unuigxo petante la gracoj de Sankta Maria. 

Jean Bosco MALANDA, Prezidanto de KUKE Landa Reprezentanto de IKUE en Kongo DR

 

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com